About this blog

  • 21 posts
  • 5 576 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 3rd, 2009

Mondo kaj vivo, laŭ mi

Antaŭ du monatoj,mi reagis al artikolo de Brigitte Monfort http://www.ipernity.com/blog/brigitte-monfort/135801 . En mia reago, mi skribis interalie:



Mi kredas ke ni vivas en universo sen kreinto, sen estro, sen prizorganto;
ke homo ne estas di-elektita vivulo;
ke la homoj mem decidu kion ili faru;
ke ni mem decidu fari bonon -- ne ĉar ni esperas postmortan rekompencon aŭ timas postmortan punon, sed ĉar ni mem volas fari tion;
ke ĉiu justeco estas esence homa, ke ne ekzistas justeco dia;
ke ni havas nur unu vivon, kaj ke ni bone pripensu kion ni volas fari per ĝi.

Mi kredas ke eblas esti bona, profunde homa, bonkora homo ankaŭ en mondo sen Dio. Nur necesas tiaj homoj.

Published at 08:07 ( 0 comments / 55 visits )
This post is public

October 14, 2009

Latinaj nomoj II

Mi ekhavis la ideon ke per mia esperantigo-sistemo por latinaj nomoj, mi povus esperantigi ankaŭ alispecaj substantivoj; tiel estos pli facile montri la tutan amplekson de la sistemo.

rosa; ros-; roso: rozo

avus; av-; avo; avo

donum; don-; dono; dono

roma; rom-; romo; romo

dŭ; duc-; duco; duko

calamitositas; calamitositat-; calamitositato; kalamitozitato

aestas; aestat-; aestato; estato

corpus; corpor-; corporo; korporo

iter; itiner-; itinero; itinero

mare; mar-; maro; maro

fructus; fructu-; fructuo; fruktuo

domus; domu-; domuo; domuo

cornu; cornu-; cornuo; kornuo

dies; die-; dieo; dieo

res; re-; reo; reo



Klare videblas ke en tiuj ĉi substantivoj mi uzas ĉiam la finaĵon -o; -a uziĝas nur en inaj nomoj kiuj latine finiĝas per -a.

Ekz.: Iulia => Julia (virina nomo)

SED Numa Pompilius => Numo Pompilio (ĉar li estas viro)

SED Seneca => Seneko (ĝi indikas - pli-malpli - familion, ĝi ne estas virina antaŭnomo)

Published at 07:08 ( 0 comments / 85 visits )
This post is public

October 4, 2009

Latinaj nomoj

Tre multaj ĉefverkoj de la grek-latina antikveco restas ankoraŭ netradukitaj en Esperanton... Dum mi meditis pri (parta) traduko de Ab urbe condita (verkanto: Titus Livius), mi ekpensis ke por tia projekto necesus maniero por sisteme esperantigi la latinajn nomojn en la verko.

Ĉi sube mi prezentos la rezultojn de mia sistemeto :-)

Aulus; Aul-; Aulo; Aŭlo

Appius; Appi-; Appio; Apio

Gaius; Gai-; Gaio; Gajo

Gnaeus; Gnae-; Gnaeo; Gneo

Decimus; Decim-; Decimo; Decimo

Kaeso; Kaes-; Kaeso; Kezo

Lucius; Luci-; Lucio; Lucio

Marcus; Marc-; Marco; Marko

Manius; Mani-; Manio; Manio

Mamercus; Mamerc-; Mamerco; Mamerko

Numerius; Numeri-; Numerio; Numerio

Publius; Publi-; Publio. Publio

Quintus; Quint-; Quinto; Kvinto

Sextus; Sext-; Sexto; Seksto

Servius; Servi-; Servio; Servio

Spurius; Spuri-; Spurio. Spurio

Titus; Tit-. Tito. Tito

Tiberius; Tiberi-; Tiberio; Tiberio

Iulius; Iuli-; Iulio; Julio

Caesar; Caesar-; Caesaro; Cezaro

Catullus; Catull-; Catullo-; Katulo

Horatius; Horati-; Horatio; Horaco (-tiV iĝas -cV)

Vergilius; Vergili-; Vergilio; Vergilio

Panaetius; Panaeti-; Panaetio; Paneco

Pompeius; Pompei-; Pompeio; Pompejo

Crassus; Crass-; Crasso; Kraso

Annaeus; Annae-; Annaeo; Aneo

Seneca; Senec-; Seneco; Seneko (en ina nomo la -a konserviĝus)

Flaccus; Flacc-; Flacco; Flako

Nero; Neron-; Nerono; Nerono

Caligula; Caligul-; Caligulo; Kaligulo

Venus; Vener-; Venero; Venero

Mars; Mart-; Marto; Marto

Iuppiter; Iov-; Iovo; Jovo

Vercingetorix; Vercingetoric-; Vercingetorico; Vercingetoriko

Varro; Varron-; Varrono; Varono

Domitius; Domiti-; Domitio; Domico

Ulixes; Ulix-; Ulixo; Ulikso

Achilles; Achill-; Achillo; Aĥilo

Cato; Caton-; Catono; Katono

Cicero; Ciceron-; Cicerono; Cicerono

Iulia; Iuli-; Iulia; Julia (la -a konserviĝas en ina nomo)



Mi klopodos ampleksigi la liston.

Published at 19:21 ( 3 comments / 74 visits )
This post is public

September 22, 2009

Seneka pensero

Mi komencis legi L. Annaei Senecae ad Lucilium epistulae morales [primoralaj leteroj al Lucilio, de Lucio Aneo Seneko eo.wikipedia.org/wiki/Seneko_la_pli_juna]. En la unua letero, mi trovis penseron kiu estis tute nova al mi. Eble ĝi estos same nova al kelkaj el vi, do mi ĉi sube prezentos ĝin:



In hoc enim fallimur, quod mortem prospicimus: magna pars eius iam praeterît; quidquid aetatis retro est mors tenet.

Ni tamen nin trompas, kredante ke la morto estas porestonta afero: granda parto de ĝi jam pasis; ĉiun vivotempon jam travivitan posedas la morto.

Published at 19:35 ( 2 comments / 81 visits )
This post is public

August 26, 2009

hajkoj

En Esperanto



Ho mensestrino!

vi flegis miajn pensojn:

nun mi flegu vin





Senekzista Di'
vane miraklon penis:
senaera ŝtorm'

Nederlands

Kimmieloos leven

gaat maar als je haar niet kent:

nadien nimmer meer



Hoe een donker bos

in mijn hart bron kon worden

van leven in licht



Traditie zegt ons,

eeuwigheid is eeuwen tijd -

met jou: even tijd










Published at 21:02 ( 10 comments / 433 visits )
This post is public

January 12, 2009

Een stukje Hooft...

Mijn lief, sint ick u mis, verdrijve' ick met mishaeghen

De schoorvoetighe Tijdt, en tob de lange daeghen

Met arbeit avontwaerts; uw afzijn valt te bang.



En mijn verlangen can den Tijdtgod niet beweghen.

Maert 't schijnt verlangen daer sijn naem af heeft gecreghen,

Dat ick den Tijdt, die ick vercorten wil, verlang.

Published at 17:43 ( 3 comments / 100 visits )
This post is public

December 15, 2008

Poemo por Kimmie, amatinjo mia

01.12.2008



Il mondo per Kimmie

(Esperantaj versoj por dolcxega Kimmie,

verkis Andreo sorcxite...)




Vagas mi laux stratoj strate grizaj
kaj enkore nur enuo regas,
suspirigas min sopiro – flegas
nur la pensoj pri l‘ revido skizaj…



Estas VI tutsole mensestrino
mia, dum soleca ir’- ecx rimon
mi ne plu obei volas – kaj post
pordoklak’ mi hejmas (sed ne vere…)






Mi revas... mi revas...



MI REVAS!











Se vin revidos mi, ho Kimmie kara,
nur tiam vere hejmos mi; felicxo
en nia mondo regos, se vi lasos
min roli kiel lupfantom’ plej via
fortike fanatike brakumema,
sorcxita de via amata am’ –
mi nomos vin feino, lumo bela
de l’ tero tuta, sunradi’ sur tiu
afabla mondo donacanta vin al
mia amplena mi’; vi malnigrigas
la vivon, ghojplenigas, vi instruas
al mi pri chiuj mondaj beloj – plekti
miajn fingregojn kune kun la kara
karesilaro de manetoj viaj;
la plandojn kiseti prudente, vian
hararon riveran malkovri per la
nazo sxipeca, gxui, ami, vivi –
kaj dauxre tiu dolcxa stat’ de… sato.



(Se estos nur vi kun mi… jen cxio bona.)


Published at 21:15 ( 3 comments / 236 visits )
This post is public

July 29, 2008

Poezio laŭ Brendon Clark, por la ina esperantistaro :-)

Mi tralegis libron de Brendon Clark: Kien la poezio? En ĝi, li klarigas sian opinion pri Esperanto poeziarto; mi tre aprecas multajn el liaj ideoj. Sed ankaŭ enestas poemoj, kaj tradukitaj, kaj originalaj.

Unu el la originalaj poemoj de s-ro Clark tre trafis al mi:



KONTRASTO

Jen junulino, pri kies beleco
Ĉiu drinkulo, laŭ sia mokdeco,
Kaj ĉiu soldato post ĉiu batalo,
Tostas avide el plena pokalo;
Al kiu riĉulo kaj princo kaj reĝo,
Kaj ĉiu junulo sen saĝo aŭ leĝo,
Celas alplaĉi per ĉia juvelo
Aŭ verŝo de sango en brua duelo.


Ja bela ŝi estas, ĉi tiu virino;
Sur vangoj kaj lipoj jen helkarmezino;
Kaj kiel la nokto pro foraj stelaroj,
Nigre briletas okuloj kaj haroj.
Sed ŝin mi figuras velkinta pro aĝo;
Amara megero kun ĉia domaĝo;
Soleca, senama, malriĉa inaĉo,
La temo de ĉiu malica kunklaĉo…


Do vin, amatinon, mi ĝoje revenas
Kaj kontraŭ la koro dankeme vin tenas;
Ĉar viaj okuloj briladas pro amo,
Feliĉo sufiĉas al vi por ornamo.
Honeste kaj simple vi tage laboras,
Kaj kiu vin konas, vin tiu honoras.
Ĉiam pli dolĉa, kaj ĉiam pli bela,
Vi restas, por mi, anĝelino ĉiela.


Brendon Clark, 6.3.1944


Nu, ĉiu knabino en tiu ĉi mondo pensu ke mi dediĉas ĝin al ŝi, kaj unu el ili venu al mi :-)

ALDONO:

Mi dankas al vi, Kimmie mia kara... Char vi venis al mi - bonvolu resti :-)

Published at 13:04 ( 3 comments / 498 visits )
This post is public

July 29, 2008

Nenia problemo nevenkebla - Esperplena poezipeco

 Aprilo 2008

Ne ekzistas
            nokto eterna
 
 
Ne, mi ne estas spertulo
pri l' vivo, malpli eĉ profet' –
kripliras mi kiel drinkemulo
laŭstumblante je mia viva vojet';
 
(jen malŝanco malfeliĉon
naskas, poste senfeliĉo
ŝancon malproksimen pelas;
feliĉo adas for…)
 
Tamen restas al mi la esper',
ade ardegas mia obstin';
ne kripliĝas mia provopovo
pro momenta malsukces' –
 
Pacienc' estas mia teren':
jen mi ja iel spertulas.
 
                      - -Andreo
                           PEETERMANS
 
 

Mi iom plu ekzercu mian teknikon, mi havas ankoraŭ multe por lerni; tamen mi fieras ke mi povis "debuti" tiele. Kiam mi relegas tiun ĉi poemon, mi pensas ke eble mi iam fariĝos bona verdulo-poeto (kaj espero naskas vivonĉu ne? :-)  )

Published at 12:46 ( 5 comments / 481 visits )
This post is public

July 11, 2008

Kelkaj jambo-pentrametraj versoj duone signifohavaj kun rimo

Ĉu vi konas la antikvan teatraĵon Antigono (de la helena aŭtoro-surscenigisto Sofokles)? Temas pri knabino Antigono (Antigonê), filino de Edipo (Oidipous [Ójdipus] originale).

Multaj konas la tragikan vivon de Edipo, reĝo de urbo Tebe, la ulo kiu senkonscie mortigis la patron kaj edzinigis la patrinon (de kie la komplekso nomita de Freud). Kiam Edipo malkovris sian sekreton kaj eksciis kion li fakte faris, li blindigis sin mem - iuj asertas, ke li elŝiris la okulojn propramane - kaj ekvagadis la mondon. Lia filino Antigono akompanis lin en tiu vagado ĝis lia morto.

Ĉar reĝo Edipo ne plu estis regipova, necesis anstataŭanto. La filoj de Edipo - Eteokleo kaj Polinico, ĝemelaj unu al la alia - estis ankoraŭ tre junaj, do intertempe reĝis la frato de la malnova reĝo: Kreono dum kelkaj jaroj estris je Tebe.

Kiam Eteokleo kaj Polinico plenaĝiĝis, Kreono cedis la tronon. Tamen estis problemo: pro ke la du estis ĝemelaj fratoj, ili estis same aĝaj... Ili interkonsentis regi la urbon en vicoj: unuan jaron reĝos Eteokleo, duan jaron Polinico, trian denove Etekleo, ktp.

Tamen ekestis nova problemo: post la unua jaro, Eteokleo rifuzis cedi la tronon al la frato. Inter la du ekestis granda konflikto, okazis milito...

Finfine, la du fratoj "reciproke murdis": ili iel sukcesis mortigi unu la alian kaj ambaŭ ĉesis vivi.

Denove do Kreono surtroniĝis, kaj ordonis, ke Eteokleo, la "justa" reĝo, estu enterigita; Polinico tamen, "perfidulo", "malamiko de la urbo", "kiu volis sklavigi siajn samsanganojn", restu sentomba kaj estu manĝata de bestoj.

Tiam komenciĝas la temaro de Antigono. Ĉar Antigono, pro sia unika karaktero, ne povas obei tiun ordonon de Kreono: laŭ ŝi, estas abolute neeviteble ke ŝi donu al Polinico lian honoron.

Kaj pro tiu neeviteblo, estas al ŝi ankaŭ tute neeviteble ke ŝi mortu pro sia sankta krimaĵo.

Antigono dufoje klopodas entombigi la fraton, ŝi tute ne provas kaŝi tion de Kreono - ĉar ŝi fieras pro la ago - kaj fine, ŝi estas mortigita.

Kia longa enkonduko por nuraj 6 versetoj...

 

Ĉu Antigono konas jam la veron?

Se aŭdos ŝi, ja ploros ŝi riveron.

Mi veas pro kruelo de la sorto:

al Antigono venos nun la morto.

Je morto fortan havas ŝi bezonon,

tial ŝi mortigigos ŝin Kreonon.

Published at 08:38 ( 3 comments / 455 visits )
This post is public

July 4, 2008

Zaratustro - Pri la arbo apud la monto

Tiu ĉi teksto trafis al la esperantisto en mi; mi ekpensis ke eble vi sentos same, do mi esperantigis la tuton...

 

Pri la arbo apud la monto

 

La okulo de Zaratustro vidis, ke iu junulo evitas lin - kaj kiam li promenis unu vesperon sola en la montaro ĉirkaŭanta la urbon, nomitan 'Bunta Bovo': vidu, tie survoje li trovis tiun ĉi junulon, apogiĝan kontraŭ arbo kaj lacmiene fikse rigardantan la valon.

Zaratustro per la mano prenis la arbon apud kiu sidis la junulo, kaj diris tiele:

"Se mi volus skui tiun ĉi arbon per la manoj, mi ne sukcesus.

Sed la vento, ne vidata de ni, tormentas ĝin kaj fleksas ĝin laŭ sia volo. Pleje de manoj ne vidataj ni estas fleksataj kaj tormentataj."

Tiam ekstaris la junulo surprizite, kaj diris: "Mi aŭdas Zaratustron kaj ĵus mi pensis pri li." Zaratustro respondis:

"Kial tio surprizas vin? - Sed estas por homo kiel por arbo.

Ju pli li volas supren en aeron kaj al lumo, des pli liaj radikoj strebas al la tero, malsupren; al mallumo, malalto - malbono."

"Jes, al malbono!" kriis la junulo. "Kiel eblas, ke vi malkovris mian animon?"

Zaratustro ridetis kaj diris: "Multajn animojn neniam oni malkovros, se oni ne inventas ilin antaŭe."

"Jes, al malbono!" denove kriis la junulo.

"Vi diris veron, Zaratustro. Mi ne plu fidas min mem, ekde kiam mi volas supren, kaj neniu plu fidas min - kiel okazas ĉio ĉi?

Mi ŝanĝiĝas tro rapide: mia nuno rifutas mian hieraŭ. Mi ofte transsaltas ŝtupojn dumgrimpe, - neniu ŝtupo pardonas tion al mi.

Se mi estas supre, mi ĉiam troviĝas sola. Neniu parolas al mi, soleca frosto tremigas min. Kion do mi volas tie supre?

Mia malestimo kaj hejmsopiro kreskas kune; ju pli mi supreniras, des pli mi malestimas lin, kiu supreniras. Kion do li volas tie supre?

Kiel mi hontas pro mia suprenirado, mia stumblado! Kiel mi mokas mian fortan lac-spiradon! Kiel mi ĝin malamas, tiun fuĝon! Kiel laca mi estas tie supre!"

Ĉi tiam mutiĝis la junulo. Kaj Zaratustro rigardis la arbon, kontraŭ kiu ili staris, kaj parolis tiele:

"Tiu ĉi arbo staras sola ĉi tie kontraŭ la montaro; ĝi kreskis alten, super homon kaj beston.

Kaj se ĝi volus paroli, ĝi trovus neniun komprenantan ĝin: tiom alten ĝi kreskis.

Nun ĝi atendas, kaj pluatendas, - kion do ĝi atendas? Ĝi loĝas tro proksime al la nuboseĝo: verŝajne ĝi atendas unuan fulmon?"

Kiam Zaratustro findiris tion, la junulo kun forta ĝesto eksklamaciis: "Jes, Zaratustro, vi diras veron. Pri mia detruiĝo mi sopiris, kiam mi volis supren, kaj vi estas la fulmo, kiun mi atendis. Vidu, kio mi ankoraŭ estas, ekde kiam vi aperis al ni? Estas la envio al vi, kiu detruis min!" - Tiel diris la junulo kaj li ploregis tristlarme. Zaratustro tamen metis la brakon ĉirkaŭ li kaj irigis lin kun si.

Kaj post kiam ili dum iom da tempo promenis kune, tiele ekparolis Zaratustro:

"Rompiĝas mia koro. Pli klare ol viaj vortoj, viaj okuloj montras al mi vian danĝeron.

Ankoraŭ ne estas vi libera, vi ankoraŭ serĉas liberon. Via serĉado igis vin trolaborinta kaj tromaldorminta.

Al libera alto vi volas, via animo malsatas je steloj. Sed deziras liberecon ankaŭ viaj malbonaj streboj.

Viaj sovaĝaj hundoj volas liberecon; ili bojas pro deziro en sia kelo, kiam via menso klopodas malfermi ĉiun malliberejon.

Ankoraŭ vi estas al mi malliberulo, kiu pensas je libereco: aĥ, sagaciĝas al tiaj malliberuloj la animo, sed ĝi ankaŭ insidiĝas, malboniĝas.

Devas purigi sin ankaŭ libermensulo. Multe da malliberaĵo, da kotaĵo, ankoraŭ gluiĝas al li: ankoraŭ devas puriĝi lian okulon.

Jes, mi konas vian danĝeron. Sed je miaj amo kaj espero mi ĵuras al vi: ne forĵetu viajn amon kaj esperon de vi!

Nobla vi ankoraŭ sentas vin, kaj nobla ankoraŭ sentas vin ankaŭ la aliaj, kiuj deziras malbonon al vi kaj kolermienas al vi. Sciu, ke noblulo ĝenas al ĉiu.

Ankaŭ al justuloj ĝenas noblulo: kaj eĉ se ili nomas lin justa, ili celas tiel flankenigi lin.

Novajn volas krei noblulo, kaj novan virton. Malnovajn volas justulo, kaj ke malnovaj restu.

Sed ne tio estas la danĝero de la noblulo, ke li iĝu justa, sed ke li iĝu malestima, moka, detruema.

Aĥ, mi konas noblulojn, kiuj perdis sian esperon plej altan. Kaj nun ili kalumnias ĉiun altan esperon.

Nun ili malestime vivas siajn dezirojn mallongtempajn, kaj ilian tagon apenaŭ kovras celo.

'Menso estas ankaŭ volupto' - tiel ili diris. Tiam krevis iliaj mensaj flugiloj: nun ili rampadas, malpurigas ilia skrapmanĝo.

Iam ili pensis ke ili iĝos herooj: nun ili estas voluptuloj. Teruro kaj kolero estas iliaj herooj.

Sed je amo kaj espero miaj mi petegas vin: ne forĵetu de vi la heroon en via animo! Tenu alte vian esperon plej altan! -

Diris tiele Zaratustro.

 

 

Friedrich Nietzsche, Also sprach Zarathustra (Diris tiele Zaratustro).

Mi esperantigis la rakonton pere de la nederlanda traduko (fare de dr-o P. ENDT kaj H. MARSMAN) de la germana originalo.

Published at 10:26 ( 4 comments / 293 visits )
This post is public

June 16, 2008

Al Laŭra plenkreskiĝanta...

Ziehier het gedicht dat ik schreef ter ere van de achttiende verjaardag van Laura, één mijner vriendinnen:

Jen poemo (en la nederlanda) kiun mi verkis honore al la dek-oka naskiĝtago (kaj la plenkreskiĝo) de Laŭra, unu mia amikino:

 

 

Voor Laura, blanke ongerijmde verzen
 
ter ere harer achttiende verjaardag.
 
 
 
                        Ik groet u, gij jonge en jaar'ge Laura:
                        Petrarca zelf ook prees sonnetsgewijs uw
                        wondere schoonheid – zelfs Toscanes grootste
                        poëtenzoon (slechts Dante steekt hem naar de
5.                           5.   Laur'ieren kroon, de Florentijn die Hemel
                        en Hel in verzen vatte), ja, de dichter
                        van 't metrisch-muzikale Italiaans dat
                        zovéle harten deed smelten – en ook dat
                        van mij – zelfs die was niet in staat blankverzig
10.                       10.    begrijplijk u uw schoonheid toe te schrijven
                        (maar kan 't geslaagder dan doodongewoon u
                        een engeLaur'eool op 't hoofd te dichten?
                        of werd dat al gedaan? – maar dat terzijde).
                        Waarom zou ík ertoe pogen het beter
15.                       15.    te doen, terwijl mijn verzen zijn volvaardig
                        schoon verswerk in blankheid niet overtreffen?
                        Wellicht beperk ik best me daartoe slechts uw
18.               18.   volwassenwording te feliciteren…
 
 
 
Laura, je bent nu ook bij wet volwassen:
je leven begint nu, besteed het goed.
 
Een groet van een Grieks-latinist,
                  den Andy
Published at 09:52 ( 3 comments / 198 visits )
This post is public

May 18, 2008

Franca pensero

Lastasemajne mi kaj miaj samlernejanoj vojaĝis al franca Provencio. Tie en butiketo mi aĉetis perkamenton kun kaligrafiumita citaĵo de iu sinjoro J. Clarétie:

Tout homme qui dirige, qui fait quelque chose, a contre lui

Ceŭ qui voudraient faire la même chose,

Ceŭ qui font précisément le contraire, et surtout

la grande armée des gens beaucoup plus sévères, qui ne font rien.

 

Jen esperantigo:

Ĉiun ulon kiu gvidas, kiu faras ion, kontraŭas

Tiuj kiuj volus fari la samon,

Tiuj kiuj faras precize la malon, kaj plejgrave

la armeego da homoj multe pli severaj, kiuj faras nenion.

Published at 10:41 ( 8 comments / 498 visits )
This post is public

May 14, 2008

Pri diktatoreco...

Trovu al mi

ulon kun saĝo senfina, kiu estas ĉiam prava, ĉiam justa. Surtronigu lin kaj donu al li potencon senliman --

 

Nur tiam mi kredos ke diktatoreco estas justa regmaniero.

 

----------------------------------------------------

Laŭ sia interna ideo, ĉiu maniero regi estas ideala - kiom oligarĥio kaj demokratio, tiom ankaŭ diktatoreco. Estas la praktiko faranta la diferencon.

La eblo ke oni povos trovi idealan diktatoron, estas same granda kiel la eblo ke la suno fakte estas granda birdo nomita Ra.

 

Published at 17:10 ( 4 comments / 403 visits )
This post is public

May 4, 2008

Homo estas etulo en l'universego... Kion fari do?

La grandeco de l' homo kuŝas en la fakto ke li kapablas konscii sian propran malgravecon.

Kaj estas signo de vera grandeco, se ulo povas superiĝi tiun penson kaj agi kvazaŭ liaj faroj decidas pri l' sorto de l' tuta universo.

Published at 12:52 ( 0 comments / 225 visits )
This post is public

May 4, 2008

Pri la loko de l' homo en l' universo

Homaro estas lasta piednoto en la universa librokesto...

 

"Ŝajnas honoro al mi eĉ esti menciata en tiom gravega verkaĵo."

"Sed kiu homo iam legas piednotojn?"

"Nur li kiu scias ilian valoron..."

Published at 12:45 ( 2 comments / 231 visits )
This post is public

April 20, 2008

Amuzaĵo trovita en interreto...

 

LA ĜARDENISTO KAJ LA REĜINO
 
Verkis Rabindranath Tagore
Esperantigis K. de Kalocsay
SERVISTO:
Indulgu min, serviston, ho reĝin'!
REĜINO:
De mia festo venis ĵus la fin'.
Servistoj miaj ĉiuj iris for.
Vi kion volas je malfrua hor'?
SERVISTO:
Se la aliajn ĉiujn vi forsendis,
Jen mia temp'. La vicon mi atendis.
Kaj vin demandas: kian servon doni?
Serviston lastan volu do ordoni.
REĜINO:
Ĉu vi esperas post malfrua veno...
SERVISTO:
Gardisto via esti en ĝardeno.
REĜINO:
Ĉu do perdiĝis tute saĝo via?
SERVISTO:
Jen, mi rezignas pri labor' alia.
Mi glavon, lancon en la polvon ĵetas.
Ne sendu min, reĝino, mi vin petas,
Al reĝaj kortoj en la malproksimon,
Min kun arme' ne sendu trans la limon
Por almilita, glora entrepreno,
Sed faru min gardisto de l' ĝardeno.
REĜINO:
Kaj kio estos tiam viaj devoj?
SERVISTO:
Servisto estos mi de viaj revoj.
Mi flegos la vojeton en ĝardeno
Iratan de vi dum matenpromeno,
Sur kiu laŭde vin laŭ via ir'
Salutos floroj svenaj pro l' sopir'.
Per balancil' mi lulos vin laŭvole,
Dum saptaparna branĉ' vin ombros mole,
Kaj arĝentbrilo luna fruvesperon
Kisados vian puntan vestborderon.
Mi verŝos zorge, je vespero ĉiu,
Oleon freŝan en la lampon, kiu
Ĉe via lito nokte treme flamos,
Piedbenketon per zorgema mano,
Per sukoj de santalo kaj safrano,
Per desegnaĵoj miraj mi ornamos.
REĜINO:
Vi por vi volas rekompencojn kiajn?
SERVISTO:
En mano teni manojn la graciajn
Kaj similantajn al lotusburĝonoj,
Ornami ame manartikojn viajn
Per bonodora ĉeno de festonoj.
Per suk' aŝoka pentri ruĝkolora
La haŭton de subtila via plando,
Kaj polvon lavi for per kis' adora,
Restintan sur la piedeta rando.
REĜINO:
Servisto, plenumiĝu via pet' —
Gardisto estu do de l' ĝardenet'.
 
Published at 12:44 ( 1 comment / 230 visits )
This post is public

April 19, 2008

Breekbare schoonheid... (poemeto en la nederlanda)

Zoals het je omvat,

dat blauwberitste ding,

hoe het je beschut

(de wal en muur

om een schone citadel)

tegen het tekeergaan

van herfstweer en van kou -

 

Dát is   Schoonheid.

 

                --Andy Peetermans

 

 

Published at 13:52 ( 2 comments / 250 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 21 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Andreo Peetermans

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...