Kreto La unua tago de mia vojaĝo estas iomete nervoza, ĉar miaj infanoj estas iom maltranklivaj pro la hodiaŭa vojaĝo per aviadilo. Ili estas malpaciencaj, kiam ili devas venti ĝis la 13a. Tiam ni devas veturi al la flughaveno.

Do ni flugas al la belega Kreto. La flugo daŭras ĉirkaŭ 3 horoj. Kiel mi ŝategas flugi kaj mi observas, ke miaj infanoj ankaŭ tion ŝatas.

Fine, vi estas nokte en Heraklio, kaj ni devas veturi per la buso al malgranda urbo Makrigialos, kie troviĝas nia hotelo Sunwing Resort- Minos. Bone, ke mi konas la grekan, ĉar mi povas legi diversajn surskribaĵojn en la flughaveno. Bedaŭrinde, mia klasika konato de la greka estas senutila, ĉar la grekoj parolas la ĉiutaga greka lingvo, kiu estas tute alia ol la klasika! Ni veturas dum 2 horoj de la norda Kreto al la suda. Mi estas laca. La infanoj dormas. Estas varmege, sed bone, ke en la buso estas klimatizado.

Bonvenon Makrigialos!