Aminda Published on February 27, 2009
by Aminda

Aminda's blog

Browse posts
Martaj misteroj - Martenica
62 comments (latest 7 weeks ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 6 people added it to their favorites
  2. Read 2 228 times

Martaj misteroj - Martenica

Friday February 27, 2009 at 11:07AM

Unu el la plej popularaj bulgaraj festoj estas Avino Marta. En ĝi ĉiu donacas al siaj proksimuloj specialan amuleton, nomatan martenicon, kiu portu al ili sanon kaj forton dum la sekvanta jaro. La martenicoj estas ellaborataj speciale por la unua de marto, kiam laŭ la bulgara popola kutimo komenciĝas la nova mastruma jaro. Ili tamen havas sencon, se ili estas mane faritaj , por ke ili portu la vibrojn de la manoj kaj la energion de la animo, kiu kreis ilin.

Dum la festo, martenico estas videble alkroĉita sur la vestoj de ĉiuj kaj ĝi estas portata ĝis kiam oni ekvidos cikonion, hirundon aŭ gruon. Laŭ tradicio martenicoj estas metataj ankaŭ sur la fruktodonajn arbojn, sur la bestojn- ŝafinojn, ĉevalojn, bovinojn, por ke estu pli bona rikolto kaj fekundo dum la jaro.

Ekde pratempo la martenico estas farata nur el la ruĝa kaj blanka lana fadeno. La ruĝo estas portanto de sano, longviveco kaj forto, kaj la blanko simbolas la estontan aŭtunan fruktodonon, kiu estas laŭdo de la vitaleco. Sed la sento pri belo, kiu ĉeestas en tiu ĉi originala bulgara popola arto, kondukis pli poste al martenicoj pliriĉigitaj ankaŭ per aliaj koloroj kaj elementoj: al ili estas ligitaj monero, kvasto, k.a. Ĉiuj aliaj koloroj en la martenico rompas ĝian ĝustan simbolan sencon, se ili estas eĉ estetike agrablaj.

Tradicie la martenicoj estas metataj sur la vestoj, sur manradikon de la dekstra mano kaj sur la kolon kiel koliero. Laŭ la antikvaj imagoj principe la maldekstra flanko de la korpo respondas al jango, kaj la dekstra - al jino.

Oni opinias, ke je la unua de marto la virina forto / jino / malpliiĝas kaj pli intensiĝas la vira aktiveco / jango /.Dum la aktiveco de jango en marto intensiĝas kaj viriĝas, tiu de jino malintensiĝas kaj maljuniĝas. Jen pro kio marto estas nomata " Maljunulino (Avino) Marta- ĉar tiu ĉi monato en energia plano koincidas kun la stato de maljunulino, kies aktivaj fortoj pli kaj pli malaperas.

La festo ''Avino Marta" estas ankoraŭ celebrata en originala formo precipe en vilaĝoj, kie ĝenerale konserviĝis la antikvaj popolaj tradicioj. Sed en moderniĝintaj formoj ĝi estas celebrata ankaŭ en urboj, eĉ pompe. La martenicoj ( la bulgara nomo ''martenica'' venas el la monato marto ) nun estas produktataj industrie kaj vendataj ekde la dua duono de februaro ĝis preskaŭ la fino de marto.

Bonvolu rigardi la fotojn kun Martenicoj

http://www.ipernity.com/doc/aminda/album/111802







62 Comments / add your comment?

Hanka says:
Tre simpatia moro! Dankon pro la informoj pri ĝi :-)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Kara Hanka, mi dankas kaj ĝojas, ke la imformo pri nia bulgara moro estas interesa por vi.
Posted 9 months ago. ( permalink )
xxx says:
Estas interesa kaj bela informo. Ĝi plaĉas al mi.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Dankon, kara Bojana pri via intereso.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Stanislao says:
Tre bela rakonto. Oni valorus ekhavi ĉi martenicon, ĉu ne?
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Jes, valoras havi martenicon. La martenicoj uziĝas ankaŭ kuraccele.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Mi havas jam du martenicojn, ricevintajn de Ljubo kaj de Ivanichka, kiuj klarigis la saman valoron de tiuj ĉi tre belaj "kuraciloj", gardantoj de nia sano, ktp. Mi gratulas vin pro via rakonto, kiu ege allogis min legi tuton.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Anjo edited this comment 9 months ago.
Aminda replies:
Dankon, kara Anjo pro via afabla komento, kiu vere ĝojigis min.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mahmud says:
Interesa. Dankon.
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Aminda says:
Nedankinde, mi ĝojas, ke estas interese al vi.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Gratulon pro via bonega kaj tre interesa rakonto, kara Aminda! ... Dankegon pro via informo! :-)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Koran dankon. Mi ĝojas, ke plaĉas al vi.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Mi ankaŭ elkore dankas vin, kara Aminda! Vi tre pitoreske kaj klare rakontis. Mi tre ŝatas ekscii diversaj popolaj kutimoj, do pri tia mi neniam antaŭe aŭdis :-)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Kara Zefrina, mi ĝojas, ke de m vi eksciis pri nia kutimo.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Jean- Pierre Sauvage says:
Multe placxis al mi legi tiun interesan tekston pri viaj tradicioj.
Gxis.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda says:
Mi dankas kaj ĝojas, ke estis interese al vi legi pri nia marta kutimo.
Posted 9 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Kara Aminda, dankon por altiri nian atenton pri via rakonto, kiu vere plaĉis al ni alloge. Tia moro ja indas sciigi la plejmulton.
Amike
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Jes, ĝuste, indas scii pri unu el plej ŝatataj bulgaraj kutimoj.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Por mi plej interese estas tiu detalo: "Ili tamen havas sencon, se ili estas mane faritaj, por ke ili portu la vibrojn de la manoj kaj la energion de la animo, kiu kreis ilin."
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Dankon pro via komento.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Kamelo says:
Kara Aminda, Dankon pro via bonega kaj tre interesa rakonto. Tio tre placxas al mi.Cxar mi tre interesas pri diversaj popolaj kutimoj. Cxion bonan al vi en la festo "Avino Marta".
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Dankon, kara Kamelo pro via komento kaj bondeziroj.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mariuszpro says:
Dankon pro via simpatia rakonto!
Saluton.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Saluton. Mi ĝojas, ke mia rakonto estas interesa kaj plaĉas al vi.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Alejandro Pareja says:
Bela tradicio, mi neniam aŭdis pri ĝi ĝis nun. Dankon!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Mi dankas kaj ĝojas pri via intereso de nia bulgara kutimo.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mirka Kubicka says:
Kiam mi studis slavan filologion, mi vidis ke gestudentoj de bulgara filologio marte portadis martenicojn kaj tiam mi eksciis pri tiu interesa kutimo. Mi aŭdis, ke ili demetadis martenicojn la 21-an de marto, eble pro tio ke en la centro de Krakovo malfacile ekviddi aliajn birdojn krom kolomboj.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Dankon, kara Mirka pri via informo, mi ĝojas, ke vi scias pri la bulgara kutimo.
Posted 9 months ago. ( permalink )
David Spro says:
Tre interesa kaj bela tradicio! Min ĉiam interesas popolaj kutimoj kaj tradicioj. Dankon kara Aminda!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda says:
Jes, vere tre ŝatata kaj dezirata kutimo. Ankaŭ mi havas intereson pri la tradicioj en aliaj landoj.
Posted 9 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Dankon, Aminda, pro la sciiigo pri Martenica.
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Aminda replies:
Mi ĝojas, ke tio interesas vin.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Natali says:
Dankon, kara Aminda, pro via ege interesa rakonto pri festo kaj amuletoj - martenicoj! Mi kun plezuro alkroĉus la martinecon sur la vesto!!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Dankon, kara Natali pro via intereso.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Francisko-Brazilo says:
Saluuuuttoooonnnn Aminda!
tre interesa afero! Mi interesiĝas pri la tutmonda folkloro!
MI konfesas al vi ke pri la Bulgara folkloro mi konas malmulte! Mi petas al vi pardonon pro mia malklareco rilate al tio...MI admiras la bulgarajn inajn ĥorojn....nur voĉoj sen muzikiloj!!! Tre interesa folkesprimo, ĉu ne?!
Dankon!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Kara Francisko, mi ĝojas, ke vi havas intereson pri bulgara folkloro. eble estonte vi havos eblecon ekscii pli pri nia folkloro. Jes, vere estas interesa folkesprimo la kantoj de bulgaraj kantistinoj...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Dankon kara pro bela kaj interesa prezento de tiu malnova bulgara kutilo. Kun plezuro mi povas diri al vi ke ankaŭ mi posedas unu "martenica".
Amike, Kreŝo
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda says:
Estas agrable ekscii, ke al multaj amikoj plaĉas nia bulgara kutimo.
Vi estas vera feliĉulo, ke havas martenicon, eble tial vi ŝatas Bulgarion...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda edited this comment 9 months ago.
Erzsébet Tuboly says:
Iam mi ricevis multajn martenicojn de bulgaraj korespondamikoj, sed bedaŭrinde ili jam perdiĝis. Tre kara kutimo ĝi estas, kaj mirinda, ke ankoraŭ vivanta.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Estas tre ŝatata kutimo de ĉiuj bulgaroj - de infanoj kaj maljunuloj.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Genoveva says:
Dankon Aminda pro la rakonto de tiu tradicio. Amike
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Nedankinde. Plezure mi informis vin pri nia kutimo.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Malaperinto says:
Jes, tiu bulgara moro estas pli unu el la plej interesaj moroj tra la mondo. Gratulon, amikino!!!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Ĝuste, vere interesa kaj neripetebla kutimo. Dankin pro via opinio.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda edited this comment 9 months ago.
Jakvopro says:
Kara Aminda,
nu aparte al mi plaĉas la informon. Ruĝa kaj blanka estas la koloroj de Antverpeno, mia urbo kaj nu jam kiel vi scias mia naskiĝtago estas plej komence de marto. Ĉu eble tio alportas al mi feliĉon?

amike jakvo
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda says:
Kara Jakvo, mi ĝojas, ke la informo plaĉas al vi. Ĉu la '' martenica' alportos al vi feliĉon, antaŭe mi povus diri nenion, sed vi povus provi..... la estonto estas antaŭ ni....
Posted 9 months ago. ( permalink )
Kalina says:
Belega prezento de nia festo kara!
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Aminda replies:
Dankon, Kalina pro via komento.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Pavel Nechvile says:
Kara Aminda. Ĉu ni povus kopii "Martenicon" en nia e-gazeto INFORMILO (gazeto de esperantistoj hanikapuloj en Ĉeĥio) ?
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Jes, kompreneble, eblas. Se vi volas, sendu al mi vian retadreson kaj mi sendos bildojn kun Martenicoj.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda edited this comment 9 months ago.
Celumio says:
Belega rakonto! Tion mi sciis pere de Ipernitio, helpe de Esperanto kaj danke al Aminda.Dankon,kara Aminda!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Celumio edited this comment 9 months ago.
Aminda replies:
Nedankinde. Mi ĝojas, ke dank' al mi vi eksciis pri nia kutimo kaj tio vere plezurigas min.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda says:
Sébastien diras:
Saluton Aminda !
Mi legis vian artikolon pri martineco. Estas bela kutumo. Ĉu vi mem faris la du martinecojn, kiuj estas sur la foto ?
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Mi ĝojas, ke nia bulgara kutimo estas interesa por vi. La martenicoj, kiuj estas sur la foto mi ne faris, sed mi kapablas fari aliajn, pli simplaj specojn........
Verkita antaŭ 2 semajnoj. ( konstanta ligilo / respondi / viŝi )
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda says:
Francisko-Brazilo diras:
pardonon!
Verkita antaŭ 12 tagoj. ( konstanta ligilo / respondi / viŝi )
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Dankon pro via intereso kaj afableco.
Verkita antaŭ 11 tagoj. ( konstanta ligilo / respondi / viŝi )
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda says:
Sachiko Koyanagi diras:
Kara Aminda-san, Estas tre interesa kaj bela traqdicio !
Ankau fotoj estas belegaj !
Dankon !!
Verkita antaŭ 2 semajnoj. ( konstanta ligilo / respondi / viŝi )
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Jes, estas unu el plej ŝatataj bulgaraj kutimoj.
Verkita antaŭ 2 semajnoj. ( konstanta ligilo / respondi / viŝi )
Posted 9 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Moro estas similaj kompare kun Koreio. MI ĉiam kunportas amuleton en mia poŝo. Ĉi foje mia filino speciale donacis al mi amuleton,kiu estis farita en Japanio. ŝi diris al mi ke forbruligu ĝin post unu jaro . Tre interesa rakonto.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Aminda replies:
Ofte okazas, ke homoj kunportas diversajn amuletojn por ŝanco. Al mi ne estas klare kiel via filino decidis, ke ĝuste tiu amuleto estas por vi? Ĉu elektis ĝin laŭ via horoskopo aŭ aliaj kialoj?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Wel says:
Tre bele verkita via teksto pri interesa moro de via lando!

Estime,
Wel.
Posted 7 weeks ago. ( permalink / translate )
Aminda replies:
Dankon. Mi ĝojas, ke plaxas al vi...
Posted 7 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...