Tiu ĉi teksto trafis al la esperantisto en mi; mi ekpensis ke eble vi sentos same, do mi esperantigis la tuton...
Pri la arbo apud la monto
La okulo de Zaratustro vidis, ke iu junulo evitas lin - kaj kiam li promenis unu vesperon sola en la montaro ĉirkaŭanta la urbon, nomitan 'Bunta Bovo': vidu, tie survoje li trovis tiun ĉi junulon, apogiĝan kontraŭ arbo kaj lacmiene fikse rigardantan la valon.
Zaratustro per la mano prenis la arbon apud kiu sidis la junulo, kaj diris tiele:
"Se mi volus skui tiun ĉi arbon per la manoj, mi ne sukcesus.
Sed la vento, ne vidata de ni, tormentas ĝin kaj fleksas ĝin laŭ sia volo. Pleje de manoj ne vidataj ni estas fleksataj kaj tormentataj."
Tiam ekstaris la junulo surprizite, kaj diris: "Mi aŭdas Zaratustron kaj ĵus mi pensis pri li." Zaratustro respondis:
"Kial tio surprizas vin? - Sed estas por homo kiel por arbo.
Ju pli li volas supren en aeron kaj al lumo, des pli liaj radikoj strebas al la tero, malsupren; al mallumo, malalto - malbono."
"Jes, al malbono!" kriis la junulo. "Kiel eblas, ke vi malkovris mian animon?"
Zaratustro ridetis kaj diris: "Multajn animojn neniam oni malkovros, se oni ne inventas ilin antaŭe."
"Jes, al malbono!" denove kriis la junulo.
"Vi diris veron, Zaratustro. Mi ne plu fidas min mem, ekde kiam mi volas supren, kaj neniu plu fidas min - kiel okazas ĉio ĉi?
Mi ŝanĝiĝas tro rapide: mia nuno rifutas mian hieraŭ. Mi ofte transsaltas ŝtupojn dumgrimpe, - neniu ŝtupo pardonas tion al mi.
Se mi estas supre, mi ĉiam troviĝas sola. Neniu parolas al mi, soleca frosto tremigas min. Kion do mi volas tie supre?
Mia malestimo kaj hejmsopiro kreskas kune; ju pli mi supreniras, des pli mi malestimas lin, kiu supreniras. Kion do li volas tie supre?
Kiel mi hontas pro mia suprenirado, mia stumblado! Kiel mi mokas mian fortan lac-spiradon! Kiel mi ĝin malamas, tiun fuĝon! Kiel laca mi estas tie supre!"
Ĉi tiam mutiĝis la junulo. Kaj Zaratustro rigardis la arbon, kontraŭ kiu ili staris, kaj parolis tiele:
"Tiu ĉi arbo staras sola ĉi tie kontraŭ la montaro; ĝi kreskis alten, super homon kaj beston.
Kaj se ĝi volus paroli, ĝi trovus neniun komprenantan ĝin: tiom alten ĝi kreskis.
Nun ĝi atendas, kaj pluatendas, - kion do ĝi atendas? Ĝi loĝas tro proksime al la nuboseĝo: verŝajne ĝi atendas unuan fulmon?"
Kiam Zaratustro findiris tion, la junulo kun forta ĝesto eksklamaciis: "Jes, Zaratustro, vi diras veron. Pri mia detruiĝo mi sopiris, kiam mi volis supren, kaj vi estas la fulmo, kiun mi atendis. Vidu, kio mi ankoraŭ estas, ekde kiam vi aperis al ni? Estas la envio al vi, kiu detruis min!" - Tiel diris la junulo kaj li ploregis tristlarme. Zaratustro tamen metis la brakon ĉirkaŭ li kaj irigis lin kun si.
Kaj post kiam ili dum iom da tempo promenis kune, tiele ekparolis Zaratustro:
"Rompiĝas mia koro. Pli klare ol viaj vortoj, viaj okuloj montras al mi vian danĝeron.
Ankoraŭ ne estas vi libera, vi ankoraŭ serĉas liberon. Via serĉado igis vin trolaborinta kaj tromaldorminta.
Al libera alto vi volas, via animo malsatas je steloj. Sed deziras liberecon ankaŭ viaj malbonaj streboj.
Viaj sovaĝaj hundoj volas liberecon; ili bojas pro deziro en sia kelo, kiam via menso klopodas malfermi ĉiun malliberejon.
Ankoraŭ vi estas al mi malliberulo, kiu pensas je libereco: aĥ, sagaciĝas al tiaj malliberuloj la animo, sed ĝi ankaŭ insidiĝas, malboniĝas.
Devas purigi sin ankaŭ libermensulo. Multe da malliberaĵo, da kotaĵo, ankoraŭ gluiĝas al li: ankoraŭ devas puriĝi lian okulon.
Jes, mi konas vian danĝeron. Sed je miaj amo kaj espero mi ĵuras al vi: ne forĵetu viajn amon kaj esperon de vi!
Nobla vi ankoraŭ sentas vin, kaj nobla ankoraŭ sentas vin ankaŭ la aliaj, kiuj deziras malbonon al vi kaj kolermienas al vi. Sciu, ke noblulo ĝenas al ĉiu.
Ankaŭ al justuloj ĝenas noblulo: kaj eĉ se ili nomas lin justa, ili celas tiel flankenigi lin.
Novajn volas krei noblulo, kaj novan virton. Malnovajn volas justulo, kaj ke malnovaj restu.
Sed ne tio estas la danĝero de la noblulo, ke li iĝu justa, sed ke li iĝu malestima, moka, detruema.
Aĥ, mi konas noblulojn, kiuj perdis sian esperon plej altan. Kaj nun ili kalumnias ĉiun altan esperon.
Nun ili malestime vivas siajn dezirojn mallongtempajn, kaj ilian tagon apenaŭ kovras celo.
'Menso estas ankaŭ volupto' - tiel ili diris. Tiam krevis iliaj mensaj flugiloj: nun ili rampadas, malpurigas ilia skrapmanĝo.
Iam ili pensis ke ili iĝos herooj: nun ili estas voluptuloj. Teruro kaj kolero estas iliaj herooj.
Sed je amo kaj espero miaj mi petegas vin: ne forĵetu de vi la heroon en via animo! Tenu alte vian esperon plej altan! -
Diris tiele Zaratustro.
Friedrich Nietzsche, Also sprach Zarathustra (Diris tiele Zaratustro).
Mi esperantigis la rakonton pere de la nederlanda traduko (fare de dr-o P. ENDT kaj H. MARSMAN) de la germana originalo.