arbaro Published on May 31, 2008
by arbaro

arbaro's blog

Browse posts
Feino "Lumo" lasta parto
Posted on June 4, 2008
Kial ekzistas somer-horaro?
Posted on June 3rd, 2008
Feino "Lumo" 2a parto
Posted on June 3rd, 2008
Feino "Lumo" parto 1 (rakonto de Lú - el Brazilio)
Posted on June 2nd, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
La garda anĝelo (mallonga rankonto de Ana Frank)
Rita (mallonga rakonto de Ana Frank)
Posted on May 30, 2008
Ursido en londona parko (adaptita el rakonto de Santi E Bullo - Italio)
Posted on May 29, 2008
Pri la vivo (fama penso de N. Ostrovskij)
Posted on May 29, 2008
1 comment (latest 4 months ago)
En "Bona Espero" de William Auld
Posted on May 28, 2008
2 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 113 visits

La garda anĝelo (mallonga rankonto de Ana Frank)

Saturday May 31, 2008 at 08:14AM

Iu foje en nedifinita tempo, loĝis maljuna virino kaj sia juna nepino multa da jaroj en vasta arbara angulo. La gepatroj de la knabino mortis kiam ŝi ankoraŭ estis infaneto, kaj la avino devis zorgi ĉiame pri ŝi. La dometo, kie ili loĝis trovis en izola loko, sed ili ŝajnis ne merki tion kaj estis feliĉe kune.
 
Iu mateno la maljuna virino ne povis ekstari ĉar ŝi estis kun granda doloro. Sia nepino estis nun dekkvar-jara, kaj ŝi flegis sian avinon kiel bone tiel ŝi nur povis. Daŭris kvin tagoj, tiam la avino forpasis kaj la knabino restis tute sola en tiu senhoma kabano. Tial ŝi konatiĝis preskaŭ neniun kaj ŝi ne volis alvoki ajn fremdulo por enterigi sian avinon, ŝi fosis kavon sub maljuna arbo en la arbaro kaj tie ŝi kuŝigis sian avinon por sia eterna riposo. Kiam la povra knabino returnis al sia domo, ŝi falis en rezignacio kaj ege malgajo.Ŝi kuŝigis en sia lito kaj elkriis sian tutan kor'. Ŝi restis tie la tuta tago kaj ne ekstaris ĝis la vespero por mordi ajn manĝaĵon. Tia pasis tag' post tago. La povra infano ne plu trovis plezuron en ion kaj ŝi nur lamentadis pri sia kara maljuna avino.

Kiam io okazis kiu ŝanĝis ŝin tute en ĵus unu tago. Estis nokto, kaj la knabino dormis kiam, subite, sia avino staris antaŭ ŝi. Ŝi estis vestita blanke de la kapo ĝis la piedoj. Sia blanka hararo pendis malsupren el siaj ŝultroj, kaj ŝi alportis malgrandan lampon. El ŝia lito la knabino rigardis sin kaj atendis ke la avino ekparolis:

"Mia kara malgranda knabino," komencis la avino, "mi estis observanta al vi nun ĉiutage por kvar semanoj, kaj vi faras nenion sed plori kaj dormi.Tio ne estas bone, kaj mi venas por diri al vi ke vi devas labori kaj ŝpini, ke vi zorgu pri nia malgranda domo kaj ankaŭ kostumu belege denove.

"Vi ne pensu ke, nun mi estas mortita, mi ne plu zorgas pri vi; mi estas en la ĉielo kaj ĉiam gardas vin el supre. Mi igis vian gardan anĝelon, kaj mi estas ĉiam kun vi, ĵus kiel antaŭe. Prenu vian laboron denove, karulino, kaj neniam forgesu ke via avino estas kun vi!"
 
La avino malaperis, kaj la knabino ekdormis. La venonta tago kiam ŝi ekvekis, ŝi memoris kiu sia avino diris, kaj ŝi plenigis de ĝojo kaj ne plu falis en rezignacio. Ŝi komencis labori denove, vendis siajn ŝpin-laboronj en la merkato kaj sekvis ĉiame la konsilon de sia avino.

Poste, plu poste, ŝi ankaŭ ne estis plu sola en la ekstera mondo. Ŝi estis edziĝita kun tenera viro, muelisto. Ŝi dankis al sia avino por ne lasis ŝin sola, kaj ŝi bonege sciis ke, tamen ŝi nun kaj ĉiam estas bone akompanata de sia garda anĝelo, kiu ne forlasos ŝin ĝis la fino de siaj tagoj.

.......................................Skribita verkdato: Februaro 22, 1944

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.