july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

july 2008 (4)
june 2008 (1)
may 2008 (4)
april 2008 (5)

July 11, 08

Kelkaj jambo-pentrametraj versoj duone signifohavaj kun rimo

Ĉu vi konas la antikvan teatraĵon Antigono (de la helena aŭtoro-surscenigisto Sofokles)? Temas pri knabino Antigono (Antigonê), filino de Edipo (Oidipous [Ójdipus] originale).

Multaj konas la tragikan vivon de Edipo, reĝo de urbo Tebe, la ulo kiu senkonscie mortigis la patron kaj edzinigis la patrinon (de kie la komplekso nomita de Freud). Kiam Edipo malkovris sian sekreton kaj eksciis kion li fakte faris, li blindigis sin mem - iuj asertas, ke li elŝiris la okulojn propramane - kaj ekvagadis la mondon. Lia filino Antigono akompanis lin en tiu vagado ĝis lia morto.

Ĉar reĝo Edipo ne plu estis regipova, necesis anstataŭanto. La filoj de Edipo - Eteokleo kaj Polinico, ĝemelaj unu al la alia - estis ankoraŭ tre junaj, do intertempe reĝis la frato de la malnova reĝo: Kreono dum kelkaj jaroj estris je Tebe.

Kiam Eteokleo kaj Polinico plenaĝiĝis, Kreono cedis la tronon. Tamen estis problemo: pro ke la du estis ĝemelaj fratoj, ili estis same aĝaj... Ili interkonsentis regi la urbon en vicoj: unuan jaron reĝos Eteokleo, duan jaron Polinico, trian denove Etekleo, ktp.

Tamen ekestis nova problemo: post la unua jaro, Eteokleo rifuzis cedi la tronon al la frato. Inter la du ekestis granda konflikto, okazis milito...

Finfine, la du fratoj "reciproke murdis": ili iel sukcesis mortigi unu la alian kaj ambaŭ ĉesis vivi.

Denove do Kreono surtroniĝis, kaj ordonis, ke Eteokleo, la "justa" reĝo, estu enterigita; Polinico tamen, "perfidulo", "malamiko de la urbo", "kiu volis sklavigi siajn samsanganojn", restu sentomba kaj estu manĝata de bestoj.

Tiam komenciĝas la temaro de Antigono. Ĉar Antigono, pro sia unika karaktero, ne povas obei tiun ordonon de Kreono: laŭ ŝi, estas abolute neeviteble ke ŝi donu al Polinico lian honoron.

Kaj pro tiu neeviteblo, estas al ŝi ankaŭ tute neeviteble ke ŝi mortu pro sia sankta krimaĵo.

Antigono dufoje klopodas entombigi la fraton, ŝi tute ne provas kaŝi tion de Kreono - ĉar ŝi fieras pro la ago - kaj fine, ŝi estas mortigita.

Kia longa enkonduko por nuraj 6 versetoj...

 

Ĉu Antigono konas jam la veron?

Se aŭdos ŝi, ja ploros ŝi riveron.

Mi veas pro kruelo de la sorto:

al Antigono venos nun la morto.

Je morto fortan havas ŝi bezonon,

tial ŝi mortigigos ŝin Kreonon.

Published at 08:38 / 3 comments / 127 visits
This post is public

( 1 post )