Hieraŭ komencis mia plej maljuna filo denove lernis esperanton.
Verdire ni volis vojaĝi al Universala Kongreso en Roterdamo,
sed monon ne atingis por tio, kaj ni restis hejme.
Mi instruas lin persone kaj ĝojas ke li lernas fervore kaj komprenas rapide kaj estas mem motivita.
Ni uzas la novan lernlibron de Stano Marĉek: "ESPERANTO PER REKTA METODO"
Ĝi havas multe da ilustraĵoj kaj klarigas sentraduko la gramatikon kaj la signifon de novaj vortoj.
Mi jam provi instrui lin antaŭ kelkaj monatoj per "lernu.net" sed li tiam havis aliajn lern-aferojn el sia lernejo por tio li ne disponis de multe da tempo.
Sed nun estas ferio, li loĝas ĉe mi por kelkaj tagoj kaj ni ambaŭ havas tempon.
Se li kaj mi daŭrigas tiun ritmon. Baldaŭ li dominos nian verdan lingvon kiom bone tiom li jam povas la germanan kaj la hispanan.
Poste restus nur ke li parkere lernos novajn vortojn kaj komencos legi esperantajn facilajn rakontojn, kiel "Gerda malaperis" de Claude Piron.(En lernu.net: http://eo.lernu.net/kursoj/gerda_malaperis/1-1.php)
Vizitu lin, kaj skribu iu ajn motiv-vortoj por lin apogi en sia lernado.
Lia spaco en ipernity estas: http://www.ipernity.com/home/48202
Send a message
Search for members