Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) Published on December 8, 07
by Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)'s blog

Browse posts
Erri De Luca: "una lingua universale non si addice tanto all'umanità"...
Posted on June 13, 08
Anno internazionale delle lingue: l'esperanto è una lingua che salva le lingue materne dall'estinzione?
Posted on May 6, 08
Italiano / Esperanto - GIORNO DELLA MEMORIA / TAGO DE L' MEMORO - Dibattito con testimoni della Shoà, fra i quali Betty Chatterjee, esperantista danese / Debato kun atestantoj de la Holokausto, inter kiuj Betty Chatterjee, dana esperantisto.
Posted on February 1st, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Esperantlingvaj radiostacioj
Posted on January 14, 08
9 comments (latest 5 months ago)
Aŭdeblas en Ipernity la prelego de Jakvo Schram, ĉe ARCI Esperanto, pri la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
Posted on December 16, 07
5 comments (latest 7 months ago)
Pri palestinanoj kaj israelanoj. Kion vi opinias?
Posted on December 9, 07
Kiom estas la e-lingvaj interretaj paĝoj? Kiel oni povas serĉi nur esperantlingvajn paĝojn pri iu ajn elektata temo? Jen respondo pere de artikolo de Marek Blahus: <<Adiaŭ al "kaj estas" (promocio de Esperanto ĉe Google)">>
3 comments (latest 7 months ago)
Nobelpremia kandidatigo de UEA - salutmesaghoj petataj - tradukpeto
Posted on December 5, 07
Estus pli bone se Ĉina Radio Internacia disponigus podkastojn...
Posted on December 2nd, 07
7 comments (latest 3 weeks ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 465 visits

Kiom estas la e-lingvaj interretaj paĝoj? Kiel oni povas serĉi nur esperantlingvajn paĝojn pri iu ajn elektata temo? Jen respondo pere de artikolo de Marek Blahus: <<Adiaŭ al "kaj estas" (promocio de Esperanto ĉe Google)">>

Saturday December 8, 2007 at 01:41AM

Karegaj gesamideanioj,

mi kopias ĉi sube (akirinte la rajtigon de la aŭtoto) interesan artikolon de Marek Blahus (www.ipernity.com/home/blahma), trovitan en iterretaj diskutlistoj.

Anĉjo PacHorano.

 

---------------------------------

 

Saluton!

Mi deziras raporti pri unu gravega atingo de Esperanto sur la kampo
de interreto, pri kiu tamen ĝis nun apenaŭ aperis informoj en la
esperanto-komunumo. Unue mi aŭdis pri ĝi de Toon Witkam.

Ĉu vi rekonas la vortojn "kaj estas", eventuale "kaj la estas"? Jes,
ilin oni uzis en serĉiloj kiel Google aŭ Yahoo kiel aldonon al la
efektive serĉata esprimo, por elfiltri el la tuta reto nur la
esperantlingvajn paĝojn kaj en tiuj serĉi. Tiu solvo funkciis
relative kontentige.

Ekde kelkaj monatoj tamen, tiaj vortoj ne plu estas necesaj, ĉar
Google decidi aprezi la esperanto-komunumon, aldonante esperanton
kiel unu el la lingvoj laŭ kiuj eblas filtrigi la rezultojn de serĉo.

Atentu, ke ne temas pri la ebleco vidi la retpaĝaron de Google en
esperanto! - tio jam eblas ekde longa tempo kaj da tiaj lingvoj estas
pli ol cent, inkluzive de interlingvao kaj porka latino.

La nova decido de Google envicigas esperanton inter nur 43 lingvojn,
al kiuj eblas limigi la rezultojn de efektivigata serĉo. Tial la
robotoj de Google nun trairante la reton aŭtomate rekonas retpaĝojn
skribitajn en esperanto kaj dum serĉado ebligas al la uzanto serĉi
nur ene de ili. Saman pozicion kiel nun esperanto ankoraŭ ne havas
en Google tiom grandaj lingvoj kiel la hinda, la bengala, la latina,
la afrikansa, aŭ la svahila. Cetere, esperanto estas la sola
artefarita lingvo tiel agnoskita.

Por serĉi per Google nur esperantlingvajn paĝojn, uzu la adreson:

www.google.com/webhp?hl=eo&lr=lang_eo

Gravas en la adreso la teksto "&lr=lang_eo" ĉe la fino - tiu limigas
la rezultojn al esperantlingvaj paĝoj. Se vi aldonas ĝin finen de
adreso de ajnaj serĉrezultoj en Google, tio montros nur tiujn
rezultojn kiuj estas skribitaj en esperanto.

Laŭ la provizataj informoj, ŝajnas ke Google nun kapablas serĉi
ene de pli ol 2.680.000 esperantlingvaj paĝoj. Tio donas bonan bazon
ankaŭ por utiligo de Google kiel granda korpuso de esperanto.

Marek Blahus (E@I)

3 Comments / add your comment?

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Por kompreni kiom da esperantlingvaj pagxoj Guglo sukcesas trovi, mi provis enmeti (oni nepre devas enmeti ion!) la vorteton "la". La rezulto estis: 2.810.000 paĝoj (per la vorto "kaj" la rezulto estas 2.830.000, kaj per "estas" oni trovas 2.410.000 paĝojn)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 7 months ago.
Béla Apáti Kovács says:
Mi dankas la gravan informon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Dankon al vi!
:-)
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.