Konfeso de Makju Mäkelä (12 Jara finna Knabino) - de la revuo Juna amiko -junio 2003
Mi ĉiam diras al mi, ke mi estos feliĉa, se mi havos tiun aŭ alian aĵon. Sed poste, mi ofte konstatas, ke havante ĝin, mi ne estas pli feliĉa ol antaüe.
Kiam, do, mi estas feliĉa?
Plej ofte mi estas feliĉa nur kelkajn sekundojn, kiam iu diras ion kio plaĉas al mi, aŭ kiam io nova igas min feliĉa.
Kelkfoje mi pensas, ke
mi metas la postulon pri feliĉo tro alten.
Mi povus, eble ĝin meti malpli alten, ja finfine mi havas ĉion, kion mi bezonas.
Plej ofte ŝajnas al mi, ke la ceteraj estas pli feliĉaj ol mi, sed tio ne estas vera.
Cies feliĉo estas malsama.
Unu estas feliĉa, kiam li/ŝi estas sola, alia kiam li/ŝi estas kun siaj familianoj aŭ geamikoj.
Oni povas feliĉigi diversaj aferoj.
Foje, kiam, ekzemple, mia familio kaj mi rostas kobasetojn ĉe fajro somere, mi estas feliĉega,
ankaŭ dum Kristnasko mi estas feliĉa, ĉar tiam hejme neniu koleras kaj la etoso estas amika kaj milda.
Ankaŭ la muziko estas por mi fonto de feliĉo. Foj-foje, aŭskultante bonan muzikon, mi dezitas forgesi ĉion kroman.
Kaj kiam mi lernas ion gravan kaj interesan, mi deziras scii ankoraŭ pli.
En tiuj okazoj mi deziras kvazaŭ eksalti kaj krii pro feliĉo.
Ni ĉiuj estas feliĉaj en nia propra maniero kaj ĉiu el ni pravas, ĉu ne?.
Kion pli deziri? pro tiu:
Ni metu la postulon pri feliĉo malpli altan kaj tiam ni estos feliĉaj
Send a message
Search for members
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
sed strebinde. Dankon!
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 5 months ago.