De iom longa tempo mi rimarkas kiel pluraj esperantistoj iam tre aktivaj en ipernitio apenaŭ zorgas pri sia konto. Tial mi decidis forviŝi kontojn kiuj delonge ne estas uzataj kaj jen mia surpizo, el mil kontaktoj kiujn mi havis nuntempe mi nur havas apenaŭ 463 amikojn. Kiu estas la motivo? ĉu iom tedas la samajn aferojn ĉiutage?
Send a message
Search for members
Milokula Kato says:
Andy Անդի replies:
Slavko says:
Bone mi ne daùrigu... kaj vi tute ne devas respondi.
Andy Անդի replies:
Odamir says:
Mi konsentas kun Slavko kaj ankaŭ kun Milokula, ŝajnas paradokso, tamen laŭ mi ili du pravas :-))
Krome tio, ni devas partopreni pli kaj pli kvalite por allogi la aliulojn.
Certe por fari tion mi devas studadi pli intense nia kara lingvo :-))
Silvia Garnero says:
Jose says:
Roland Platteau says:
Kaj tio kion vi nomas "kiel-vi-fartismo" kaj, ke mi legis francan blogiston nomi "les Bisounours" (netradukebla por tiuj kiuj ne konas la nunan televidan francan "kulturon" !) tio ja ekzistas ĉie kaj ĉiam en ĉiuj lingvoj, ne estas trajto de la esperantitoj de ipernity. Rigardu la anglaprolantajn anoj de Flickk "nice pic"! nice pic" nice pic!" "thanks" "thanks" ktp oni povas plenigi tutajn paĝojn, multaj diras nenion alian, do tute ne estas simptomo pri esperanto-komunumo ! neniel propra al ili.
Zefirina says:
Kara Roland, eble pli bone skribi "nice pic" ol nenio?
Jens S. Larsen replies:
Stelo says:
Korajn salutojn el Mariboro
Andy Անդի replies:
Peter Bowing says:
La problemo: por mia esperantlingva malforteco mi ofte evitas komenti, ĉar mi ne scias la vortojn por la temo.
La regulo: se mi ne havas ion dirindan, mi ne parolas.
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Supozeble multaj aliĝis por eniri unufoje en Ipernity kaj poste ne revenis ..
Mi mem nuntempe estas ege okupata pro la nova retejo MP3-Servo http://www.vinilkosmo-mp3.com
kaj povas dediĉi malmultan tempon al Ipernity... ankaŭ Facebook kreskas paralele, ĉefe ĉe la espo-junularo..
Mi klopodas aldoni informojn pri nia muzika agado regule por informi nian ipernitianaron.
Vi povas ankaŭ disvastigi la informon pri la apero de la Hiphopa Kompilo en Ipernity ĉe
http://www.ipernity.com/doc/rogerborges/album/141687
do homoj ne tiom malaktivas Ipernity ...
venu kaj partoprenu !
Plej muzikajn instigojn !
Flo !
Raŝi says:
Raŝi edited this comment 3 months ago.
César Dorneles says:
Kim Ribeiro says:
mi de tempo al tempo legas kion vi skribas...
Vi estas inteligenta junulo en landoj kiujn mi volas koni pli bone kaj vi parolas pri ili do vi faras kion vi scias kaj mi ne necese devas eksprimi mian opinion pri viaj rilatoj: mi ne havas opinion!
Kiam vi volos ion pri muziko kiun 60 jaraĝa muzikisto konas (kaj produktas) vi povas veni al mia paĝo kaj aŭdi iujn kaj komenti pri ili, ĉar vi scias kio estas muzikon (vi ja estas edukita en eŭropa socio) Mi ŝatas nian espan komunumon en Ipernitio > ĝi estas vigla (vidu kiom da personoj respondas vin!) kaj ĝia kvalito dependas de la ideoj de la uzantoj sed ankaŭ ke tiaj uzantoj havu tempon por dediĉi al skribado.
Odamir says:
Roberto Tresoldi says:
César Dorneles says:
Karulo (Karles) * says:
La botelo estas duonplena, ne duonmalplena <;O)
Gian Piero Savio says:
kuraĝigu vin! En esperantujo estas ne malmultaj silentaj poresperantaj aktivuloj. Mi, ekzemple, daŭre ŝanceliĝas inter interna kaj ekstera agado (rilate la esperantan movadon). Mi persone ne tiom ŝatas sociajn retejojn kaj preferas esti aktiva alimaniere. Inter oktobro 2008 kaj februaro 2009 mi produktis 7 filmetojn en Esperanto por la esperanta filma retejo http://farbskatol.net kaj, kiel vi nun en ipernitio, spertis iom da seniluziiĝo pro la malmultaj reagoj. Do mi decidis dediĉi miajn klopodojn por diskonigi Esperanton inter enlandaj mezklasaj junuloj per rondo pri internacia komunikado. Mi esperas, ke, post kelkaj monatoj el la komenco de la venonta lernojaro, ili povos ekuzi ipernetion por internacia esperanta komunikado.
Ĉirilate, mi lernis kaj ekinstruos la ludon IGO ( http://playgo.to/interactive/esperanto/index.html de Hiroki Mori) rekte en Esperanto al miaj lernantoj.
Ankaŭ mi havas belegajn rememorojn de Armenio, kie antaŭ tri jaroj mi partoprenis ISLA (Somera lernejo).
Nu, bone Andy, akceptu miajn korajn salutojn.
Marion says:
Povas esti du klarigoj, kaj ambaù estas kompreneblaj kaj respektindaj.
Eble tiuj homoj bezonas Ipernity-konton por havi rajton vidi fotojn (ne publikajn) de siaj familianoj, sed ne sentas bezonon mem publikigi ion, eble ĉar ili jam havas alian blogon en alia retejo. Tiel estas kun mia patrino, kaj mi tre ĝojas ke ŝi povis vidi miajn fotojn dum sia longa vojaĝo.
Kaj ankaù ekzistas homoj kiuj aldonis jam multajn aferojn en Ipernito, sed nur videblajn al familio kaj amikoj. Tiel estas kun mia filo 11-jara. Kaj mi ne permesas al li akcepti nekonatajn homojn en sia reto de amikoj!
Do la videbla parto de Ipernity ne montras la tuton !
Kaj ĉu kun tiuj 463 amikoj vi ne trovas ĉiutage ion interesan por legi ? Mi mem ne sukcesas tralegi ĉiujn interesajn blogerojn kiujn mi trovas ĉi tie !!
Tjeri says:
Tonyo says:
Fakte mi mem ne vizitis mian spacon dum iom da tempo. Oni ne havas tempon por ĉio!
Lioti - soldato de l'Universo says:
oni opinias sin diversa, aparta ol neesperantistoj.
Tutemale - ene de esperanto troviĝas eĉ multe pli da mezkapabluloj ol en ĝenerala publiko.
Kial?
1. e-to estas facilege lernebla
2. ĉiuj kiuj ne atingis veran sukceson en vera vivo, facile fariĝas iu kaj io en esperanto,
sendepende de kapabloj kaj nekapabloj
Kj jen - tia ekipo de naivuloj kiuj kredas ke aliaj kredas iliajn falsajn idealojn, trovas apogan ludejon - ipernition.
Komenciĝas interŝanĝo de naŭzadoj kaj trouzado de vanaj vortoj sensignifaj,
kaj homoj montras ke porko ĉiam estas kaj restas porko - e-parolanta aŭ e-silentanta.
Mi persone - Tilio - estis iu de tiuj pioniroj, entuziastoj de iperesperantismo, kaj mi donacis multajn perlojn kaj horojn al tiu ĉi komunumo,
sed la ĝenerala porkejo deziras ion alian - kielvifartismon (kato geniulo), kaj senfinan koketadon, interŝanĝon de idiotaj komplimentoj, surfacan flirtumadon...
Mi perdis apetiton.
Have a nice day,
Etel
Stelo replies:
Dankon ke vi finfine klarigis al mi (kaj samtempe al aliuloj) ke ni preskaŭ ĉiuj estas "mediokritetoj" ne kapablaj eklerni io ajn en niaj vivoj kaj esperanto venis kiel solvo por levigi nin en verda ĉielo kie ni ĉiuj naŭze salutas nin kaj ĝuas niajn kielfarastismon. Bedaŭrinde ke ni ne kapablus rekoni perlojn kaj atingi aliajn vivsukcesojn.
mi dirus al vi
Havu belan tagon , ne pro tio ke mi estas jam 44 jarojn esperantistino, sed pro tio ĉar mi ne kapablas regi la anglan lingvon kaj saluti tiel perle ...Have a nice day,
Amike, Stelo
Stelo edited this comment 3 months ago.
Milokula Kato replies:
Lioti - soldato de l'Universo says:
Ne prenu tion persone, amikino.
Boris Arrate says:
Mi nur povas diria l vi ke vere en esperantujo ne multe okazas por verki artikolojn. En Ipernitujo ne temas pri mallonga jartikoloj aŭ tedo,aŭ ne interesaj aktikojn, nur homojn fojen havas okupojn k. ne povas ofte enretumadi, mi diras tion por mi men ke ne tiel ofte aŭ longe mi povas malfermi la reton sed multajn legas en sia persona retejo artikolojn k. ne povas iri en Ipernity por fari komentarion aŭ simile. ne malĝoju pro tio, ĉiam aperas novajn Ipernitulojn.
Karulo (Karles) * replies:
laŭ mi, interesaj artikoloj povas senprobleme havi nenian rilaton al esperantujo, eĉ pli, tio preferindas!
Andy Անդի replies:
Mariagrazia-Danilo says:
Dankon kaj salutojn... Danilo.