Mi supozis ke li ne plu venus,
mi supozis pri ebla mensog',
kiom da tempo kiun perdis mi,
rompita promes' sen plenum'.
Estas amoj problemigaj,
kiel vi, kiel mi.
L'atendado ĉe la telefon',
l'aventuro de la nelogik'
la frenezo de la magi',
jen veneno sen kuracil',
l'amareco de la efemer',
ĉar li jam foriris.
Strangaj amoj kiuj nun cinikigas vin,
kaj ridigas vin inter la larmar'.
multaj paĝoj jam skribitaj de mi,
por eviti pri kruda realec'.
Estas amoj kiuj nur je nia aĝ'
Konfuziĝas en niaj spiritoj,
pridemandas kaj ne vidigas vin,
se temas pri am' aŭ nur plaĉ'.

Kiom da noktoj ploros mi pro li,

kiom da fojoj ree legos mi
tiujn leterojn kiujn mi ricevis
kiam mia angoro estis pura ĝojo.
Estas amoj nur sporadaj,
sed en vi vivos ja.

Amoj tiel strangaj kaj en ĥaosa maltrankvil',
sed en via kor' ĉiam estos ĝi,
travivaĵoj kiujn rakontados vi
sen scio pri la fidindec'.

Estas amoj malfortaj,
en prizono, en komplic',
estas amoj problemigaj,
kiel vi, kiel mi.
Estas amoj malfortaj,
en prizono, en komplic',
tiel strangaj ke ili neas sin
kaŝiĝante sin de ni du.

Mi jam sciis ke li ne plu venus,
ĉi foje mi promesos al mi,
Mi emas je amo sincera, sed sen li.