September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (1)
October 2009 (1)
September 2009 (3)
August 2009 (2)
July 2009 (6)
June 2009 (3)
January 2009 (1)
December 2008 (4)
November 2008 (3)
October 2008 (2)
July 2008 (3)
June 2008 (1)
May 2008 (1)
February 2008 (1)
December 2007 (5)

September 7, 2009

82a KONGRESO DE SAT: Unuafoja kongresano

3 SAT-KONGRESO 2009 164
3 SAT-KONGRESO 2009 164
2 SAT-KONGRESO 2009 189
2 SAT-KONGRESO 2009 189














Pasis pli malpli unu monato ekde la fino de la 82a SAT-kongreso, okazinta en Milano, Italujo.
Por mi la sperto partopreni ĝin estis tute aparta, ĉar mi samtempe estis kaj kunorganizanto (kvankam en ne formala maniero) kaj unuafoja kongresano; kaj plie temis pri mia unua rekta sperto de la SAT medio, tial ke mi estas relative freŝbakita SAT-ano, kaj tial ke ĝis nun ĉio, kion mi konis pri SAT, estis simple tio, kion mi legis en Sennaciulo kaj en Sennacieca Revuo.
La SAT-kongreso surprizis min pro du ĉefaj kialoj.
Unue, antaŭkongrese mi iom timis ke ni spertos organizajn malfacilaĵojn kaj neantaŭviditajn problemojn, kiel kutime okazas kiam oni organizas kongresojn aŭ renkontiĝojn de multaj homoj; tamen ĉio iris rimarkinde glate, kaj mi havis la tre plaĉan impreson ke la kongreso mem estis vivigata de ia kapablo sinorganizi, danke al la laboremo kaj kunlaboremo de la unuopuloj, kiuj surprenis sur siaj ŝultroj la kunsidlaborajn taskojn, kaj danke al la aktiva partoprenado en la diskutadoj fare de preskaŭ ĉiuj kongresanoj.
Due, antaŭkongrese, kaj pli frue antaŭ mia aliĝo al SAT, la legado de la SATa Statuto donis al mi la malpravan impreson, ke la decidorganoj, la strukturiĝo, la funkciado de la Asocio estas io esence burokrata kaj peza, kaj ke la celata desuba demokratio estas neatingebla pere de tiu (maltrafe supozata) burokrateco; kia surprizo, do, kiam mi rekte spertis kiel bone funkcias la diskutadoj kaj la decidoprocezoj dumkongresaj! Kiel plaĉe estis konstati kiel homoj, kiuj ja havas opiniojn kontraŭajn inter si, vere sukcesas kundialogi, ĉiu atente prikonsiderante la pensojn de sia kontraŭulo, fine atingante kundecidojn!
Tre plaĉe estis por mi konstati, plie, kiel la kleriga kaj maldogmiga celo de SAT estas vere bone plenumebla pere de la rekta kunbabilado kaj kundiskutado dum la Kongreso. Fakte oni ne nur multe diskutis, en demokrata kaj kunlaborema etoso, pri la organizaj kaj/aŭ internaj aferoj de la Asocio (atingante la finan komunan verkon de la Gvidrezolucio kaj de la Deklaracio), sed ja vere, laŭstatute, oni sukcesis informi unu la alian, klerigi/kunkleriĝi, per komparado de malsamaj opinioj kaj ideoj, en etoso de respekto kaj scivolemo.
Do, mi feliĉe malkovris ke la desuba, “horizontala” (kiel oni diras en la itala), partopreniga demokratio de SAT ne estas io nur revata en la vortoj de la Statuto, sed estas io, kio vere funkcias en la realo.
Por mi la kongreso vere estis tre laciga: tial ke mi ĉiutage irrevenis de kaj al ne tro proksima urbeto, mi neniam sukcesis dormi pli ol po 5 horojn nokte, dum la tuta semajno. Plie, tial ke mi intencis pretigi riĉan dokumentaron pri la tuta kongreso (per granda fotaro kaj per sonregistrado de plejeble multaj kunvenoj kaj prelegoj), mi sekvis atente ĉiun debaton kaj ĉiun debatan frazon – krom du debatoj, kiujn mi ne sukcesis partopreni. Tio ja estis laciga, kaj mi nur povas imagi kiom pli laciga estis la vere peza laboro de la sindonemaj protokolistoj kaj propon-komisionanoj, kiuj faris bonegan laboron por ni ĉiuj.
Nu, mi do spertis tion, ke SAT-kongresano, kiu vere serioze volas kongresumi (kaj la granda plejparto ja faris tion), ne “ferias” kiel en aliaj kongresoj, sed ŝi aŭ li ja intense laboras, kaj kore kaj mense, kvankam ja temas pri laborado plaĉa.
Post unu monato ekde la fino de la Kongreso, mi ankoraŭ povas senti la nostalgion pri tiel riĉaj tagoj, kaj ankoraŭ staras antaŭ miaj okuloj la bildo de la homo, kiu simbolas al mi la tipan partopreneman SAT-anon: Gary, kun sia nemalhavebla kajero en kiu li notas ĉiun gravan ideon aŭ punkto kiu naskiĝas el la kundiskutadoj, kiu havas mirigan kapablon aŭskulti la opiniojn de la aliuloj, kiu ĉiam sukcesas ĝisfunde pripensi kaj pripensigi, diskutante afable kaj racie.
Dankon do al ĉiuj SAT-anoj! Dankon al SAT!

Andrea Fontana (Anĉjo PacHorano).

-------------------------------------------------------------------------------------------

VIZITU MIAN ALBUMON www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009

Published at 22:23 / 2 comments / 127 visits
This post is public

September 7, 2009

82a KONGRESO DE SAT: Gazetartikolo 2009

La suban tekston mi rekte kopiis de la SAT-reteja paĝo: www.satesperanto.org/Gazetartikolo-2009.html

Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo: www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009

Anĉjo.



Ankaŭ ĉi-jare la proponkomisiono estis taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povus esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.

Eksternacia interkontaktiĝo de laboristoj kaj progresemuloj

Ĉu vi konas asocion, kies membroj interrilatas per unusola lingvo – malgraŭ, ke ili devenas de la plej diversaj lingvaj medioj kaj lingvoregionoj de la mondo kaj malgraŭ, ke ili plimulte ne apartenas al la socia elito de siaj respektivaj loĝlokoj ? Tia estas Sennacieca Asocio Tutmonda [ĉi tie nacilingva traduko], mallonge SAT.

SAT, fondita en 1921, estas tutmonda laborista kaj ĝenerale maldekstrema asocio kun kleriga agado. Kiel tutmonda asocio kun individua membreco – kaj kun tiuj membraro kaj celdifino – ĝi estas unikaĵo. Ruĝaj fadenoj tiriĝantaj tra ĝia historio ekde 1921 estas laborista solidareco kaj memorganizita kleriga agado funkciantaj per senperaj baznivelaj kontaktoj. Tiuj kontrastas kun la internaciismo en ties kutime renkontata elformiĝo (kontaktoj inter nacinivelaj organizaĵoj, kiujn gvidas tiufakaj "specialistoj" kun konoj de fremdaj lingvoj). SAT solvas tiun laste menciitan problemon, la lingvan, per la lingve neŭtrala Esperanto. Unu el la fondintoj de SAT, Eŭgeno Lanti, klarigis pri tio : "La spirita kontaktiĝo inter la diverslandaj proletoj fakte okazas nur pere de poliglotaj intelektuloj. Tial la agado de SAT, celanta kunigi, intimigi senpere la laborulojn tutmondajn, estas esence revolucia."

Pro sia interindividua karaktero kaj malhavo de strukturo respegulanta la naciajn dividojn en la mondo, SAT karakterizas sin kiel "sennaciecan", kaj superas per tiu kvalito je unu ŝtupo la "internaciismon". Tiu fakto klarigas ĝian nomon : Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

SAT okazigas ĉiujare en alia lando kongreson. Partoprenite de 70 partoprenantoj, la ĉi-jara 82-a deruliĝis en Milano inter la 18-a kaj 25-a de julio 2009. Kiel ĉiam, la kongreslingvo estis Esperanto, kompreneble kun sporada uzo de la itala por interkomunikiĝo kun reprezentantoj de la loka socio (akompanita de interpretado).

Kio estas tiu Esperanto ? Esperanton proponis en 1887 d-ro L. L. Zamenhof, juda okulkuracisto vivanta en la (nun pola) okcidenta parto de la rusa imperio. Li volis evoluigi kaj kun kolegoj elprovi facile lerneblan, regulan lingvon, kiu poste estu enkondukita kiel internacia dua lingvo por ĉiuj. Tian lingvon oni hodiaŭ kutime nomas "planlingvo". Ĝi estas lingvo, kiun la iniciatinto – aspiranta forviŝi la limojn inter la popoloj – nomis jen "internacia" jen "sennacieca", lingvo neŭtrala en tiu senco, ke ĝi estas nenacia kaj ne etna. Li celis per tio kontribui al konfliktmildigo kaj al paco. Unu atentindan trarompon Esperanto jam atingis : ĝi fariĝis transgeneracia vivanta lingvo, kiun centmiloj en la tuta mondo lernis. Ili estas parte organizitaj en asocioj. SAT havas ĉ. 600 membrojn. La pli granda Universala Esperanto-Asocio [ĉi tie nacilingva traduko] (UEA) havas ĉ. 6000 individuajn membrojn en 120 landoj. Esperanto konstante demonstras sian uzeblecon. Ĝi kaj plenumas praktikajn servojn por siaj parolantoj kaj ebligas al ili multe pli kosmopolitan, transnacian vivstilon, ol ili povus atingi sen ĝi.

Ĉi tiun kongreson organizis ARCI Esperanto, unu el pluraj laboristaj Esperanto-asocioj ligitaj kun SAT, kiuj agadas en unuopaj landoj aŭ lingvoregionoj. ARCI Esperanto estas samtempe branĉo de la agado de ARCI, t.e. Associazione Ricreativa e Culturale Italiana (Itala Kultura kaj Distra Asocio). Aliĝas al ARCI ĉirkaŭ 1.150.000 personoj, subdividitaj en ĉirkaŭ 6000 lokaj grupoj, kiuj okupiĝas interalie pri kulturo (arto, kino/televido, literaturo/poezio, muziko, teatro/danco), turismo, rajtoj, socia engaĝiteco, civila servo kaj internacia solidareco. ARCI, tradicie proksima al la maldekstrularo, partoprenas en la monda socia forumo. Ĉi tiu kongreso multe kontribuis al la firmigo de rilatoj inter SAT kaj ARCI per reciproka agnosko de la sinkompletigaj diversaj ecoj kaj de komuna sennacieca agadspirito de la du asocoj, el kio rezultos, laŭ diversaj dumkongresaj diskutoj, kelkaj interesaj kunlaboroj. ARCI siavice organizis kelkajn pli distrajn partojn de la kultura-kleriga programo de la kongreso : ekskursoj al la Boromeaj Insuloj sur Lago Majora [Lago Maggiore], pertrajne de Domodossola al Locarno (Svisio), kaj rondirado jen al renesancaj jen al romiaj situejoj en Milano mem.

Al tiu kleriga programo apartenis ankaŭ prelegoj pri la sinteno de Gramsci al Esperanto, nekonataj (Esperantlingvaj) verkistoj de Ukrainio, klasbataloj en Usono, etikaj bankoj (ARCI aktive partoprenas en la itala Banca Popolare Etica), forumoj pri Latinameriko, Mezoriento kaj Malagasio (dum kiuj la ĉeestantaro povis aŭdi malagasinon priskribi lastajn eventojn en tiu granda insulo kaj respondi demandojn tuŝantajn diversajn temojn, pripensi kaj debati pri la evoluo de la Latin-Amerika politika situacio kaj pri la diversaj eblaj solvoj al la konflikto Palestin-Israela - ambaŭ lastaj temoj instigis la membrojn disvolvi rektajn kontaktojn kun loĝantoj de tiuj mondpartoj por akiri pli da informoj ĉi-temaj), de Anna Löwenstein pri sia nova historia romano en Esperanto pri la romia imperiestro Nerono, Morto de artisto [ĉi tie eventuale nacilingva traduko]. Inter la distraj vesperaj aranĝoj estis koncertoj de la grupoj la Vojirantoj kaj Reverie, kiuj plej trafe ilustris la tre aktualan temon de la Kongreso : "Migri senlandlime, vivi sennaciece", memorigante al la kongresantoj la migrad-malhelpan politikon de Italio kaj de multaj aliaj mondpartoj, en mondo, kies vivkondiĉoj iĝas pli kaj pli malfacilaj.

SAT klopodas funkcii kiom eble bazdemokratiece. Pro tio, signifan parton de la tempo kaj energio de la kongresanoj okupas kvar tutmatenaj ĝeneralaj membrokunvenoj, en kiuj membroj informiĝas kaj sin esprimas pri ĉiuj aspektoj de la asocia agado kaj prezentas demandojn kaj donas komisiojn al la Plenum-Komitato, la supera decidorgano.

Por kelkaj subgrupoj de SAT, respektive organizaĵoj ligitaj kun SAT, la SAT-kongreso prezentas oportunan okazon por okazigi ĉiujaran membrokunvenon. Tiel kunvenis ekzemple

ARCI Esperanto, kaj ankaŭ pluraj "frakcioj" de SAT – kiuj fakte estas platformoj de similtendencanoj kaj ekzistas i.a. por rilati kun analogaj grupoj ekster SAT : la Pacista, la Komunista, la Liberecana kaj la Sennaciista Frakcioj de SAT. La Pacista Frakcio agadas favore al la Konvencio de Oslo kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, instigante al intervenado, por ke kiel eble plej multaj ŝtatoj subskribu kaj ratifu tiun konvencion. Membroj de la Komunista Frakcio kunvenis ĉi-foje kun Alessandro Rizzo, opozicia kvartalkonsiliano kaj membro de la alternativ-maldekstra partio "Demokrata Maldekstro". Ĉe la sennaciistoj temas pri anoj de ideofluo, kiu ampleksas universalismon, radikalan kontraŭnaciismon kaj praktikan utiligon de Esperanto kiel instrumenton de edukado al eksternacia pensado.

Unu el la kulminaj punktoj de la kongreso estis podia diskuto (kiun abunde partoprenis la publiko) inter Probal Daŝgupta, la prezidanto de UEA, kaj Jakvo Schram, prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. Ĝi helpis prilumi la malsaman alirmanieron de la du asocioj al Esperanto : dum UEA unuavice propagas Esperanton tra la mondo, SAT esence uzas ĝin por siaj celoj (laŭ la statuta difino "klasbatalaj", kvankam estas periode floranta debato pri tio, ĉu tiu difino plu sufiĉas aŭ taŭgas). Novaĵo estas, ke la UEA-prezidanto ekdeviis de la ĝis nun jen kaj jen rimarkebla tendenco en UEA ĉirkaŭpreni kaj eĉ voli enkorpigi en si SAT. Probal Daŝgupta alvokis SAT "esti SAT", kompreninte ĝian specifan ne-Esperantomovadan rolon.

Malgraŭ la bonega etoso kaj, kompare kun pasintaj pli tempestaj kongresoj, pli harmonia disvolviĝo de la milana kongreso, la ĉeestantaj SAT-membroj ne havis la eblon forgesi pri unu problemo, kiu pensigas la asocion de kelkaj jaroj : malaltiĝanta membronombro, speguliĝanta ankaŭ en la malabunda partopreno en la kongreso : 70 partoprenantoj estas multe malpli ol en pasintaj jardekoj. Kialoj de tia situacio estas diversaj kaj ankoraŭ ne ĝisfunde esploritaj, sed tamen konstateblas ankaŭ revigliĝo de la ĝenerala etoso interna, kaj disfloriĝas novaj projektoj, inter kiuj elstaras la atingoj de la Eldona Fako Kooperativa de SAT, kiu disvolvas de kelkaj jaroj sian agadon kaj refoje ĉi-jare eldonis du novajn gravajn klerigajn verkojn aparte aktualtemajn : Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso de Carlo Cafiero, kiu estas utila sinteza klarigo de la unua libro de La Kapitalo de Karlo Markso, kaj Plano B - Mobilizo por savi civilizacion de Lester R. Brown, kiu estas sinteza sed kompleta priskribo de la tutmonda ĝenerala krizo (ekologia, sociala, ekonomia, ktp) kaj la eblaj solvoj por ĝin limigi. La estonteco de SAT aspektas sufiĉe promesoplena, des pli ke la laboro farota estas granda en streĉiĝanta tutmonda situacio : la lastatempe kreskinta memkonscio de SAT kune kun reemfazo de ĝiaj deoriginaj celoj kreis etoson, en kiu ĝi idee pli malkatenas sin de la Esperanto-movado. Tio pli reliefigas ĝin kiel memstaran debatpartneron.

Montriĝas, ke kelkaj tradiciaj ecoj kaj motivoj de SAT bone agordiĝas kun kelkaj nun populariĝantaj maldekstraj agadformoj kaj motivoj :
preteco de diversaj partie organizitaj tendencoj nedogmeme kaj malsekteme rilati inter si,
retforma, bazdemokratie organizita kunlaboro de la diverstendencanoj, kaj
kontraŭnaciismo, kiu poiome – apud aferoj kiel kontraŭrasismo kaj kontraŭseksismo – estiĝas unu el la kolonoj de maldekstra agado, tia, kia ĝi estis ekde la unua tago en SAT.

Same kiel disvolviĝanta floro allogas laboremajn abelojn, SAT dum sia kongreso allogis ses novajn membrojn, kio proporcie al la nombro de kongresintoj estas ja rimarkinda signo de la kamaradeca etoso kaj bonkvalito de la tuta programo.

La fama moto "Laboristoj de la tuta mondo unuiĝu !" denove en 2009 – kvankam etskale – iĝis realo en Milano, fortigante esperon je la kapablo de la homaro estonte starigi pli justan kaj senklasan mondon.



Published at 22:44 / 0 comments / 139 visits
This post is public

September 13, 2009

★Esperanto - italiano★ 2120 esperantistoj en Ipernito! - 2120 esperantisti in Ipernity!

ESPERANTO / ITALIANO


EO

Hodiaŭ, la 13an Septembre de la 2009a, mi rimarkis ke la nombro de la jam konataj esperantistoj en Ipernito atingis la kvanto 2120 !!!

Pri la taksado kaj ĝisdatigado de tia nombro, mi invitas vin legi mian antaŭan artikolon ĉe la paĝo:

http://tinyurl.com/NOMBRO


IT

Oggi, 13 Settembre 2009, ho notato che il numero di esperantisti in Ipernity già noti ha raggiunto quota 2120 !!!

Riguardo alla valutazione e all'aggiornamento costante di tale numero, vi invito a leggere un mio precedente articolo alla pagina:

http://tinyurl.com/NOMBRO

Published at 18:18 / 0 comments / 417 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...