| August 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
| 31 | ||||||||
La revuo Esperanto, de UEA, ne ofte kaŭzas ridadon ĉe mi. Ĝi normale estas sufiĉe seka periodaĵo. Tamen, la lasta eldono de la revuo enhavis du artikolojn kiuj igis min ridi.
Unu temis pri la nomigo de trajno en Bjalistoko "Zamenhof." En si mem ne tre amuza afero, fakte eĉ laŭdinda. Sed ŝajnas ke la unua ekskurso de la trajno surhavis Dron Zamenhof mem, kune kun sia edzino, Klara. Ne, la geedza paro ne fakte revenis el la tombejo por ekskursi. Vi mem vidu la tre okulfrapan artikolon kaj provu ne ridi.
La dua artikolo, sur la proksima paĝo temis pri vizito en Moskvo de Osmo Buller, el la Centra Oficejo de la Tut-Galaksia Esperanto-Asocio. La urbo Moskvo deziras gastigi la Tut-Galaksian Kongreson en 2010, kaj oni invitis Buller tien por diskuti la eblecojn. Kaj en Moskvo Buller renkontis.....jes, li renkontis Lenin kaj la lastan Caron, Nikolaj, kiuj ambaŭ esprimis la deziron de la moskvanoj gastigi la kongreson tie. Vidu la artikolon kaj provu ne ridi.
Aŭ ĉu mi estas la sola, kiu ridetis?

Send a message
Search for members
