About this blog

  • 14 posts
  • 6 244 visits
October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

October 14, 2009

Skajpo kaj mi...

Kun granda plezuro mi chiam shatas babili perskajpe kun Esperanto-parolantoj tutmondaj. Mia skajpnomo estas: allanfineberg. Mi ofte estas en skajpo. Se vi deziras kontakti min antaue, bonvolu skribi: allan.fineberg@gmail.com.





Published at 13:15 ( 1 comment / 176 visits )
This post is public

October 7, 2009

Nia Studento el Ĉinio

Jam pasis pli ol monato depost la alveno de nia interŝanĝa studento el Xi'an. Li nomiĝas Scott. Scott estas alta, svelta, afabla, inteligenta kaj tre bonkora. Estas granda plezuro havi lin ĉe ni. Finfine mi sentas, ke ja mi havas filon. Li sin kondutas kvazaŭ li estas mia filo. Ni jam dufoje vizitis Nov-Jorkon, kaj li interesiĝas pri la urbo kiel mi interesiĝas pri ĝi.

Sed pri Esperanto: li ridetas, kaj diras tutsimple, "Ĝi ne estas por mi."

Naja, neniu estas senmakula.



Published at 13:48 ( 1 comment / 88 visits )
This post is public

April 9, 2009

Gast-Studento el Chinio

Ekde Augusto, mia familio havos la plezuron gastigi 17-jaragxan cxinan junulon el Xi'an, la tre antikva kaj historie interesa urbo en centra Cxinio. Li estos kun ni dum 10 monatoj, kiel studento en katolika mezgrada lernejo. Kaj - kiu scias? - eble li ecx interesigxos pri Esperanto. Sed pli gravas al mi, ke li estos kvazaux mia filo dum la tempo, kiam li logxos che ni. Kaj mi chiam deziris havi filon. Ni helpos al li perfektigi sian scipovon de la angla lingvo. Kaj li instruos al ni multon pri Cxinio.

Do, la afero estos tre felicxiga. Kiel instruisto, mi havis jam multajn cxin-usonajn studentojn. Ili estas afablaj, obeemaj, studemaj kaj cxiam helpemaj. Mi nepre skribos pli pri la junulo kiam li venos en Auxgusto.


Published at 16:04 ( 4 comments / 439 visits )
This post is public

January 6, 2009

Nova Jaro - Nova Prezidento

Post 14 tagoj, ni havos novan Prezidenton, kiam Barack Obama enoficighos en la Blanka Domo. Ok jaroj de stulteco, ok jaroj de inkubo finighos. Eble nun mi rekonsideros mian ateismon kaj denove kredos je la ekzisto de Dio.

Published at 16:06 ( 5 comments / 501 visits )
This post is public

December 12, 2008

Zamenhof-Tago

Okaze de Zamenhof-Tago 2008, mi sendas elkorajn bondezirojn al la Esperanto-parolantoj tutmondaj! Fartu bone, amikoj, kaj ne perdu esperon pri la fina venko.

Published at 14:56 ( 1 comment / 281 visits )
This post is public

October 10, 2008

Phonetic Confusion

From this week's BBC News Questions:

Question 7
Israelis were suprised to hear the French foreign minister quoted as saying this about a possible Iranian nuclear bomb: "I honestly don't believe that it will give any immunity to Iran. First, because you [Israelis] will eat them before." What did he actually say?

A: You will hit them before

B: You'll ignite them before

C: You delete them before

The answer was A
Hebrew daily Haaretz splashed across its front page that Bernard Kouchner said Israel might "eat" the Islamic Republic before it got nuclear arms. The following day Haaretz apologised, saying Mr Kouchner, speaking in English, had actually said "hit". Mr Kouchner also offered a diplomatic apology for the "phonetic confusion".

(P.S.: Some Israelis pronounce the word "peace" as "piss." We need Esperanto, and we need it now!)


Published at 18:24 ( 0 comments / 284 visits )
This post is public

September 21, 2008

Bela Aŭtuno, Malbela Kalumniado

Finfine forpasis malvarma kaj sufiĉe malgajiga somero, iom mildigita per tre ĝuiga ŝipvojaĝo familia. La ŝipego vere imponas, kaj oni ja provis helpi al ĉiu pasaĝero ĝui la tuton.

Kaj nun la septembra vetero belas. Kio malbelas estas la kalumniado, la mensogado farde la dekstrema flanko de la politika spektro, klopodante malpurigi ĉion bonan, renversi la ondon de historio, kaj forpuŝi la tempon kiam ni en Usono denove havos nacian registaron vere reflektante la volon de la popolo.

Se McCain-Palin venkos, vi vidos tajdon de subpremado ĉi tie en Usono malkiel iam ajn en la pasinteco.

Published at 18:47 ( 6 comments / 498 visits )
This post is public

August 18, 2008

Ĉu mi estis la sola, kiu ridetis?

La revuo Esperanto, de UEA, ne ofte kaŭzas ridadon ĉe mi. Ĝi normale estas sufiĉe seka periodaĵo. Tamen, la lasta eldono de la revuo enhavis du artikolojn kiuj igis min ridi.

Unu temis pri la nomigo de trajno en Bjalistoko "Zamenhof." En si mem ne tre amuza afero, fakte eĉ laŭdinda. Sed ŝajnas ke la unua ekskurso de la trajno surhavis Dron Zamenhof mem, kune kun sia edzino, Klara. Ne, la geedza paro ne fakte revenis el la tombejo por ekskursi. Vi mem vidu la tre okulfrapan artikolon kaj provu ne ridi.

La dua artikolo, sur la proksima paĝo temis pri vizito en Moskvo de Osmo Buller, el la Centra Oficejo de la Tut-Galaksia Esperanto-Asocio. La urbo Moskvo deziras gastigi la Tut-Galaksian Kongreson en 2010, kaj oni invitis Buller tien por diskuti la eblecojn. Kaj en Moskvo Buller renkontis.....jes, li renkontis Lenin kaj la lastan Caron, Nikolaj, kiuj ambaŭ esprimis la deziron de la moskvanoj gastigi la kongreson tie. Vidu la artikolon kaj provu ne ridi.

Aŭ ĉu mi estas la sola, kiu ridetis?

Published at 15:14 ( 1 comment / 326 visits )
This post is public

June 16, 2008

Bela Tago kun Samideanoj

La vorto "samideanoj" ĉi tie ne temas pri Esperanto-parolantoj, tute ne.  Hieraŭ mi kaj mia edzino havis la plezuron pasigi belan, se iom varmegan kaj humidan, posttagmezon kun homoj kiuj havas la samajn opiniojn kiujn havas ni pri politiko.  Pli klare dirite, ili samopinias kun ni ke la plej granda espero por Usono estas la elektiĝo en Novembro al la prezidenteco nia lando de....Barack Obama.  Ni vidas en li, en lia deziro unuigi la multajn grupojn en nia lando sub la standardo de klereco kaj homa digno, de civilizo kaj progreso, esperon por la estonteco.

Kaj jes ja, spite de la troe somereca vetero, ni piknikis feliĉe kune, blankuloj kaj nigruloj, judoj kaj ateistoj kaj kristanoj, junuloj kaj maljunuloj. Ni babilis kaj rapide amikiĝis.  Ni konsolis unu la alian pri la pasintaj sep jaroj de kristano-faŝismo.  Kaj ni faris ago-planon por la venontaj semajnoj kaj monatoj.

Estas bele, skribis la Psalmisto, kiam fratoj kaj fratinoj kunvivas en paco.

 

 

 

 

 

Published at 01:27 ( 1 comment / 369 visits )
This post is public

May 7, 2008

La Fluanta Tajdo estas nun ĉe Ni!

 Ĵus mi aŭdis je la televidilo la novaĵon: en balotado en Norda Karolino Barack OBAMA gajnis eĉ pli da delegitoj por la Demokrata Konvencio, venkante tre klare en sia konkurso kontraŭ Hillary CLINTON.  Estas preskaŭ neevitebla ke ĉi-novembre la usona popolo havos la oportunon finfine doni la coup-de-grace al la pli kaj pli faŝisma kaj super-naciisma buŝ-reĝimo.  La jaroj de mensogo kaj timigo finiĝos, almenaŭ por nun.  

En januaro la laboro komenciĝos, kiam ni devos purigi la vundojn de nia lando, forigi la fantomojn de timo kaj disdividiĝo, kaj reunuigi la usonan popolon. Usonanoj de ĉiuj haŭtkoloroj, etnaj grupoj kaj klasoj povos unuiĝi malantaŭ estro kiu reprezentos la plej bonan en la homa karaktero.

Kiel en la kanto, la fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Published at 02:03 ( 6 comments / 615 visits )
This post is public

May 1st, 2008

Feliĉan 1an de Majo!

Hodiaŭ estas la tago kiam laboristoj kaj progresemuloj tutmonde pensas pri kaj redediĉas sin al la luktado de la laboristaro por pli bela, pli egaleca, pli libera kaj pli justa mondo.

Al ĉiuj samideanoj en ipernity.com mi sendas elkorajn bondezirojn por tre feliĉa 1a de Majo.  Vivu la Verda Venk!' Vivu la Ruĝa Venk'!

 

Published at 23:35 ( 9 comments / 713 visits )
This post is public

April 29, 2008

Ni Renkontiĝu en ooVoo!

Antaŭ kelkaj tagoj mi ekuzis ooVoo por renkonti samideanojn surrete.  La programo ebligas grupojn ĝis ses personoj interbabili vizaĝ-al-vizaĝe, aŭ unuope per klavaro.  Por mi kiu tajpas iom malrapide kaj fuŝe la persona kontakto estas tre alloga afero, kaj tion mi preferas.  Iru al oovoo.com, provu la programon, kaj vi trovos jam multajn Esperantistojn kiuj uzas ĝin.  Serĉu min sub: allanfineberg.

Published at 00:38 ( 1 comment / 341 visits )
This post is public

April 22, 2008

Mia Revo - Bjalistoko en '09

Tuj kiam mi aŭdis pri la elekto de Bjalistoko kiel la loko por la Universala Kongreso, rememorigante la 150an naskiĝtagon de Dro Zamenhof, mi decidis ke mi nepre devas partopreni.  Ĝis nun, mi nur unufoje ĝuis Universalan Kongreson, en Madrido en la 60aj jaroj.  

Post la Kongreso, aŭ eble antaŭe, ni (mi kaj mia edzino) vizitos amikojn kaj familianojn en Germanio. Tie ni ne bezonos hotelojn, tamen en Bjalistoko ni devos trovi hotelĉambron aŭ eble lokon en ies hejmo por dormi.  Ĉu iu ĉi tie scias ion ajn pri kie oni povos tranokti en Bjalistoko?  Kaj ĉu iuj Esperantistoj ĉi tie intencas partopreni la Universala Kongreson?

 

 

Published at 18:48 ( 1 comment / 306 visits )
This post is public

March 27, 2008

Misti kaj mi.....

 

 Jam multjare ni havis hundojn en mia familio.  Aparte menciinda estas la lasta, Hester, tre afabla kaj amebla germana ŝaf-hundo.  Tamen, antaŭ kelkaj jaroj, Hester malsaniĝis kaj la best-kuracisto diris al ni, ke ŝi jam vershajne estas en granda doloro....kial ni ne helpu ŝin morti rapide, kun digno?  Kaj ni konsentis. 

Tiu estis por ni kor-ŝira evento, kaj dum monatoj mi ne deziris havi alian dombeston en la hejmo.  Sed mia plej maljuna filino havis kateton, kaj subite devis forlasi sian loĝejon, kaj ne povis kunporti la katon al la nova loĝejo.   

Estis tiel ke mia edzino kaj mi "adoptis" novan familianon.  Misti estas la nomo de nia tre bela, plejparte nigra kun blankaj piedetoj kaj blanka vosto, kateto.  Ŝi ankoraŭ estas juna, do ŝi ŝatas ludi, kaj ŝi interesiĝas pri ĉio, speciale kiam mi estas ĉe la komputilo kaj mi bezonas iom da tempo por cerbumi seninterrompe.  Ŝi havas siajn bezonojn, kaj ĉefa inter tiuj bezonoj estas la bezono por amo kaj karesado.  Ŝi sidiĝas sur la klavaron kaj atendas ĝis tiam, kiam mi havas tempon por ŝi. 

Ludema kaj scivolema ŝi estas, tamen por mi estas granda surprizo ke ŝi iele-iele scias, kiam mi devas vekiĝi matene.  Ĉiu-nokte antaŭ enlitiĝo mi kontrolas la vekigilon (la televido estas mia vekigilo...ĝi vekas min matene tre laŭte kun la televida tagĵurnalo) por veki min je la sesa matene.  Kaj ĉiu-matene Misti venas al mi je kvin minutoj antaŭ la sesa, kaj metas sian kapon apud la mian, kaj kviete, dolĉe umas el profunde en sia garganto.  Dum kelkaj minutoj mi provas malagnoski ŝin, tamen ŝi daŭre umas kiel eta maŝino, ĝis kiam finfine mi ankoraŭ dormema ellitiĝas kaj komencas mian tagon. 

Ĉu mi estas la sola persono kiu havas katon kiu ankaŭ estas vekhorloĝo?

 

 

 

 

 

 

 

 

Published at 17:46 ( 1 comment / 307 visits )
This post is public


( 14 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Allan FINEBERG

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...