Mi invitas vin legi la diskutadon:
http://www.ipernity.com/group/36542/discuss/14014
Tro malmulte da esperantistoj konscias, kiel serioza estas la nuna situacio de la esperantista muziko profesinivela, kiu vere riskas morti porĉiame.
Se la nunaj tendencoj ne ŝanĝos, se la piratado daŭros, profesinivela esperantista muziko malaperos tre baldaŭ.
(Bonvolu diskonigi tiun ĉi artikolon al viaj amikoj esperantistoj; koran dankon! Helpu en la savado de la esperantista muziko!)
P.S. Ĉi rilate estas tre grava - por la membroj de la socia retejo Ipernito - ankaŭ la jena artikolo de Floreal Martorell (Vinilkosmo): http://www.ipernity.com/blog/39007/198631
Anĉjo

La kunhavigo estas kaj bona kaj nepra. Ni devas konstrui rapide novan sistemon por pagi la artistojn.
Ghenerala meceneco ? Mi bonvolas pagi 2€ monate (pagu ni lau richeco). Kiel mi devas fari ? Kien mi sendas monojn per paypal ?
Paŭl has replied to dormomusoAnĉjo PacHorano (And… has replied to dormomusoPoste vi elektos kiun artiston vi ŝatas, kaj vi decidos ĉu aĉeti aŭ ne lian/ŝian laboron. Por malmulte elspezi, vi eĉ povos aĉeti mp3-dosierformate...
Ĉia alia maniero akiri muzikon, en malgrandega merkato kiel tiu esperantista, tutsimple mortigos porĉiame la muzikon en nia lingvo. Senespere.
Prilabori diskon, fakte, ege pli kostas ol prilabori, ekzemple, libron (pri tio, vi legu la tutan diskutadon http://www.ipernity.com/group/36542/discuss/14014)
Piratado mortigas muzikon esperantistan. Malpli frue la esperantistoj ekkomprenos tion, malpli eble estos eviti la baldaŭan finan morton de la esperantista muzikarto, kiu tre pli proksimas ol kiom ĝenerale kredate de la esperantistoj.
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (And… has replied to •>eôbo<• | ♪ vinilko…Mi milojn da eŭroj perdeblajn tute ne havas.
Pri la kostoj de profesia diskoproduktado, bv legi miajn komentojn ĉe:
http://www.ipernity.com/group/36542/discuss/14014
(precipe vidu la du komentojn:
http://www.ipernity.com/group/36542/discuss/14014/comment/11330197#comment11330197
kaj:
http://www.ipernity.com/group/36542/discuss/14014/comment/11365525#comment11365525)
[???ESPERANTO???]
1) la neesperantistoj estas miliardoj,
2) ili koncentriĝas en landoj kaj en teritorioj laŭ la parolataj lingvoj (la koncentriĝojn konsistigas milionoj kaj milionoj da samlingvanoj),
3) ili parolas sian nacian lingvon (la lingvon de sia kantoarto) po 16 horoj tage,
dum
1') la esperantistoj (la veraj esperantistoj, tiuj kiuj vere regas la lingvon sufiĉe por iomete kompreneti kantojn), estas dekmiloj (maksimume),
2') ili estas pulvore dissemataj sur la tuta tera surfaco,
3') ili parolas Esperanton (la lingvon de sia kantoarto) po kelkaj horoj monate.
Tiaj diferencoj (kaj tre multaj aliaj, precipe tiuj rilatantaj la ekonomiajn struktur-eg-ojn de la soci-eg-oj naciaj komprare kun la ekonomiaj struktur-et-oj de la komunum-et-o esperantista; kaj ankaŭ la diferencoj rilatantaj aliajn ekonomiajn faktojn - ekzemple la fakto ke estas proporcie* ege ege ege pli kosta la produktado kaj la distribuado de 500 KDoj ol la produktado kaj distribuado de 500.000 KDoj)... ĉiuj tiaj diferencoj kaŭzas tion, ke estas absolute kaj komplete nekompareblaj la merkatoj muzikaj de la (ĉefaj) nacilingvoj mondaj, kun la merkat-et-et-et-et-et-et-et-o muzika de la lingvo Esperanto.
[*se ni konsideras la produktadokoston de unu KD]
En tia merkat-et-et-et-et-et-et-et-et-et-et-et-et-et-o esperantista, la ekapero de la muzika piratado estas nune kaŭzanta tion, kion ĝi ne sukcesas kaŭzi en la merkatoj muzikaj de la lingvoj naciaj: ĝi estas kaŭzanta la kompletan morton (cetere tre rapidan) de la tuta muzikarta merkato esperantista.
Plurestos nur bagatelaĵoj komplete neprofesiaj (http://www.ipernity.com/doc/55897/3937815), pro tio ke ilia produktado kostas tute nenion (neniom da mono, neniom da vera laboro)...
Dume, malaperos ĉiuj tiaĵoj: http://www.youtube.com/watch?v=mb8aaPOX-sM
[???ESPERANTO???]
(Ligilo: http://www.slideshare.net/szolzol/zeneipar-20-zleti-modellvlts-a-zeneiparban)
Zoltán Szoleczki
Ŝanĝi strategion en la muzikindustrio
Ekonomika studaĵo
1. La celo de mia studaĵo
En la lasta jardeko la abunde produktantaj merkataj branĉoj - kiel ekzemple softvara, kinoarta, libro- kaj muzikeldona - multe ŝanĝiĝis. Pro la Interreto ŝanĝiĝis la kutimoj de la konsumantoj, pro tio la ĝistiamaj merkataj strukturoj komencis disfali. La muzikeldonado estis unu el la plej gravaj suferantoj de tiu ŝanĝo. La aktualeco de la problemo, cetere mia interesiĝo,same pri la muziko kiel pri la strategio, instigis min esplori tiun temon. La celo de mia studaĵo estas pruvi (kontraŭ la ofte ripetata banalaĵo), ke la merkato de muziko ne estas en ekonomia krizo, sed okazas tia transformiĝo, ke samtempe la merkato de muziko (kiel avangardo de la najbaraj merkataj branĉoj) estas la unua, kiu povas profiti el la diĝita mastrumado. La demando estas: Kiaj merkataj strukturoj estas taŭgaj por tio.
En mia studaĵo mi analizos la tradician muzikmerkatan modelon surbaze de merkataj modelstrukturoj, mi prezentos la merkatajn tendencojn, poste la sekve aperintajn merkatajn modelojn mi komparos kun la pli fruaj. Dum mia esplorado mi observis la problemon el la vidpunkto de strategiocentra manaĝero, aplikante plejparte sekundaran konkludadon helpe de analizado pri esploroj, publikigoj, statistikoj koncernaj enlandajn kaj internaciajn merkatajn modelojn. Por analizi la enlandan situacion helpis min ĝisfunda intervjuo kun la manaĝero de la ensemblo Irie Maffia.
La temo estas pli vasta, ol la kadro de tiu ĉi studaĵo, kaj vekas plurajn demandojn, kiujn mi ne havis eblon respondi pro formaj kaj verko-strukturaj kialoj, do kvankam senĉese mi observis, sed ne eksplikis la karakterizajn trajtojn, kiuj koncernas negocaferojn (business), konduton de konsumantoj, kaj kopirajtojn. Same mi ne traktas konkuran sferon de entreprenoj, mi ekzamenas nur la situacion de la tuta merkata branĉo. En la unua parto de la studaĵo mi prezentas la rimedojn, kiujn mi aplikis por la analizado (valor-ĉen-analizado (?) merkata modelkonstuo (?)), kaj mi difinas ilian lokon en la funkciado de merkata strategio. Poste mi analizas la tradician merkatan modelon de la muzika branĉo, mi prezentas ĝiajn novajn tendencojn (trend), kaj ties efikojn al la pli fruaj modeloj. En la tria parto mi analizas la novajn, sukcesajn merkatajn modelojn, kaj mi prezentas ilin ankaŭ per konkretaj ekzemploj. Poste mi montras la enlandan situacion, fine mi faras prognozon pri la futuro.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to V I Z I László*Vi daŭre volas malkompreni, Laszlo.
Tiaj studadoj estas faritaj relative al merkatoj "normalaj", "nacilingvaj", "veraj"; ne al merkatoj - mi kuraĝu diri - "preskaŭ neveraj" kaj "preskaŭ neekzistantaj" kiel tiu esperantista.
Pri la "preskaŭ nevera" merkato muzika esperantista, studadoj tiaj valoras tute nenion.
Anstataŭ teoriumi per maltaŭgaj teroriaj iloj, provu vi mem profesinivele konkrete produkti kaj distribui muzikon en Esperanto, ene de la Esperantujo, per iu ajn metodo de vi taksata la plej taŭga. Vi tuj praktike ekkomprenos pri kio mi estas parolanta.
Cetere, pri la diferenco inter la Esperantujo kaj la mondo "vera", rilate al muzikarta merkato, vidu mian supran respondon:
http://www.ipernity.com/blog/28233/267174/comment/11354771#comment11354771
[???ESPERANTO???]
V I Z I László* has replied to Anĉjo PacHorano (And…"Anstataŭ teoriumi per maltaŭgaj teroriaj iloj, provu vi mem profesinivele konkrete produkti kaj distribui muzikon en Esperanto, ene de la Esperantujo,"
Nur "ene de Esp-ujo" ne estas kondiĉo.
Sed, se mi ekhavos iom konsiderindan sumon, mi certe provos tion. Eble ne tiom tre profesie, sed la registra nivelo de mia amiko kontentigus la pretendojn de TRE vasta tavolo inter ni. Vi kompreneble ne aĉetos tiun diskon, sed tia kvalito farus jam iom da profito post 25-30 venditaj diskoj, tiel, ke ĝi kostus maksimume 7 eŭrojn. Kompreneble mi ne multe okupiĝus pri oficialaj aferoj, mi aranĝus ĉion en amika rondo.
Okaze de mendo mi enpuŝus krudan diskon en mian diskilon, kaj ek!
Ligilo por la atingebla (teknika, ne muzika!!!) kvalito:
http://www.ipernity.com/doc/61797/8700432
Vi pensas ke ne...
Mi scias ke ja jes...
Laszlo: "Vi kompreneble ne aĉetos tiun diskon"
La problemo ne estas ke ĝin ne aĉetus mi, sed ke ĝin ne aĉetus la neesperantistoj... (vidu: http://www.ipernity.com/group/36542/discuss/14014/comment/11350670#comment11350670)
Cetere, estas tre pridubinde ke la esperantistoj mem aĉetus ĝin (vidu: http://www.ipernity.com/group/36542/discuss/14014/comment/11341837#comment11341837)
[???ESPERANTO???]
Prave. Ĝuste tial mi elspezus nur tiom, kiom mi eĉ puvus perdi/oferi por Esperanto.
Prave al vi: ĝuste tial neniu profesinivela artisto plu faros pluajn diskojn en Esperanto...
[???ESPERANTO???]
V I Z I László* has replied to Anĉjo PacHorano (And…En Hungario tute profesiaj muzikistoj/kantistoj ricevas jare 200-500-700 eŭrojn kaj simile pro la venditaj (ne tiom tre malmultaj) diskoj, ili tamen ne rezignas.
Ili vivas el koncertoj, personaj prezentoj ktp. Diskoj estas por ili reklamo.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to V I Z I László*Kapitalismo????
Vere vi ne komprenas, Laszlo, ĉi tie kaj la produktistoj kaj la artistoj (foje ili estas eĉ la samaj homoj) estas la "laboristoj ekspluatataj", dum la "ekspluatistoj" estas la piratoj!
Laszlo: "En Hungario tute profesiaj muzikistoj/kantistoj (...) vivas el koncertoj, personaj prezentoj ktp. Diskoj estas por ili reklamo."
Tio MALEBLAS en Esperantujo!!!!
Kiom da koncert-eblecoj ekzistas jare en la tuta Esperantujo? Kiom da koncertoj eblas jare fari en nia et-eta mond-eto verdstel-eta? Ĉu vi scias kiom kostas veturigi unu tutan bandon (ekzemple 6 homojn, kun tuta sia instrumentaro) 1000 aŭ 1500 kilometrojn for de sia hejmurbo? Kaj kiu havos la monon por krome pagi ilian laboron (ilian koncerton)? Kiom ili estos pagitaj, pro la nura laboro (do, krom la veturelspezoj)?
[???ESPERANTO???]
V I Z I László* has replied to Anĉjo PacHorano (And…Tamen, mi pardonpetas, sed mi jam milfoje diskutas pri tiu temo, kaj multe legas dum dekdu jaroj...
Ofte mi provas klarigi pri la noveco de la reto : ekzistas certe multe da eblecoj, sed oni pli ofte auxdas tute ne-realajn proponojn. Sed mi ne estas tre bone por klarigi...
Do mi shatus diskuti kun homojn kiuj provis pli da unu monato la programarojn Spotify kaj LastFM (kun la Firefoxa gadgheto por ligi LastFM kaj Spotify).
Oni povas ne shati tiun novan ilon, sed oni ne povas lukti kontraux. Estus senfine lukto, kaj por kio ? Chu por la bono de la homaro ? Kial tiuj novaj iloj vere ghenas ? Nur char ni bezonas artistojn, kaj char ili bezonas monon por vivi ! Do krei novan sistemon. Simple. Kiel por la radio, ekzemple.
Dankon pro via laboro kaj pro via krio por savi esperantan muzikon.
Do, kion fari urghe ?
1) meti rapide albumojn en Deezer / Spotify ktp por ebligi efikan reklamon, por ricevi iomete pli da monon, kaj por grandigegas esperantujon.
2) samtempe, petas esperantistojn je reklami en iliaj paghoj por konigi kaj savi esperantistan muzikon.
3) Proponi tri manieroj por helpi : acheti discon, acheti retan albumon, pagi 1€ au (espere) pli, monate, por havi sian nomon sur tabulo kaj ricevi kelkafoje novajhon de la muzikon dum laborado de la artistoj.
Eble provi vendi ankau belajn vestajhojn, tasojn, ktp...
Laszlo,
Dankon pro viaj tradukoj, kaj pro viaj rektaj demandons.
Ghis
http://www.ipernity.com/blog/61797/267735
Anĉjo PacHorano (And… has replied to V I Z I László*Karega Laszlo!
MI
K-O-R-E-G-E
D-A-N-K-A-S
VIN !!!
[???ESPERANTO???]
Sign-in to post a comment.