Il mare calmo della sera
versio esperantigita
Kio?
Kio estas la fedelec'?
La kialo de mia kanto:
ja ne eblas rezisto
al ĉi-tiu dolĉa ploro –
jen ŝanĝo je mia amo.
Kaj se
ankaŭ je la sunnaskiĝo
ni ja plue kunestados,
mi vin petas, neu do –
igas idiot' la saĝulon
la amo! Ho amo mia...
Se nur en l' anim' ja
vi estus muzika;
se l' suno estus nur en vi,
se estus vi verece
nur en animo mia –
nu, tiam ja mi aŭdi povus
en mia silento
l' amata maro belvespera.
Tamen
tiu bild' en mi pri vi
en pensado mia restas –
la veron al mi donas ja:
amas kion ĝi ne havas
la amo! Ho amo mia.
Se nur en l' anim' ja
vi estus muzika;
[…]
nu, tiam ja mi aŭdi povus
l' amata maro belvespera.
En mia silento,
l' amata maro belvespera.
La kanto originala italalingva estas vere belega; estas plezuro kiam ĝi vin frapas la orelon kantata ekzemple de Andrea Bocelli (vi povas fieri, Italoj, ke via lando lin naskis)...
Mi tre esperas ke tiu-ĉi esperantigo - kantebla laŭ la originala ritmo - donos bonan impreson pri la belo de la muzikaĵo.
Plaĉeme,
Andreo.
Send a message
Search for members
Roberto Tresoldi says:
Andreo Peetermans says:
'Il mare calmo della sera' ja estus tre bela aldono al la esperanta kantaro...
Andreo Peetermans says:
Nur tempo povas nin rakonti.