Matene mi ĉiam leviĝis frue. Preninte la kajeron kaj la aŭtomatan skribilon, kiujn mia patro alportis el Usono, mi direktiĝis al la ĝardeno sub la pomarbon. La printempo estis bela kiel neniam ĝis nun. Pluvis normale. Kaj herbo kaj verdaĵo abunde kreskis. La fruktarboj jam ĉesis flori, floris nur pom- kaj cidoniarboj, divastigante ĉirkaŭ si fortan aromon. De floro al floro flugis kaj zumis nelacigeblaj abeloj. La suno brilis sur la klara ĉielo superverŝante per torentoj da lumo la verdaĵon en la ĝardeno. Traflugis frue reveninta cikoniparo. Malalte super la tero flugis sagrapide hirundoj trilante gaje. La ankoraŭ nevaporiĝinta roso briletis. La vilaĝo estis ĉirkaŭita de ringo de montoj. Iliaj sudaj deklivoj bluis en la malproksima vibranta varmega aero kaj la alta montosupro Raĵana staranta nur kvin-ses kilometrojn for de la vilaĝo, estis ĝis sia mezo verda kaj de la mezo ĝis la montodorso - saturite blua....
La bruo de la vilaĝa rivero alflugis jen pli, jen malpli laŭte, depende de la alblovo de la matena vento. Kaj kaŝite ie en la verdaj fruktoarboj, la nelacigebla najtigalo kantis la lastajn trilojn de sia mirinde bela kanto, soninta dum la tuta nokto.
Per unu rigardo mi kaptis tiun ĉi pompan bildon, kiu plenigis la animon per ĝojo kaj igis la homon senti sin senfine eta kun siaj malĝojoj kaj ĝojoj kompare kun la grandiozeco de la naturo. Ni tute sentimentaliĝis, dronis en la min ĉirkaŭanta pejzaĝo. Mi rigardis la Raĵana kaj penis prezenti al mi kiel aspektas ĝia montodorso, la ebenaĵo kun la vilaĝoj de sur ĝia montodorso...
Mi revis plu pri objektoj ,kiuj por mi estis neatingeblaj, nur por doni liberecon al mia fantazio.
Mi metis sur la genuojn la kajeron kaj daŭrigis mian novelon. En ĝi mi priskribis la tragedion de iu malriĉa vilaĝa junulo enamiĝinta al riĉa knabino. Ili ambaŭ estas ankoraŭ tre junaj kaj havas nenium ideon pri la obstakloj, kiujn prezentos al ili la diferenco en ilia ekonomia kaj sociala stato. Eksplodas milito kaj la junulo foriras al la fronto. La knabino adiaŭas lin kun kisoj kaj floroj. Tamen la leteroj de lia amatino iĝas ĉiam pli maloftaj kaj fine tute ĉesas. Li demandas siajn gepatrojn pri ŝi. Ili respondas, ke ŝi edziniĝis al oficiro el la najbara vilaĝo, Kiu bone harmonias kun ŝi, ĉar ŝi estas filino de riĉulo. La heroo suferas senkonsole kaj volas cedi siajn du ordenojn pro heroeco por ricevi tritagan forpermeson. Oni ne konsentis. Venas la frakaso de la fronto. La heroo estas vundita, militkaptita kaj translokita ien trans la maro. En la vilaĝo ĉiuj opinias lin malaperinta.
Li revenis malfrue, kiam regas jam plena paco. Li supozas sin kuracita de sia malfeliĉa amo kaj fianĉigas kun alia knabino. Sed ĉe la vilaĝa festo li vidas la perfidintinon, la pasio eksplodas per terura forto, kaj kun ĝi ankaŭ la deziro venĝi. En la nokto li iras kaj mortigas sian antaŭ ne longe estintan amatinon. Sian vivon li finas en la malliberejo.
Mi trafis ekskluzive netipan temon. La okazintaĵo estis reala, sed ne ĝusta tia, kia mi ĝin priskribis. Kamparano el najbara vilaĝo mortpafis tra la fenestro sian iaman amatinon (post kiam tiel li, kiel ŝi, geedziĝis kun aliaj) en la momento, kiam ŝi estis ŝpinanta. La murdistinto restis nemalkovrita de la administracio. Sed mi prilaboris tiun ĉi temon, vidante en ĝi la vivon de mia vilaĝo kaj ĝiaj vesperaj konversaci-kunvenoj sub la morusarbo de la pastro (en la novelo juglandarbo), mi priskribis la militon, la ardegajn pasiojn de la amo,..
Al neniu mi konfidis, ke mi verkas.. Se oni ekscius, oni primokus min. Tial mi kaŝigis de konatoj...Laboris en la ĝardeno.. Kaj komence de la aŭtuno, post kelkaj relaboroj, la novelo estis jam preta. Kaj nun, kion fari pri ĝi? Al kiu transdoni ĝin por tralego? .. Mi metis ĝin en la kofron kaj ekatendis. Esperon mi ne perdis.
Send a message
Search for members