|
| Multilinguismo - © EU |
|
| Leonard Orban - © EU |
Karegaj samideanoj,
la Eŭropunia Komisionano Leonard Orban, kiu respondecas, ĉe la Eŭropa Komisiono, pri Multlingvismo, startigis la unuan (kaj ĝisnune ununuran) publikan oficialan institucian EU-an ret-forumon VERE PLURLINGVAN!
Ĝis nun, aliaj Komisionanoj startigis oficialajn blogojn (retajn taglibrojn) kaj forumojn, sed ili uzis perskaŭ nur la anglan por verki siajn artikolojn/tekstojn. Ĝuste pro tio, volontula tradukgrupo nune kunordigata far Leo de Cooman elektis, antaŭ pli ol unu jaro, la plej gravan el tiuj forumoj (la forumo de la Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Margot Wallström, kiu respodencas pri Komunikado kaj Instituciaj Rilatoj) por aldoni en ĝin, krom la anglan, la plejeble grandan nombron da oficialaj EU-aj lingvoj, pere de tradukoj volontule faritaj per Esperanto kiel pont-lingvo (pli da informoj pri la projekto legeblas ĉe users.telenet.be/griza_leono/Plurlingvigi.htm )
Do tre gravas, ke nun la Komsionano pri Multlingvismo Leonard Orban startigis novan oficialan forumon, kiu jam dekomence estas VERE MULTLINGVA!
Enirante en ĝin pere de la retadreso:
forums.ec.europa.eu/multilingualism
vi povos elekti VIAN DENASKAN (!!!) oficialan EU-an lingvon, kaj sekve legi la artikolojn/tekstojn de Orban skribitajn per tiu lingvo!
Sub la tekstoj de Orban (skribitaj per via denaska oficiala EU-a lingvo), vi povos legi komentojn de aliaj vizitantoj de la retejo, skribitajn per ĉiuj EU-aj lingvoj.
Ĉu eble la nova retejo de Orban estas la tre ŝatata kaj longe atendata respondo de la Eŭropa Komisiono al la daŭra kaj persista agado de la grupo de Leo de Cooman, ĉe la blogo de la S-ino Wallström?
Eble jes
Eble ne
La gravega fakto estas ke, ekde nun, la Eŭropuniaj esperantistoj havas PLIAN bonegan ŝancon (krom tiu ankoraŭ nun daŭre liverata far la tradukgrupo kiu laboras por mult-lingv-igi la blogon de Margot Wallström) por KONKRETE MONTRI al la ne-esperantistoj la utilecon kaj la efikecon de Esperanto kiel VERE INTERNACIA, NEŬTRALA KAJ “LINGVRAJTE JUSTA” HELPLINGVO.
Kiel tio fareblas?
1) Se vi volas paroli pri ĝeneralaj politikaj temoj, kiuj rilatas la Eŭropan Union, ekspluatu la konsilojn (kaj, se vi deziras, la senpagan tradukservon) liveratajn de la grupo de Leo de Cooman, rilatantajn la retan taglibron de la Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono MARGOT WALLSTRÖM (bv legi users.telenet.be/griza_leono/Plurlingvigi.htm )
2) Se vi volas paroli pri multlingvismo, lingvoj en la EU, kaj pri la lingvaj problemoj, eniru (per la retadreso forums.ec.europa.eu/multilingualism ) en la VERE PLURLINGVAN retan forumon de la EU-a Komisionano pri Multlingvismo, LEONARD ORBAN, legu liajn artikolojn per via propra nacilingvo kaj - GRAVEGE - rekte partoprenu la debaton, aldonante viajn komentojn DULINGVE: kaj per ESPERANTO, kaj per VIA DENASKA OFICIALA EU-A LINGVO (do, bonvolu NE UZI la anglan - krom se la angla estas via DENASKA lingvo, KOMPRENEBLE!).
Per tiaj agadoj, vi propagandos Esperanton (kaj la temon de lingva demokratio) per KONKRETA MONTRADO de ĝia utileco, kaj tio estas tre rimarkinde pli efika ol propagando bazita NURNURE (ĵus inventita neologismo!) sur teoriaj argumentoj.
Fakte, la ideo kiu inspiris la laboron de la tradukgrupo, kiu volontule laboras ĉe la reta taglibro de Wallström, jenas: niaj esperantistaj opinioj ja estas pridubeblaj (kiel ĉiuj opinioj!), sed niaj “faktoj” ne... Angloj prave kutimas diri: “You can’t fight against facts: they don’t mind at all!” [“Vi ne povas kontraŭbatali la faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via batalado!”]
Amike salutas ĉiujn el Italio,
Anĉjo Pac-Horano
Send a message
Search for members


Griza Leono says:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
:-)
Mondocivitano says:
František Horáčekpro says:
Kara Ancxjo grandan dankon por viaj iniciatoj!
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
:-)
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
mi ankoraŭ ne vidis vian komenton en la Orbana retejo...
Ĉu eble vi forgesis doni, post esti verkinta vian tekston, la rezulton de la simpla "kontraŭSPAMa" adicio?
Ardo says:
Roland Platteau says:
Jam estas ŝoka ke kiel ĉiam! .. tiu retejo kiu volas anaŭenigi la ideon de Eixropo kaj diallogo ktp ktp estas ;... en la angla. Poste oni rimarkas , ke ekzistas ia aneksa paĝo titolita - la ĉerizo sur la kuko! aŭ ĉu pretervola humuro? - "Invited languages" (tio estas ĉiuj la aliaj!!) Eble estus komprenebla se la TT-ejo estu brita, ne! ĝi estas tute plurnaciaj, inter la redektatoj nur unu estas brita.
Kaj mi trovis nur kelkajn etajn aludojn al Esperanto en la artikoloj, kaj tio por diri
www.newropeans-magazine.org/content/view/4672/110
"Esperanto ... it is an intellectual construction that will never fly."
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Estas interesa la neracia aroganteco de tiuj, kiuj tute certas povi antaŭvidi la estontecon...
Aŭ eble ne temas pri aroganteco, sed pri la psikogiaj reagoj al EO, pri kiuj parolis nia karmemora Claude Piron...
Jakvopro says:
amike jakvo
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Minosun says:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
:-)
[???ESPERANTO???]
Jasu says:
Mi dankas vian klopodon.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Arigato'
[???ESPERANTO???]
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
forums.ec.europa.eu/multilingualism/?p=12&cp=9#comments
Laŭ mi, ne estas "eble jes, eble ne".
Orban estas klare ĉu malhonesta homoj, ĉu idiota neklerulo.
Plej probable li estas ambaŭ...
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
;-)
[???ESPERANTO???]
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Tio signifas, kiel Przemek diris, ke nek s-ro Orban, nek la aliaj eŭropaj civitanoj povas kompreni la eldiraĵojn de eŭropeanoj, kies lingvon ili ne scipovas. Kaj ne la civitanoj inter si.
Do, mi bone komprenis kion vi deziras, mi jam komencis kaj eble daŭrigos, sed... sen iluzioj.
NI ne esperu bonvolon de la "majstroj" (kiel bone nomis ilin Przemek...). Ili komprenas nur la konfronton...
Fine, ankaŭ en mia blogon mi metos miajn reagojn ĉe Orban.
=======================
Mi konsentas pri viaj klopodoj funkciigi la Orbanan forumon kiel montrilo. Sed ĉu vi ne opinias, ke oni povus tion fari ankaŭ ĉi-tie? Mi miras, ke iuj esperantistoj vizitas artikolojn de samideanoj, kaj ne skribas eĉ ne tri vortojn, dum stultegaj blogoj ricevas amason da "komentadojn" kiuj estas esence malplena je signifo...
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ĝuste pro tio mi ĉiam aldonas, piede de ĉiu mia artikolo aŭ komento, en iu ajn loko de Ipernito (ĉu mia, ĉu de iu alia iperntano, kies paĝojn mi vizitis) retligilon al la "Kurso de Esperanto" de Carlos Pereira.
Miaopinie tre gravas Ipernito ĝuste pro tio, ke en ĝi e-istoj povas malfermi sin al la ekstera mondo, montrante samtempre al ĝi kiel la "neŭtrala" peresperanta lingva komunikado funkcias...
[???ESPERANTO???]