De lia rakonto "Moderniĝo en la kaverno"
El la densa arbaro venis Ŝton Ŝtonid, maljuna viro preskaŭ nuda.
Ĉirkaŭ la koksoj li havis linkan felon, tio estis lia sola vestajo, eĉ la piedoj estis nudaj.
Li havis belan barbon kaj densan hararon.
Sur la ŝultro li portis mortintan cervidon.
Ho, ho! li laŭte ridis estos ĝojo en la kaverno kiam la infanoj ekvidos mian cervidon!
Ho ho estos odoro en la kaverno, kiam Ŝtonin pretigos la manĝajon.
Ho ho!
|
| prahomo |
Kiam li atingis la grandan riveron Ŝtonej, li demetis la cervidon kaj eksidis.
Li aŭskultis. La susuro de la venteto en la arbaro kaj la ondobatoj kaj muĝo de la rivero sonis en liaj oreloj kvazaŭ dolĉa muziko. Kaj jen la doloraj blekoj de la gruoj sur la marĉo.
Ho, ho, la vivo estas bona, la mondo estas bela diris al si Ŝton sed mi soifas
Kaj li remetis la cervidon sur la ŝultrojn kaj iris en la riveron. La torento estis fortega, sed li eĉ ne unu momento hezitis - rekte antaŭen li iris. Kiam la akvo atingis lian buŝon, li trinkis, trinkegis. Post tio li daŭrigis - el la rivero - sur la marĉon. Ĉiu paŝo postulis multe da forto, ĉar la peza viro kun la besto sur la ŝultroj profunde eniĝis en la ŝlimon de la marĉo.
Ŝvap, ŝvap diris la marĉo sub liaj piedoj. Kaj tiu sono estis agrabla al liaj oreloj.
Ho, ho, vere bela estas la mondo kaj ĝia muziko li diris bedaŭrinde nur, ke la homoj ne povas mem fari belan muzikon, la mondo ankoraŭ ne estas sufiĉe moderna.
Nur unu estas pli bona ol la muziko, kaj tio estas manĝajo - kaj manĝajon la homoj povas bone fari. Bone, ke hodiaŭ mi prenis la klabegon, sen ĝi mi ne havus la cervidon nun, kaj cervida viando estas la plej bona.
Feliĉa estas mi, kiu vivas en nia moderna tempo!
Ni havas ŝtonajn ilojn.
Kompatindaj homoj, kiuj vivis antaŭ ni - illi eĉ ne ekpensis pri tio, ke ŝtono estas uzebla!
Ho, ho ho! Sed mi deziras, ke mi povu eĉ pli modernigi nian kavernon!
Ŝvar, ŝvap, ŝvap - la marĉo estis longa. Sed nun li fine atingis la ŝtonan deklivon, kaj raŭkvoĉe li laŭte kantis dum li suprengrimpis al la hejma kaverno. La infanetoj aŭdis la voĉon de sia patro kaj rapidkrure kuris por vidi, kion li kunportas hejmen.
Nu, etuloj - ĉu vi atendis?
Ho jes paĉjo - ni estas tre malsataj
Sed hodiaŭ mi havas cervidon, kaj cervido ne estas ĉiutaga manĝajo..
Paĉjo vidu, divenu, kiu venis hejmen hodiaŭ!
Kiu, estuloj. Diru, diru
Sed la infanoj ne diris.
Ekster la kaverno sidis Ŝtoni, la ĉarma edzino de Ŝton Ŝtonid; ŝi feliĉe ridetis bonvenon al la granda viro kun la cervido.
Li salutis ŝin. Ankaŭ ŝi havis nur felon ĉirkaŭ la koksoj kaj estis cetere nuda. Sed ŝi ne havis la kutiman linkan felon. Ŝi havis belan neĝblankan koksfelon. Ŝton subite haltis:
Ĉu la infanoj diris veron?..
Kial Ŝtonin havas la festan pelton?
Aperis subite en la kaverno Ŝtoner, la plej maljuna filo, kiu havis dudek jarojn.
Ho saluton,..vi do estas hejme! Kiu bona feliĉo kondukis viajn paŝon al la gepatra kaverno..
Jes paĉjo .. mi mem kondukis la feliĉon ĉi tien!..
Ŝton staradis ekster la kaverno, la cervidon li ankoraŭ portis ŝultre. Li eĉ nenion komprenis, ĝis subite aperis apud Ŝtoner fremda juna knabino.
Ŝton ekkomprenis. Li rigardis ŝin, ŝian belan vizaĝon, ŝiajn longajn harojn kaj ŝian strangan koksfelon, kiu estis pli mallonga ol ordinare. Li ankaŭ rigardis la belan globetaron, kiu pendis de ŝia kolo sur ŝia brusto.
Li turnis sin al sia filo kaj demandis:
Kie vi trovis ŝin? Kaj li kape montris al la junulino.
Apud la maro
Ĉu apud la maro troviĝas homoj?
Jes
Ĉu apud la maro la homoj havas tian koksfelon?
Jes, estas felo de foko, besto, kiu vivas kaj en akvo kaj sur la tero.
Ĉu apud la maro estas tiaj belaj globetoj?
Jes, estas sukceno, speco de malmola, diafana fosila rezino.
Nu la sukceno estas bela, la fokfelo estas bela, la knabino estas bela, Ho, ho! Nu filo mia - estas ja via afero.
Dankon paĉjo
Kaj li kaj ŝi ekbrilis.
Kiel vi nomiĝas?
Dagny ŝi respondis.
Ĉu vi ne havas ŝtonan nomon?
Ne, patro ni ne plu vivas en la ŝton-epoko. Ni uzas metalajn ilojn, kiuj estas multe pli bonaj ol la forĵetindaj ŝtonaĵoj.
Ŝton iris en la kavernon kaj demetis la cervidon de sur siaj ŝultroj.
Estos hodiaŭ edziĝ-festo en la kaverno, li diris.
Jen la cervido, kiu estos festmanĝaĵo. vidu -ankaŭ la forĵetindaj ŝtonaĵoj taŭgas por moritigi la rapidan cervidon, ho, ho, ho! Nun estos festo!
Ŝtonin komencis prepari la cervidon, kaj baldaŭ alloga odoro disvastiĝis en la kaverno.
Ĉu vi estas feliĉa? demandis la maljunulo al sia bofilino.
Jes, patro, mi volas kisi mian novan patron. Kaj ŝi flankenigis la longajn barbharojn de la maljunulo kaj kisis lin, dum la etularo mire ĉirkaŭstaris.
Kio estas tio? demands la maljunulo
Ĉu vi ne scias? Ho, vi vivas en tro malmoderna tempo; vi certe ne scias. Estis kiso - la signo de la amo.
Ĉu vi estas tiom terure modernaj ĉe vi? la maljunulo grumblis.
Do certe ŝajnas al vi vera anakronismo veni ĉi tien al la ŝton-epokuloj!
Paĉjo, kio estas anakronismo? demandis la eta Ŝtonulin, metante la mallongajn brakojn ĉirkaŭ la haran kolon de sia patro.
Ho, etulino mia, estas tro moderna aŭ tro malmoderna afero en tempo, al kiu ĝi ne apartenas. Se mi komencus uzi ilojn de miaj pra-avoj, estus anakronismo. Sed nun temas pri moderniĝo en la kaverno. Troa moderniĝo ankaû estas anakronismo, ekzemple se ni komencus uzi alumetojn anstataŭ niajn fajrigilojn.
La du gejunuloj ekridis.
Ho patro, vi estas mem vera anakronismo! Kiel vi povas paroli pri alumetoj - alumetoj ja ne ankoraŭ ekzistas! memoru, ke ni vivas dudek mil jarojn antaŭ la naskiĝo de Kristo!
Jes, troa moderniĝo certe ne estas bona. Imagu al vi, ke la homoj jam nun havus atombombon!
Prefer, ni ne parolas pri tio. Ni estas sufiĉe feliĉaj.
Troan moderniĝon ni ne volas en la kaverno.
Send a message
Search for members

Martin Strid #ЄЭ# says: