About this blog

February 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  

Archives

February 27, 2009

Martaj misteroj - Martenica

Unu el la plej popularaj bulgaraj festoj estas Avino Marta. En ĝi ĉiu donacas al siaj proksimuloj specialan amuleton, nomatan martenicon, kiu portu al ili sanon kaj forton dum la sekvanta jaro. La martenicoj estas ellaborataj speciale por la unua de marto, kiam laŭ la bulgara popola kutimo komenciĝas la nova mastruma jaro. Ili tamen havas sencon, se ili estas mane faritaj , por ke ili portu la vibrojn de la manoj kaj la energion de la animo, kiu kreis ilin.

Dum la festo, martenico estas videble alkroĉita sur la vestoj de ĉiuj kaj ĝi estas portata ĝis kiam oni ekvidos cikonion, hirundon aŭ gruon. Laŭ tradicio martenicoj estas metataj ankaŭ sur la fruktodonajn arbojn, sur la bestojn- ŝafinojn, ĉevalojn, bovinojn, por ke estu pli bona rikolto kaj fekundo dum la jaro.

Ekde pratempo la martenico estas farata nur el la ruĝa kaj blanka lana fadeno. La ruĝo estas portanto de sano, longviveco kaj forto, kaj la blanko simbolas la estontan aŭtunan fruktodonon, kiu estas laŭdo de la vitaleco. Sed la sento pri belo, kiu ĉeestas en tiu ĉi originala bulgara popola arto, kondukis pli poste al martenicoj pliriĉigitaj ankaŭ per aliaj koloroj kaj elementoj: al ili estas ligitaj monero, kvasto, k.a. Ĉiuj aliaj koloroj en la martenico rompas ĝian ĝustan simbolan sencon, se ili estas eĉ estetike agrablaj.

Tradicie la martenicoj estas metataj sur la vestoj, sur manradikon de la dekstra mano kaj sur la kolon kiel koliero. Laŭ la antikvaj imagoj principe la maldekstra flanko de la korpo respondas al jango, kaj la dekstra - al jino.

Oni opinias, ke je la unua de marto la virina forto / jino / malpliiĝas kaj pli intensiĝas la vira aktiveco / jango /.Dum la aktiveco de jango en marto intensiĝas kaj viriĝas, tiu de jino malintensiĝas kaj maljuniĝas. Jen pro kio marto estas nomata " Maljunulino (Avino) Marta- ĉar tiu ĉi monato en energia plano koincidas kun la stato de maljunulino, kies aktivaj fortoj pli kaj pli malaperas.

La festo ''Avino Marta" estas ankoraŭ celebrata en originala formo precipe en vilaĝoj, kie ĝenerale konserviĝis la antikvaj popolaj tradicioj. Sed en moderniĝintaj formoj ĝi estas celebrata ankaŭ en urboj, eĉ pompe. La martenicoj ( la bulgara nomo ''martenica'' venas el la monato marto ) nun estas produktataj industrie kaj vendataj ekde la dua duono de februaro ĝis preskaŭ la fino de marto.

Bonvolu rigardi la fotojn kun Martenicoj

http://www.ipernity.com/doc/aminda/album/111802







Published at 11:07 ( 62 comments / 2135 visits )
This post is public


( 1 post )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Aminda

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...