Archives

july 2008 (3)
june 2008 (1)
may 2008 (1)
february 2008 (1)
january 2008 (1)
december 2007 (5)

December 2nd, 07

Estus pli bone se Ĉina Radio Internacia disponigus podkastojn...

Ĉu iu kiu bone konas respondeculojn de Ĉina Radio Internacia povus proponi al la ĉinaj samideanoj disponigi podkastojn (regule ELŜUTEBLAJN mp3-dosierojn) por tiuj kiuj havas tro multekostan (ĉar teknologie altnivelan) retaliron?

Pere de tio, la nombro de regulaj aŭskultantoj de Ĉina Radio, precipe en Eŭropo, konsiderinde plialtiĝus.

Mi mem, ekzemple, se mi povus elŝuti la elsendojn de Radio Ĉina mp3-formate, tion farus preskaŭ ĉiutage.

Male, nun mi povas aŭskulti la ĉinan radion nur malmultege, ĉar tio kostus al mi po 2 eŭrojn elsende, kaj sekve de tio ĉiutaga aŭskultado de la radio per la nuna metodo (rekta aŭskultado nur per la retejo de ĈRI, sen ebleco ELŜUTI mp3-dosierojn) kostus al mi po 60 eŭrojn monate!!!

Kontraŭe, se mi povus regule elŝuti mp3-dosierojn (pere de la podkasta teknologio), mia retaliro ebligos tion al mi tre rapide, do mia elspezo por aŭskuti ĈRI estus konsiderinde malpli alta, kaj mi tion farus preskaŭ ĉiutage.

Se iu el vi estas amiko de respondeculoj (ĉefe, de la altrangaj respondeculoj) de ĈRI, mi petas ke li bonvolu plusendi ĉi mian leteron al ili...

Pere de podkast-teknologio, ĈRI tutcerte gajnos multe pli da regulaj aŭskultantoj en Eŭropo, ĉar ĉi tie oni ofte havas tre rapidajn retkonektojn (kiuj ebligas rapide kaj malmultekoste elŝuti “grandajn” mp3-dosieroj), kiuj tamen estas tro multekostaj se oni devas uzi ĝin dum po 1 horo tage por rekte aŭskulti, pere de la retejo de ĈRI, la ĉinajn radiajn elsendojn...

Plie, en Eŭropo oni tre multe uzas “mp3-aŭskultilojn”: tio permesus aŭskulti la elsendojn de ĈRI ĉie kaj ĉiam, kaj tio instigus la eŭropajn samideanojn plu (kaj pli kaj pli) aŭskulti ilin...

Plej Amike,

Anĉjo Pac-Horano (Italio).

© Published at 00:37 / 7 comments / 369 visits
This post is public

December 5, 07

Nobelpremia kandidatigo de UEA - salutmesaghoj petataj - tradukpeto

Akirinte la permeson de la origina aŭtoro (s-ano Keller), mi plusendas al vi ĉiuj la sekvan mesaĝon de la amiko Molnár Lajos (kiu, siavice, plusendis mesaĝon de Stefano Keller...), trovitan en la interreta diskutlisto "Eŭropo 2".

Precipe, mi dezirus atentigi la respodeculojn de asocioj, kluboj, ktp, pri la rimarkinda indeco sendi iliajn "salutmesaĝojn", kiel estas klarigite en la ĉi suba teksto.

Amike salutas ĉiujn
Anĉjo.

 

 

-----------------------

-----------------------

El: Molnár Lajos Dr.

Karaj Geamikoj!

'Goje mi plusendas kaj rekomendas en Vian atenton la suban mesa'gon.

Multsalute

Ludoviko Moln'ar

-----Eredeti üzenet-----

Feladó: "kontakto"

Címzett:

Elküldve: 2007. december 5. 3:05

Tárgy: Nobelpremia kandidatigo de UEA - salutmesaghoj petataj- tradukpeto

urgha en la anglan (+alilingven) -

> Saluton,

>

> Tre pozitive evoluas la afero de la svisaj parlamentaninoj, kiuj sendis

> kandidatigan leteron al Oslo pri la Nobel Pacpremio por UEA.

>

<http://www.esperanto-gacond.ch/SES/Vivo-de-SES-SES-informas-2007-4-Nobel-ka

ndidatigo-de-UEA.pdf>

> mallonge: http://minilien.fr/a0k8c5

>

> Nun, ankau aliaj svisaj parlamentanoj intencas sekvi la ekzemplon, kaj

> pretigi leghproponojn favore al Esperanto. Nun eble nur je shtata

> (kantona) nivelo sed plua progreso ne estas barita.

>

> Por bone apogi la procezon chi tie (kiu tutcerte havas efikon alilande),

> ni bezonas maksimuman informadan helpon.

>

> 1)

> Unuflanke, vi povus persone au nome de via klubo, grupo, asocio, ktp.

> gratuli la parlamentaninojn kies retejoj proponas kontakteblon. Skribu

> prefere en Esperanto kaj aldonu version en via gepatra lingvo.

> Se vi scipovas la francan, ankau tion vi povas aldoni, se ne, ni

> tradukos por ili el Esperanto (se ili ne jam eklernos ghin...):

>

> - S-ino Gisele ORY

> http://www.gisele-ory.ch/

> kontakto:

> http://www.gisele-ory.ch/index.php?th=7&ch=0

> retadreso (che)=@:,

> bv. sendi kopion al Svisa Esperanto-Societo (SES)

> ses(che)esperanto.ch

> gisele.ory(che)parl.ch

> Vi povas gratuli shin ankau sur Youtube:

> http://www.youtube.com/watch?v=mYEi44oZlvQ

>

> - S-ino Francine JOHN-CALAME

> http://www.francinejohn.ch/

> kontaktilo:

> <http://www.francinejohn.ch/index.php?option=com_contact&Itemid=3>

> retadreso: francine.john(che)parl.ch

> kun kopio al: ses(che)esperanto.ch

>

> 2)

> aliflanke, ni bonvenigus tradukojn de tiu informa pagho en la ne jam

> ekzistantaj lingvoj. Vi estas libera utiligi ghin kiel gazetaran

> komunikon, au instali ligon al ghi (daure kompletigata: fotoj,

> sonregistrajhoj venos).

>

> Grandan dankon por via apogo!

>

> ***

> 1) franca - originalo:

>

<http://www.kontakto.info/Parlementaires_suisses_proposent_Prix_Nobel_de_la_

Paix_pour_Esperanto.html>

> http://minilien.fr/a0k7o1

>

> 2) esperanta:

>

<http://www.kontakto.info/Svisaj_parlamentanoj_proponas_Nobel_Pacpremion_por

_Universala_Esperanto-Asocio_UEA.html>

> http://minilien.fr/a0k7cd

>

> 3) nederlanda:

>

<http://www.kontakto.info/Zwitserse_parlementsleden_stellen_voor_de_Nobelpri

js_voor_de_Vrede_toe_te_kennen_aan_de_Universele_Esperanto-Associatie_UEA.ht

ml>

> http://minilien.fr/a0k7d2

>

> 4) rusa:

>

<http://www.kontakto.info/cleni_svejcarskovo_parlamenta_predlagayut_dat_Nobe

levskuyu_premiyu_mira_vsemirnoy_associacii_esperanto_UEA.html>

> http://minilien.fr/a0k7ql

>

> 5) hungara:

>

<http://www.kontakto.info/Svajci_parlamenti_kepviselok_Nobel-bekedijat_javas

olnak_Eszperanto_Vilagszovetsegnek_Universala%20Esperanto-Asocio_UEA.html>

> http://minilien.fr/a0k7qm

>

> 6) hispana:

>

<http://www.kontakto.info/parlamentarias_suizas_Premio_Nobel_de_la_Paz_para_

Asociacion_Universal_de_Esperanto_UEA.html>

> http://minilien.fr/a0k7sm

> http://meneame.net/story/esperanto-propuesto-para-premio-nobel-paz

> http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm

> http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm

>

<http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/2007/12/candidatura-al-premio-n

obel-de-la-paz.htm>

>

http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/2007/12/nobel-premio-por-paco.htm

>

> 7) itala:

>

<http://www.kontakto.info/Parlamentari_svizzeri_propongono_il_Premio_Nobel_p

er_la_Pace_per_la_Associazione_Universale_di_Esperanto_UEA.html>

> http://minilien.fr/a0k7ui

>

> 8) pola:

>

<http://www.kontakto.info/Szwajcarscy_parlamentarzysci_proponuja_Pokojowa_Na

grode_Nobla_dla_Swiatowego_Zwiazku_Esperantystow_Universala_Esperanto-Asocio

_UEA.html>

> http://minilien.fr/a0k7tw

>

>

> ---

>

> Nun ankau en Hungario oni ekagis tiudirekte, kaj klopodos aliri

> parlamentanojn.!

>

> Bonege!

>

> amike, Stefano

> Kontakto.info

>

> -----------------

>

>

© Published at 13:02 / 0 comments / 374 visits
This post is public

December 8, 07

Kiom estas la e-lingvaj interretaj paĝoj? Kiel oni povas serĉi nur esperantlingvajn paĝojn pri iu ajn elektata temo? Jen respondo pere de artikolo de Marek Blahus: <<Adiaŭ al "kaj estas" (promocio de Esperanto ĉe Google)">>

Karegaj gesamideanioj,

mi kopias ĉi sube (akirinte la rajtigon de la aŭtoto) interesan artikolon de Marek Blahus (www.ipernity.com/home/blahma), trovitan en iterretaj diskutlistoj.

Anĉjo PacHorano.

 

---------------------------------

 

Saluton!

Mi deziras raporti pri unu gravega atingo de Esperanto sur la kampo
de interreto, pri kiu tamen ĝis nun apenaŭ aperis informoj en la
esperanto-komunumo. Unue mi aŭdis pri ĝi de Toon Witkam.

Ĉu vi rekonas la vortojn "kaj estas", eventuale "kaj la estas"? Jes,
ilin oni uzis en serĉiloj kiel Google aŭ Yahoo kiel aldonon al la
efektive serĉata esprimo, por elfiltri el la tuta reto nur la
esperantlingvajn paĝojn kaj en tiuj serĉi. Tiu solvo funkciis
relative kontentige.

Ekde kelkaj monatoj tamen, tiaj vortoj ne plu estas necesaj, ĉar
Google decidi aprezi la esperanto-komunumon, aldonante esperanton
kiel unu el la lingvoj laŭ kiuj eblas filtrigi la rezultojn de serĉo.

Atentu, ke ne temas pri la ebleco vidi la retpaĝaron de Google en
esperanto! - tio jam eblas ekde longa tempo kaj da tiaj lingvoj estas
pli ol cent, inkluzive de interlingvao kaj porka latino.

La nova decido de Google envicigas esperanton inter nur 43 lingvojn,
al kiuj eblas limigi la rezultojn de efektivigata serĉo. Tial la
robotoj de Google nun trairante la reton aŭtomate rekonas retpaĝojn
skribitajn en esperanto kaj dum serĉado ebligas al la uzanto serĉi
nur ene de ili. Saman pozicion kiel nun esperanto ankoraŭ ne havas
en Google tiom grandaj lingvoj kiel la hinda, la bengala, la latina,
la afrikansa, aŭ la svahila. Cetere, esperanto estas la sola
artefarita lingvo tiel agnoskita.

Por serĉi per Google nur esperantlingvajn paĝojn, uzu la adreson:

www.google.com/webhp?hl=eo&lr=lang_eo

Gravas en la adreso la teksto "&lr=lang_eo" ĉe la fino - tiu limigas
la rezultojn al esperantlingvaj paĝoj. Se vi aldonas ĝin finen de
adreso de ajnaj serĉrezultoj en Google, tio montros nur tiujn
rezultojn kiuj estas skribitaj en esperanto.

Laŭ la provizataj informoj, ŝajnas ke Google nun kapablas serĉi
ene de pli ol 2.680.000 esperantlingvaj paĝoj. Tio donas bonan bazon
ankaŭ por utiligo de Google kiel granda korpuso de esperanto.

Marek Blahus (E@I)

© Published at 01:41 / 3 comments / 465 visits
This post is public

December 9, 07

Pri palestinanoj kaj israelanoj. Kion vi opinias?

Ĉe la blogo de la irana samideano Mahmud mi verkis komenton kiun mi povus, nun, titoli: "Pri palestinanoj kaj israelanoj. Kion vi opinias?".

 

Ĝi legeblas kiel komento numero 1 al la arikolo de Mahmud titolita "Palestinanoj", ĉe la Ipernity-a retadreso:

www.ipernity.com/blog/30321/31592

 

Mi scivolas pri la opinio de tutmondaj samideanoj, ĉefe (sed ne nur) israelaj kaj islamaj (precipe: arabaj...), kaj petas ke ili vi bovolu respondi ne ĉi tie, sed en la supremenciita paĝo de Mahmud...

 

Pac-ame,

Anĉjo

© Published at 14:11 / 0 comments / 327 visits
This post is public

December 16, 07

Aŭdeblas en Ipernity la prelego de Jakvo Schram, ĉe ARCI Esperanto, pri la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

Sabaton la 15an de novembro de la 2007a, en Milano (Italujo), ĉe la maldekstrema esperanto-asocio ARCI Esperanto (www.arciesperanto.it), Jacques Schram (Jakvo), Prezidanto de la PlenumKomitato de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda, prelegis pri SAT, la dua organizo internacia de esperantistoj, kiuj rekonas sin en la historia maldekstro, ekde la 1921 ĝis nun.


Kial ankorau hodiaŭ SAT estas nuntempa? Kiam kaj kial ĝi naskiĝis? Tiuj estas kelkaj demandoj al kiuj ni serĉis trovi respondon.

 

La prelego de Jakvo aŭdeblas en miaj jenaj paĝoj ĉe Ipernity (mi dankas lin, pro la rajtigo donita al mi publikigi ĝin):

 

UNUA PARTO

www.ipernity.com/doc/28233/1108717

 

DUA (kaj lasta) PARTO

www.ipernity.com/doc/28233/1108846

© Published at 00:51 / 5 comments / 515 visits
This post is public

( 5 posts )