Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) Published on November 6, 2008
by Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 405 times

Lajos Molnár: "Sendu gratulojn en Esperanto al la nova, usona prezidanto..."

Thursday November 6, 2008 at 12:12PM

Gekaraj, mi kopias ĉi sube (akirinte lian rajtigon) inviton kiun la amiko Lajos (Ludoviko) Molnár sendis al la esperantista reta diskutgrupo "Eŭropo 2".

Anĉjo.



Karaj Geamikoj!

Ĝoje mi informas Vin, ke la portempa retejo de Barack Obama ankoraŭ vivas, kaj mi sukcese povis sendi gratulmesaĝojn al ambaŭ, sube menciataj, esperantlingvaj blogoj.

Vi verŝajne scias, ke en la retejo de Barack Obama aperis du esperantlingvaj blogoj.

La unua estas la esperantlingva teksto de lia (bonega!), berlina parolado.
(La tekston esperantigis S-ino Martha
Cardenas. Gratulon pro la grandioza iniciato!)

Vidu la retejon: tinyurl.com/5dy484

Ĝis nun aperis 23, esperantlingvaj alparoloj. Estas dezirinde aperigi esperantlingvajn gratulojn, ĉar tiel la taĉmento de Obama povus senti la simpation de la por-esperantaj agantoj...

La dua estas tiu de nia, kara, flandria amiko Leo De Cooman, pri la signifo de la lerneja instruado de Esperanto.

Vidu la retejon: tinyurl.com/5p2mfu

Ĝis nun aperis 12 alparoloj.

Ni petas Vin Ĉiujn gratuli al la ĵus elektita, nova prezidanto de Usono kuraĝe - en Esperanto!

Eble S-ino Martha Cardenas tradukos anglen la pli longajn gratulojn...

(Por alparoli unue oni devas registriĝi, kaj scii kelkajn anglajn
vortojn...)

************************************************************************

La unuan fojon okazas en la historio, ke en la kampanjo de usona prezident-kandidato aperis Esperanto, kiel egalrajta lingvo apud la angla. Mem la fakto, ke la stabo de Barack Obama ne forigis dum la pasintaj, pli ol tri monatoj la esperantlingvajn mesaĝojn, estas grandsignifa. Ni devas eluzi tiun ĉi eblecon.

Mi scivolas, ĉu la stabo de John McCain estus permesinta la aperon de esperantlingvaj mesaĝoj???

************************************************************************

Kun plej amikaj salutoj
Ludoviko Moln'ar
Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

PS.: Bonvolu plusendi tiun ĉi mesa'gon al Viaj fidindaj geamikoj! Dankegon!

2 Comments / add your comment?

Dr. Molnár Lajos says:
Dankegon, kara Anĉjo!
Plej amike
Ludoviko
Posted 12 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Dankon al vi!

[???ESPERANTO???]
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...