Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) Published on August 4, 2009
by Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)'s blog

Browse posts
★Esperanto - italiano★ 2120 esperantistoj en Ipernito! - 2120 esperantisti in Ipernity!
Posted on September 13, 2009
82a KONGRESO DE SAT: Gazetartikolo 2009
Posted on September 7, 2009
82a KONGRESO DE SAT: Unuafoja kongresano
Posted on September 7, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
82a KONGRESO DE SAT: Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2009
Posted on August 5, 2009
82a KONGRESO DE SAT: Raporto kaj Flugfolio de la Pacista Frakcio
2 comments (latest 4 months ago)
Giovedì 23 Luglio, Milano: CONCERTO DEI RÊVERIE (ingresso libero)
Posted on July 14, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
VENU AL LA SAT-KONGRESO 2009 EN MILANO, ĝi baldaŭ komenciĝos!
Posted on July 12, 2009
★Esperanto - italiano★ 2000 esperantistoj en Ipernito (=2,5%) ! - 2000 esperantisti in Ipernity (=2,5%) !
Posted on July 4, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
Esperanto is
Posted on July 3rd, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 170 times

82a KONGRESO DE SAT: Raporto kaj Flugfolio de la Pacista Frakcio

Tuesday August 4, 2009 at 04:56PM

Dimanĉon la 19an de Julio de la 2009a, okazis, ĉe la Milana SAT-Kongreso (www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009), la kunsido de la Frakcio Pacista de la Sennacieca Asocio Tutmonda (www.satesperanto.org).

La gekamaradoj Colette kaj André Weiss (ĉefaj aktivuloj de la pacista frakcio) pretigis, por tio, raporton (kiu estis publike legita de André) kaj flugfolion (kiu estis disdonita al la ĉeestantoj).

Sekvis publika debato inter la ĉeestantoj.

Mi registris la tuton, sed bedaŭrinde la alŝuto-limoj fiksitaj de Ipernito por la ne-PRO-membroj ne permesos al mi alŝuti la registraĵon en mian Ipernitan spacon antaŭ la unuaj monatoj de la 2010 jaro.

Pro tio, mi komencas jam ekde nun publikigi kaj la Raporton kaj la Flugfolion, surbaze de interkonsento inter mi kaj la gekamaradoj Weiss. Mi do dankas ilin, pro tio ke ili sendis al mi ĉi tiujn du dokumentojn, por ke mi publikigu ilin.

Anĉjo.



RAPORTO

Karaj Gekamaradoj,

Jam vi legis, en la raporto de la Plenumkomitato, la agojn de la Pacista Frakcio dum la pasinta jaro. La Pacista Frakcio sendis :
- dokumentojn al bulgaraj gekamaradoj,
- leteron al la franca Ĉefministro,
- leteron al Nobelpremiito pri la Paco,
- retmesaĝojn al la Ambasadoro de Israelo kaj al la Reprezentantino de la Palestina Aŭtoritato,
- retmesaĝon al la Ambasadoro de la Ĉeĥa Respubliko,
- ktp …(kaj tiel plu)

Hodiaŭ ni prezentas kaj diskutos du punktojn :

Unua punkto :
La kontraŭpersonaj minoj,


Ekde pluraj jaroj, la Kongreso de SAT sendas al la Ambasadoj de Ĉinio, Finnlando, Hindio, Israelo, Pakistano, Rusio kaj Usono, leteron por peti, ke tiuj landoj subskribu la Konvencion de Otavo. Ĉiam, la letero estas esperante skribita, kaj la duoblaĵo de ĉi tiu estas skribita laŭ la parolata lingvo en la lando, kiu organizas nian Kongreson. Ĉi tiu jaro ni deziras daŭrigi tiun agon. Do, ni proponas la sekvantan paragrafon por la Deklaracio :

« La 82-a ( okdek dua) Kongreso de SAT … … … … … rememorigas al la Ambasadoroj de Ĉinio, Finnlando, Hindio, Israelo, Pakistano, Rusio kaj Usono, ke ekde pluraj jaroj SAT skribis por peti, ke tiuj landoj subskribu la Konvencion de Otavo. Ĝis nun neniu el tiuj landoj subskribis ĝin. De nove SAT firme petas, ke rapide ili subskribu tiun Konvencion de Otavo. »

Jen la letero, kiun ni proponas sendi : ekzemple la letero al la Ambasadoro de Finnlando.

Sinjoro Ambasadoro,
Ekde pluraj jaroj la Kongresanoj de SAT sendas leteron al la Ambasadoro de Finnlando en la lando, kie okazas ilia Kongreso.
Ĉiun jaron, la letero petas intervenon de la Ambasadoro ĉe la Registaro de Finnlando por ke ĉi tiu subskribu la Konvencion de Otavo. Ĝis nun, nia movado neniam ricevis respondon.
Tiun jaron, ni ripetas nian peton. Sinjoro Ambasadoro vi scias kaj la Registaro de via lando scias ke la kontraùpersonaj minoj ĉiam mortigas kaj precipe mortigas civilulojn.
Esperante, ke finfine ni estos aŭdataj, bonvolu akcepti, Sinjoro Ambasadoro, la respektoplenajn pacistajn salutojn de la Kongresanoj de SAT.


Finnlando estas la sola lando de Eŭropa Unio, kiu ne subskribis la Konvencion de Otavo. Nia Finna Kamarado Antero Harju diris al ni, ke la Finna Registaro, sed ankaŭ la plimulto de la Finna Popolo ne estas favoraj pri tia subskribo, ĉar Finnlando kaj Rusio proksimume havas 1313 (mil tricent dek tri) kilometrojn de komuna landlimo.

Dua punkto
La pafaĵoĵetoj el bomboj,

En la Gvidrezolucio de la 81-a (okdek unua) Kongreso de SAT en Kazanlako, iu paragrafo indikis:

« La 81-a (okdek unua ) Kongreso de SAT, … … … … proponas, ke la LEA-oj, SAT-rondoj kaj SAT-anoj rapide skribu al sia respektiva registaro por ke ĝi subskribu la Konvencion, projektitan en Oslo en decembro 2008 (dumil ok), malpermesontan la uzon de kelkaj pafaĵoĵetoj el bomboj. »

Ni esperas, ke pluraj kamaradoj skribis al sia registaro !
Nun, ĉiam pri la pafaĵoĵetoj el bomboj necesas daŭrigi la batalon.
Por ke la Konvencio de Oslo validiĝu, necesas, ke 30 (tridek) landoj ratifu ĝin. Ni disdonos flugfolion, kiu klarigas tion.
Ni jam sendis la flugfolion al 27 (dudek sep) gekamaradoj ne-ĉeestantaj en la Kongreso per retmesaĝoj kaj leteroj.
Sed la flugfolio estis redaktita kaj presita tuj post la 1-a (unua) de julio. Ĝi ne estas ĝisdata, ĉar poste, ni eksciis ke Germanio, Japanio, Luksemburgio, San-Marino ratifis la Konvencion de Oslo. Do, 14 (dek kvar) ŝtatoj ratifis la Konvencion, kaj ne 10 (dek) tiel, kiel tio estas indikita en la flugfolio.
Ni opinias, ke unue la civitanoj, do la SAT-anoj de subskribintaj landoj, kiuj ne ratifis la Konvencion, agu ĉe sia registaro antaŭ ol la Kongreso de SAT siavice agu. Tial la paĝdorso de la flugfolio indikas la landojn, kiuj ne ankoraŭ ratifis la Konvencion de Oslo. La substrekitaj nomoj de landoj informas, ke SAT-anoj loĝas en ili.
Ekde la februara monato, ĉiun monaton ni sendis retmesaĝon al la Prezidento de la Franca Respubliko, nome de la Pacista Frakcio de SAT. La retmesaĝoj petis, ke Francio ratifu la Konvencion de Oslo. La maja retmesaĝo estis kadre de la Internacia Kampanjo de CMC (Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj). Ni rememorigas, SAT estas membro de CMC.
Ni ricevis tri respondojn al niaj retmesaĝoj. Du respondoj informis nin, ke la Prezidento intervenis ĉe la Ministro pri Eŭropaj kaj Eksterlandaj Aferoj.
La lasta respondo estis letero de la Ministrejo pri Eŭropaj kaj Eksterlandaj Aferoj, kiu informis nin, ke la Konsilio de Ministroj de la 10-a (deka) de junio aprobis la projekton de leĝo rilate la Konvencion de Oslo.
Plie, nia amiko, la franca deputito François Rochebloine (Francisko Roŝbluan), kiu estis la raportanto ĉe la Franca Nacia Asembleo pri la projekto de la leĝo, rajtigonta la ratifon de la Konvencio de Oslo, informis nin, ke Francio post nelonge estos ratifinta la Konvencion de Oslo.
Ni proponas la sekvantan paragrafon por la Gvidrezolucio :

« La 82-a (okdek dua) kongreso de SAT … … … … petas, ke la kamaradoj, kiuj loĝas en la subskribintaj landoj, kiuj ne ankoraŭ ratifis la Konvencion de Oslo, intervenu ĉu ĉe Parlamentanoj, ĉu ĉe la Registaro de sia lando por ke ilia lando rapide ratifu la Konvencion kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj ».

Krome ; unu aŭ pluraj gekamaradoj loĝas en la jenaj landoj : Argentino, Brazilo, Ĉinio, Estonio, Finnlando, Grekio, Israelo, Koreio, Latvio, Mongolio, Novzelando, Pollando, Rumanio, Rusio, Serbio, Slovakio, Ukrainio, Usono. Tiuj landoj ne ankoraŭ subskribis la Konvencion de Oslo.
Inter la ne-subskribintaj landoj, ni trovas Serbio(n). Nu, tiu lando multe suferis pro bombadoj de NATO, kiuj ĵetis sur Serbio(n) kvantegon de pafaĵoĵetoj el bomboj.
Tial, kie ajn tio eblas, ni petas de niaj gekamaradoj, ke ili intervenu ĉe siaj regantoj por ke ilia lando subskribu, kaj poste ratifu tiun Konvencion.
_______


Por voĉe prezenti tiun raporton, mi faris grandajn klopodojn. Do, ĉu nun vi demandos nin pri ĝi, nu Colette respondos al la demandoj.

_______



FLUGFOLIO

Ni agu

Ni agu ankoraŭ

Ni agu ĉiam

82-a Kongreso en Milano, julio 2009.

___________________________

Pafaĵoĵetoj el bomboj

Subskribo de la Konvencio de Oslo : La 1-an de julio 2009, nur 98 ŝtatoj subskribis la Konvencion kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.

Ratifo de la Konvencio de Oslo : La 1-an de julio 2009, nur 10 14 ŝtatoj subskribis kaj ratifis la Konvencion kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.

La ratifo gravas, ĉar :

- laŭ la 17-a artikolo de la Konvencio, ĉi tiu validiĝos por la ŝtatoj, kiuj subskribis kaj ratifis ĝin, nur la unuan tagon de la sesa monato post la trideka ratifo. Por la subskribintaj ŝtatoj, kiuj ratifos ĝin post la trideka ratifo, la Konvencio validiĝos la unuan tagon de la sesa monato post la ratifo de tiu ŝtato.

Plie

- laŭ la 3-a artikolo de la Konvencio, la ŝtato, kiu subskribis kaj ratifis ĝin, devontigas sin detrui ĉiujn pafaĵoĵetojn el bomboj malpermesitajn en la Konvencio plej malfrue 8 jarojn kaj 5 monatojn post la dato de sia ratifo de la Konvencio.

Do, laŭ la pli bona el hipotezoj : se 30 ŝtatoj ratifus la Konvencion antaŭ la 1-a de januaro 2010, la Konvencio validiĝus nur la 1-an de junio 2010 kaj la 30 unuaj subskribintaj kaj ratifintaj ŝtatoj havus limtempon de 8 jaroj por detrui siajn stokojn de malpermesitaj pafaĵoĵetoj el bomboj, t.e. ĝis la 1-a de junio 2018.

Ni intervenu por rapida ratifo.



SAT estas membro de CMC

CMC : Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.



Subskribintaj landoj, kiuj ne ratifis la Konvencion de Oslo.

Afganio

Angolo

Aŭstralio

Belgio

Benino

Bolivio

Bocvano

Bosnio-Hercegovino

Britio

Bulgario

Burkino

Burundo

Centrafrika Respubliko

Ĉadio

Ĉeĥio

Ĉilio

Danlando

Eburbordo

Ekvadoro

Fiĝioj

Filipinoj

Francio

Gambio

Ganao

Germanio

Gvatemalo

Gvineo

Gvineo-Bisaŭo

Honduro

Hungario

Indonezio

Islando

Italio

Jamajko

Japanio

Kabo–Verda

Kanado

Kenjo

Kolombio

Komoroj

Kongo DR

Kongo PR

Kostariko

Kroatio

Kuk-Insularo

Libano

Lesoto

Liberio

Liĥtenŝtejno

Litovio

Luksemburgio

Madagaskaro

Makedonio

Malavio

Malio

Malto

Moldavio

Monako

Montenegro

Mozambiko

Namibio

Nauro

Nederlando

Niĝerio

Nikaragvo

Nov-Zelando

Palaŭo

Panamo

Paragvajo

Peruo

Portugalio

Ruando

Salvadoro

Samoo

San-Marino

Sao-Tomeo kaj Principeo

Senegalio

Slovenio

Somalio

Sud-Afriko

Svedio

Svislando

Tanzanio

Togolando

Tunizio

Ugando

Urugvajo

Zambio

La substrekitaj nomoj de landoj indikas ke SAT-anoj loĝas en tiuj landoj.



___________________________

Landoj, kiuj subskribis kaj ratifis la Konvencion de Oslo.

Albanio, Aŭstrio, Hispanio, Irlando, Laoso, Meksiko, Nigerlando, Norvegio, Sieraleono, Vatikano.

___________________________



Propono de paragrafo por la Gvidrezolucio de la 82-a Kongreso

La 82-a Kongreso …

petas, ke la kamaradoj, kiuj loĝas en la subskribintaj landoj, kiuj ne ankoraŭ ratifis la Konvencion de Oslo, intervenu ĉu ĉe Parlamentanoj, ĉu ĉe la Registaro de sia lando, por ke ilia lando rapide ratifu la Konvencion kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.

2 Comments / add your comment?

Ronaldo (B.) says:
Dankon pro la raporto!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Dankon al vi pro via komento, kaj dankon al Colette kaj André pro la tekstoj.
De tempo al tempo bonvolu viziti mian albumon:
www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009
En gin mi iom post iom aldonos aliajn dokumentojn pri la kongreso (la aldonado estos iompostioma, kaj daŭros plurajn monatojn, pro informadikaj kialoj...)

Amike
Anĉjo
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...