Estis tre sunbrila tag’. Forgesinte pri ĉiutagaj bagatelaĵoj mi marŝis de l’ stacidom’ Keleti, kaj mi decidis, eniros la librovendejon en la strat’ Kenyérmező. Antaŭe mi jam aŭdis interesajn informojn pri l’ internacia lingvo. Pensante tion, ke mi informiĝos plu, vigle kaj esperante enpaŝis tien.

Dignoplena, grizhara kaj liphara sinjor’ akceptis min:

— Kion vi deziras „via sinjora Moŝto”?

— Mi nur interesiĝas pri Esperanto.

— Nu, bone! Vi, kiu enpaŝis ĉi tien, lasu for viajn esperojn, ĉar la enir’ estas senpaga, sed

la elir’ tute malcerta…

Tuj mi eksentis, ke l’ grizhara sinjor’ devas esti eksterordinara hom’… ekzistas tiaj homoj, ĉe kies ĉeestoj ni tute sentas, ke iu kurioza event’ okazas, ĉirkaŭas ilin iu sorĉa atmosfer’. Veraj unikaj individuecoj estas ili, kiuj radias neklarigeblan sekurecon…

Post mallonga parolad’ mi jam finfine decidis, mi volas kaj devas eklerni Esperanton.

Kiel antaŭe skribita scenarlibret’, tiel okazis ĉio… Mi vizitis la klubon „Poŝtisto”, kie ĉiuokaze atendis nin la „idoj”-n, kun bonkora vizaĝ’ kaj kun disetenditaj brakoj Erika Bardocz – nia klubgvidantin’.

Baldaŭ mi komencis viziti la loĝejon de Oĉjo Karlo, kie ni kune, anime kaj multfoje gapante aŭskultis la vortojn de nia instruist’. Volonte ni vizitis lin, ĉar l’ etos’ de la lingv’ Esperanto tuŝetis nian animon. Tie mi koniĝis kun fratinoj Juhász Margaret’ kaj Éva, kaj aliuloj.

La loĝej’, kiun ni nur simple nomis „Sanktejo”, ĉiam ekĝojigis nin ĉiujn. Kvankam en niaj vivoj okazis ŝanĝoj, ja la cirkonstancoj ĉiam limas niajn eblecojn, tamen ni gaje, vigle kaj entuziasme klopodis plej multon da okazo partopreni en la privata kurs’.

Per kornikflugiloj pasis for la jaroj… intertempe ĉiuj el nia grupet’ formis siajn vivojn, la diversaj cirkonstancoj iomete disigis nin. Ni ne povis renkonti tiel ofte unu la aliajn… Sed la unuaj paŝoj, la unuaj helpantaj manoj akompanis niajn ĝisnunajn vivperiodojn.

Kun multaj ekster- kaj enlandanoj mi korespondis, renkontis nin, agrablaj memoraĵoj restis en mia anim’. Geamikojn kaj amantinojn donis al mi Esperanto.

Kiam tute abrupte atingis min la malĝojiga novaĵ’, mi kvazaŭ nehavante spiron apogis min al muro…

Mortis nia Oĉjo…!

En la unuaj momentoj mi nur rigardis al la firmament’, demandante la nevideblan Dion. Kiel?? Tio ne povas esti!! Tio nur erar’, ... miskompren’ eblas!

Kaj tamen… Oni devas kutimiĝi al la neŝanĝebla event’. Forpasis nia majstro…

Bedaŭrinde tiam mi ne povis partopreni l’ entombigon. Poste ĝis longtemp’ mi pensadis, sed mi timis… mi timis pri miaj sentoj…

Antaŭ du jaroj mi finfine decidis, nepre devas viziti la tombejon. Mi bone memoras, ke malbela aŭtuna posttagmez’ estis.

Malfacile mi trovis la ejon de krematori’. Dume pluvis, pluvegis… Trovinte la grizajn simplajn murojn kun surskribitaĵoj, mi nur staris kaj memoris…

Komencis treege pluvi, sed min tio ne interesis. Miaj vestaĵoj tute malsekiĝis, kazaŭ en malĝoja, pesimista film’ mi ĉeestus. Mi nur sole kaj sola staris antaŭ la tombej’… kaj ne rimarkinte, ke miaj larmoj miksiĝis kun la pluvgutoj…

En tiu tempo mi komencis instrui nian karan lingvon. Tiom da beleco, kiom mi ricevis dum la preskaŭ tridek jaroj de nia Esperanto, mi nur unumaniere povas rekompenci: Instrui kun pura kor’, nobla anim’ kaj plena entuziasm’ al la nova generaci’ – nian karan lingvon, Esperanton.

La gelernantoj devas trasenti la plej gravan mesaĝon: Esperanto estas ne nur lingvo. Vivmanier’, kred’ kaj etalon’ por aliuloj… La ĉiutaga atmosfer’, kiu ĉirkaŭas eĉ la plej malgrandan grupeton – iĝu vera, nevidebla, sed tute sentebla – etoso … kiel imagis la malnovaj grekanoj, kaj kiel imagis – Zamenhof mem…

Mi ne scias, kiom da vivjaroj ankoraŭ mi posedos… Sed tion mi forte scias, ke ĝis mia mort’ kun la plej granda estim’ mi parolos pri nia „sinjora Moŝto” – Oĉjo Karlo.

Kelkfoje en miaj sonĝoj li instruas Esperanton – al l’ anĝeloj…

Li nun jam iĝis la ĉiama, honorinda „sinjora Moŝto” firmamenta!

Kun lernanta kapklin’

Alek Sandro

(Antaŭ „mondcivitana stat’„ - Sándor Máté)

Okaze de… (Tag’ de Virinoj)

(Nomtag’ de Zoltán)

…Tag’ de Lia Entombig’.

La 8an de Mart’

 

www.ipernity.com/blog/32699/36173

www.ipernity.com/blog/a.juhasz

www.ipernity.com/blog/33638