Morgaŭ estos celebrata en Hispanio , Nacia Tago, Tago de la Hispaneco. Tiu tago memorigas kiam Kristoforo Kolumbo finfine elŝipiĝis en novan kontineton, la onta Ameriko. Iom poste komenciĝis la konkero de tiuj teritorioj malkovritaj unue de Kolumbo kaj poste de aliaj hispanoj kune kun la katolika eklezio.

Ĉu hispanlingvaj amerikaj landoj ankaŭ devas celebri ĝin? Kion celebri? Ĉu la konkero de la "Nova Mondo" de Hispana Imperio? Ĉu la barbara amasmurdado kontraŭ amerikaj indiĝenoj? Kial ne pardonpeti dum tiu ĉi tago pro la miloj da indiĝenoj ekstermitaj, la malapero de pluraj lokaj lingvoj pro la altrudo de la kastilia aŭ la altrudo de la katolika religio. Kial ne pardonpeti pro la tiuepoka malrespekto al la amerikaj tradicioj kaj religioj, detruado de manskribaĵoj kaj sklavigado?

Multaj hispanlingvaj amerikaj landoj , se ne ĉiuj, malakceptas celebri tiun ĉi tagon pro kompreneblaj kialoj: Hispanio regis tre akre kaj severe ĝiajn koloniojn, rabis la riĉecon de tiuj teritorioj, murdis milojn da aborigenoj kaj altrudis fremdajn kulturon kaj lingvon.

Mi estas kubano kaj mi tre fieras ĉar mia gepatra lingvo estas la kastilia aŭ hispana, belega lingvo, sed tio ne signifas ke oni devas forgesi la kruelaĵojn ĉar iu grava historiisto diris ke se ni forgesas la historion ni estos devigataj vivi ĝin denove.

Je la alveno de la hispanaj konkerantoj en Kubo pluraj dekoj aŭ miloj da aborigenoj (pri la nombro da aborigenoj en Kubo oni ne scias) loĝis la insulon, ili akceptis amike la “blankulojn” kaj post kelkaj jaroj ili ĉiuj estis ekstermitaj. Unu el la plej famaj okazintaĵoj legeblas en vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hatuey