La vagonaro haltis. Li rigardis tra la vagona fenestro. Jen do la urbeto, kiu estos lia hejmo dum la venontaj jaroj!. Multaj homoj staris ĉe la stacio. Estis ŝajne la granda amuza momento por la urbetanoj ĉi tie, kiel en aliaj urbetoj - rigardi la vagonaron venantan kaj la vojaĝantojn. Ho - kiel vivi en tia urbeta atmosfero! Espereble la nova ofico donos sufiĉe da okupo, tiel ke li ne tro enuos! Nu - pli bone salti en la aventuron, en la nekonatajon... Li prenis siajn du grandajn valizojn, kaj eliris. Jen li staris inter nur nekonataj homoj. Kien iri - kie estas la loĝejo - kie estas la fabriko? li ĉirkaŭ-rigardis. Ŝajne neniu venis por akcepti lin. Li iris al la elirejo. Certe iu ŝoforo povas veturigi lin kaj certe ĉiuj ŝoforoj en tiu urbeto scias, kie li loĝos. Ĉiuj en la urbeto certe jam bone konis lin, jen la nova inĝeniero, la nova teknika ĉefo de la fabriko, kia li estas ...
|
| Teorio kaj praktiko -rakonto d… |
Subite juna virino staris antaŭ li, kaj demandis, ĉu li estas sinjoro Jan Bille. Li tuj metis siajn valizojn sur la stacian kajon kaj deprenis sian ĉapelon.
Helga Reiss". Mi estas la estrino de la oficejoj
Ŝi donis al li sian manon. Ŝia voĉo estis agrabla kaj ŝia manpremo forta kaj firma. Ŝi ne ridetis, kiam ŝi diris sian nomon.
La aütomobilo atendas
ŝi daŭrigis,
mi montros la vojon
Per rapida paŝoj ŝi iris el la stacio antaŭ li. La ŝoforo venis renkonten kaj prenis la valizon.
Kial oni sendas junan virinon por akcepti min?
li demandis, kiam li sidis en la aŭtomobilo kaj ekveturis. Li atente rigardis ŝin, dum ŝi respondis.
Oni? -Tiu- oni estas mi. Mi estas la plej supera ĉefa en la oficejoj, kaj mi povus sendi kiun ajn oficiston por akcepti vin. Sed al mi ŝajnas plej dece, ke la oficej-estrino akceptu nian novan teknikan ĉefon
Ŝia vizaĝo estis korekte serioza, dum ŝi parolis.
Tiam unua-foje ŝi ridetis al li, kaj li povis konstati, en la lumo de neona reklam-lampo, ke ŝiaj dentoj estas regulaj kaj belaj...-dum la vojaĝo-.. ŝi diris, ke ili post momento venos al lia hejmo. La aŭtomobilo haltis, kaj ili ekiris. Helga Reis petis al la ŝoforo atendi.
Ili staris antaŭ granda domo. Ŝi donis al Jan Bille ŝlosilon kaj ridetante diris, ke li mem malŝlosu la pordon de sia nova hejmo. Li tiel faris kaj poste li afable invitis ŝi veni en sian modestan hejmon.
Ŝi montris al li la diversajn ĉambrojn, en kiuj liaj malmultaj mebloj staris jam elpakitaj kaj kontentige aranĝitaj.
Kaj jen la dorm-ĉambro
diris Helga Reiss,
vi supozeble estas laca kaj dormema post la longa vojaĝo. Nu -mi ne plu ĝenos vin. Sed morgaŭ matene mi revenos por montri al vi la fabrikon kaj la oficejan domon. Je kioma horo konvenos al vi komenci la rond-iron? Mi supozas, ke vi deziras iomete ripozi morgaŭ matene, kaj proponas, ke mi venu je la dekunua, ĉu bone?
Jes bonege
diris Bille,
bonege - kaj mi dankas al vi pro via afableco
..
Bonan nokton
ŝi donis al li la manon, kaj li ree sentis tiun firman man-premon.
Bonan nokton
li respondis
kaj ree koran dankon!
..-en la salono- Subite frapis lian atenton la fakto, ke la mebloj ja staras, kiel ili staris en lia hejmo en Bergen, kie li laste oficis, kaj li ekmiris, ĉu tio estas nura hazardo aŭ ĉu vere iu intence aranĝis la meblaron tiel. Estus ja stranga hazardo, se iu.. Kaj li denove pensis pri la stranga junulino, kiu estis akceptinta kaj akompaninta lin. Ŝi certe intence faris tion! ..Ŝi certe ne havas pli ol tridek jarojn! Ĉu ŝi estas edziniĝinta? Fraŭlino Helga Reiss? Sinjorino Helga Reiss? - Li provis la bel-sonecon de ambaŭ eblecoj de la alternativo. - Fraŭlino Reiss? Nu ja - ĝisplue mi elektas tiun eblecon. Aŭ ĉu mi elektu la alian, - pro taktika kaŭzo - eble mi povus iam seniluziiĝi - se ŝi preparos al mi ankoraŭ agrablajn surprizojn - eble mi eksentos simpation - Reiss estas ja ankaŭ bona nomo -ŝi certe estas io eksterordinara - eble la vivo en ĉi tiu urbeto tamen ne estos tiel enuiga - eble ĉi tiu urbeto eĉ povos doni al mi ĉian feliĉon!..
Je la deka horo li subite aŭdis la pordan sonorilon, Ĉu jam, li pensis - restas ja ankoraŭ unu horo -ĉu ŝi eble ŝanĝis sian opinion pri la konvena horo? Kaj mi havas la vizaĝon plena de raza sapo! Nu - tio ne gravas - verŝajne ŝi jam antaŭe vidis virojn kun sapumita vizaĝo...
Li malfermis la pordon, sed ekster la pordo staris ne Helga Reiss, sed alia juna virino, kiu brile ridetis.
Bonan matenon, sinjoro Bille
ŝi salutis.
Fraülino Reis petis al mi aranĝi vian matenmanĝon, ĉar vi ja havas neniun manĝajon en la domo!
Fraŭlino Reiss, ŝi diris! Ŝi do estas fraŭlino! Kiam ŝi venos, mi diros: bonan tagon, fraŭlino Reiss! Kontenta pro tiu decido li petis la knabinon veni en la kuirejon, kaj donis al ŝi la manon.
Ana Käpylä
ŝi diris kaj denove brilis pro rideto. Ŝi estis tre bela.
Ĉu vi estas finna?
Demandis Bille,
mi kredas memori, ke Käpylä estas nomo de parto de Helsinki
Jes vi pravas.. Mia patro estis finno. Li mortis last-somere. Sed nun vi razu vin antaŭ ol la sapo en via vizaĝo malmoliĝos! Dume mi preparas vian matenmanĝon!
Kaj ŝi kokete ridetis.
Jan Bille fajfis, kiam li re-iris al la banejo por razi sin. La restado en ĉi tiu urbo ŝajne ne estos malagrabla! Baldaŭ venos fraŭlino Reiss, kaj ni eliros kune!
..daŭrigos
Send a message
Search for members
