La afableco kaj la dolĉeco

 

La bonvolemo por siaj similuloj, frukto de l' amo

al la proksimulo, naskas la afablecon kaj la dolĉecon,

kiuj estas ilia manifestiĝo. Tamen oni ne devas ĉiam

fidi je la ŝajnoj; la edukiteco kaj la mondumaj decreguloj

povas havigi al la homo ian surtavolaĵon de tiuj kvalitoj.

Kiom da homoj estas, kies þajna afableco estas nur

porekstera vesto, kies bela tranæo kaþas iliajn internajn

misformaĵojn! La mondo estas plena de tiuj personoj,

kiuj estas dolĉaj, kondiĉe ke neniu ilin kolerigu, sed kiuj

mordas ĉe l' unua kontraŭaĵo; kies lango, el oro, kiam

ili parolas antaŭ vi, fariĝas venena sago, kiam vi forestas.

Al tiu klaso apartenas ankaŭ la homoj, ekstere indulgemaj,

kiuj, hejmaj tiranoj, igas sian familion kaj

siajn subulojn suferi la pezon de ilia fiera despoteco,

kvazaŭ por kompensi al si la ĝenecon, kiun ili trudas

al si mem eksterhejme; ne kuraĝante montri aŭtoritatecon

super fremduloj, kiuj remetus ilin en ilian lokon,

ili volas almenaŭ fari sin timataj de tiuj, kiuj ne povas

malcedi al ili; ilia vantemo ĝuas, povante diri: "Tie ĉi

mi ordonas kaj estas obeata", ne atentante, ke ili povus

aldoni pli prave: "kaj mi estas abomenata".

Ne sufiĉas, ke el la lipoj fluas lakto kaj mielo; se

la koro ne partoprenas en tio, estas nur hipokriteco. Tiu,

kies afableco kaj mildeco ne estas nur ŝajnaj, neniam

kontraŭdiras sin; li estas la sama en la socio kaj inter

intimuloj; cetere li scias, ke, se per ŝajnoj oni trompas

la homojn, Dion neniu trompas.

 

(Lazaro. Parizo, 1861.)

 

 

AFFABILITY AND MILDNESS
Benevolence towards one's fellow-creatures, which is the result of loving your neighbour,
manifests itself in the form of affability and mildness. However, it is not always a good thing to
trust in appearance. Education and worldliness can give Man a thin veneer of these qualities. There
are many whose feigned good-nature is nothing more than an exterior mask, like beautiful clothes
hiding interior deformities! The world is full of such people with a smile on their lips but poison in
their hearts; who are mild as long as nothing irritates them, but who bite at the least provocation;
those whose tongues are made of gold when speaking face to face, but change into a poisoned dart
when speaking from behind.
Still in the category of those showing benign countenance, there are those domestic tyrants
who make their families and subordinates suffer the weight of their pride and despotism. As if they
are trying to get even for any constraints possibly imposed upon them while away from home. Not
daring to use their authority on strangers who would call them to order, they want to at least be
feared by those who cannot resist them. They are proud to be able to say "I give the orders here and
am obeyed." But they never think that they could also add, "And I am detested."
It is not enough for milk and honey to flow from the lips. If the heart is never associated
with these sentiments then there is only hypocrisy. Those whose affability and mildness are not
mere pretence are never belied, for they are always the same whether in society or in privacy.
Besides, they know that although it is possible to deceive Man, no one can deceive God. -
LAZARUS (Paris, 1861).