| October 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Kiam fariĝis vespero, oni metis la aliajn stanajn soldatojn en ilian skatolon kaj la homoj en la domo enlitiĝis. Nun la ludiloj komencis ludi.. La stanaj soldatoj frapobruis en sia skatolo, ĉar ili volis ankaŭ partopreni en la ludado, sed ili ne povis levi la kovrilon. La nuksrompilo faris transkapiĝojn, kaj la grifelo gaje ruliĝadis sur la tablo. Ili fariĝis tia bruo, ke la kanario vekiĝis kaj aliĝis ankaŭ kun sia kantado..
La solaj, kiuj ne moviĝis de sia loko, estis la stana soldato kaj la dancistino. Ŝi staris tute rekte sur la pinto de sia piedo, kaj ambaŭ ŝiaj brakoj estis levitaj; li sur sia unu piedo estis tiel same persista kaj ne deturnis de ŝi siajn okulojn eĉ por unu sekundo.
Jen horloĝo sonis noktomezon, kaj subite desaltis kovrilo de flar-tabakujo; tamen ne flar-tabako aperis, sed malgranda nigra koboldo, kiu diris:
Stana soldato! per la senĉesa rigardado vi eluzos ankoraŭ viajn okulojn!
Sed la soldato ne volis aŭdi.
Nu, atendu ĝis morgaŭ, diris la koboldo.
Kiam fariĝis mateno kaj la infanoj leviĝis, oni starigis la stanan soldaton ĉe fenestro; kaj - ĉu tio estis la koboldo, ĉu trablovo - subite la fenestro malfermiĝis kaj la soldato elfalis malsupren el tria etaĝo. Tio estis terura falo..
La malgranda knabo tuj kuris malsupren, por lin serĉi; sed kvankam ili preskaŭ surpaŝis sur lin, li tamen ne povis lin trovi. Se la stana soldato ekkrius: «Ĉi tie mi estas!» li certe lin vidus; sed ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena krii.
Nun komencis pluvi; falis gutoj post gutoj, kaj baldaŭ fariĝis vera pluvego; kiam ĝi finiĝis, venis du strataj knaboj.
Vidu, vidu! diris unu el ili, jen kuŝas stana soldato, li devas eliri kaj ŝip-veturi!
stana soldato en la papera ŝip…
Ili faris ŝipeton el gazeta papero, metis la stanan soldaton internen kaj naviĝis lin en la strata defluilo. Ambaŭ knaboj kuris apude kaj plaŭdis. Ho ĉielo, kiaj ondoj leviĝadis en la strata defluilo, kaj kia forta torento tie estis! Jes, videble la pluvo falis torente. La papera ŝipeto balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj de tempo al tempo ĝi turniĝadis en rondo, tiel ke teruro atakis la stanan soldaton. Malgraŭ tio li restis firma, ne paliĝis, kaj rigardis nur antaŭen..
Subite la ŝipeto fluis sub longan stratdefluilan ponton; ĉi tie estis tiel same mallume, kiel en lia skatolo.
Kien mi nun venos?, li pensis. Jes, jes, tio estas kulpo de la koboldo! Ha, se almenaŭ la malgranda knabino sidus ĉi tie en la ŝipeto, tiam mi ne malĝojus, se eĉ estus duoble pli mallume!
En la sama momento aperis granda akva rato, kiu havis sian loĝejon sub la stratdefluila ponto.
Ĉu vi havas pasporton?, demandis la rato. Tuj montru la pasporton!
Sed la stana soldato silentis. La ŝipeto veturis pluen kaj la rato ĝin sekvis. Hu, kiel ĝi grincigis la dentojn kaj kriadis:
Haltigu lin, haltigu lin! Li ne pagis dogan-pagon, li ne montris sian pasporton!
Sed la fluo fariĝis ĉiam pli kaj pli forta; jam antaŭ ol li atingis la finon de la ponto, li povis ekvidi la tagan lumon; sed samtempe li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro.
Imagu, ĉe la fino de la ponto la stratdefluilo falis ĝuste en grandan kanalon, kio por li estis tiel same danĝera, kiel por ni ŝip-veturado malsupren sur granda akvo-falo.
Li estis nun jam tiel proksime, ke li ne povis halti. La ŝipeto fluis malsupren, la kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. Neniu povus diri pri li, ke li eĉ palpebrumis unu momenton per la okuloj.
La ŝipeto turniĝis tri aŭ kvar fojojn kaj pleniĝis de akvo ĝis la rando. La stana soldato staris en akvo ĝis la kolo, kaj la ŝipeto iris ĉiam pli kaj pli profunden. Ĉiam pli kaj pli la papero dissolviĝis; jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato.
Tiam li pensis pri la malgranda ĉarma dancistino, kiun li plu neniam vidos..
Jen la papero disŝiriĝis, kaj la stana soldato tra-falis, sed en la sama momento lin englutis
granda fiŝo.
..daurigos
Send a message
Search for members






