November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (1)
October 2009 (1)
September 2009 (3)
August 2009 (2)
July 2009 (6)
June 2009 (3)
January 2009 (1)
December 2008 (4)
November 2008 (3)
October 2008 (2)
July 2008 (3)
June 2008 (1)
May 2008 (1)
February 2008 (1)
December 2007 (5)

November 14, 2008

★Esperanto - italiano★ Ŝekspiro, la virino, la revo - Shakespeare, la donna, il sogno

La kovrilo de la KD "Shakespeare, la donna, il sogno" - La copertina del CD "Shakespeare, la donna, il sogno"
La kovrilo de la KD "Shakespea…

ŜEKSPIRO, LA VIRINO, LA REVO
(dulingva teksto esperantlingva/itallingva)

SHAKESPEARE, LA DONNA, IL SOGNO
(testo bilingue esperanto/italiano)



ESPERANTO

Mi tradukas ĉi sube la prezenton de la enhavo de la KD “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo) verkitan de Valerio Vado, ĉefo de la muzikgrupo Rêverie, el Milano (Italujo).

Informoj pri kiel aĉeteblas la KD-n estas entenataj en la artikolo:
NE-ESPERANTISTA MUZIKBANDO ELDONIS DU ESPERANTLINGVAJN KANTOJN
(www.ipernity.com/blog/28233/81752)

Informoj pri la arta eksperimentado de Rêverie per Esperanto kaj informoj pri mia kunlaborado kun la grupo estas entenataj en la artikolo:
LA MUZIKGRUPO “RÊVERIE” KAJ ESPERANTO
(www.ipernity.com/blog/28233/81750)

-----------------------------------
Antaŭ kelkaj jaroj, ni ludis antikvan temon nomatan “la Follia” (la Frenezo), kies strukturon konsistigas fiksaj akordoj kun liberaj variacioj (simile al la nuntempa bluso). Serĉante tekston adapteblan al la muziko, ni trafis la Soneton 144an de Shakespeare (Ŝekspiro). Ĝia vortoj estis tiel taŭgaj por la muziko ke nia “Follia” - nun enhavata en nia antaŭa KD (“2004”) - iĝis unu el niaj pecoj plej ŝatataj kaj plej taŭgaj por malfermi koncertojn.
Ekde tiam, ni komencis legi ĉiujn sonetojn kaj ni faris multajn esplorojn pri la vivo de Ŝekspiro, pri lia epoko kaj pri la tiutempa muziko. Ni tiel enamiĝis al la sonetoj de “Old Will”, ke ni decidis dediĉi tutan KD-n al tiu tiel bela arta materialo.

Willson’s wilde - estas renesanca muzika peco por liuto, re-aranĝita por ses instrumentoj. Ĝi kvazaŭ estas prologo, en kiu oni povas “vidi” plurajn dram-personojn kiuj gaje sin prezentas sur la scenejo.

Sonetto 18 - Shall I compare thee to a summer's day? - Ĉi tie la muziko estas lumplena kaj dolĉa kiel la vortoj mem de la soneto.

Sonetto 8 - Music to hear, why hear'st thou music sadly? - Tiu ĉi estas muzika peco dividita en tri partoj, laŭ la skemo “Arioso/Recitativo/Aria” (Vastaspira/Recitativo/Ario) tipa de la barokaj kantatoj. Tiun ĉi strukturon ni elektis por sekvi kaj substreki ĉiujn sugestiojn de la teksto. Ni sentis ke simpla kanto-skemo ne estus sufiĉe taŭga!

A toy - Alia renesanca peco por liuto, re-aranĝita por pluraj instrumentoj kvazaŭ kiel malgranda, infaneca “fugato”. Ĝi kvazaŭ estas “jingle” (tintmotivo) aŭ paŭzo inter muzikaj pecoj pli “pezaj”.

Sonetto 47 - Betwixt mine eye and heart a league is took... - Tiu ĉi peco komenciĝas tre sobre, per voĉa linio preskaŭ senemocia, kiu iĝas pli kaj pli intensa dum la peco antaŭeniras: la observanto iĝis amanto!

Sonetto 147 - My love is as a fever, longing still... - Tiel kiel okazas rilate al la “Sonetto 8”, tiu ĉi estas peco dividita en pluraj partoj, laŭ la skemo “Aria/Recitativo/Aria/Aria” (Ario/Recitativo/Ario/Ario). La ĉiam ŝanĝiĝemaj sentoj de animo freneziĝinta pro amo bezonas plurajn muzikajn etosojn por esti esprimitaj!

Passamezzo antico - jen alia paŭzo, ĉi foje bazita sur antikva folka motivo, konata kiel "Greensleeves". La "passamezzo antico"-n (antikvan pasemezon) konsistigis “obstina baso” italdevena (akord-sekvenco stiligita, kiel la nuntempa bluso) sur kiu oni adaptis la muzikan temon.

O mistress mine - O mistress mine, where are you roaming? - Tiu ĉi estas renesanca kanto menciita de Ŝekspiro en “La 12a nokto”: nur la voĉa linio alvenis ĝis la nuntempo, do ni dekomence re-verkis ĝiajn harmonion kaj aranĝon. La duboj kaj la demandoj de la teksto estas muzike bilidigitaj per malpezaj sonoj (preskaŭ kiel en la muziko “ambient”) kaj per notoj longaj, por sugesti la malproksimecon de la du geamantoj.

Sonetto 130 - My mistress' eyes are nothing like the sun... - Mia amatino ne estas perfekta, sed kiom gravas? Mi amas ŝin eĉ pli, pro tio ke ŝi estas unika! Tiu ĉi estas la lasta muzikpeco de la baza muzikpecaro (tiu pri Ŝekspiro), kaj la teksto estas parodio pri la klasika ama soneto. La melodio estas subtenita fare de arpeĝoj de la du gitaroj kaj substrekita fare de du flutoj, en etoso tre varma kaj paŝtista.

Plurestantaj memoroj - la unua el la du “kromaj trakoj” (“bonus tracks”) en Esperanto. Ĉi tiu muzikpeco preskaŭ estas aparta muzikpecaro en si mem, kun muziktapiŝoj de sintezaj arĉinstrumentoj, kun “moog” (aparta sono de elektronika klavaro) kaj kun elvokiva solo de elektra gitaro en ĝia enkonduko. La ĉefa punkto de la teksto estas: ĉu en la memoroj plurestantaj estas indikata la sekvinda vojo?

Kiam alvenos la Fino - la dua kaj lasta trako en Esperanto. Ĝi estas tute malsama kompare al “Plurestantaj”... kaj, malgraŭ la titolo “morna”, esence ĝi estas rakonto pri espero, substrekita de la muziko.



ITALIANO

Riporto qui sotto l’illustrazione del contenuto del CD “Shakespeare, la donna, il sogno” scritta da Valerio Vado, leader del gruppo musicale milanese Rêverie.

Informazioni sulle modalità d’acquisto del CD sono contenute nell’articolo:
GRUPPO MUSICALE NON-ESPERANTISTA PUBBLICA DUE CANZONI IN ESPERANTO
(www.ipernity.com/blog/28233/81752)

Informazioni sulla sperimentazione dei Rêverie con l’esperanto e sulla mia collaborazione con loro sono contenute nell’articolo:
IL GRUPPO MUSICALE “RÊVERIE” E L’ESPERANTO
(www.ipernity.com/blog/28233/81750)

-----------------------------------
Alcuni anni fa suonammo un antico tema detto "la Follia", una struttura ad accordi fissi con variazioni libere (tipo il blues oggi). Cercando un testo da adattare alla musica, incappammo nel Sonetto 144 di Shakespeare. Le sue parole si adattavano così bene alla musica che la nostra "Follia" inclusa nel nostro precedente cd (2004) divenne uno dei nostri brani più apprezzati ed un perfetto apri-concerto.
Da allora, cominciammo a leggere tutti i sonetti e facemmo molte ricerche sulla vita di Shakespeare, la sua epoca e sulla musica di quel periodo. Ci innamorammo così tanto dei sonetti di “Old Will” che decidemmo di dedicare un intero cd a un materiale così bello.

Willson's wilde - è un brano per liuto del rinascimento, riarrangiato per sei strumenti. E' una sorta di prologo, nei quale si possono "vedere" diversi personaggi che si presentano allegramente sulla scena.

Sonetto 18 - Shall I compare thee to a summer's day? - Qui la musica è luminosa e dolce come le stesse parole del sonetto.

Sonetto 8 - Music to hear, why hear'st thou music sadly? - Questo è un brano a 3 parti, secondo lo schema Arioso/Recitativo/Aria delle cantate barocche. Questa struttura è stata scelta per seguire e sottolineare tutte le suggestioni del testo. Sentimmo che un semplice schema-canzone non sarebbe bastato!

A toy - Un altro brano per liuto del rinascimento, riarrangiato per vari strmenti in una sorta di piccolo, infantile fugato. E' come un jingle o una pausa tra brani più "pesanti".

Sonetto 47 - Betwixt mine eye and heart a league is took... - Questo brano comincia in maniera molto sobria, con una linea vocale quasi priva di emozioni, che cresce in intensità man mano che il pezzo prosegue: l'osservatore è diventato amante!

Sonetto 147 - My love is as a fever, longing still... - Come il Sonetto 8, questo è un brano in più sezioni, secondo lo schema Aria/Recitativo/Aria/Aria. Le sensazioni sempre mutevoli di un animo impazzito per amore abbisognano di più di un'atmosfera per essere descritte!

Passamezzo antico - un'altra pausa, stavolta basata su un antico motivo folk, conosciuto come "Greensleeves". Il "passamezzo antico" era un basso ostinato di origine italiana (una sequenza di acordi stilizzata, come il blues oggi) sul quale venne adattato il tema.

O mistress mine - O mistress mine, where are you roaming? - Questa è una canzone del Rinascimento citata da Shakespeare ne "La 12ma notte": solo la linea vocale ci è pervenuta, così ne abbiamo scritto ex-novo armonia e arrangiamento. I dubbi e le domande del testo vengono dipinte in musica con suoni molto atmosferici (quasi "ambient") e note lunghe, a suggerire la distanza tra i due amanti.

Sonetto 130 - My mistress' eyes are nothing like the sun... - La donna mia non è perfetta, ma cosa me ne importa? la amo ancora di più perchè è unica! Questa è l'ultima canzone della colonna sonora e il testo è una parodia del classico sonetto amoroso. La melodia è sostenuta da arpeggi delle chitarre e poi sottolineata da due flauti, in un clima molto caldo e pastorale.

Plurestantaj memoroj - la prima delle due "bonus tracks" in esperanto. Quasi una colonna sonora a sè stante, con tappeti di archi synth, moog e un evocativo assolo di chitarra elettrica nell'introduzione. Il punto saliente del testo è: forse è nei ricordi che restano che è indicata la via da seguire?

Kiam alvenos la Fino - seconda e ultima traccia in esperanto. Differisce totalmente da Plurestantaj... e, nonostante il titolo "cupo", in sostanza è un racconto di speranza, sottolineato dalla musica.

Published at 02:01 / 6 comments / 1115 visits
This post is public

November 14, 2008

★Esperanto - italiano★ La muzikgrupo "Rêverie" kaj Esperanto - Il gruppo musicale "Rêverie" e l'esperanto

mi - io
mi - io
La muzikgrupo Rêverie - Il gruppo musicale Rêverie
La muzikgrupo Rêverie - Il gru…




















LA MUZIKGRUPO “RÊVERIE” KAJ ESPERANTO
(dulingva teksto esperantlingva/itallingva, ĝisdatigita je la 30a de Julio de la 2008a)

IL GRUPPO MUSICALE “RÊVERIE” E L’ESPERANTO
(testo bilingue esperanto/italiano, aggiornato al 30 Luglio 2008)



ESPERANTO:

Andrea Fontana (Anĉjo PacHorano), loĝanta apud Milano (Norda Italujo), ekstudis Esperanton en la 11a de Novembro de la 2004a. Li studis la bazan lingvon per la komputilkurso de Carlos Pereira, kaj poste pli profunde studis ĝin per la PMEG de Bertil Wennergren kaj per la legado de literaturo.

En la 2006a li eniris en la Esperanto-movadon, aliĝante al la "Milana Esperanto-Klubo", al la "Itala Esperantista Federacio" kaj al la maldekstrema milana asocio "ARCI Esperanto". Poste, je la fino de la 2007a, li aliĝis ankaŭ al SAT Esperanto.

En la somero de la 2006a li iniciatis lobian projekton (la "Projekton Wallström"), poste estratan de la flandro Leo de Cooman, kiu celis KONKRETE montri la utilecon (kaj politikan justecon) de Esperanto, pere de plurlingvaj tradukoj faritaj per Esperanto kiel pontlingvo, aperantaj en la oficiala rettaglibro de la Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, S-ino Margot Wallström. Poste, en la 2007a, li iniciatis pluan lobian projekton kiu agadas en la oficiala rettaglibro de la Eŭropa Komisionano pri Multlingvismo, Leonard Orban.

En la unuaj monatoj de la 2006a lia amiko Alberto Sozzi, muzikisto de la milana NE-ESPERANTISTA muzikgrupo Rêverie, proponis al li muzikan kunlaboradon: diris Alberto ke, tial ke la grupo realigas muzikon kiu kunfandas elementojn el pluraj kulturoj kaj tradicioj, estus tre interese provi uzi, por la tekstoj de la kantoj, ANKAŬ Esperanton, krom aliaj lingvoj (la itala, la antikva angla de Shakespeare, la friula lingvo de la itala intelektulo, poeto kaj filmreĝisoro Pasolini).

La unua eksperimento tiel bone funkciis (Andrea kaj la komponisto de la grupo, Valerio Vado, sukcesis tre facile kunlabori, rapide verkante sian unuan esperantlingvan kanton: "Kiam alvenos la fino"), ke estis decidite nepre daŭrigi ĉi tiun kunlaboradon.
Ĝis nun Valerio kaj Andrea verkis tri pliajn esperantlingvajn kantojn: "Plurestantaj memoroj", "Danco de l’ maro" kaj “La tradezerta komercisto”.

La celo de ĉi tiu kunlaborado estas
- por Andrea: disvastigi Esperanton en la NE-ESPERANTISTA nord-italia muzik-medio, KONKRETE montrante al ne-esperantistoj la artajn ecojn de la lingvo
- por Valerio kaj Rêverie: disvastigi sian muzikon en la tutmonda medio de la internacia esperantistaro

Meze de la 2008a jaro aperis la unua disko de Rêverie entenanta esperantlingvajn kantojn: temas pri la ĉefe anglalingva disko, dediĉita al la poeziarto de Ŝekspiro, “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo); ĝi entenas, kiel “kromajn trakojn” (“bonus tracks”), la unuajn du esperantlingvajn kantojn verkitajn de Valerio kaj Andrea: “Kiam alvenos la fino” kaj “Plurestantaj memoroj”.

Nune, Valerio kaj Andrea estas verkantaj pluajn kantojn en Esperanto, cele al realigo de disko tute esperantlingva (verŝajne 8-titola), kiu laŭ la nunaj planoj estos eldonita, post proksimume unu jaro kaj duono, kunlabore kun la esperantista diskeldonejo Vinilkosmo.

La projekto “Rêverie” estis fondita en la 1996a, de la milana muzikverkisto kaj gitaristo Valerio Vado. La projekto celas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj itala (renesanca kaj baroka), eŭropa kaj mediteranea, kaj prilaborante ĉi tiujn elementojn per nuntempa sentokapablo. Kunfandiĝas, do, tradiciaj kaj elektronikaj sonorecoj, atingante ian sonmanieron defineblan kiel "progresiv-folkan".

La grupo ekkoncertis en la 1999a, kiel sesopo, kaj poste ĝi koncertadis en la nord-italiaj regionoj Lombardujo, Piemonto, Venetujo kaj Friulo, per bandkonsistoj el 2 ĝis 7 anoj.

Laŭ la diskografia vidpunkto, Rêverie ĝis nun eldonis 4 KD-ojn (“Demo 1998”, “Demo 2002”, “2004” kaj “Shakespeare, la donna, il sogno”), akirante pozitivajn recenzojn en Italujo kaj eksterlande.
Pluraj kantoj estas dissendataj fare de diversaj radiostacioj, italaj kaj eksterlandaj.

Nuntempe, la kompleta bando konsistas el:
-Fanny Fortunati - ludas solistan voĉon, perkutinstrumentojn
-Fulvia Borini - transversan fluton, mandolinon
-Alberto Sozzi - blovinstrumentojn, klavinstrumentojn, banĝon, gitarojn, perkutinstrumentojn
-Valerio Vado - gitarojn, klavinstrumentojn, mandolinon, voĉon
-Daniele Defranchis - gitarojn
-Andrea Amir Baroni - violonĉelon

Informoj/kontaktoj:
Rêverie c/o Valerio Vado
Via Palmieri, 65 - 20141 Milano - Italia
Retpoŝtadreso: -reverie-@libero.it
TTT-ejo: www.reverieweb.com
Telefonnumeroj:
- por itallingvaj aŭ anlglalingvaj komunikoj: +393402218221
- por esperantlingvaj komunikoj: +393298058801

Pli da informoj pri la disko “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo) legeblas ĉe la du artikoloj:
ŜEKSPIRO, LA VIRINO, LA REVO
(www.ipernity.com/blog/28233/81748)
kaj
NE-ESPERANTISTA MUZIKBANDO ELDONIS DU ESPERANTLINGVAJN KANTOJN
(www.ipernity.com/blog/28233/81752)



ITALIANO:

Andrea Fontana (Anĉjo Pac-Horano, pron.: “ancio pats-horano”), residente nei pressi di Milano, ha cominciato a studiare l’Esperanto l’11 Novembre 2004. Per quanto riguarda la lingua di base, s’è servito del corso multimediale per computer di Carlos Pereira (www.kurso.com.br), successivamente ha approfondito lo studio per mezzo del Manuale Completo di Grammatica d’Esperanto (PMEG) di Bertil Wennergren (bertilow.com/pmeg), e per mezzo dello studio della letteratura.

Nel 2006 è entrato nel Movimento Esperantista, aderendo al “Cirlcolo Esperantista Milanese”, alla “Federazione Esperantista Italiana” e alla associazione milanese, politicamente orientata a sinistra, “ARCI Esperanto”. Successivamente, alla fine del 2007, ha aderito anche all’associazione internazionale progressista “SAT Esperanto” (“Associazione Mondiale dell’A-nazionalità / Esperanto”).

Nell’estate del 2006 ha dato avvio a un progetto internazionale di pressione lobbistica (il “Progetto Wallström”), successivamente coordinato dal fiammingo Leo de Cooman, che mirava a mostrare CONCRETAMENTE l’utilità (e la giustizia politica) dell’esperanto, impiegando traduzioni plurilingue (effettuate per mezzo dell’esperanto come lingua ponte) inviate al blog ufficiale del Vicepresidente della Commissione Europea, Sig.ra Margot Wallström. Successivamente, nel 2007, ha dato avvio ad un ulteriore progetto di pressione lobbistica, che opera all’interno del blog ufficale del Commissario Europeo al Multilinguismo, Leonard Orban.

Nei primi mesi del 2006 l’amico Alberto Sozzi, membro del gruppo musicale milanese NON-ESPERANTISTA Rêverie, gli ha proposto una collaborazione musicale: secondo la proposta di Alberto, infatti, dal momento che il gruppo realizza una musica che fonde tra loro elementi di diverse culture e tradizioni, sarebbe stato molto interessante provare ad impiegare, per i testi delle canzoni, ANCHE l’esperanto, accanto ad altre lingue (l’italiano, l’inglese antico di Shakespeare, la lingua friulana di Pier Paolo Pasolini).

Il primo esperimento ha funzionato tanto bene (Andrea e il compositore del gruppo, Valerio Vado, son riusciti a collaborare con grande facilità, scrivendo rapidamente la loro prima canzone in esperanto: “Kiam alvenos al fino” - Quando verrà la fine), che s’è deciso di proseguire assolutamente in questa collaborazione.
Fino ad ora, Valerio e Andrea hanno scritto altre tre canzoni in esperanto: “Plurestantaj memoroj” (Ricordi che rimangono), “Danco de l’ maro” (Danza del mare) e “La tradezerta komercisto” (Il mercante attraverso le dune).

Lo scopo di questa collaborazione è
- per Andrea: diffondere l’esperanto nel “milieu” musicale NON-ESPERANTISTA del Nord Italia, mostrando CONCRETAMENTE ai non-esperantisti le potenzialità artistiche della lingua
- per Valerio e i Rêverie: diffondere la loro musica nel “milieu” planetario dell’esperantismo internazionale

A metà del 2008 è apparso il primo disco dei Rêverie contenente canzoni in esperanto: si tratta del disco - prevalentemente in lingua inglese e dedicato all’arte poetica di Shakespeare - “Shakespeare, la donna, il sogno”; esso contiene, come “bonus track”, le prime due canzoni in esperanto scritte da Valerio e Andrea: “Kiam alvenos la fino” e “Plurestantaj memoroj”.

Attualmente, Valerio e Andrea stanno scrivendo nuove canzoni in esperanto, allo scopo di realizzare un disco tutto in esperanto (verosimilmente da 8 titoli) che secondo gli attuali piani verrà pubblicato, tra un anno e mezzo circa, in collaborazione con la casa discografica esperantista Vinilkosmo (di Tolosa).

Il progetto Rêverie viene fondato nel 1996 dal compositore e chitarrista milanese Valerio Vado. Scopo del progetto è la realizzazione di musica moderna attingendo alle radici della musica italiana rinascimentale e barocca, europea e mediterranea ed elaborando tali suggestioni attraverso una sensibilità contemporanea. Vengono quindi amalgamate sonorità tradizionali ed elettroniche, ottenendo un sound definibile come "folk progressivo".

L'ensemble avvia l'attività concertistica nel 1999 con una formazione di 6 elementi, esibendosi successivamente in Lombardia, Piemonte, Veneto e Friuli-Venezia Giulia con formazioni da 2 fino a 7 elementi.

Sul versante discografico, Rêverie ha finora pubblicato 4 CD (“Demo 1998”, “Demo 2002”, “2004” e “Shakespeare, la donna, il sogno”), con recensioni positive in Italia e all'estero.
Diversi brani vengono trasmessi da varie stazioni radio italiane ed estere.

Attualmente, la formazione completa dell'ensemble è costituita da:
-Fanny Fortunati - voce solista, percussioni,
-Fulvia Borini - flauto traverso, mandolino
-Alberto Sozzi - fiati, tastiere, banjo, chitarre, percussioni
-Valerio Vado - chitarre, tastiere, mandolino, voce
-Daniele Defranchis - chitarre
-Andrea Amir Baroni - violoncello

Informazioni/contatti:
Rêverie c/o Valerio Vado
Via Palmieri, 65 - 20141 Milano - Italia
E-mail: -reverie-@libero.it
Sito: www.reverieweb.com
Numeri di telefono:
- per comunicare in italiano o inglese: +393402218221
- per comunicare in esperanto: +393298058801

Maggiori informazioni sul disco “Shakespeare, la donna, il sogno” sono contenute nei due articoli:
SHAKESPEARE, LA DONNA, IL SOGNO
(www.ipernity.com/blog/28233/81748)
e
GRUPPO MUSICALE NON-ESPERANTISTA PUBBLICA DUE CANZONI IN ESPERANTO
(www.ipernity.com/blog/28233/81752)

Published at 02:07 / 2 comments / 731 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...