| march 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
Jam multjare ni havis hundojn en mia familio. Aparte menciinda estas la lasta, Hester, tre afabla kaj amebla germana ŝaf-hundo. Tamen, antaŭ kelkaj jaroj, Hester malsaniĝis kaj la best-kuracisto diris al ni, ke ŝi jam vershajne estas en granda doloro....kial ni ne helpu ŝin morti rapide, kun digno? Kaj ni konsentis.
Tiu estis por ni kor-ŝira evento, kaj dum monatoj mi ne deziris havi alian dombeston en la hejmo. Sed mia plej maljuna filino havis kateton, kaj subite devis forlasi sian loĝejon, kaj ne povis kunporti la katon al la nova loĝejo.
Estis tiel ke mia edzino kaj mi "adoptis" novan familianon. Misti estas la nomo de nia tre bela, plejparte nigra kun blankaj piedetoj kaj blanka vosto, kateto. Ŝi ankoraŭ estas juna, do ŝi ŝatas ludi, kaj ŝi interesiĝas pri ĉio, speciale kiam mi estas ĉe la komputilo kaj mi bezonas iom da tempo por cerbumi seninterrompe. Ŝi havas siajn bezonojn, kaj ĉefa inter tiuj bezonoj estas la bezono por amo kaj karesado. Ŝi sidiĝas sur la klavaron kaj atendas ĝis tiam, kiam mi havas tempon por ŝi.
Ludema kaj scivolema ŝi estas, tamen por mi estas granda surprizo ke ŝi iele-iele scias, kiam mi devas vekiĝi matene. Ĉiu-nokte antaŭ enlitiĝo mi kontrolas la vekigilon (la televido estas mia vekigilo...ĝi vekas min matene tre laŭte kun la televida tagĵurnalo) por veki min je la sesa matene. Kaj ĉiu-matene Misti venas al mi je kvin minutoj antaŭ la sesa, kaj metas sian kapon apud la mian, kaj kviete, dolĉe umas el profunde en sia garganto. Dum kelkaj minutoj mi provas malagnoski ŝin, tamen ŝi daŭre umas kiel eta maŝino, ĝis kiam finfine mi ankoraŭ dormema ellitiĝas kaj komencas mian tagon.
Ĉu mi estas la sola persono kiu havas katon kiu ankaŭ estas vekhorloĝo?
Send a message
Search for members
