Uf! Hodiaŭ mi estas tre kontenta ĉar finfine gustumis armenan kuirarton ĉe la sola armena restoracio funkcianta en tuta Hispanio (laŭ la mastro). Mi kaj Alĉjo (esperantisto kaj ipernitiano) konatiĝis unuafoje persone kaj ĉar li permesis al mi elekti ejojn mi sugestis tiun kaj li akceptis.
|
| Armena restoracio ĉe Leganitos… |
|
| armenaj pladoj |
La manĝaĵo estis sufiĉe bona, des pli la deserto. Kvankam multekosta kaj malmulte.
Alĉjo kaj mi parolis dum longa tempo ĝis la fermiĝo pri diversaj aferoj sed multe pri la armena genocido, uzurpado de armena teritorio far Turkio, armena alfabeto, armena muziko kaj tiel plu. Kompreneble ni parolis ankaŭ pri lingvistiko!
Mi tiom ĝuis la lokon ke mi promesis donaci la armenon KD plena de armena muziko kaj moderna kaj tradicia.
Poste ni promenis tra la ĝardenoj de la Templo de Debod kaj je la sesa ni disiĝis.
Mi ja ŝategus reviziti la restoracion se ĝi ne estus tiom multekosta!
Mi aŭskultis ĉi-kanzonon de Alla Levojan en du versioj (mi havas ĝin inter miaj dokumentoj kantata de Siruŝo)
Send a message
Search for members



ninoviktoro says:
Andy Անդի replies:
Iuf! says:
Andy Անդի replies:
Iuf! replies:
Alĉjo / Alex says:
Andy Անդի replies:
Alberto Kalnins says:
Mi ankaŭ ŝatas armenian, kartvelan kuirarton.
Sed mezazian - uzbekan, tadĵikan ezx pli.
GRAVE!
Surloke kuirarto estas tute alia, ĉar uzas freŝajn komponentoj kaj aliaj spicojn.
Tamen ian partan komprenon pri kuirtradicioj povas ankaŭ ekhavi en armenaj restoracion en aliaj landoj.
Ni en Riga havas 5-10 armenajn restoracioj, ĉe ni laĝas multe da armenoj.
Ankaŭ estas sufiĉe multekostaj (por Latvio kompreneble)
supo 1,5-5 EUR
vianda manĝo 3-15 EUR
ktp.
Sukceson al vi
Andy Անդի replies:
Mi ne sciis ke en Latvio estas multaj armenoj. Mi havas latvan amikon sed nenion li komentis al mi pri tio. Dum ekzistado de Sovetio vi ĉiuj apartenis al la sama federacia respublikaro.
Milokula Kato replies:
Andy Անդի replies:
Milokula Kato replies:
Alberto Kalnins says:
el ili:
armenoj 2742 (~0,1%)
kartveloj 1151
tiuj homoj diras ke ili estas armenoj, ankaŭ estas miksitaj kiuj diras, ke ili estas latvoj ol aliaj, sed bone posedas lingvon kaj kutimoj.
Armenoj kaj kartveloj havas kulturaj societoj.