April 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30      

Archives

October 2009 (1)
September 2009 (1)
August 2009 (2)
July 2009 (2)
June 2009 (2)
May 2009 (2)
April 2009 (4)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (5)
December 2008 (9)
November 2008 (11)
October 2008 (4)
September 2008 (2)

April 12, 2009

Siruŝo kantas en la greka lingvo!

Erotas Ksafnikos estas la kantotitolo de tiu ĉi kanzono kiun Siruŝo (kantistino el Armenio) kantas en la greka dum ŝia turneo tra Grekio. Ĝuu ĝin!

Published at 14:46 / 15 comments / 476 visits
This post is public

April 21, 2009

Plurlingva kanto (angla, hebrea, armena kaj serba) pri Paco

Mi volas dediĉi la muzikvideon okaze de Ridvan

Tiun ĉi kanton mi speciales ŝatas pro tio ke ĝi temas pri paco kaj simbole reprezentas tri regionoj kiuj travivas militojn kaj konkliktojn. Boaz Maŭda estas el Israelo (Meza Oriento), Jelena el Serbio (Balkanio) kaj Siruŝo el Armenio (Kaŭkazio).



Published at 06:44 / 2 comments / 295 visits
This post is public

April 27, 2009

Hayastan, bela kanto de Mher Kotanjan

Bela kanzono pri Hajastano (Armenio): en la muzikvideoj videblas kelkaj travivaĵoj de la armena popolo (genocido kaj la tertremo 1988) . Mi speciale ŝatas ĝin pro la kvalito de tiu muzikvideo, la bela voĉo de la kantisto kaj la temo de la kanto: Armenio!



Published at 09:42 / 2 comments / 234 visits
This post is public

April 28, 2009

Koncentriĝo de Weyler, amasmurdado preskaŭ nur konata de kubanoj

La ''koncentriĝo de Weyler'' konata en Kubo hispane kiel ''La Reconcentración de Weyler'' estas trista historia periodo de la kuba historio de 1895-1897, kiam ĉ. 20% de la insula loĝantaro estis amase murdita de la kolonia registaro.

Valeriano Weyler
Valeriano Weyler
Koncentriga Leĝo de Weyler
Koncentriga Leĝo de Weyler
Por kompreni ĝin, iom da historio: Kubo estis insulo konkerita de la hispanoj, fakte unu el la lastaj posedaĵoj en Karibio kune kun Portoriko. Meze de la 19 jarcento komenciĝis la sendependismaj militoj unue en la Orienta kaj Centra regionoj kaj poste tra la tuta insulo. En 1895 la nova Kapitano Generalo Arsenio Martinez Campo, fiaskis pri liaj intencoj meti finon al la milito, pro tio li foriris de Kubo sed alvenis Valeriano Weyler kiu per tiu koncentriĝo celis malhelpi la kuban armeon kaj puni la kamparanojn kiuj dum longaj jaroj favorigis la sendependiĝon. En 1895 kaj ĝis 1897 inter 350.000 ĝis 700.000 kubanoj estis portitaj al la periferioj de pluraj urboj, tie ili estis en fermitaj kaj en malhumanaj kondiĉoj. Pro tio, preskaŭ ĉiuj forpasis, la enlana ekonomio malkreskis, ekzistis ĝenerala malsatego en la insulo pro manko de kamparanoj kaj multaj malsanoj disvastiĝis. Malgraŭ tio mortiga politiko de la kolonia reganto parte sukcesis tio ne bremsis la Kuban Liberigan Armeon kiu plu batalis ĝis la interveno de la usona registaro en 1898 en la Hispan-Kub-Usona Milito kiu finis per la retiriĝo de Hispanio kaj la portempa regado de Usono en Kubo ĝis la fondiĝo de la Kuba Respubliko la 20an de majo 1902.

niño+reconcentrado
niño+reconcentrado
Tombejo Colón en 1898
Tombejo Colón en 1898

MadreHijo-Reconcentrado
MadreHijo-Reconcentrado
reconcentrado-2
reconcentrado-2

Published at 14:07 / 9 comments / 402 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...