Intervjuo kun Laŭlum (Li Shijun) - esperantologo, verkisto, tradukisto
2011-01-20

de Ivanka Stoyanova






Ivanka kaj Laŭlum en la Vintra Tago de Pekina Esperanto-Asocio decembre de 2010

Laŭlum estas la pseŭdonimo de Li Shijin, ĉina esperantisto, verkisto, tradukisto, akademiano, eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, estro de Ĉina Esperanto-instituto, ano de ŝtata komisiono pri tradukistoj kaj multaj aliaj titoloj kaj postenoj, kiujn mi nun intence ne mencios. Mi vidis lin por unua fojo en 2006 kiam ĈEL festis sian 55-jariĝon. Tiam ni mallonge interparolis, sed mi konstatis, ke li estas la plej elokventa esperantisto, kiun mi konas. Mi estis ege feliĉa, kiam en la komuna foto li staris apud mi.
En la 17-a de decembro 2010 Laŭlum tute neatendite vizitis min en mia kabineto. Mi havis interkonsenton kun Shanshan el Ĉina Radio Internacia en tiu tago intervjui min, kaj kiam ŝi telefonis, mi tuj proponis al ŝi intervjui Laŭlum kaj li volonte konsentis. Laŭlum estas 87-jara kaj mi miris, ke dum la tuta intervjuo li preferis stari. Sufiĉe longe li parolis, kaj tiel detale respondis al ĉiuj demandoj, vera plezuro aŭskulti lin.


Laŭlum respondas al intervjuo de Shanshan el Ĉina Radio Internacia.

Poste ni longe babilis kaj li rakontis al mi pri sia vivo. En lia familio estis 9 infanoj, li estis antaŭlasta kaj kiam li estis 13-jara la gepatroj mortis. Nun nur li vivas, ĉiuj liaj gefratoj mortis. Li diris al mi, ke dum sia tuta vivo li nur laboris per kaj por Esperanto.

Mi decidis intervjui lin, ĉar estus bone, se la tutmonda esperantistaro konas la vivon de Laŭlum kaj lian kontribuon al Esperanto.

Ivanka Stoyanova: Kiam kaj kiel vi eksciis pri la Internacia Lingvo Esperanto?

Laŭlum: En la jaro 1936, kiam mi lernis en la lasta klaso de elementa lernejo, foje mi aŭdis interparolon de parencoj pri la aktivado de studentoj en la kultura Movado de la Kvara de Majo en 1919. La bofrato de mia kuzo diris, ke iuj Beiping-aj progresemaj studentoj korespondis en Esperanto por teni siajn sekretojn. Tio estis la unua fojo, kiam mi aŭdis la nomon de Esperanto. En 1938, mi lernis la latinigan sistemon de la ĉina lingvo kaj tiam iu diris, ke Esperanto estas la latiniga sistemo por ĉiuj lingvoj de la mondo. En 1939, mi hazarde aĉetis broŝuron titolitan per Esperanto en Unu Monatoverkitan de s-ro Chen Junqing (verŝajne surbaze de angla lernolibro Step by Step in Esperantode M. C. Butler), ĝin legis en unu semajno kaj estis forte interesita de la mirinda lingvo kreita de Zamenhof. En 1940, mi partoprenis la Korespondan Esperanto-Lernejon kaj sub la helpo de miaj instruistoj Venlo Fon kaj Eltunko mi ellernis la elementan kaj mezgradan kursojn de Esperanto.

Ivanka: Rakontu iom pri via infaneco kaj familio

Laŭlum: Mi naskiĝis en kamparana familio de la vilaĝo Shatou (Sablejo) sur bordo de Hutuo-Rivero en Hebei-provinco. Mia patrino estis analfabeto tamen kun multaj popolrakontoj en sia memoro, kaj mia patro scipovis nur skribi sian nomon, tamen li tre ŝatis muzikon kaj pentraĵojn kaj lerte ludis trikordan plukinstrumenton. Tiu paro naskis 9 infanojn, tamen ne havis sufiĉe da rimedoj por ilin vivteni kaj 3 el miaj gefratoj mortis en infaneco pro malsano kaj malsato. Pro inundoj, trosekeco, akrida plago, pezaj impostoj ktp mia familio vivis malfacile. Tamen dank' al helpo kaj kuraĝigo de miaj plej aĝa frato kaj frato de mia patrino mi povis viziti lernejojn. Mi estis knabo febla, malsanema, neparolema, hontema kaj obeema. Mi unuafoje vojaĝis per trajno en mia dekjara aĝo kaj tiel forte impresiĝis pri ĝi, ke mi deziregis fariĝi inĝeniero kaj inventisto kiel T. Edison por savi nian landon duonkolonian. Kiam mi eniris mezlernejon somere de 1937, japana armeo sovaĝe invadis Ĉinion kaj mi kaj centoj da kunlernantoj devis kune fuĝi suden sub gvido de miaj instruistoj. Je adiaŭo al mia plej aĝa frato, li donis al mi sian biciklon, dezirante min helpi per tio en miaj malfaciloj, sed mi forvendis la biciklon kaj aĉetis librojn pri kemio kaj fiziko per la mono ricevita por kontentigi mian scivolemon. Mi tre ŝatis la naturajn sciencojn, inkluzive de astronomion en mia juneco kaj M. Kurio, Ejnŝtejno kaj Edison estis miaj adoratoj.
Ivanka: Kiam okazis viaj unuaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj? Ĉu vi multe vojaĝis pere de Esperanto eksterlande?

Laŭlum: Ni ĉinaj esperantistoj antaŭ la Liberigo ne kutimiĝis al parolo en Esperanto, pro manko de spertuloj kaj kontakto kun alilandaj esperantistoj. Ankaŭ mi ne parolis Esperante, eĉ kiam mi eklaboris en la redakcio de El Popola Ĉinio en 1950. En oktobro de 1952, 12-persona Islanda Kultura Delegacio vizitis nian landon. En la grupo estis veterana esperantisto s-ro Tobergur Todarson, kiu estis eminenta verkisto (kaj post lia morto ondiĝis muzeo pri li en Islando). Tiu maljuna sinjoro petis de ni helpon de Esperanta interpretisto, kaj mi estis asignita por la tasko. Dum la vizitado de tiu delegacio en nia lando, mi helpis ĉinigi pere de Esperanto poemon de la delegacia poeto-estro kaj ĉinigis parolojn saĝajn kaj spritajn de s-ro Tobergur en diversaj kunvenoj en Pekino, Nankino, Ŝanhajo, Hangzhou, Kantono kaj Wuhan. La sperto montris al mi, ke Esperanto estas ne nur facila sed ankaŭ kompetenta kaj tre klara interkomprenilo. Poste, s-ro Bohnel de la ĉeĥa ambasado deziris lerni la ĉinan lingvon per esperantisto, kaj mi estis taskita por lin helpi. Mi lin vizitadis en vesperoj post mia deĵoro en la oficejo kaj havis multajn agrablajn interbabilojn dum lia restado en Pekino. Ankaŭ la hungara mekanikisto s-ro Kiralj estis unu el miaj unuaj eksterlandaj esperantaj amikoj en la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Li venis al Pekino por helpi la uzantojn de hungaraj traktoroj. La praktikado montris al mi, ke Esperanto estas vere viva lingvo, kiu povas kontentigi ĉiajn bezonojn, eĉ por paroli sprite, eŭfemisme. Ekzemple, foje s-ro Tobergur diris al mi dum festeno: Mi volas maltrinki. Kaj mi tuj komprenis, ke li bezonas viziti necesejon.
Mi ne multe vojaĝis eksterlande kaj vizitis nur la urbojn Austin, Beogrado, Berlino, Bijalistoko, Bidgosch, Bukaresto, Ĉikago, Houston, Kamakura, Kioto, Kobe, Moskvo, Nagoja, Nara, Novjorko, Osako, Sofio, Toyonaka, Tokio, Varna, Varsovio kaj Zagrebo por partopreni Esperantajn aktivadojn. La partopreno de esperantistaj kongresoj, kunsidoj kaj seminarioj montris al mi, ke Esperanto jam estas tute kompetenta por bone plenumi la bezonojn de internaciaj kunvenoj kaj komunikado.


Vizito de ĉinaj esperantistoj en Beogrado post la UK en Varsovio, 1987

Ivanka: Ĉu viaj familianoj lernis Esperanton?

Laŭlum: Mia edzino lernis Esperanton en mia Esperanto-kurso fondita post malgranda ekspozicio pri Esperanto kaj poste ni geedziĝis. Ŝi lernis diligente kaj eĉ ĉinigis la polan romanon Interrompita Kanto. Mi ankaŭ klopodis instrui Esperanton al miaj gefiloj kaj gebofiloj. Kaj iuj el ili membriĝis al Esperanto-societo, tamen ne ĉiuj ili tiel multe lernis kaj nur du el miaj tri infanoj povas legi esperantaĵojn kun helpo de vortaro. Mi kaj miaj filino, bofilo, bofilino kaj 2 nepinoj kune prezentis ĉinan popolkanton esperantigitan de mi kaj mi kaj miaj 2 nepinoj kune prezentis humuran dialogon en la landa kongreso de ELNA en Austin en 2005.



Laŭlum en la Sepa Ĉina Esperanta Kongreso en Kantono en 2007

Ivanka: Ĉu Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado kaj kiajn avantaĝojn vi vidas, krom ke ĝi estas facila, neŭtrala ktp?

Laŭlum: Certe utila. La papera eldono de El Popola Ĉinio kun legantoj en pli ol cent landoj montris al ni, ke Esperanto estas tre bona interpopola komunikilo. Kvankam ne ekzistas tiel multaj komercistoj sin okupi pri distribuado de esperantaj gazetoj, tamen ni facile akiris helpon de diverslandaj samideanoj kaj Esperantaj societoj kaj formiĝis reto de perantoj. Sufiĉe multaj kunlaboris kun ni kaj nin helpis per konsiloj, proponoj, kritikoj kaj propagando pri la gazeto. Dank' al la internacia kunlaborado, progresadis nia laboro kaj la gazeto fariĝis pli kaj pli interesa por la diverslandaj legantoj. En 1985, grupo de niaj kunlaborantoj el Aŭstralio, Britio, Francio, Hungario, Japanio, Pollando vojaĝis al ĉinaj urboj sub mia gvido post nia festado de la 35-jariĝo de El Popola Ĉinio. Ni petis la Ĉinan Junularan Turisman Servon prizorgi la veturadon kaj vizitadon al interesaj lokoj. La turisma servo sendis al ni ĉiĉeronon, kiu diris al ni ke li ne scias kiel solvi la lingvan problemon, ĉar li sciis nur la francan krom la ĉina. En praktiko montriĝis, ke ni tute ne bezonis lian helpon per lingvo, ĉar ni ĉiuj parolis esperante kaj fine li diris, ke ankaŭ li volas lerni Esperanton. En turisma aktivado, la esperantistoj diverslandaj povas gaje interbabili por interhelpi kaj interŝanĝi siajn opiniojn pri diversaj aferoj. Ĉu tio ne estas avantaĝo de Esperanto en turismo?





Laŭlum babilas kun e-istoj en la paŭzo de Sepa Ĉina Esperanta Kongreso en Kantono en 2007.

Ivanka: Kia estas via vidpunkto pri E-movado en Ĉinio kaj kiel laŭ vi Esperanto povas plipopulariĝi en Ĉinio kaj en la mondo?

Laŭlum: La E-movado en Ĉinio jam havas historion de pli ol cent jaroj kaj de la fruaj jaroj ĝi interligiĝis kun la ĉina progresema intelekturaro. Celebre al la 50-jariĝo de Esperanto, ĉina poeto Guang Weiran verkinto de la fama Ĥoro pri la Flava Rivero versis jene:

Pro kio divid’ en la homa rond'?

Pro kio milit’ tra la tuta mond'?

Pro kio fratoj sur ĉi sama ter' ne interligas vin per samparol'?

Pro kio fratoj sur ĉi sama ter' eterne vivas en malpacpetol’?

Sub verda la stelstandard' sonu koroj premataj de l' tutmond',

Sub verda la stelstandar' ligu homoj suferaj nin en rond'!

Sub verda la stelstandard' avancu libera paca avangard'!

"Per Esperanto por la liberigo de Ĉinio!" fariĝis la gvida devizo de la ĉina E-movado antaŭ la liberigo. Post la fondo de la Ĉina Popola Respubliko, la ĉina esperantistaro prenis Esperanton kiel informilon por diskonigi la ĉinan socialismajn revolucion kaj konstruadon kaj atingis rimarkeblajn sukcesojn. Dank' al sia praktika uzado de Esperanto en internaciaj rilatoj, la ĉina esperantistaro gajnis subtenon de la socio kaj la registaro kaj paŝon post paŝo prosperigis la movadon. En la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, Esperanto estis oficiale instruata en pli ol 30 superaj lernejoj kiel fakultativa studobjekto. El tio ni povas vidi, ke la prosperiĝo de la ĉina E-movado dependas ne de entuziasma propagando pri la supereco de la lingvo, sed dank' al praktika uzo de ĝi en internacia informado, en servado de Esperanto por la bono de la publiko.
Por praktike uzi la lingvon, oni devas bone koni la lingvon, kaj serioza studo de Esperanto estas unu el la plej gravaj faktoroj por prosperigi la movadon. Ĉar ne estas tiel facile por ni ĉinoj ellerni Esperanton, tial la movado en nia lando ne kreskadas rapide. Precipe en la lastaj jardekoj kiam la ekonomiaj entreprenoj estas tiel forte akcentataj kaj aperas multaj novoj allogaj por la junularo, la instruado de Esperanto en Pekino ŝajne iom malfortiĝis kaj iuj rimarkigis pri tio. Se ni atente esploras la fenomenon, ni povas konstati ke ni estas frontantaj al novaj cirkonstancoj, novaj problemoj kaj novaj ŝancoj.
La edukado pri fremdaj lingvoj estas malnova problemo, kiun Ĉinio ne povis bone solvi, same kiel siaj najbaraj landoj Japanio kaj Koreio. Malgraŭ klopodado, ni ne sukcesis elbaki sufiĉe da kompetentaj interpretistoj por kontentigi niajn bezonojn. Esperanto evidente estas bona komunikilo kaj ĝia vasta apliko en diversaj kampoj certe favoros al la plibonigo de la internacia komunikado de Ĉinio en diversaj kampoj. Tamen Ĉinio sola certe ne povas prosperigi la aferon. Mi pensas, ke tiu celo estas atingebla nur per internacia kunagado. En tiu afero la internaciaj E-organizoj devas pli bone kunlabori kaj por tio necesas interkonsiliĝoj kaj planado. Mi foje ĉeestis kunvenon de ĉinaj esperantistoj interesiĝantaj pri uzo de Esperanto en komerco internacia kaj diris al ili, ke ili devas starigi por si altan celon kaj ne kontentiĝi je profito en negoco de miliono da dolaroj, sed de bilionoj, biliardoj, kaj nur tiamaniere ili povos veki atenton pri la utilo de Esperanto en komerco.
Esperanto estas lingvo klara por bone plenumi la bezonojn en turismo kaj komerco. Se ĝi estos vaste uzata en ekonomio, do aperos multaj profesiaj postenoj por vivteni esperantistojn en sia aktivado. Tio estas grava paŝo por rapida progreso de la movado tutmonda. Sed Ĉinio sola ne povas multe fari por solvo de la problemo.

Ivanka: Vi estas membro de la Akademio de Esperanto, kia estas via opinio pri ĝi?

Laŭlum: La Akademio laboras kviete kaj diskrete kun zorgo pri uzado kaj evoluado de la lingvo. Inter ĝiaj membroj viglas diskutoj pri interesaj demandoj pri vortoj kaj reguloj gramatikaj. Ankaŭ en ĝiaj laboroj videblas kontraŭdiroj same kiel en aliaj sferoj. Ĉar mi jam tiel maljuniĝis kaj mankas al mi sufiĉe da tempo por vigle partopreni en la aktivadoj interretaj, mi ne povas proponi plivigligon de la kolegaro. Foje mi rimarkigis al miaj kolegoj pri plivastigo de uzado de infinitivoj post prepozicioj kaj uzado de kelk, mult, milion, miliard, kiom, tiom ktp kiel numeraloj. Tio interesis nombron da kulturantoj de la lingvo. Eble iutage aliaj relevos tiujn demandojn. Ĉu en la bulgara lingvo estas vorto simila al "da"? Ĉu "Kiom librojn vi legis?" ne estas klara kaj esprimmaniero pli simpla?

Ivanka: En bulgara lingvo ne estas vorto simila al ''da'' kaj ankaŭ mi opinias, ke sen prepozicio la frazo estas komprenema.

Ivanka: Kiel eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, ĉu laŭ vi la nuna reta versio de EPĈ plene anstataŭas la paperan? Mi konstatis, ke multaj emeritaj famaj esperantistoj uzas komputilon nur por tajpado, ĉu la tradicia papera versio de EPĈ necesas kaj povus reveni?

Laŭlum: Kvankam la reta versio de EPĈ havas siajn avantaĝojn, tamen ankaŭ malavantaĝojn, kompare kun la papera. Ekzemple, iuj legantoj povis utiligi la paperan gazeton en sia varbado de abonantoj ĝin montrante en kunsidoj aŭ busoj, sed nun tio neeblas. Oni povas pruntedoni sian paperan gazeton al interesito por legi artikolojn aŭ montri ĝiajn bildojn al siaj kursanoj, sed tio nun ne eblas, sen helpo de komputilo. Kvankam ne estas malfacile ellerni la uzadon de komputilo por interreta aktivado, tamen la iom peza kaj multekosta aparato ja estas ne tiel oportuna por kontentigi bezonojn de legado ĉiam kaj ĉie. Ĉar dum la pasinta jardeko mi aŭdis multajn plendojn pri la malapero de la papera eldono de EPĈ, mi ne povas ne diri, ke la tradicia papera versio de EPĈ estas dezirinda. Mi pensas, ke reveno de la papera eldono de EPĈ dependas de la esperantistaro tutmonda. Se la legantaro de la gazeto laŭte parolos pri sia bezono de la tradicia eldono, kredeble oni konsideros pri la ebleco solvi la problemon. Silento signifas konsenton, ĉu ne?

Ivanka : Laŭ mi ne ĉiam la silento signifas konsenton. Tamen, la temo estas diskutinda.



Laŭlum donacis al mi la libron '' Ĉe akvorando'' en tri volumoj.

Ivanka: Via tuta vivo estas dediĉita al Esperanto. Kiajn E-postenojn vi havis ?

Laŭlum: Mi estis vicĉefredaktoro de EPĈ, la Ĉina Esperanto-Eldonejo kaj La Mondo, direktoro de la Ĉina Esperanto-Instituto, konstanta komitatano de ĈEL, honora prezidanto de la Pekina E-Asocio kaj profesoro de Esperanto de universitatoj. Efektive mi estas veterana soldato de Esperanto. Nun mi estas membro de komisiono por juĝi la kompetencon de artaj tradukistoj - 25 membroj.

Ivanka: Komence de decembro vi ricevis Dumvivan Honoran Premion pri tradukado de Ĉina Tradukista Asocio. Ĉu la tradukado estas facila afero kaj ĉu nur PIV sufiĉas ?

Laulum: Tradukado ofte prezentas problemojn nesolveblajn kaj oni devas kontentiĝi je kompromisoj. Ankoraŭ mankas al PIV multego da sciencaj terminoj nepre necesaj, por ne paroli pri lingvaĵoj por interpreto de diversaj nacilingvaj nuancoj. Por konservi la buntecon kulturan, oni ne povs neglekti la diferencojn de la lingvoj naciaj.

Ivanka: Mi legis, ke vi gajnis la unuan premion de la Fondaĵo Antoni Grabowski en 2003 pro tio, ke vi faris elstaran kontribuon por Esperantujo. Kiajn aliajn distingojn vi havas?

Laŭlum: La Konsilio de la Ĉina Registaro juĝis al mi en 1991 dumvivan stipendion por elstaraj socisciencaj laborantoj. Mi ankaŭ gajnis premiojn kaj honorajn diplomojn en konkursoj kaj aliaj aktivadoj.

Ivanka: Kiom da libroj vi verkis, tradukis kaj esperantigis sola ĝis nun?

Laŭlum: Mi verkis ĉ. 10 Esperantajn lernolibrojn, pli ol 2000 versaĵojn por helpi lernantojn de Esperanto, 2 novelojn, 4 dramojn, 1 kolekton de 250 rakontoj en versoj pri la spritulo Afanti, nombron da artikoloj pri kaj por Esperanto, esperantigis 25 diversajn librojn (epopeojn, klasikan novelaron, modernajn kaj klasikajn romanojn kaj unu historian dramon) kun totala amplekso de pli ol 8000 paĝoj.

Ivanka: Se nun mi, kiel eŭropano volas legi viajn librojn, kiujn vi rekomendos al mi?

Laŭlum: Mi rekomendus al vi la klasikan romanon Ĉe Akvorando verkitan antaŭ pli ol 400 jaroj. Kial? Ĝi estas unu el la plej popularaj kaj influhavaj romanoj de la ĉina popolo. Ĝiaj herooj kaj epizodoj estas vaste konataj de nia popolo pro tio, ke ekzistas ne nur multaj popolrakontoj sed ankaŭ operoj pri ili. Ĝi povas helpi vin ne nur koni la antikvan ĉinan socion, sed ankaŭ la nuntempan Ĉinion multe influitan de tiu populara verko. Kaj krome, ĝi ankaŭ havis grandan influon al la ĉina literaturo, precipe la evoluo de la kreado de romanoj en nia lando.



Aŭtografo de Laŭlum en la libro ''Ĉe akvorando'' donacita al mi


Laŭlum (la dua de dekstre) kun japana gastino (la tria de dekstre) en 2008

Ivanka: Kiuj estas viaj plej ŝatataj aŭtoroj kaj libroj?

Laŭlum: Mi tre ŝatas la hungaran poeton Petofi, la rusajn poetojn Puŝkin kaj Lermontov kaj mi permane kopiis la epopeon Johano la Brava de Petofi esperantigitan de K. Kalocsay. Kial? Eble pro tio, ke mi legis iliajn verkojn en mia juneco.

Ivanka: Verdire, mi miris, kiam vi diris al mi, ke nun vi laboras po 6 horojn ĉiutage. Ĉu vi nun verkas aŭ tradukas ? Kiaj estas viaj E-planoj?

Laŭlum: Mi revizias miajn manuskriptojn de lerniloj por komencantoj kaj progresantoj, tamen mankas al mi planoj. Mi intencas ankaŭ rakonti pri miaj travivaĵoj por prezenti al la juna generacio kio okazis al ni en la pasinta jarcento.

Ivanka: Certe vi havas hobiojn. Kiaj ili estas?

Laŭlum: Miaj hobioj estas muziko kaj pentrarto. Mi kompilis Esperantan kantaron kun pli ol 120 kantoj diverslandaj kaj mem esperantigis dekojn da ĉinaj kantoj; mi ŝatas kanti kaj ludi bambuan fluton, ĉinan dukordan arĉinstrumenton erhu, memlernis violonon kaj pianon, tamen mi ne havas sufiĉan tempon por min ekzercadi en la artoj. Mi ŝatas ankaŭ la ĉinan kaligrafion.

Ivanka: Kaj fine, viaj konsiloj, proponoj kaj bondeziroj al la legantoj de El Popola Ĉinio?

Laŭlum: Kiel emerita membro de la redakcio de EPĈ, mi konsilas al niaj legantoj, ke ili ne nur legu sed ankaŭ skribadu al la redakcio siajn opiniojn, laŭdojn kaj mallaŭdojn, proponojn, konsilojn kaj kritikojn, por ke la redaktoroj sciu, kion ili ŝatas kaj kio ne plaĉas al ili. Nur se ankaŭ la legantaro aktive flegadas la gazeton, ĝi povas pli rapide progresi kaj fariĝi vere interesa kaj bonvena. Neforgeseblaj estas niaj diverslandaj aktivuloj kiuj multe kontribuis al la gazeto dum la papera eldono per siaj komentoj kaj kritikoj, proponoj kaj propagandoj, ke EPĈ iam atingis pli ol 100 landojn kun eldonkvanto de dudek mil ekzempleroj. Se Esperanto deziras akiri fortan subtenon de la publiko, ĝi devas montri sian veran kompetentecon en internacia komunikado. Kvankam EPĈ ne sin dediĉas ekskluzive al la movado, tamen ĝi ludas gravan rolon en antaŭenpuŝado de la movado Esperanta. Je la fino de la intervjuo mi deziras fortan sanon kaj multajn sukcesojn al la legantoj en ilia aktivado por Esperanto, interkompreno, amikeco kaj paco en la nova jaro 2011.

Ivanka: Kara kaj estimata Laŭlum, plej sincere mi deziras al vi bonegan sanon, novajn tradukojn kaj verkojn. Fartu ĉiam bone, vi estas la plej valora trezoro en Esperantujo.

Karaj legantoj, se vi volas aŭskulti voĉe la intervjuojn de Shanshan el Ĉina Radio Internacia kun Laŭlum kaj mi, jen estas la adreso: esperanto.cri.cn/bbs.htm . Bonvole klaku la duan programeron de la rubriko "Intervjuoj", kun la titolo Speciala programero pri la 46-jariĝo de Esperanto-Elsendo de ĈRI.