Kolibro paŭzas antaŭ magnolio
Balenomont' serenas super ĉio
Venteto freŝa tra l' folio blovas
Cent metrojn for, la univers' senmovas.
Akveroj el ŝprucil' arĝentas dance.
Dum en hamak' mi lulas min balance.
Kaj jen altrotas mulo laŭ la pado.
Alvenas lakto por la kuirado.
Ĉi tie regas paco kaj trankvilo.
La infanetoj ridas kun facilo.
Ĉar el la hejmgemastroj am' radias
Sub verda flago orfoj familias
Ah, for la ungoj, stultaj mondregantoj,
Vi kvazaŭdiaj kvazaŭomgigantoj.
Kun via politika katastrofa
Nanigas vin ĉi loko zamenhofa!
Send a message
Search for members
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
cxu eble venteto fresxa?
Sub verdas flago - cxu sub verda flago?
kvazaŭomgigantoj - cxu la vorto estas skribita tiel laux via intenco?
Dankas vin pro la aperigo de la poeziajxo
Blazio.
arbaro replies:
pri la vorto "kvazaŭomgigantoj" tiel estis en la poemo.
Mi pensas ke estas sekvaj tri vortoj:
kvazaŭ
omo = (Elektriza rezistanco)
giganto
kaj omgiganto = devas esti kiel rezistanca giganto
ĴomArt kaj Nataŝapro says:
Por mi estas interesa vorto "Nanigas". Ĉu ne devas esti "Nenigas"?
Kun estimo
ĴomArt