Andy  Անդի Published on April 28, 2009
by Andy Անդի

Andy Անդի's blog

Browse posts
Muzikvideo malpermesita en Kubo
Posted on June 25, 2009
22 comments (latest 4 months ago)
Konversacilibro Esperanto-Armena
Posted on June 11, 2009
16 comments (latest 12 hours ago)
Bonega reprezentado de Armenio en Eŭrovido ''Moskvo 2009''.
Posted on May 15, 2009
9 comments (latest 6 months ago)
Populara kanzono pri la kuba digno kontraŭ la prostituado
Posted on May 6, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
Koncentriĝo de Weyler, amasmurdado preskaŭ nur konata de kubanoj
9 comments (latest 6 months ago)
Hayastan, bela kanto de Mher Kotanjan
Posted on April 27, 2009
2 comments (latest 6 months ago)
Plurlingva kanto (angla, hebrea, armena kaj serba) pri Paco
Posted on April 21, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
Siruŝo kantas en la greka lingvo!
Posted on April 12, 2009
15 comments (latest 7 months ago)
Feliĉan Novan Jaron (Naw-Ruz) 166 B.E.
Posted on March 22, 2009
8 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 385 times

Koncentriĝo de Weyler, amasmurdado preskaŭ nur konata de kubanoj

Tuesday April 28, 2009 at 02:07PM

La ''koncentriĝo de Weyler'' konata en Kubo hispane kiel ''La Reconcentración de Weyler'' estas trista historia periodo de la kuba historio de 1895-1897, kiam ĉ. 20% de la insula loĝantaro estis amase murdita de la kolonia registaro.

Valeriano Weyler
Valeriano Weyler
Koncentriga Leĝo de Weyler
Koncentriga Leĝo de Weyler
Por kompreni ĝin, iom da historio: Kubo estis insulo konkerita de la hispanoj, fakte unu el la lastaj posedaĵoj en Karibio kune kun Portoriko. Meze de la 19 jarcento komenciĝis la sendependismaj militoj unue en la Orienta kaj Centra regionoj kaj poste tra la tuta insulo. En 1895 la nova Kapitano Generalo Arsenio Martinez Campo, fiaskis pri liaj intencoj meti finon al la milito, pro tio li foriris de Kubo sed alvenis Valeriano Weyler kiu per tiu koncentriĝo celis malhelpi la kuban armeon kaj puni la kamparanojn kiuj dum longaj jaroj favorigis la sendependiĝon. En 1895 kaj ĝis 1897 inter 350.000 ĝis 700.000 kubanoj estis portitaj al la periferioj de pluraj urboj, tie ili estis en fermitaj kaj en malhumanaj kondiĉoj. Pro tio, preskaŭ ĉiuj forpasis, la enlana ekonomio malkreskis, ekzistis ĝenerala malsatego en la insulo pro manko de kamparanoj kaj multaj malsanoj disvastiĝis. Malgraŭ tio mortiga politiko de la kolonia reganto parte sukcesis tio ne bremsis la Kuban Liberigan Armeon kiu plu batalis ĝis la interveno de la usona registaro en 1898 en la Hispan-Kub-Usona Milito kiu finis per la retiriĝo de Hispanio kaj la portempa regado de Usono en Kubo ĝis la fondiĝo de la Kuba Respubliko la 20an de majo 1902.

niño+reconcentrado
niño+reconcentrado
Tombejo Colón en 1898
Tombejo Colón en 1898

MadreHijo-Reconcentrado
MadreHijo-Reconcentrado
reconcentrado-2
reconcentrado-2

9 Comments / add your comment?

Manolopro says:
Leginte vian artikolon, oni havas la impreson ke hispanoj (fakte ne hispanoj, sed la katolikaj subuloj de la habsburga dinastio, ĉar en tiu epoko ne ekzistis nacioj sed reĝoj kaj religioj) konkeris kuban teritorion kaj poste, la konkeritoj reagis kontraŭ la invado.

Tio ne okazis tiel.

La pra-hispanoj konkeris la teritorion; la konkerintaj soldatoj kaj la unuaj kolonianoj preskaŭ neniigis la originalan indiĝenan loĝantaron. Tra la jaroj, la idoj de la kolonianoj, pliaj kolonianoj (enmigrantoj), sklavoj, eks-sklavoj kaj la spuroj de la originala loĝantaro, formis tute novan genton kiu ribelis kontraŭ la hispana (vere hispana ĉi-foje) gubernio.

Do, paradokse, estis la nevoj de la ekstermintoj kiuj poste ribelis.

Rilate al la ĉefa temo de via artikolo, vi pravas ke vere oni scias malmultege pri tiu nehomeca koncentreja politiko. Eble la postaj eŭropaj koncentrejoj trovis sian inspiron en tiu ĉi "modelo".
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ĥoĉjo (Jorge Pavón) says:
Pri tiu terurega epizodo oni malmulte parolas ĉi tie, en Hispanio, ĉar ne estas komfortiga temo. Mi relegis la lernolibrojn uzitajn de mia fratino kaj mi kiam ni studis en mezlernejo. En unu el ili la teruraĵo eĉ ne estas aludita, alia mencias la severajn taktikojn de koncentriĝo, sed ne la konsekvencojn.
Krom tio, la cifero de mortintoj estas nekalkulebla. Vi skribas ke estis inter 350.000 ĝis 700.000, sed laŭ aliaj fontoj estas "nur" cent mil aŭ ducent mil.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Andy Անդի replies:
Vere Jorge, mi legis ke estis malfacile kalkuli kiom da homoj pereis aŭ suferis la konsekvencojn, ĉar en tiu tempo la registaro ne ''listigis'' la mortintojn kaj oni ne scias ĉu kalkuli la rektajn mortintojn de la koncentrejoj aŭ ankaŭ aldoni tiujn kiuj pereis pro malsano aŭ malsatego post tiu naciskala ekstermado. Tamen, en Kubo la meza kvanto oni kalkulas inter 250 000 kaj 300 000.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Roland Platteau replies:
Kiam ne estis preciza civil-stata registrado ne eblas scii precize, kaj en tiuj kazoj ĉiam la kontraŭajn flankoj batalos kun ciferoj cele pligrandigi aŭ malpligrandigi. Tiel pri la nombro de mortintoj dum la Milito de Alĝerio (1956-1962) pri la ekstermado de ciganoj far la nazioj (ĉar diference al la judoj ili ne havis precizan naskregistradon, kaj multaj pereis buĉitaj en arbaroj), pri la indianoj fare de la hispanaj "conquistadores", nur taksojn eblas fari.
Sed dankon - se eblas diri ... - ĉar vi pravas mi neniam estis aŭdinta pri tio, mi kredis, ke la unuaj koncentrejoj en historio estis tiuj kie angloj enfermis la Burojn de suda Afriko.
Nacioj malofte konsentas paroli pri siaj "ne komfortigaj temoj" ! ekzemple Turkio pri armenoj, ktp.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Pepe says:
Argentino travivis plurajn diktaturojn kiuj lasis miloj da mortintoj kaj malaperintoj. Morgaŭ 1-a de majo virinoj marŝo en la placo memore al ili.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Boris Arrate says:
Saluton al ĉiuj.

Pri la temo mi povas diri k vere mi lernis ĝin en mia bazlerneja tempo( Fino) k mezlerneja tempo ( Komenco) k. fakte ne estis precize kalkulita ili menciis iun nombron proksimume. Ne forgesu ke historio apartenas al Plitika afero en iu senco k. kompleneble ili diras laŭ flankkonveno. Murdado, Ekspluatado, k. Konkero eksistis-eksistas nun tempe moderne nur ependa de interezo k. forto.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Boris Arrate says:
Kara Any en tiu tempo ne eksistis "Orienta kaj Centra regionoj" kiel vi mencias en via artikolo. Estis nur Oriento k. Okcidento. La tri partoregionoj eksistas ekde 1962.kiam la socialista reĝimo faris la novan administran dividon por pli bona kontrolo de ekonomio k. enloĝantaro. Nun tempe [ Oriento-Centro k. Okcidento]. Post la proksima k. futura amikaĉo de Kubo k. Usono kiu scias kio estos. eble nur Portousono.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Andy Անդի replies:
Kara Boriso, tio estas eraro, la tri ''historiaj regionoj'' ĉiam ekzistis en Kubo. La unuaj tri provincoj de Kubo estis Okcidento, Centro kaj Oriento. Eĉ ili estas reprezentataj de la tri bluaj strioj de nia flago. Kun la paso de la tempo la insulo dividiĝis en 6 provincoj (sed Oriento restis senŝanĝe): Pinar del Rio, Havano. Matanco, Las Villas, Camagüey kaj Oriento. Kaj en 1979 estis la lasta teritoria dividiĝo en 14 provincoj.
Nuntempe tiuj regionoj estas pli kulturaj ol administraj mem ĉar ĉiu provinco havas sian propran registaron kaj ne ekzistas laŭ regiono.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Boris Arrate says:
Kara Amiko Andy mi ne diskuti pri historio de Kubo ne indas. Pri la dividoj mi scias nur ke mi ne menciis ĝin ĉar nur temis pri regionaj dividoj, sed vi scias pli ol mi ĉar vi estas pli freĉe lernita. ol mi sed ne multe la da jaroj. ha,ha,ha,ha..
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...