Estis bela vintra mateno kaj John promenas laŭ la aleoj kaj la padoj inter verdaj arbetoj de londona parko.
Post kelkaj tempo, li eksidas sur benketon por resti iomete...Aŭskultante ĉarman kanton de malgranda birdo, li fermas plezure siajn okulojn.
Sed tuj li malfermas ilin: iu estas najbare al sia maldekstra genuo.
Apud si li ekvidas muzelon de ursido, kiu lin rigardas atente.
John ne estas timanta viro, sed vere li ne scias kion fari.
Eble la ursido povas esti malsata?
Malrapide John prenas el sia saketo biskvitojn aĉetitajn por siaj nevoj.
Tre plezure la besto manĝas la frandajojn, dum John per poŝtelefono
alvokas policon, kiu rapide alvenis.
La policisto supozas, ke la ursido forkuris el sia kaĝo, de la strata cirko,
kiu lokiĝas en la parka placeto, kaj sendas alian policanon al cirko por kontroli.
Jam komencas alveni aliaj homoj, kiuj scivoleme grupiĝas por rigardi la scenon.
Bonŝance fine revenas sendita policano kune kun cirkaj servistoj.
Ili prenis la ursidon per la kolringo kaj tiu kviete ilin sekvis.
Antaû malaperinta ursido turnas la kapon.
Kune kun febla voĉo li sendas lastan rigardon al John,
kiu surprize kaj emocie mansignis, salutante...

Send a message
Search for members