Ambaŭ vi nenion havas;
tamen vi forte, mi vidas,
jam pri edziĝo decidas,
kio por vi ŝajne gravas.
Ho, uzu vian spiriton!
La ĉapitron vi pripensu!
Do senmone vi komencu
ne ian grandan militon.

La germanlingva originalo troveblas inter alie cxi-tie: de.wikisource.org/wiki/Sie_hat_nichts_und_du_desgleichen.

Esperantigis A.H. 2008-10-05.