October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

October 2009 (1)
September 2009 (1)
August 2009 (2)
July 2009 (2)
June 2009 (2)
May 2009 (2)
April 2009 (4)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (5)
December 2008 (9)
November 2008 (11)
October 2008 (4)
September 2008 (2)

October 1st, 2008

Mi kaj la eŭska lingvo!

Okaze de la Internacia Kino-Festivalo San Sebastián (Eŭskio) mi vojaĝis per aŭtomobilo de Madrido al Euskal Herria (Eŭskio). Tiu ĉi eta lando en la hispana nordo tre ravis min. Ĝia naturo estas tre bela, verdega kaj la arkitekturo malsamas al la resto de la lando. Ankaŭ la lingvo diferenciĝas de la aliaj iberiaj lingvoj. La eŭska lingvo aŭ vaska ne similas al la aliaj kio ĉarmis min multe kaj mi decidis eklerneti la lingvon por almenaŭ diri kelkajn vortojn en la vendejoj kaj trinkejoj. Sed, kia malagrabla surprizo! Preskaŭ neniu parolas la lingvon en la urbo Donostio. Nur 34% de la tuta enloĝantaro. La plimulto nur diras "agur" (ĝis). Sed mi ne elreviĝis pro tio. Mi serioze lernos la lingvon por la venonta jaro eĉ mi decidis gasti ĉe euskaldunak (eŭsk-parolantoj) por regi la lingvon. Mi kopias sube utilajn vortojn por tiuj kiuj emas lingvojn:

eŭska / esperanto

Kaixo, zer moduz? -Saluton, kiel vi fartas?

Ni oso ondo, eta zu? - Mi fartas bone, kaj vi?

Oso ondo, eskerrik asko - Tre bone, dankon!

Egun on - Bonan matenon!

Arratsalde on - Bonan tagon!

Gabon - Bonan vesperon!

Kaixo - Saluton!

Agur - Ĝis!

Bihar arte -Ĝis morgaŭ

Gero arte - Ĝis baldaŭ

Ongi etorri - Bonvenon!

Mesedez - Bonvolu!

Barkatu - Pardonon!

Eskerrik asko - Dankon!

Ez horregatik - Ne dankinde

Bai -Jes

Ez - Ne

On egin - Bonan apetiton/profiton!

Ondo ibili - Fartu bone!

La numeraloj / Zenbakiak

1- bat

2- bi

3- hiru

4- lau

5- bost

6- sei

7- zazpi

8- zortzi

9- bederatzi

10- hamar

Kelkaj sugestoj por korekte prononci la eŭskan lingvon:

La sekvaj literoj prononciĝas jen:

z= s; s= ŝ; h: estas muta kiel en latinidaj lingvoj; x= inter s kaj ŝ; rr= kiel en la kastilia.

La akcento varias inter la lasta kaj antaŭlasta silaboj.

Published at 12:03 / 48 comments / 1394 visits
This post is public

October 9, 2008

La 10an de Oktobro 1868: La plej glora dato de la kuba historio





La 10an de oktobro de la jaro 1868 estas unu el la tagoj plej memorindaj kaj gloraj por la kuba popolo. Ĝi estas la referenc-tago por la komenco de la sendependentismaj bataloj kontraŭ la hispania kolonio por libera kaj suverena Patrio.

Dum tiu ĉi tago, Carlos Manuel de Céspedes, Patro de la Kuba Patrio, ekribeliĝis kontraŭ la Hispana Krono en lia bieno “La Demajagua”: “Civitanoj – diris Céspedes–, ĝis tiu ĉi momento vi estis miaj sklavoj. Ekde nun, vi estas tute liberaj kiel mi. Kubo bezonas de ĉiuj ĝiaj gefiloj por konkeri ĝian sendependecon. Tiuj kiuj volas sekvi min, sekvu min; Tiuj kiuj ne volas sekvi min; ne faru tion, ĉiuj estos liberaj sendepende de siaj propraj decidoj”. Tiu ĉi okazintaĵo estas konata hispanlingve kiel: Alzamiento de La Demajagua.

La patriotoj batalis kontraŭ Hispanio dum pluraj periodoj. Dekjara Milito (1868-1878) komencita de Céspedes, estis frakaso pro manko de unueco kaj kohera pensmaniero inter la kubaj gvidantoj de la revolucio. Inter 1878 kaj 1895 la milito, kvankam estis malgranda je dimensio, multe kontribuis José Martí, Nacia Kuba Heroo, por unuigi la kubanojn en sendependentisma partio, lia verkaro kaj vojaĝoj al Hispanio, Latinameriko kaj Usono.

En Kubo, hodiaŭ estas pompe celebrata tiu tago, ĝi estas unu el la malmultaj feriaj tagoj; la prezidanto alparolas, okazas nacia celebrado kiu konsistas el komunismaj ofendoj kontraŭ la "norda imperio", la "historia malamiko de la kuba nacio" (Usono) kaj la periodaĵoj kaj televidprogramoj raportas kaj dediĉas specialajn programerojn omaĝe al Céspedes kaj la gravecon de la historia dato.

Sed ili forgesis tion kion volis ne nur Céspedes, Maceo, Martí kaj la aliaj gravaj forĝistoj de la kuba nacio, la liberecon ne nur de la patrio sed ankaŭ de ĝiaj enloĝantoj. José Martí revis kaj laboregis ĝis lia morto dum batalo, por Respubliko por ĉiuj kaj la bonfarto kaj rajtoj de ĉiuj ĝiaj enloĝantoj.

Se vi (ek)interesiĝas pri la kuba historio, vi povas serĉi pliajn informojn pri kubaj patriotoj kaj historiaj okazintaĵoj ĉe la esperantilgva Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Carlos_Manuel_de_C%C3%A9spedes



Published at 21:38 / 25 comments / 712 visits
This post is public

October 11, 2008

12an de oktobro: Tago de la Hispaneco.

Morgaŭ estos celebrata en Hispanio , Nacia Tago, Tago de la Hispaneco. Tiu tago memorigas kiam Kristoforo Kolumbo finfine elŝipiĝis en novan kontineton, la onta Ameriko. Iom poste komenciĝis la konkero de tiuj teritorioj malkovritaj unue de Kolumbo kaj poste de aliaj hispanoj kune kun la katolika eklezio.

Ĉu hispanlingvaj amerikaj landoj ankaŭ devas celebri ĝin? Kion celebri? Ĉu la konkero de la "Nova Mondo" de Hispana Imperio? Ĉu la barbara amasmurdado kontraŭ amerikaj indiĝenoj? Kial ne pardonpeti dum tiu ĉi tago pro la miloj da indiĝenoj ekstermitaj, la malapero de pluraj lokaj lingvoj pro la altrudo de la kastilia aŭ la altrudo de la katolika religio. Kial ne pardonpeti pro la tiuepoka malrespekto al la amerikaj tradicioj kaj religioj, detruado de manskribaĵoj kaj sklavigado?

Multaj hispanlingvaj amerikaj landoj , se ne ĉiuj, malakceptas celebri tiun ĉi tagon pro kompreneblaj kialoj: Hispanio regis tre akre kaj severe ĝiajn koloniojn, rabis la riĉecon de tiuj teritorioj, murdis milojn da aborigenoj kaj altrudis fremdajn kulturon kaj lingvon.

Mi estas kubano kaj mi tre fieras ĉar mia gepatra lingvo estas la kastilia aŭ hispana, belega lingvo, sed tio ne signifas ke oni devas forgesi la kruelaĵojn ĉar iu grava historiisto diris ke se ni forgesas la historion ni estos devigataj vivi ĝin denove.

Je la alveno de la hispanaj konkerantoj en Kubo pluraj dekoj aŭ miloj da aborigenoj (pri la nombro da aborigenoj en Kubo oni ne scias) loĝis la insulon, ili akceptis amike la “blankulojn” kaj post kelkaj jaroj ili ĉiuj estis ekstermitaj. Unu el la plej famaj okazintaĵoj legeblas en vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hatuey



Published at 18:07 / 16 comments / 671 visits
This post is public

October 16, 2008

Neciklopedio: libera de enhavo en Esperanto!

Mia unua artikolo en mia blogo temis pri vikipedio kaj ĝia graveco por nia komunumo. Kaj jen mi volas prezenti alian al ĉiuj kiuj antaŭe ne sciis pri ĝi same kiel mi Antaŭ nelonge kaj tute hazarde mi trovis interesan vikion nomata Neciklopedio! Ĝi estas tre amuza ĉar temas pri ŝercoj, humuro kaj parodio, ĝis nun, ĉefe el nia verdeta mondo. Jen ĝia sinprezento:

Bonvenon al la Neciklopedio kiu estas enciklopedio libera de enhavo en Esperanto! (Vikipedio estas parodio de ni ... do, amuziĝu!) Neciklopedio estis fondita 22-a de novembro 2006 kaj ekde tiam je Neciklopedio ni skribis 140 artikolojn. Cetere vidu la anglan version ĉe Uncyclopedia. Ankaŭ tralegu la plej bonajn artikolojn, diskutu en nia privata knajpo aŭ sur sablominejo lernu kiel redakti.

Ĝi havas multajn nacilingvajn versiojn kaj esperanto estas la sola planlingvo en la listo. Tamen ĝi nur havas 140 artikolojn kaj ĝi bezonas esperantistojn por ĝia kreskado. Oni povas trovi artikolojn pri PIV, Zamenhof, Esperanto, Unua Libro, Esperanta Civito, Esperanta Respubliko, la Biblio, Apokalipso, Apostoloj de Zamenhof, Belfrunto Iskarioto, idistoj, esperantistoj, volapukistoj sed ankaŭ pri Atestantoj de Jehovo, Atlantido, homofobio, matematiko, azenoj, homoj, historio kaj multe pli. Kiel ĉiuj aliaj vikioj oni povas verki kaj korekti artikolojn. Oni libere povas verki ion ajn ĉar ĝi temas pri tio: ŝerco, satiro, sarkasmo, humuro, parodio… Do, se vi volas kontribui almenaŭ de tempo al tempo, viziti ĝin, korekti, ridi kaj ridegi aŭ ridigi jen la ligilo de tiu vikio: neciklopedio.wikia.com/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do





Published at 12:02 / 8 comments / 631 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...