Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) Published on December 2nd, 07
by Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 369 visits

Estus pli bone se Ĉina Radio Internacia disponigus podkastojn...

Sunday December 2nd, 2007 at 12:37AM

Ĉu iu kiu bone konas respondeculojn de Ĉina Radio Internacia povus proponi al la ĉinaj samideanoj disponigi podkastojn (regule ELŜUTEBLAJN mp3-dosierojn) por tiuj kiuj havas tro multekostan (ĉar teknologie altnivelan) retaliron?

Pere de tio, la nombro de regulaj aŭskultantoj de Ĉina Radio, precipe en Eŭropo, konsiderinde plialtiĝus.

Mi mem, ekzemple, se mi povus elŝuti la elsendojn de Radio Ĉina mp3-formate, tion farus preskaŭ ĉiutage.

Male, nun mi povas aŭskulti la ĉinan radion nur malmultege, ĉar tio kostus al mi po 2 eŭrojn elsende, kaj sekve de tio ĉiutaga aŭskultado de la radio per la nuna metodo (rekta aŭskultado nur per la retejo de ĈRI, sen ebleco ELŜUTI mp3-dosierojn) kostus al mi po 60 eŭrojn monate!!!

Kontraŭe, se mi povus regule elŝuti mp3-dosierojn (pere de la podkasta teknologio), mia retaliro ebligos tion al mi tre rapide, do mia elspezo por aŭskuti ĈRI estus konsiderinde malpli alta, kaj mi tion farus preskaŭ ĉiutage.

Se iu el vi estas amiko de respondeculoj (ĉefe, de la altrangaj respondeculoj) de ĈRI, mi petas ke li bonvolu plusendi ĉi mian leteron al ili...

Pere de podkast-teknologio, ĈRI tutcerte gajnos multe pli da regulaj aŭskultantoj en Eŭropo, ĉar ĉi tie oni ofte havas tre rapidajn retkonektojn (kiuj ebligas rapide kaj malmultekoste elŝuti “grandajn” mp3-dosieroj), kiuj tamen estas tro multekostaj se oni devas uzi ĝin dum po 1 horo tage por rekte aŭskulti, pere de la retejo de ĈRI, la ĉinajn radiajn elsendojn...

Plie, en Eŭropo oni tre multe uzas “mp3-aŭskultilojn”: tio permesus aŭskulti la elsendojn de ĈRI ĉie kaj ĉiam, kaj tio instigus la eŭropajn samideanojn plu (kaj pli kaj pli) aŭskulti ilin...

Plej Amike,

Anĉjo Pac-Horano (Italio).

7 Comments / add your comment?

Zhang Xuesong pro says:
Tre bona ideo!
Mi transdonos vian proponon al ĈRI kaj esperas ke ili konsideru ĝin.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Bonege, tre kara amiko!
Mi konsilas al vi substreki ke, pere de tia teĥnologia solvo, multe pli da eŭropaj esperantistoj sukcesos aŭdi Ĉinan Radion Internacian ofte, kaj ke tio plibonigus, ĉe la eŭropanoj kiuj scipovas Esperanton, la bildon de Ĉinio...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Karilo_cxinio pro says:
Bona propono! Ne nur europaj esperantistoj tion bezonas,sed ankau la chinaj havas tian volon.
Ni kune proponu al ChRI.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Bone!
Do bonvolu kontakti ĈRI-n, kaj petu viajn amikojn kontakti ĝin.
Ju pli da petoj, des pli da efiko...
;-)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jianping Zhao says:
Kara Anĉjo, Vi donis tre valoran proponon! Mi transdonos vian proponon al koncerna fako por peti ilian konsilon pri la afero.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Koregan koregan koregan dankon!
:-)

[???ESPERANTO???]
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Minosun says:
Mi kredas kaj volas, via propono solviĝos, ĉar multaj bezonas tion.

Koregan, koregegan... dankon al vi! :-)
Posted 3 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.