Cxu tio trafas bezonon aŭ emon vian?
Kion vi opinias pri eksurso-gvidado far trejnitaj amatoroj?

Mi kun-gvidos gxin en Kvinpetalo (Francio, proksime de Poitiers), 10a-15a de junio 2014 kun Catherine Kremer. Temas precipe pri preparado de la ekskurso-gvidado por la 100a UK (Lille 2015). Ricxa, diversa programo, plejparte praktika, inkluzive vizitante tiun tre interesan regioneton.
Ni celas altan kvaliton de ekskursoj, i.a. evitante tradukadon kaj adaptante la cxicxeronadon al la kongresanaro. Ni fidas je la entuziasmo kaj la efika sin-preparado de la amatoroj.
Ĉiu partoprenanto progresos en multaj fakoj kaj scipovoj rilataj al ĉiĉeronado kaj eksurso-mastrumo, laŭ sia komenca nivelo. Kunlaborado estos unu el la bazoj dum kaj post la staĝo.

Catherine Kremer estas art-historiisto kaj profesia ĉiĉerono kun diversa sperto kaj klerigado, gvidas turismajn semajnojn en Esperanto.
Mi estas trejnisto pri team-kunlaborado kaj grup-vivigo, estis profesia internacia ĉiĉerono dum 15 jaroj, aktivadis pri justa turismo. Studis lingvojn, art-historion, turismon, konflitkt-mastrumadon.
kvinpetalo.org