Vilaĝeto ĉe rivero,
verda monto, flora bord',
sonoril-son' de l' vespero,
benko ĉe la doma pord',
ligas min al vi memoro:
gaja ludo de infan',
la sekret' de juna koro,
kiso de l' unua am'...
Vilaĝeto ĉe rivero,
vin revidi vanas rev',
tenas min en mallibero
urba vivo, zorgoj, dev'.
Julio Baghy. Aŭtuna foliaro. Oosaka, 1970
Send a message
Search for members
arbaro says:
tie mi al mondo venis
kaj mia infanjar' pasigis
tempo tiam ne mankis,
nur mon' sed ne estis grave
Vagonaro malproksimiĝas rapide
kaj mi vekas denove.
Mia serĉrigardo tra fenestro.
Gin ne plu trovas, estas for; malapero
Restas tempo kiu ja do mankas
kaj monon kiu nu gravigas
ein tiu mond' ekster tiu
vilaĝeto ĉe rivero