Mia bulgarlingva blogo naskiĝis precize antaŭ unu jaro - je la fatala 13-a dato de marto, kiu en 2009 estis vendrede. La nomo ПЕТЪК 13 signifas en la bulgara VENDREDO 13.

La komenca ideo estis, ke ĉiuvendrede mi publikigi po 13 artikolojn je la 13-a horo. Poste mi rezignis pri tio, ĉar evidentiĝis, ke multaj homoj ne interretumas semajnfine. Do nuntempe mi nepre publikigas ion vendrede, sed ankaŭ alitage. Dume amasiĝis pli ol 13x13 artikoloj, kaj la blogo estas sufiĉe konata. Interalie pro/per ĝi mi iĝis gastiganto de la unua rentontiĝo de bulgaraj blogumantoj, kiuj verkas pri libroj.

Ĉirkaŭ triono de la artikoloj iel rilatas al Esperanto - plejparte per distraj tekstoj mi informas la neesperantistan publikon.

Antaŭ kelkaj monatoj ankaŭ nia katino Grimalkin ekhavis propran blogon. Dank' al Istvan Ertl Gri iĝis konata ankaŭ en EU-instancoj en Bruselo. :-) Provizore Grimalkin ne blogumas en Esperanto, sed estas ideo, ke ŝia blogo iĝu plurlingva.