About this blog

Free Esperanto multilingual courses / corsi gratuiti multilingue di esperanto: www.lernu.net and/e www.kurso.com.br General informations about Esperanto / informazioni generali sull'esperanto: www.esperanto.net

translate into English
  • 103 posts
  • 52 551 visits
May 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

Favorite blogs

Reza Freŝa Aero / Fresh Air/ Yeni hava /هوای تازه
328 posts / 4 comments

May 9th, 2012

Revado ĉe la Pola Retradio en Esperanto

Pli ol jarcentduona tradicio de la parola E-komunumo


Post pluraj disaŭdigoj en esperantlingvaj radioj kiel, interalie, Radio 3ZZZ, Muzaiko, Radio Verda, Ĉina Radio Internacia, ktp, nun vi povas aŭdi elĉerpojn el la albumo "Revado" de Rêverie ankaŭ en la prestiĝa "Pola retRadio en Esperanto" (la daŭriganto de la laboro de "Pola Radio"), ĉe la retpaĝo:

retradio.posterous.com/eelsendo-el-la-08052012


_________________________________________________

La duobla KD "Revado" (www.tinyurl.com/revado) haveblas per la sekvaj varb-rubandoj. Musklakinte la unuan vi povos aĉeti la fizikan duoblan diskon;
musklakinte la duan vi povos aĉeti la sondosierojn "mp3" kaj "ogg";
mukslakinte la trian vi povos aĉeti la sondosierojn "mp3" kaj "flac":






______________________________________________

Por pli da informoj pri Rêverie VIZITU LA INTERRETAN ALBUMON: "Mi kaj la muzikgrupo Rêverie" ĉe la retadreso: www.tinyurl.com/reverie-andrea

Ankaŭ vizitu la OFICIALAN RETEJON DE LA MUZIKGRUPO, ĉe la paĝo: www.reverieweb.com
Published at 04:51PM ( 0 comments / 71 visits )
This post is public

May 3rd, 2012

La duobla KD "Revado" nun HAVEBLAS!!!

Rêverie - Kovrilo de la duobla KD "Revado"
Rêverie - Kovrilo de la duobla…

Rêverie prezentas sian novan duoblan KD-n “REVADO”: la unuan albumon esperantlingvan/itallingvan, la unuan "progresiv-an" albumon en Esperanto.
Dek pecoj por gustumi la belsonecon de Esperanto kaj dek en la itala, karakterizitaj per elvokopova "etno-progresiv-a" sonmaniero.
De la vojaĝoj de la Tuaregaj komercistoj ĝis la senlimaj horizontoj de la Silkovojo, de la ruĝaj sunsubiroj sur la arbaroj de la granda Nordo ĝis la oceanaj profundoj.
Bildoj pentritaj permuzike kaj rakontitaj Esperante, por unuigi la tutan mondon per imaga flugo kaj simbola brakumo.
Odo al la bezono de la homa spirito vaste iradi kaj ĉiam serĉi novajn horizontojn.

© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



LA MUZIKGRUPO RÊVERIE

La itala ne-esperantista profesia muzikgrupo Rêverie estis fondita en la 1996a, de la milana muzikverkisto kaj gitaristo Valerio Vado. La projekto celas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj itala (renesanca kaj baroka), eŭropa kaj mediteranea, kaj prilaborante ĉi tiujn elementojn per nuntempa sentokapablo. Kunfandiĝas, do, tradiciaj kaj elektronikaj sonorecoj, atingante ian sonmanieron difineblan kiel "etno-progresivan". Krome, Rêverie arte eksperimentadas uzante plurajn lingvojn por siaj kantoj, inter kiuj estas Esperanto, la “friula” lingvo (grava regiona lingvo de nord-orienta Italujo), la Renesanca angla de Shakespeare, kaj kompreneble la itala lingvo.
La grupo ekkoncertis en la 1999a, kiel sesopo, kaj poste ĝi koncertadis en la nord-italiaj regionoj Lombardujo, Ligurujo, Piemonto, Venetujo kaj Friulo, per bandkonsistoj el 2 ĝis 7 anoj.

En la 2011a Rêverie koncertis plurfoje en Esperantujo (interalie: IJF de Pornassio, Italujo; UK de Kopenhago, Danujo; FESTO en la kastelo Grezijono, Francujo; IKE de Torino, Italujo), por prezenti sian novan duoblan KD-on esperantlingvan/itallingvan “Revado”.
Laŭ la diskografia vidpunkto, Rêverie ĝis nun eldonis 5 KD-ojn (“Demo 1998”, “Demo 2002”, “2004”, “Shakespeare, la donna, il sogno”, kaj la duoblan KD-n esperantlingvan/itallingvan “Revado”), akirante pozitivajn recenzojn en Italujo kaj eksterlande.
Pluraj kantoj estas dissendataj fare de diversaj radiostacioj, italaj kaj eksterlandaj.

Dum la produktado de "Revado" la kompleta bando konsistis el:
-Fanny Fortunati - solista voĉo, perkutinstrumentoj
-Fulvia Borini - transversa fluto, mandolino
-Alberto Sozzi - blovinstrumentoj, klavinstrumentoj, banĝo, gitaroj, perkutinstrumentoj
-Valerio Vado - gitaroj, klavinstrumentoj, mandolino, voĉo
-Daniele Defranchis - gitaroj

(Post la produktado de "Revado" okazis du ŝanĝoj en la bandkonsisto: Francesco Spiga anstataŭigis Fulvia Borini, kaj Andrea Fontana iĝis oficiala ano de la bando; pri ĉio tio vidu: www.ipernity.com/blog/28233/364631)



LA DUOBLA KD ( ITALLINGVA / ESPERANTLINGVA ) “REVADO”

Printempe de la 2011a Rêverie, kunlabore kun la itala esperantisto Andrea Fontana (Anĉjo PacHorano), finpretigis duoblan KDon titolitan “Revado”.

Ĝin konsistigas du KDoj: la unua en Esperanto, la dua en la itala. Ili entenas po 10 muzikpecojn, kaj daŭras proksimume po 1 horon. Do entute temas pri 1+1 horoj kaj 10+10 muzikpecoj.

La tekstojn en Esperanto verkis Andrea; iliajn ritmajn tradukojn al la itala verkis Pier Luigi Cinquantini.

La celo de ĉi tiu kunlaborado inter Andrea Fontana kaj Rêverie estas:
- por Andrea: disvastigi Esperanton en la ne-esperantista nord-itala profesia muzik-medio, konkrete montrante al ne-esperantistoj la artajn ecojn de la lingvo,
- por Valerio kaj Rêverie: disvastigi sian muzikon en la tutmonda medio de la internacia esperantistaro.
La jam antaŭe eldonita disko “Shakespeare, la donna, il sogno” entenas la unuajn du kantojn en Esperanto gravuritajn de Rêverie.



PREZENTFILMETO DE "REVADO", FILMETO KUN ELĈERPOJ EL LA KONCERTO DUM LA KOPENHAGA UK, KAJ TRI TRAKOJ ELTIRITAJ EL LA DISKO, POR VIA FRANDEMO:




Por pli multe ĝui la muzikon, estas konsilate aŭdi la ĉi-sekvajn trakojn per kapaŭdiloj aŭ per bonaj laŭtigiloj...

Trako 3, ARKANA BELULINO:

Trako 5, DANCO DE L' MARO:

Trako 6, PLURESTANTAJ MEMOROJ:



HAVEBLECO DE LA DUOBLA KD "REVADO"

La oficiala distribuanto de Revado por Esperantujo estas Vinilkosmo (kaj la cifereca distribuanto cd1d, ligita al Vinilkosmo).

Rêverie kaj Vinilkosmo faris ĉion eblan por plejeble malaltigi la aĉetoprezojn de "Revado" kaj de ĝiaj partoj.

Danke al tio, eblas aĉeti "Revado"n, aŭ ĝiajn partojn, laŭ la jenaj tre favoraj kondiĉoj:



1) La tuta fizika duobla albumo "Revado" (1 disko en esperanto + 1 disko en la itala = 10 + 10 trakoj = 1 horo + 1 horo) aĉeteblas ĉe www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd107&lng=e je la ege interesa prezo €14,90 kun AldonValora Imposto (landoj de Eŭropa Unio) aŭ €12,46 sen AVI (landoj ekster Eŭropa Unio). Poŝtaj sendokostoj de la fizika duobla albumo pagendas aparte



2) "Revado" aŭ ĝiaj partoj aĉeteblas kiel elŝuteblaj sondosieroj (do malestas poŝtsendokostoj) ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/revado-c-76_177_178.html?language=eo&osCsid=1781396937bc30ac3647181b2f458d51 jene:

- la tuta duobla albumo (parto esperanta + parto itala), en formato "mp3" aŭ "ogg", je la prezo €12,00

- nur unu el la du albumoj (tiu esperanta aŭ tiu itala), en formato "mp3" aŭ "ogg", je la prezo €8,00

- unuopaj trakoj el la albumo esperanta (ne el tiu itala), en formato "mp3" (ne en "ogg"), je la prezo po €1,00



3) "Revado" aŭ ĝiaj partoj aĉeteblas kiel elŝuteblaj sondosieroj (do malestas poŝtsendokostoj) ĉe http://cd1d.com/en/album/revado jene:

- la tuta duobla albumo (parto esperanta + parto itala), en formato "mp3" aŭ "flac" (senperda formato), je la prezo €12,00

- nur unu el la du albumoj (tiu esperanta aŭ tiu itala), en formato "mp3" aŭ "flac" (senperda formato), je la prezo €8,00

- unuopaj trakoj el ambaŭ albumoj, en formato "mp" aŭ "flac" (senperda formato), je la prezo po €1,00



TRAKLISTO:

ESPERANTO
La tradezerta komercisto
Kiam alvenos la fino (*)
Arkana belulino
Plurmiljaraj knaboj
Danco de l’ maro
Plurestantaj memoroj (*)
Koto kaj lumo (**)
Pluvas rosmareno
Silkovojo (***)
Oceano (****)

ITALA
Il mercante del deserto
Quando verrà la fine (*)
La belle dame sans merci
Ragazzi millenari
Danza del mare
Via dei ricordi (*)
Fango e luce (**)
Piove rosmarino
Via della seta (***)
Oceano (****)

(*) Novaj versioj, malsamaj ol tiuj jam publikigitaj en la albumo: “Shakespeare, la donna, il sogno” (2008)
Tekstoj en Esperanto: Andrea Fontana; krom (***) Andrea Fontana, Pier Luigi Cinquantini
Tekstoj en la itala: Andrea Fontana, Pier Luigi Cinquantini; krom (***) Andrea Fontana
Polurado de la tekstoj en la itala: Fanny Fortunati
All lyrics translated from Esperanto to English by David Kelso (with the help of Garbhan MacAoidh) and checked by the London Esperanto Club
Muziko: Valerio Vado; krom (**) Daniele Defranchis, Valerio Vado; kaj krom (****) Alberto Sozzi
Aranĝoj: Rêverie
Aranĝoj de la perkutinstrumentoj: Fanny Fortunati, Rêverie



ALIAJ KREDITOJ DE LA DUOBLA ALBUMO "REVADO"

Muzikgrupo Rêverie:
Fanny Fortunati - solista voĉo, perkutinstrumentoj
Fulvia Borini - transversa fluto, mandolino
Alberto Sozzi - klarneto, diĝeriduo, klavaroj
Valerio Vado - gitaroj, klavaroj, efektiloj, voĉo
Daniele Defranchis - gitaroj, efektiloj

Gasto:
Laura Balbinot - violonĉelo

Produktita de: Rêverie, Andrea Fontana
Plenumaj produktistoj: Rêverie, Andrea Fontana, Alosibla Music Group (www.alosibla.it)
Registrita ĉe: Rêverie Studios, Madamzajj Studios, I Art Studios
Miksita kaj mastrigita de: Ilario Calì
Eldonejo: DownBridge Publishing srl (www.downbridge.it) / 2011 (Siae)

Grafika prilaboro: Mariangela Zabatino (www.mariangelazabatino.it)
(http://arte.mariangelazabatino.it)
Distribuanto por Esperantujo: Vinilkosmo (www.vinilkosmo.com)
(www.vinilkosmo-mp3.com)



FOTOJ DE RÊVERIE

Rêverie - la muzikgrupo
Rêverie - la muzikgrupo

Rêverie - Fanny Fortunati
Rêverie - Fanny Fortunati
Rêverie - Valerio Vado
Rêverie - Valerio Vado












Rêverie - Daniele Defranchis
Rêverie - Daniele Defranchis
Rêverie - Alberto Sozzi
Rêverie - Alberto Sozzi





















Rêverie - Fulvia Borini
Rêverie - Fulvia Borini







Rêverie - Francesco Spiga
Rêverie - Francesco Spiga






















Rêverie - Andrea Fontana (mi - io)
Rêverie - Andrea Fontana (mi -…




INFORMOJ/KONTAKTOJ:

Rêverie c/o Valerio Vado
Via Palmieri, 65 - 20141 Milano - Italia
Retpoŝtadreso: -reverie-@libero.it
TTT-ejo: www.reverieweb.com
alia TTTejo: www.facebook.com/reverieweb
alia TTTejo: www.myspace.com/reverieweb
Telefonnumeroj:
- por itallingvaj aŭ anlglalingvaj komunikoj: +393402218221
- por esperantlingvaj komunikoj: +393298058801



SE VI VOLAS REKLAMADI TIUN ĈI PAĜON, BONVOLU INDIKI LA JENAN PLI FACILE MEMOREBLAN ADRESON:

www.tinyurl.com/revado

(Musklaku ĝin per la dekstra musa butono, kaj elektu: "kopiu la adreson")



______________________________________________

Por pli da informoj pri Rêverie VIZITU LA INTERRETAN ALBUMON: "Mi kaj la muzikgrupo Rêverie" ĉe la retadreso: www.tinyurl.com/reverie-andrea

Published at 01:40AM ( 17 comments / 1660 visits )
This post is public

April 19th, 2012

"REVADO": recensioni / recenzoj / reviews (19-04-12)

"REVADO"

recensioni / recenzoj / reviews (19-04-12)



(IT) Intervista sul portale Sonofmarketing – Unknown Music Pleasures, 12/4/2012

(EO) Intervista su Radio Cina, 30/1/2012 – ascolta il podcast

(EN) Recensione su Euro Rrock Press (rivista giapponese), 5/2/2012

(JA + IT) Recensione dal Giappone, 5/2/2012 (traduzione)

(IT) Intervista e mini live a “Il mondo di Tarkus“, 28/11/2011 (Radio Padania) – ascolta il podcast

(IT) Intervista su Radio 1 Rai, 14/10/2011:
“…un CD prezioso…” (Enrica Bonaccorti) – ascolta il podcast

(IT+EO) Recensione e intervista su “Arlequins“, agosto 2011:
“…questo album ha una scrittura matura e vivace, presenta bei temi musicali e riferimenti colti in grado di stuzzicare la fantasia dell’ascoltatore.”leggi la recensione - leggi l’intervista

(IT) Recensione su “Progawards“, 11/7/2011:
“Da apprezzare il notevole lavoro della Fortunati sia come timbrica vocale che nell’uso elegante delle percussioni nonché l’ottimo apporto di Vado e della Borini, vere e proprie colonne portanti del sound dell’ensemble.” – leggi tutto

(FR) Recensione su “Harmonie Magazine” n.72 giugno 2011 – pdf

(IT) Articolo sul quindicinale “Solidarietà come” n.372 giugno 2011 – a pagina 11

(EN) Recensione su “Psychedelic Folk Revue“:
“A classic for the future, highly recommended!”- leggi tutto


______________________________________________

Maggiori info sui Rêverie / Pli da informoj pri Rêverie
More infos about Rêverie:
www.reverieweb.com
www.tinyurl.com/reverie-andrea

Published at 04:07PM ( 0 comments / 134 visits )
This post is public

April 18th, 2012

MILANO (28-04-12): PRESENTAZIONE LIBRO DI GINO STRADA tradotto in ESPERANTO

Si terrà a Milano il 28 aprile 2012 alle ore 17.30, presso “ChiAmaMilano” Largo Corsia dei Servi 11 (MM S. Babila), la presentazione del libro di Gino Strada (fondatore di Emergency) "Pappagalli verdi", tradotto in esperanto ("Verdaj Papagoj") per la comunità internazionale esperantista.

Saranno presenti:
Cecilia Strada, Presidente di Emergency
Emanuele Patti, Presidente di Arci Milano
Andrea Montagner, Presidente del circolo Arci Esperanto
Luca Gibillini, Consigliere comunale SEL, Vicepresidente commissione Mobilità, ambiente e arredo urbano
Pierfrancesco Majorino, Assessore alle politiche sociali e Cultura della Salute del Comune di Milano.
Seguirà rinresco.

Tutte le informazioni sul sito
www.arciesperanto.it
Published at 11:23PM ( 0 comments / 44 visits )
This post is public

March 19th, 2012

Rêverie live @ “Fa’ la cosa giusta” 30/03/12

Tratto dal sito ufficiale dell'ensemble Rêverie

Ciao, vi segnaliamo un nostro concerto all’interno di “Fa’ la cosa giusta 2012″ la fiera del consumo critico e degli stili di vita sostenibili. Suoneremo venerdì 30/3/2012 alle 16.00 e la sede è quella di Fiera Milano City.
Ecco il link del sito ufficiale: http://falacosagiusta.terre.it

Related show


__________________________________________________________________

Per maggiori informazioni sui Rêverie VISITATE L'ALBUM INTERNET: "Io e il gruppo musicale Rêverie", all'indirizzo:
www.tinyurl.com/reverie-andrea

Visitate anche il SITO UFFICIALE DEL GRUPPO, alla pagina www.reverieweb.com

Published at 03:06PM ( 2 comments / 273 visits )
This post is public

March 18th, 2012

Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj Radio-Muzaiko -n.

Karaj samideanoj, mi kopias ĉi sube artikolon trovitan en la Ipernitan blogon de Vinilkosmo, skribitan de skipanoj de Radio Muzaiko.
Mi invitas vin ĉiuj plenumi la peton, kaj krome kopii la artikolon kaj disvastigi ĝin.

Mi ankaŭ atentigas vin ĉiujn, ke ruza maniero plenumi la peton estas ke ĉiam, kiam vi ŝaltas vian komputilon, vi eniru interreton kaj eniru la retejon de Muzaiko (laŭ iu ajn el la ĉi subaj instrukcioj...), kaj ke vi komplete mallaŭtigu la ludilon (aŭ viajn laŭtigilojn); tiel, vi ŝajnigos al Radionomy ke vi
estas aŭskultanta Muzaikon, eĉ se en tiu momento vi ne povas tion vere fari, ĉar ekzemple vi estas laboranta kaj ne povas aŭskulti muzikon...
La ruzaĵo, do, ŝajnigos al Radionomy ke la aŭskultantoj de Muzaiko estas multe pli ol tiuj, kiuj vere estas aŭskultantaj la radion en tiu momento.

Kompreneble, kiam vi estos libera el komputila laboro kiu malpermesas al vi aŭdi muzikon, kaj male vi estas ĝuanta interreton por amuziĝo, mi invitas vis laŭtigi vian ludilon kaj viaj laŭtigilojn, por ĝui la EO-muzikon elsendatan de Muzaiko...


Amike
Anĉjo.
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------


Helpu al Esperanto-radio!
Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO-n.



Muzaiko funkcias ĉe la provizanto Radionomy.
Radionomy pagas por la kopirajtoj, faras la administradon kaj provizas retradioregilon, sed kompreneble volas ion kiel "repagon".
Tiu "io" estas la reklamoj kaj ke la radiostacioj havu sufiĉe da aŭskultantoj. Post 3 monatoj oni devis atingi averaĝon de 12 horoj tage kaj post 9 monatoj oni devas atingi 130 horojn tage. La averaĝo estas kalkulita laŭ la lastaj 30 tagoj.

Nun venos la fina momento kiam oni decidas ĉu Muzaiko povos daŭre ekzisti.
Pro tio mi petas ĉiujn aŭskulti ĝin, por ke ĝi certe povu daŭre resti ĉe Radionomy!

Ne gravas kiel vi aŭskultas. Vi povas viziti la hejmpaĝon de Muzaiko: http://muzaiko.info , aŭ vi povas uzi mian programon por Androjd
(https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio) aŭ alian programon.

Por pli da informo, vizitu la retliston de Muzaiko:
https://groups.google.com/group/retradio-projekto/browse_thread/thread/b5b6519fa11af634

Dankon pro via helpo!
Veronika, Jacob kaj la teamo de


Bonvenon ĉe Muzaiko!
Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio! Ni ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!...

Published at 11:32AM ( 3 comments / 140 visits )
This post is public

March 8th, 2012

Necerta estonteco de Vinilkosmo

Novaĵojn pri la nuna malfacila situacio de Vinilkosmo post la incendio legeblas en la ĵus aperinta artikolo ĉe La Balta Ondo.
Published at 02:28AM ( 0 comments / 226 visits )
This post is public

February 24th, 2012

Rêverie ĉe Ĉina Radio Internacia!

Lina Chen
Lina Chen
CRI
CRI

Komence de la jaro 2012a mi, kiel reprezentanto de Rêverie, estits intervjuata de Lina Chen, tre ĝentila kaj lerta ĵurnalistino de la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia.


La intervjuo poste estis distranĉita en du partoj, elsenditaj de ĈRI en Januaro kaj Februaro.


Nune, la du partoj de la intervjuo estas aŭskulteblaj ĉe la du sekvaj ĈRI-aj paĝoj:


Unua parto: esperanto.cri.cn/641/2012/02/06/1s132653.htm

Dua parto: esperanto.cri.cn/641/2012/02/24/1s133276.htm



Dum la intervjuo estis prezentitaj kaj la albumo Revado (www.tinyurl.com/revado), kaj la grupo Rêverie (www.reverieweb.com kaj www.tinyurl.com/reverie-andrea).


Bonan aŭskultadon!


Anĉjo PacHorano.


_________________________________________________

La duobla KD "Revado" (www.tinyurl.com/revado) haveblas per la sekvaj varb-rubandoj. Musklakinte la unuan vi povos aĉeti la fizikan duoblan diskon;
musklakinte la duan vi povos aĉeti la sondosierojn "mp3" kaj "ogg";
mukslakinte la trian vi povos aĉeti la sondosierojn "mp3" kaj "flac":






______________________________________________

Por pli da informoj pri Rêverie VIZITU LA INTERRETAN ALBUMON: "Mi kaj la muzikgrupo Rêverie" ĉe la retadreso: www.tinyurl.com/reverie-andrea

Ankaŭ vizitu la OFICIALAN RETEJON DE LA MUZIKGRUPO, ĉe la paĝo www.reverieweb.com
Published at 10:08AM ( 6 comments / 362 visits )
This post is public

February 17th, 2012

I Rêverie di nuovo su una radio nazionale! (28 Novembre e 4 Dicembre 2011)

Rêverie durante la trasmissione radiofonica "Il mondo di Tarkus"
Rêverie durante la trasmission…
mondotarkus-logo
mondotarkus-logo

Dopo l'intervista con Enrica Bonaccorti su Rai Radio 1 (www.ipernity.com/blog/28233/350551), I Rêverie sono stati nuovamente ospiti di una radio nazionale!

Lunedì 28 Novembre 2011, alle 22.15, sono stati infatti ospitati da “Il mondo di Tarkus”: storico programma di Radio Padania dedicato al rock sinfonico, colto e progressivo.

Nella corso della ricchissima puntata sono stati presentati molti brani del nuovo doppio CD italiano/esperanto “Revado” (alcuni brani sono stati eseguiti dal vivo), e si è parlato a lungo di esperanto, di musica, e del gruppo Rêverie.

Domenica 4 Dicembre 2011, alle 23.00, il programma è stato ritrasmesso in replica.

A breve pubblicherò il podcast della trasmissione

Andrea Fontana


AGGIORNAMENTO
I responsabili della radio ci hanno autorizzati a pubblicare il podcast della trasmissione.
Eccolo qui di seguito, suddiviso in due parti. Buon ascolto!












__________________________________________________________________

Per maggiori informazioni sui Rêverie VISITATE L'ALBUM INTERNET: "Io e il gruppo musicale Rêverie", all'indirizzo:
www.tinyurl.com/reverie-andrea

Visitate anche il SITO UFFICIALE DEL GRUPPO, alla pagina www.reverieweb.com

Published at 03:02PM ( 0 comments / 889 visits )
This post is public

February 17th, 2012

Rêverie su Rai Radio 1, Venerdì 14 ottobre 2011

RAI RADIO 1
RAI RADIO 1



Venerdì 14 ottobre 2011, su RAI Radio1, i Rêverie saranno ospiti nel programma “Tornando a casa” condotto da Enrica Bonaccorti!!!
Il programma va in onda dalle 17:40 alle 18:55 e oltre che dalla radio si può ascoltare in diretta dal sito web:
http://www.rai.it/dl/radio1/2010/programmi/Page-0e91d0e8-7a5d-4451-bc3b-333255e791c3.html
(c’è anche l’archivio di tutte le puntate, quindi chi si perde la diretta può comunque ascoltarci in differita)
Stay tuned!!!



AGGIORNAMENTO: IL PODCAST E' STATO RESO DISPONIBILE ALLA PAGINA:

www.rai.tv/dl/RaiTV/programmi/media/ContentItem-1dd87a7a-166b-4bba-937e-ebc939754e2a-radio1.html#p=0

Se volete lo potete scaricare sul vostro computer, cliccando l'icona "PODCAST", e scegliendo di salvare il file...

Se ascolterete la trasmissione direttamente nel sito della RAI, troverete la parte in cui si parla di Rêverie, Revado ed Esperanto a partire dal minuto 37:10 circa; se invece ascolterete la trasmissione sul vostro computer, dopo averla scaricata come podcast mp3, troverete la parte che ci riguarda a partire dal minuto 36:55 circa. Lo spazio a noi dedicato dura circa 9 minuti.



“...un CD prezioso...


Bravissima la cantante! Bravissima! Bravissima! Piena di passione oltre che di voce.


Enrica Bonaccorti, “Tornando a casa”, Rai Radio 1


______________________________________________

Per maggiori informazioni sui Rêverie VISITATE L'ALBUM INTERNET: "Io e il gruppo musicale Rêverie", all'indirizzo: www.tinyurl.com/reverie-andrea

Visitate anche il SITO UFFICIALE DEL GRUPPO, alla pagina www.reverieweb.com

Published at 03:01PM ( 0 comments / 339 visits )
This post is public

December 11st, 2011

Du novaj membroj en la muzikgrupo Rêverie: unu estas mi! :-)

La pasinta somero (somero 2011) estis riĉa je novaĵoj:

post plurjara laboregado kune kun la itala muzikgrupo Rêverie (www.tinyurl.com/reverie-andrea kaj www.reverieweb.com), por kune krei, produkti kaj eldoni la duoblan diskon esperantan-italan "Revado" (www.tinyurl.com/revado), ni faris malgrandan turneon Eŭropan por prezenti nian diskon (ĉefe en Esperantujo).

Rêverie - Andrea Fontana (mi - io)
Rêverie - Andrea Fontana (mi -…

Mi estis la ĉefa organizinto de la koncertoj, kaj rimarkinte ilian sukceson, la amikoj de Rêverie, jam Aŭguste, proponis min iĝi la oficiala "agento" de la grupo. Mi petis iom da tempo por pripensi la proponon, kiu postul-ont-us de mi sufiĉe multe da laboro kaj tempo...

Pasis la semajnoj, estis farataj pluaj koncertoj, kaj en Aŭtuno la propono pli detaliĝis: Rêverie proponis al mi ne nur iĝi agento, sed eĉ oficiale enigi la grupon, kiel nemuzikista membro kiu prizorgu varbadon, reklamadon, trovadon kaj organizadon de koncertoj, kaj kiu eventuale plue kunlaboru per novaj kantotekstoj (ne nur en EO).

Nu, la propono estis por mi vere honoriga kaj alloga. Fine, mi decidis reorganizi mian labortempon, por dediĉi al tia laboro la ĝustan laborforton, kaj ĝoje akceptis la proponon. Do, jam de pluraj semajnoj, mi estas la sesa oficiala ano de Rêverie, kaj miaj taskoj estas: "agento, varbisto, tekst-verkisto".

Sed okazis ankaŭ dua eniro en la grupon, eniro tre grava!

Okaze de du someraj koncertoj (tiu ĉe la Universala Kongreso en Kopenhago, kaj tiu ĉe la Itala Kongreso de Esperanto en Torino), nia ĝisnuna flutistino, Fulvia Borini, ne povis koncertumi kun ni, ĉar ŝia ĉefa laboro (laboro nemuzika) permesas al ŝi havi nur malmultajn liberajn tagojn por koncertumi for de Milano (urbo de la grupo).

Rêverie - Fulvia Borini
Rêverie - Fulvia Borini
Preskaŭ ĉiuj aliaj grupanoj ĉefe perlaboras la monon por sia vivo pere de muziko (instruado de muziko en lernejoj, koncertoj kun pluraj grupoj, ktp), kaj la nuna sukceso de Revado, precipe en la itala muzika ne-esperantista medio (ni jam estis gastigitaj de naciaj ne-esperantistaj radioj italaj, eĉ tre gravaj kiel la ŝtata "Rai Radio 1"), devigis nin ĉiujn elekti kion fari: ĉu lasi la projekton Rêverie kiel ne-centran kaj kroman projekton, kiu nur aldoniĝas al aliaj projektoj por nia vivo kaj profesio, aŭ ĉu decidi ke Rêverie iĝu la ĉefa projekto muzika en la vivo de ĉiu el ni, kaj provi dediĉi ĉiujn niajn fortojn por ke ĝi povu, eventuale, iĝi centra ankaŭ el la strikte perlabora vidpunkto.

Ni ĉiuj diskutadis kune pri la afero, ĉar la elekto investi niajn fortojn en la provo igi Rêverie-n centra en niaj vivoj kaj profesi-perspektivoj, postulas pli da strebo kaj multe pli da labortempo, eĉ se tia strebado povas garantii nenion laŭ la vidpunkto de la sukceso aŭ malsukceso...

Evidentiĝis ke ĉiuj anoj de la grupo, inkluzive de mi, pretas pli multe riski kaj pli multe investi en la grupo, ĉar ili (ni) taksas muzikon tre centra en siaj (niaj) vivoj. Nur unu muzikisto pensis alimaniere: ĝuste Fulvia. Ŝi, tute honeste kaj sincere, klarigis al ni ke por ŝi muziko estas io tre plaĉa, sed ke ŝi estas malpli interesata pri la provo komplete fin-profesiigi la grupon.

En la sekva semajno ni multe diskutis; unue estis pensate ke, malgraŭ la malsamaj personaj celoj, la grupo petu de Fulvia, ke ĉiukaze ŝi engaĝiĝu en la projetko tute samnivele kiel la aliaj, kiel se ŝi samopinius kiel ni pri la profesiaj perspektivoj de Rêverie; tamen diskutante kune kun Fluvia ni ĉiuj konvinkiĝis, ke tio estigus maltaŭgajn kaj maljustajn streĉojn: aŭ trudon al Fulvia de troa kaj de ŝi neelektita laborŝarĝo, aŭ rezignon fare de la grupo fari veran kaj decidan voj-turnon en la labormetodo de Rêverie.

Sekve, malgraŭ malĝojo, ni kune decidis ke, en Autuno 2011, estas pli saĝe ke la vojoj de Rêverie kaj Fulvia disiĝu. Estis tre malfacile, precipe por la "restantaj" grupanoj, akcepti kaj alpreni tian decidon, ĉar Fulvia estis kun Rêverie jam de la unuaj jaroj de la grupo; tamen Fulvia mem helpis nin alpreni kaj efektivigi tian decidon, certigante nin ke tio ne damaĝos nian amikecon, kiu daŭras kaj daŭros en la estonto.

De nun, do, nia kara amikino Fulvia Borini sekvos nin de ekstere, kiel "subtenanto numero 1" de Rêverie...

Tamen, post tia decido restis problemo tre grava: kiu ludos anstataŭ Fulvia?

Tiaspecaj problemoj kutime estas tre tiklaj: ĉiu unuopa muzikisto havas sian apartan unikan artan identecon, kaj laŭlitere maleblas "anstataŭigi" unu artiston per alia (kvankam ni ja bezonis ke iu ludu anstataŭ Fulvia...).

En nia kazo, krome, estis alia problemo: ni devis serĉi novan artiston, ĝuste en periodo de reklamado de la nova albumo "Revado". Nova grupano do estu lerta muzikisto, ŝatu nian muzikon, pretu laboregi por, en malmulte da tempo, lerni la tutan repertuaron kaj akiri la kapablon bone arte kunfandiĝi kun la ceteraj muzikistoj, kaj ŝi/li eĉ pretu investi sian tempon, monon kaj laboron por provi (almenaŭ provi) alpaŝi la vojon al kompleta profesiiĝo de la grupo.

Nu, teorie tio ŝajnis senespera situacio, ĉar ni vere havis malmultege da tempo por trovi homon tian. Tamen, tre bonŝance, ĝuste la muzikisto, kiu en Kopenhago kaj Torino ludis anstataŭ Fulvia, montris grandegan intereson, kiam ni proponis al li eniri la grupon.

Tiu artisto, vere vere tre lerta muzikisto, nomiĝas Francesco Spiga.

Rêverie - Francesco Spiga
Rêverie - Francesco Spiga

Kiam li laboris kun ni, por lerni la repertuaron ludotan en Kopenhago kaj Torino, li tuj montris grandegan muzikan talenton kaj profesian lertecon. Sufiĉis al li vere malmulte da tempo pro alproprigi al si la kantojn de Revado, kaj li ankaŭ tuj evidentigis ke la "universon muzikan" de Rêverie li tre ŝatas, kaj ke li sin sentas "hejme" ludante tia-genran muzikon.

Ĉiuj, kiuj aŭdintus lin en Kopenhago kaj Torino, ne kredus ke li studis kun ni nur dum malmultaj tagoj: lia muziksentemo kaj lia pasio por la muziko "progresiv-a" estas tiaj, ke ĉiuj kredus ke li ludas ene de Rêverie de multaj jaroj!

Estis do tute nature, por ni, elekti unuavice lin, en nia serĉado de nova muzikisto de la grupo.

Estis do por ni vere ĝojige tio, ke li akceptis tuj, kaj eĉ entuziasme, nian proponon, montrante al ni ŝaton al "Revado", al Rêverie kaj al nia muziko, eĉ pli grandan ol kiom ni imagis kaj esperis...



Sekve de la eniroj mia kaj de Francesco, nune la grupon "Rêverie" konsistigas la sekvaj homoj:

Daniele Defranchis: gitaroj, santuro, sazo turka
Fanny Fortunati: voĉo solista, perkutiloj
Alberto Sozzi: klarnetoj, flutoj, klavaroj, banĝo, perkutiloj, diĝeriduo
Francesco Spiga: flutoj, mandolino, klavaroj, perkutiloj, voĉo
Valerio Vado: gitaroj, klavaroj, mandolino, udo, baspedaloj, voĉo
Andrea Fontana: agento, varbisto, tekst-verkisto



Francescon ludantan siajn instrumentojn kun ni, vi povos ĝui en la ĉi suba bela filmeto:

______________________________________________

Por pli da informoj pri Rêverie VIZITU LA INTERRETAN ALBUMON: "Mi kaj la muzikgrupo Rêverie" ĉe la retadreso: www.tinyurl.com/reverie-andrea

Ankaŭ vizitu la OFICIALAN RETEJON DE LA GRUPO, ĉe la retadreso www.reverieweb.com

Published at 04:21PM ( 8 comments / 902 visits )
This post is public

December 11st, 2011

Rêverie - Official Promo 2012



Rêverie
www.reverieweb.com
postmaster@reverieweb.com

Live at the Universal Congress of Esperanto
28/7/2011

"Bella Center"
Copenhagen
(Denmark)


Daniele Defranchis Guitars
Fanny Fortunati Vocals, percussion
Francesco Spiga Flutes, vocals, perc.
Alberto Sozzi Clarinet, keys, didj
Valerio Vado Guitars, keys, vocals


Highlights from
"La tradezerta komercisto"
"Arkana belulino"
"Pluvas rosmareno"
"Plurmiljaraj knaboj"
"Plurestantaj memoroj"
"Danco de l' maro"
"Koto kaj lumo"*
"Silkovojo"

Music by Valerio Vado
(except * by Defranchis/Vado)
Lyrics by Andrea Fontana
© DownBridge Publishing 2011 SIAE


All songs are included in the album
"REVADO"
available on Vinilkosmo, CDbaby, iTunes


Photos by Elisa Rebughini
Editing and post-production by Alberto Sozzi


Audio-visual material courtesy of the Bella Center's Technical Team
Thanks to Jacob (director), Karsten (sound engineer), Lars Agersbæk (steadycam), Roger Brodzky (fixed camera)
Thanks to Elisa Rebughini and Beatrice Vanni for their precious support.
Thanks to Andrea Fontana and Beatrice Vanni for PR management.
Thanks to Clay Magalhães and the Universala Esperanto-Asocio

______________________________________________

Also visit: www.tinyurl.com/reverie-andrea

Published at 04:21PM ( 0 comments / 752 visits )
This post is public

October 10th, 2011

Tekstoj de la versio en Esperanto de la duobla disko Esperantlingva/itallingva "REVADO"

Tri kantoj libere aŭdeblaj, du varbvideojn, kaj pli da informoj pri la duobla disko Esperantlingva/itallingva "REVADO" troveblas ĉe: www.tinyurl.com/revado

Por pli da informoj pri Rêverie VIZITU LA INTERRETAN ALBUMON: "Mi kaj la muzikgrupo Rêverie" ĉe la retadreso: www.tinyurl.com/reverie-andrea



Revado (versio en Esperanto)




01 LA TRADEZERTA KOMERCISTO
Teksto: Andrea Fontana
Muziko: Valerio Vado
© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



Por nova vojaĝo
mi devas foriri
min premas la kaĝo
de l’ sufoka sun’
nur tia penado
al mi donas panon
senfina kuraĝo
vestas min per blu’.

Ĉie ondas la pejzaĝ’
serpentanta karavan’
rampas laŭ la dunorand’
ardas vento ĉe l’ vizaĝ’
mankas rokoj tie ĉi
sed aperas en la kor’
ŝtoniĝinta vivovol’
polurita de la sabl’.

La odoro de l’ vesper’
krudajn pensojn prenas for
ektendumas ni
ĉirkaŭ dolĉa fajr’
ĝis la steloj de l’ dezert’
supreniras la fajrer’
lulas nin la lun’
per fabela kant’.

La suno leviĝas
jam super la tendoj
la frosto varmiĝas
bruo vekas min
“Ek! Homoj ni iru!”
alvokas nin voĉo
“Ni ĉiuj pretiĝu;
ne atendu plu!”.

Ni alvenas al oaz’
post la horoj de l’ mateno
malvarmeta akvotas’
kaj kunmanĝo revivigas nin.
Sube de ombranta palm'
en revado mi perdiĝas
tra la fingroj sabloflu’
tempo flugas for el mia man’.

Ĉie ondas la pejzaĝ’
serpentanta karavan’
rampas laŭ la dunorand’
ardas vento ĉe l’ vizaĝ’
mankas rokoj tie ĉi
sed aperas en la kor’
ŝtoniĝinta vivovol’
polurita de la sabl’.

La foir’ aperas nun
plena de ĝoj’ kaj de lum’
spicojn portis ni
riĉajn je parfum’.
Tre multfoje dum la viv’
ripetiĝos ĉi vojaĝ’
nur haltigos ĝin
fora vojofin’.




02 KIAM ALVENOS LA FINO
Teksto: Andrea Fontana
Muziko: Valerio Vado
© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



Kiam alvenos la Fino, ĝi estos dolĉa
kiel blovo de vento de somera mateno;
la karaj vizaĝoj de miaj amatoj
glitos for kiel sonĝoj svenantaj
kaj estos mi sola
kaj estos mi sola.

Plenaj la stratoj estos de homoj:
viroj, virinoj, feste vestitaj
nekonsciantaj pri l' okazaĵo
kiel antaŭe daŭrigos konduti
nekonsciantaj pri l' okazaĵo
kiel antaŭe daŭrigos konduti
nekonsciantaj daŭrigos konduti
daŭrigos konduti
nekonsciantaj daŭrigos konduti
daŭrigos konduti.

Longe for de la homoj, de ties bruado,
antaŭ tre kalma maro senfina
jam novan nomon enmane mi tenos
preta por droni en la Nenio
kaj iĝi parto de l’ Nekonataĵo
kaj iĝi parto de l’ Nekonataĵo
kaj iĝi parto de l’ Nekonataĵo.




03 ARKANA BELULINO
Teksto: Andrea Fontana
Muziko: Valerio Vado
© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



Vi eniris mian vivon
sur la ondoj de l’ mistero
mi ne plu
memoras nun
ĉu konis mi iam
vian devenon
kaŝan

kaj de tiam vivon mian
plenplenigas via lumo
kaptis min
vi, belulin’,
per sorĉa rideto
kiu min lasis
gapa.

Elegante viaj manoj
nun desegnas en aero
arabeskojn similantajn
al teksaĵ’ de araneo.

Enkaptita en la faldoj
luksaj de balrobo via
sen elir’
perdiĝas mi
en revo de puntoj
kiuj vin igas
loga

via alta kalkanumo
mian koron trapikadas,
eliksir’
el via spiro
sensoifigas
mian animon
lacan.

Sed pluestas io stranga
kaj mi ĝin ne tuj rimarkis
mia cirkulado sanga
antaŭ vi tre ofte haltis

nun vi kisas mian kolon
kun perforto senhezita:
jen teatra scenforlaso
de la vivo mordmurdita.

Mi ripozas nun surplanke
post la fin’ de l’ agonio
la rezisto al virino
nur montriĝis iluzio...




04 PLURMILJARAJ KNABOJ
Teksto: Andrea Fontana
Muziko: Valerio Vado
© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



Li estas Iŝmael’
plurmiljara knabo
nek lakto nek miel’
tuŝas lian terpecon
kaj malgraŭ la diseco
mi estas lia frato
longa baril’ de betona malĝoj’
disŝiris nian rilaton
sed amas ambaŭ nin
sendistinge Di’.

Kiam li bezonas akvon lia put’ malplenas
kiam li bezonas panon la farun’ malestas
li ne plu
vokas min
per la nom’
Isaak’

dispeciĝis nia frateco
kaŭze de
malesper’
mi ja volus ke li min voku:
Isaak’!
Isaak’!
sed la vokojn igas neeblaj
la mur’...

Li estas Isaak’
plurmiljara knabo
vivas en daŭra mank’
de pluvivocerteco
kaj malgraŭ la diseco
mi estas lia frato
longa baril’ de betona malĝoj’
disŝiris nian rilaton
sed amas ambaŭ nin
sendistinge Di’.

Kiam li veturas kampen lia ĉar’ ekbrulas
kiam li revenas hejmen lia dom’ disfalas
li ne plu
vokas min
per la nom’
Iŝmael’

dispeciĝis nia frateco
kaŭze de
malesper’
mi ja volus ke li min voku:
Iŝmael’!
Iŝmael’!
sed la vokojn igas neeblaj
la mur’...




05 DANCO DE L' MARO
Teksto: Andrea Fontana
Muziko: Valerio Vado
© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



El malhela mara ondo
subite flagras
tintilsone
la lumo de l' animo libera
amare gustanta kiel mar'




06 PLURESTANTAJ MEMOROJ
Teksto: Andrea Fontana
Muziko: Valerio Vado
© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



Pripensante pri vojaĝo de l’ pase'
mi malkovras ke nenion mi memoras
krom konturoj malprecizaj
de objektoj kaj de homoj
kaj de idoj kiuj rajde
sidas sur la patraj ŝultroj

sole bildo tre kara
en la menso nun plurestas:
jen ŝose' tra altaj arboj
kaj arbar’ sur montoj ruĝaj,
jen la sun’ oranĝiĝanta
meze de malaltaj nuboj

tiu ĉi bildo, ununura pluvivanta,
mian animon per varmeco igas plena
kaj ankoraŭ povas mi la venton aŭdi
kaj reeĥon de ne plu konataj voĉoj

ĉu sveninte la impresoj lasas lokon
kie nova povu kreski la espero?
ĉu en la kerno de l’ memoroj plurestantaj
indikata estas la sekvinda vojo?
ĉu en la kerno de l’ memoroj plurestantaj
indikata estas la sekvinda vojo?




07 KOTO KAJ LUMO
Teksto: Andrea Fontana
Muziko: Valerio Vado, Daniele Defranchis
© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



Fluas en mi
tra la cerb’
malvarma ŝlim’
dum al ekster’
flugas for
mia spirit’.

Eble mi estas nur falanta ŝton’
nekonscia pri l’ falado sen Liber’.

Estas profunda la kono
kiun mi havas pri l’ Kosm’
tre multe jam scias mi
sed

en ĉi mirinda leĝaro,
substanco de l’ Univers’,
ĉu la Liber’ estas nur
rev’?

Mi tamen ja konscias pri
la devoj kiujn per Raci’
mi preskribas
al mi mem

neniu forto de l’ Natur’
sukcesu forbalai ĉi
mian Povon
regi min!

Eĉ se mi povus prognozi
la funkciadon de l' cerb'
per komputil’ tre potenca

ĉu tio vere signifus
ke ĉiu mia elekt’
estas nur memmistifiko?




08 PLUVAS ROSMARENO
Teksto: Andrea Fontana
Muziko: Valerio Vado
© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



Dum ĉirkaŭe la saĝec’ de l’ olivarb’
lumigas
ĉiujn kampojn, jen malantaŭ grena garb’
kiel nimfo aperanta al mortul’
vi malsekretigas la misterojn sanktajn de l’ insul’

kaj sur nin
milfolie falas pluvo de bona rosmaren’,
mi gustumas la kolonojn templajn en la serĉo
de l’ ros’ de mara in’.

Intermane la ondar’ koksumas plu
balance,
la citronoj tondas pecojn de la blu’,
ŝaŭmas la spirit’ de la duondiin’,
trenatas transmonden la mortulo fare de l’ Senfin’;

jam ne plu
limoj povas marki la diferencojn inter du
kunmiksitaj maroj, kiuj pro amor’
kaj pro diec’ iĝis Ocean’;
jam ne plu
limoj povas marki la diferencojn inter du
kunmiksitaj maroj, kiuj pro amor’
kaj pro diec’ iĝis Ocean’.




09 SILKOVOJO
Teksto: Andrea Fontana
Muziko: Valerio Vado
Adapto/traduko: Pier Luigi Cinquantini
© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



Parto a) Sur la flugiloj de la nokto
Parto b) Dezerto
Parto c) Kaŝgaro

Ŝarĝita per revoj, mi trapasis la maron
kaj nun plu iras inter dunoj trankvile
en etoso senmova: jen mia realo

la vivon prilumas nur tiaj revoj
kiel lampoj heligantaj nin el ene
por gvidi nian vagadon sur la Tero.




10 OCEANO
Muziko: Alberto Sozzi
© DownBridge Publishing srl 2011 SIAE



(instrumenta)



Published at 02:00PM ( 0 comments / 272 visits )
This post is public

October 10th, 2011

ASCOLTO PUBBLICO DEL DOPPIO DISCO "REVADO", Venerdì 14 Ottobre 2011

Venerdì 14 ottobre 2011, ore 21.15
presso Circolo Esperantista Milanese
Via De Predis 9 - Milano
Ingresso libero

tel. 347-4262214 (solo venerdì sera)
e-mail: esperantomi@infinito.it




ASCOLTO PUBBLICO DEL DOPPIO DISCO "REVADO"

Venerdì 14 Ottobre 2011, alle ore 21.15, presso il Circolo Esperantista Milanese (via De Predis 9, Milano), un programma musicale particolare ed interessante: l'esperantista Andrea Fontana presenterà (ascolto pubblico) ed illustrerà "REVADO", il doppio disco esperanto / italiano recentemente realizzato dal gruppo musicale milanese “Rêverie”, del quale egli ha scritto i testi, e che sta riscuotendo un buon successo. Saranno presenti la cantante, Fanny Fortunati, ed il fondatore del gruppo, Valerio Vado, per parlare coi presenti della loro sperimentazione artistica con l’esperanto.
Ingresso libero.

Info sul disco:


______________________________________________

Per maggiori informazioni sui Rêverie VISITATE L'ALBUM INTERNET: "Io e il gruppo musicale Rêverie", all'indirizzo: www.tinyurl.com/reverie-andrea

Published at 12:28PM ( 0 comments / 269 visits )
This post is public

October 8th, 2011

Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendo de savitaj diskoj

Mi kopias ĉi sube leteron de la amiko Flo Martorell, de Vinilkosmo.

Anĉjo



Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendo de savitaj diskoj

Vi povas rekte legi tiun ĉi informon pli komforte en nia blogo ĉe http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/349653

Vinilkosmo lanĉas subtenan kampanjon post savado de sufiĉe bona kvanto da diskoj kiuj ne estis forbruligitaj, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingo de la fajrego. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, purigis la ujojn, forĵetis kio ne estis konservinda kaj por ne forĵeti la diskojn sendifektaj ni decidis vendi ilin kiel savitaj diskoj subtene al Vinilkosmo je malalta prezo.

Via subteno kontribuos al daŭrigo de nia agado por Esperanto-Muzik-Kulturo per novaj projektoj kaj eventualaj reeldonoj. Dankon al vi ĉiuj!

Ni povis pretigi du kategoriojn de savitaj diskoj por tia subtenkampanjo.

1) La diskojn, kun ujoj (foje fifektitaj) kaj kies libretoj estis malsekigitaj sed kiujn ni sukcesis savi kaj sekigi, ni disponigas je duonprezo (50%) de la publika prezo kun imposto + sendokostoj

2) La diskojn en ujoj (foje duonropitaj) aŭ en plasta koverto, sen libreto, kiu entute perdiĝis, ni disponigas por 5 euroj + sendokostoj

Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 1 (kun difektitaj libretoj):

Referencoj / Albumtitoloj / Artistoj / KD-Kvantoj / Prezoj (50%)

-VKKD018 JoMo kaj Liberecanoj – JoMo - 28 KD : 6,50€

-VKKD020 …sed estas ne. - Persone - 11 KD : 6,50€

-VKKD022 Por la mondo - Merlin - 11 KD : 6,50€

-VKKD023 Ŝako – La Porkoj - 47 KD : 6,50€

-VKKD024 Masko – Kajto - 40 KD : 6,50€

-VKKD026 Kia viv’ – Kore - 30 KD : 6,50€

-VKKD044 JoMo friponas ! – JoMo - 46 KD : 7€

-VKKD053 Elektronika Kompilo - 58 KD : 9€

-VKKD070 Civilizacio – Strika Tango - 103 KD : 8,50€

-VKKD073 Mi estas – Ĵak Le Puil - 46 KD : 9€

-VKKD075 Rebela sono – Dolchamar - 8 KD : 7€

-VKKD082 jOmO salvumas – JoMo - 105 KD : 9€

-VKKD086 Supernova – SUPERNOVA - 11 KD : 7€

-VKKD088 Tielas vivo – Kore - 20 KD : 9€

-VKKD090 Invito por vojaĝo – Jacques YVART - 142 KD : 9€

-VKKD092 Eksplodigos vian domon – La Perdita Generacio - 70 KD : 7€

-VKKD093 Fek al Esperanto – La Pafklik - 7 KD : 8€

-VKKD023 Ŝako – La Porkoj - 47 KD : 6,50€



Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 2 (sen libretoj) je 5 € :

Referencoj / Albumtitoloj / Artistoj / Kvantoj

-VKKD020 …sed estas ne. - Persone - 91 KD

-VKKD022 Por la mondo - Merlin - 30 KD

-VKKD026 Kia viv’ – Kore - 28 KD

-VKKD027 Lingvo Intermonda – Dolĉamar - 6 KD

-VKKD053 Elektronika Kompilo - 42 KD

-VKKD070 Civilizacio – Strika Tango - 1 KD

-VKKD074 Plaĉas al mi – Kaj Tiel Plu - 10 KD

-VKKD075 Rebela sono – Dolchamar - 25 KD

-VKKD082 jOmO salvumas – JoMo - 33 KD

-VKKD086 Supernova – SUPERNOVA - 10 KD

-VKKD088 Tielas vivo – Kore - 93 KD

-VKKD090 Invito por vojaĝo – Jacques YVART - 73 KD

-VKKD092 Eksplodigos vian domon – La Perdita Generacio - 65 KD

-VKKD093 Fek al Esperanto – La Pafklik - 11 KD



Kalkulu kaj aldonu la sendokostojn :

Por Francio : ĝis 2 KDoj = 3,15 €, ĝis 5 KDoj 4,84 €

Por Eŭropa Unio : ĝis 2 KDoj = 4,30 ĝis 4 Kdoj 6,50 €, ĝis 5 Kdoj 10,00 €

Por Novzelando, Aŭstralio, Kanado, Usono: ĝis 2 Kdoj = 5,90 €, ĝis 4 KDoj 7,70 €, ĝis 5 Kdoj 11,50 €

Por aliaj mondpartoj : ĝis 2 KDoj = 12€, ĝis 4 Kdoj 15,80€, ĝis 5 Kdoj 16,80€



Kiel subteni ?

Por subteni nin dum tiu kampanjo, vi elektu la diskojn el la kategorioj dezirataj kaj sendu retmesaĝon al vinilkosmo@gmail.com kun via poŝta adreso kaj via mendo kun via kalkulo. Post nia konfirmo al vi laŭ la disponebleco de la diskoj menditaj, vi konfirmos vian subtenan pagon kaj ni sendos la diskojn …



Kiel sendi vian subtenan pagon ?

1) Pago per ĉeko (nur por francoj !) al Vinilkosmo, 2 Bis Chemin du canal, FR-31450 Donneville

2) Pago per bankĝiro al Vinilkosmo

Poŝtkonto CCP
IBAN : FR52 2004 1010 1606 7085 7J03 728
BIC /Swift : PSSTFRPPTOU
La banque Postale FR-31900 Toulouse Chèques (konfirmi al ni vian subtenan pagon)

3) Tra la UEA konto de Vinilkosmo. kodo : vini-j (sendu al ni kopie vian transpagpeton senditan al UEA kiel konfirmilo)

4) Per kreditkarto tra Paypal https://www.paypal.fr/fr al Vinilkosmo konto ĉe payment@vinilkosmo.com



Specialajn dankojn !

Ni volas dankegi ĉiujn kiuj sendis al ni kuraĝigajn kaj subtenajn mesaĝojn… tio donis al ni la forton por daŭrigi la laboron en tiom malfacilaj kondiĉoj …

Ni ankaŭ volas aparte danki la homojn kiuj helpis fizike por savi la diskojn :

- la fajrobrigadistoj sen kiuj ĉio estintus forbruligita.

- Dankegon al Marion, Christophe, Françoise, Christian Mony, Sylvie R, Marie Odile, Sylvie B, Nevik kaj Xavier kiuj mane helpis por purigi, selekti, malfermi la ujojn, sekigi libretojn kaj reordigi ĉiujn diskojn.

Kaj kompreneble grandan dankon al ĉiuj el vi kiuj subtenos nin mendante tiujn savitajn diskojn …

Nun ni laboras en la urĝo kaj nur jarfine okaze de la inventario ni povos fari precizan bilancon kaj tiam ankaŭ scios la precizan kvanton da diskoj fordetruitaj.



Plej muzike salutas

(Floréal Martorell)

Published at 09:44PM ( 0 comments / 154 visits )
This post is public

September 18th, 2011

Detrua fajro ĉe Vinilkosmo

Ŝokiga informo!!!

Mi kopias la artikolon el Libera Folio (www.liberafolio.org/2011/detrua-fajro-ce-vinilkosmo), kiu tre trafe mencias inviton al la esperantistoj, ne esti indiferentaj kaj laŭeble helpi.

Brakumon al Flo!

Anĉjo

PS:

jen kio skribis al mi Flo, respondinte mian demandon "Diru al ni kiel ni povas helpi...":

"Nun la plej bona maniero helpi nin atendate la rezultojn de la asekurkompanioj estas subteni nin aĉetante diskojn ĉe www.vinilkosmo.com kaj elŝuti albumojn en nia elŝutservo www.vinilkosmo-mp3.com"

Mi rimarkigas ke estas malmulte da espero, ke la asekurkompanioj rehavigos al VK ĉion perditan (ekzemple: la diskoj ne estis kovritaj de asekurado); cetere, jen kio skribis al mi Flo:

"La valoro de ĉio kio estis tie estas ege granda".

Do helpo de esperantistoj vere estas nepra. VK estas trezoro de la tuta movado... Indiferentemo estus kultura delikto.

Anĉjo



Detrua fajro ĉe Vinilkosmo

by Redakcio Laste modifita: 2011-09-20 07:45
— filed under: aktuale

En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro okazis granda incendio en la ejo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio. Estis detruita granda parto de la stoko de sondiskoj kaj la sonsistemo de Vinilkosmo. Laŭ unuaj informoj, la tuta neeldonita sonmaterialo de Vinilkosmo estis detruita.

La ĉefrespondeculo de Vinilkosmo, Floréal Martorell, rakontis pri la okazaĵo en retletero, publikigita lunde ĉe La Ondo de Esperanto:

La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio.

Unu el la bandoj ekzercis tie ĝis la 22a horo, kaj verŝajne la incendio komenciĝis post ilia foriro. Iom post la noktomezo malŝaltiĝis la elektro, kaj tiam mi ekserĉis la kialon. Subite mi kaj mia frato konstatis la fajron, sed la tegmento jam brulis, kaj ne eblis ion fari. Ni tuj vokis la fajro-brigadon, kiu venis post 15 minutoj kaj laboris ĝis la 4a kaj duono.

Eble cigaredo estis malbone aŭ ili ne malŝaltis la elektron forirante – mi ne scias, la asekurkompanio faros enketon.

Estas vera katastrofo por Vinilkosmo kaj EUROKKA kaj por la Studio de La Trappe, ĉar ni perdis grandan parton de nia sonmaterialo kaj la diskostokon… La fajro-brigadistoj provis savi kion ili povis, kelkaj centoj da diskoj estis savitaj, sed mi ne scias en kia stato estas tiuj kiuj saviĝis .. mi devos ĉion kontroli ĉar ili varmiĝis kaj poste malsekiĝis pro la amaso da akvo… la tuta sonmaterialo estas detruita.

La fajro-brigadistoj faris ĉion, por ke la apuda registrejo kaj ripozejo ne ekbrulo. Feliĉe, ili sukcesis kaj la studio estis savita, sed la perdita materialo kruele mankos… Ekzemple mi, ne plu povos sonreĝisori por koncertoj, kiel mi faris en Festo kaj aliloke, forbrulis ankaŭ la nova materialo, kiun mi aĉetis por lasta FESTO en Greziljono.

Feliĉe neniu persono estis vundita.

Post kiam la informo pri la incendio disvastiĝis, ekaperis bedaŭraj kaj kuraĝigaj komentoj en la Facebook-paĝo de Floréal Martorell:

- Kara amiko, mi ne povas ĝuste esprimi mian malĝojon. Mi deziras ĉiun eblan forton kaj apogon por helpi vin tra la malfacilaĵoj.

- Mi deziras al vi kuraĝon fronte al la malfacilaĵoj!

- Forton kaj kuraĝon al vi, kara Flo!

En la retlisto de iberiaj esperantistoj, aperis alvoko, sendita nome de Kantabria Esperanto-Asocio:

"Esperantistoj ja ne povas resti indiferentaj. KantEA jam de longe aĉetas ĉiujn diskojn eldonitajn de Vinilkosmo kun la celo apogi tiel kuraĝan kaj necesan poresperantan agadon. Oni devas nepre vizitadi la retpaĝojn de Vinilkosmo por aĉeti kiel eble plej multe da diskoj. Multaj el ili estas bonegaj! Ni devas eviti la malaperon de Vinilkosmo. Floreal, mastro de la entrepreno, devas tuj senti la senkondiĉan apogon de ĉiuj esperantistoj. Memoru: www.vinilkosmo.com"

Libera Folio turnis sin rekte al Floreal Martorell por ricevi pliajn informojn.

Libera Folio: Ĉu la incendio okazis en la ejo, kies foto troviĝas en Vikipedio?

Floreal Martorell: Ne, estis ejo ĉe la studio, kie en unu parto (la unua tuj ĉe la enirpordo) estis ekzercejo. Tie ekzercadis 3 rokbandoj. Alia parto estis la stokejo de la sonmaterialo (sonsistemo por koncertoj kaj ankaŭ materialo por la studio, instrumentoj (drumoj , elektronika piano, orgeno, ktp...) kaj komplete ĉe la fondo estis la stokejo de la diskoj.. Vidu fotojn en mia paĝo ĉe Facebook

Libera Folio: Ĉu efektive detruiĝis ĉiu neeldonita sonmaterialo?

Floreal Martorell: Ne, tie estis stokejo de la diskoj eldonitaj ĝis 2009, devis esti ĉirkau 6.000 diskoj (mi ne scias precize nun, mi devus kontroli ĉe la pasinta inventario). Ĉar ne estis sufiĉe da loko la plej novaj diskoj estas stokitajn en mia propra domo. Tie ankaŭ estis la materialo de tiuj malnovaj diskoj por eventualaj reeldonoj. Do tio signifas ke ne plu eblos reeldoni tiujn diskojn krom refarante ĉion, kiel novan diskon.

Libera Folio: Ĉu ne ekzistis rezervaj kopioj?

Floreal Martorell: De tiuj ne.

Libera Folio: Ĉu eblas ion fari por helpi?

Floreal Martorell: Momente ne eblas ion fari, dum mi ne scias kion decidos la asekurkompanioj. Tre verŝajne venos spertulo marde por enketi pri la bruligo kaj difini la respondecojn kaj ankaŭ taksi la kostojn de la detruita materialo kaj domo. Estas varme senti sin subtenata en tiaj cirkonstancoj.

Published at 10:46PM ( 0 comments / 233 visits )
This post is public

September 5th, 2011

★English - Esperanto - italiano★ Revado Summer Tour 2011: Copenhagen & Gresillon



ENGLISH

Rêverie on tour in Denmark and France to present the new album Revado.
July 28th in Copenhagen at the Universal Congress of Esperanto.
August 11th at Château de Grésillon for FESTO.
The song is "Danco de l' maro" from our cd Revado played live in Copenhagen.
http://www.reverieweb.com
http://www.reverieweb.com/?p=614&lang=en
http://www.tinyurl.com/reverie-andrea

ESPERANTO

Rêverie turneanta en Danlando kaj Francujo por prezenti la novan albumon "Revado".
La 28an de Julio en Kopenhago, ĉe la Universala Kongreso de Esperanto.
La 11an de Aŭgusto ĉe la Kastelo Grezijono por FESTO.
La kanto estas "Danco de l'maro" (el nia KD "Revado") ludita dumspektakle en Kopenhago.
http://www.reverieweb.com
http://www.tinyurl.com/revado (speciala artikolo por esperantistoj)
http://www.tinyurl.com/reverie-andrea

ITALIANO

Rêverie in tour in Danimarca e Francia per presentare il nuovo album Revado.
Il 28 Luglio a Copenaghen, nell'ambito del Congresso Universale di Esperanto.
L'11 Agosto al Castello di Grésillon per il FESTO ("Settimana Esperantista Francese Organizzata da Paura").
La canzone è "Danco de l' maro", dal nostro CD Revado, suonata live in Copenaghen.
http://www.reverieweb.com
http://www.reverieweb.com/?p=614&lang=it
http://www.tinyurl.com/reverie-andrea

Published at 12:18AM ( 0 comments / 322 visits )
This post is public

September 1st, 2011

Esperanto Rêverie Kopenhago 2011

Filmetoj faritaj de la samideano "Aviadilo" dum nia koncerto en Kopenhago.

Aŭdeblas la plejparto de nia kanto "La tradezerta komercisto", fragmento de "Arkana belulino", fragmento de "Plurestantaj memoroj", ĉirkaŭ du trionoj de la longa muzikpeco "Silkovojo", la plejparto de la kanto "Sonetto 130" (anglalingva poezio de William Shakespeare, muzikigita de ni por nia antaŭlasta disko "Shakespeare, la donna, il sogno", eldonita en la 2008a jaro), kaj fragmento de la instrumenta muzikpeco "Pagani! Pt. 2 - Agilulfo in Marocco" (el nia disco "2004", eldonita en la 2004a jaro).

Informoj pri nia lasta disko "REVADO" (duobla disko eldonita en la 2011a jaro: temas pri 1 disko en Esperanto + 1 disko en la itala) troveblas en la artikolo: http://www.tinyurl.com/revado (en tiu artikolo la kanto "Arkana belulino" - ĉi sube spektebla nur fragmente - estas libere aŭskultebla de la komenco ĝis la fino... en tiu artikolo, cetere, ankaŭ aŭdeblas aliaj du kompletaj kantoj el la disko)

______________________________________________

Por pli da informoj pri Rêverie VIZITU LA INTERRETAN ALBUMON: "Mi kaj la muzikgrupo Rêverie" ĉe la retadreso: http://www.tinyurl.com/reverie-andrea

Published at 10:11PM ( 20 comments / 776 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3 4 5 6   next →   

( 103 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...