La vorto "samideanoj" ĉi tie ne temas pri Esperanto-parolantoj, tute ne. Hieraŭ mi kaj mia edzino havis la plezuron pasigi belan, se iom varmegan kaj humidan, posttagmezon kun homoj kiuj havas la samajn opiniojn kiujn havas ni pri politiko. Pli klare dirite, ili samopinias kun ni ke la plej granda espero por Usono estas la elektiĝo en Novembro al la prezidenteco nia lando de....Barack Obama. Ni vidas en li, en lia deziro unuigi la multajn grupojn en nia lando sub la standardo de klereco kaj homa digno, de civilizo kaj progreso, esperon por la estonteco.
Kaj jes ja, spite de la troe somereca vetero, ni piknikis feliĉe kune, blankuloj kaj nigruloj, judoj kaj ateistoj kaj kristanoj, junuloj kaj maljunuloj. Ni babilis kaj rapide amikiĝis. Ni konsolis unu la alian pri la pasintaj sep jaroj de kristano-faŝismo. Kaj ni faris ago-planon por la venontaj semajnoj kaj monatoj.
Estas bele, skribis la Psalmisto, kiam fratoj kaj fratinoj kunvivas en paco.
Send a message
Search for members
Karulo says: