Jen vortoj kaj akordoj de miaj kanzonoj. Kaj kelkaj tradukoj...
Sen ajna cel´
Ho! Kia konfuz´
Kien iris ĉiuj? Kien mia muz´?
Ho! Kia kaptil´
Noktas ja malhele sed videblas via bril´
Sola, sen ajna cel´
Neniam havis eŭrojn en la konto de F.E.L.
Sola, en alia dimensi´
Ĉu en via planedo estas loko
Por mi, kaj vi, por ni? Por ni...
Ho! Kia princin´
Dolĉa kiel mielo
Kaj enmane kapuĉin´
Ho! Kia liber´
La koroj en la ĉielo
Kaj la piedoj sur la Ter´
Em7 / C9 / A7 / C9 / X2
G / Am / Bm / Cadd9 / X2
Bm7 / Cadd9 / X4
La vino de l´ forges´
Oni diras ke dum ĉi tiuj festoj
Vi tiel sovaĝas ke ne plu memoras
Kun kiu vi dancas, kun kiu vi parolas
Oni diras, ke...
En ajna kastel´ mi fariĝos via reĝo
En ajna dancejo DoĴo
En ajna ĝangal´ mi fariĝos serpento
En ajna kazino, krupier´ de via kor´
En tiu ĉi marema ŝip´
Vi trinkos la vinon de l´ forges´
Kaj ebriiĝos lante
en ĝia sorĉe freŝa ama briz´
vi dancos, kaj nur poste diros: ĝis!
Oni diras ke vi multe vojaĝas
Sed neniam sentas vin hejme
Oni diras ke vi kuŝas sendorme
Kaj ploras, hej...
Dm / Bb7 / X8
Gm / A7 / Dm C / Bb / X2
Gm / A7 / da capo
Paco pipoj
Fruktoj en la arboj, ondoj en la mar´
Surtera paradizo por ĉiu homa par´
Venu ĉi tien, etas dom´
sed grandas am´
Jenas la somero plena je dezir´
Ŝika ĉarmulino, magia eliksir´
Ĉe la plaĝo, paco pipoj
Ĉe la ĉambroj, molas lipoj
Dum la vesperiĝo ne birdu en la nest´
Ĉar venos La Druido: la plej natura fest´
F#m B / X4
A E / F#m / G Bm / E / X2
Ponto: D / A / E / B / X2
Ni Gustumos la fruktojn
Perditaj en la mezo de l´ ĝangal´
Ili verŝas akvon sian sur la teron
Ridetoj en vizaĝoj ĝentilaj
Kreskas kiel floroj en somero
Aventur´, plezur´, amaraj, dolĉaj luktoj
Venu ĉe mi kaj ni gustumos la fruktojn
Sencele ni vagadas tra la arbar´
Bonŝance ni ne trovas multajn bestojn
Sovaĝaj ni promenas trankvile
La zorgojn ni postlasis en la kestoj
Em9 / Cmaj7 (6- 5min) X4
Am7 / B7 / Cmaj7 / A7 inv / Cmaj7 / B7* /
Ponto:
Em / C / X2
G / Am / G / Am / G / Am / G Am B7 /
Silento
Inter la vortoj ajnasencaj,
ene de la litero O
Ene de la infanaj koroj,
sub la ondoj de la mar´
Nun la suno brilas
Nun la tero, la akvo, la flamo
La birdo en la aero, la aero, la aero...
Mi parolas al vi gereĝoj: ĉu vi estas tie?
Ĉu vi estas hejme?
Em C / % / Am B7 / Cmaj / A inv / C B7 / X2
Am / Am6-11 / X6
F / D inv / G / E inv / Am / B7+9 B7-9 /
Varsovia vento
Kiam blovas vento tia, kiel la varsovia
la homoj plej ĝoje kunvenas
ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj
plenaj je espero alvenas
Kia ĝojo spiri tiun venton liberigan!
Kia ĝojo! ĉar blovas nun la vento varsovia
Varsovia vento, kunportu nin al lando de fratec´
Ĉar ni sopiras nekonatajn geamikojn
kiam luno plenplenas en la ĉiel´
kej se ŝlosiloj rompiĝas, ni malfermas fenestrojn
por bani nin en la varsovia vent´
Nur melodio
Ĉe la fin´ ni samas, nur melodio
Hela lum´, ridoplena vivo...
Nun ni flosas, nun ni brilas, nun ni amas
Kaj ĉe la fin´, ni samas...
Gmaj7 Bbdism / Bm / Cmaj7 / Bm /
C / C#dism / Am / D /
Am / D / X6
Are
Are venas la homoj
venas are
Kial?
Ni ne demandas tion
ili venas are
Are, are venas, la homoj
Emaj / C#m7 / F#m7 / B7 / X2
E9 / A maj Am7 / G#m7 C#7 / F#m B7 / E B7 /
Klon´
Via klono
Diboĉema
Amuziĝas
Via klono
Nevideble
Ekscitiĝas
Glisas ĝis la mar´
Drivas plej serene
Ginseng´
Hong Kong
Havena Bu´
Via klono
Per ĉantaĝo
Pliriĉiĝas
Via klono
Esotere
Aliiĝas
Cm / Fm / G7 / Cm G7 /
Cm / Fm / G7 / Abmaj / Dm7-5 G7/
Abmaj / Abmaj / Fm / G7 / Abmaj /Dm7-5 G7 /
Kroma sun´
Leviĝas kroma sun´ el la velura horizont´
Kiam vi parolas ruse
Delire ni eliras el la mensa labirint´
Kaj plej lape revas kune
Lirlas roj´, floras tener´
Jasmen-parfumon kunportas l´ aer´
Brilas vi, libera juvel´
La plej bela gemo de l´ senfina ĉiel´
Vringus mi la vortojn ĝis nuanca elĉerpiĝ´
Se naskiĝus nun poemo
Sed per la rigardo kompreniĝas la mesaĝ´
De la plej natura emo
G D / Em / C Am / D / X2
C / Em / Bm7 / Am9 D9 / X2
Hej!
Blablai senĉese, babili,
paroli senfine, kondukos nin nenien
Virtuala tuŝado, retamindumado
maŝina, kondukos nin nenien
Agi ja nepras amikoj
Por ke l´mondo ne aĉu tiom multe
Meze de l´voj´ de la vivo
Ni agu kaj vidu
Hej! Ek al batal´ kaj diru
Hej! Ek al la viv´ kaj diru
Hej! Ne desperu
Nun estas nia vic´
Intro: G C / D C /
G C / G C / G C / D / X2
Em D / C / X3 ..... Am / D /
G D / C / X3 …. Am / D /
Simplas am´
Ĉerizarbo, paca rojo
Grandaj urboj laŭ la vojo
Jokohamo, Japanio
Neĝe blanka, sunradio
Ho! Vere simplas am´
Jenas nun, jenas ĉiam
Samurajo, gejŝo, maro
Teon trinkas olda paro
Jokohamo, Japanio
Vivrivero, zenavino
Gmaj / Em / C / D / X2
Gmaj Ebdism / Em / C / D /
Gmaj Ebdism / Em / C C#dism/ D7 /
G A / C / X10
Tuj
Kiel el ia kosma pupteatro
Ekaperas granda, ronda, ruĝa la lun´
La bonaj moroj tute forgesiĝas
Kaj ni libere dancas sub la luna lum´
Tuj, tuj, tuj
Ni banas nin en la plej freŝa vento
Tuj, tuj, tuj,
Ni malaperas, restas nur la sento
Ne per tiu trajno ni atingos nian hejmon
Ne per tiu trajn´, ne per ĝi
Nek tiu aviadilo nek la busoj de la mondo
Nek la plej rapida velboat´ (kunportos nin hejmen)
G / Bm / C / G / X2
C / Bm / Am / D / X2
G / C / G / C /
Preferindus
Pro tio ke vi neniam antaŭe
vidis urson promenante surstrate
Tio tute ne signifas ke ili ne ekzistas
Pro tio ke vi neniam antaŭe
aŭdis la sonon de atombombo
Tio tute ne signifas ke ili ne ekzistas
Sed preferindus ke ursoj ne promenu surstrate
Kaj ke atombomboj malaperu de la surfaco de la tero
Pro tio ke vi neniam antaŭe partoprenis KEFojn
Tio tute ne signifas ke ili ne ekzistas
Pro tio ke vi neniam antaŭe
diris la vortojn “mi amas vin”
Tio tute ne signifas ke amo ne ekzistas
Sed preferindus ke vi partoprenu KEFojn
Kaj ke vi amu ĝis malamo malaperos de la surfaco de la Tero
Em / % / Cmaj7 / % / Em / % / X2
Am7 / B7 / X2 Cmaj7 /
Ponto: Em / % / Fmaj7-5 / % /
Bona espero
En Bona Espero ni loĝas
pace kaj en harmoni',
tiun trezoron ni havas
kaj emas donaci al vi.
Mildaj leviĝas la voĉoj
al ĉielo: blua senfin'.
Ame laboras la manoj.
La Tero: nia patrin'.
Kantu kun ni dum la tago
Ludu kun ni je l' vesper'.
Hela la lum' de la amo.
Brilas la lum' de la ver'.
En Bona Espero ni loĝas
pace kaj en harmoni',
tiun trezoron ni havas
kaj emas donaci al vi.
ĉirpas la griloj ekstere,
noktas sur Monto Balen'.
Baldaŭ revenos la suno,
hela la lum' de l' maten'
Akvo
Ploras virin´
kiu eliris el la reto
Sen ajna mesaĝ´,
falas la pluveto...
Akvo
Griza la strat´,
griza la memoro
Mildas la plor´,
malmolas la doloro...
Akvo
Venu, revenu
Kien vi foriris mia amo?
Likas la kran´
estante jam fermita
Forglitas la gut´
saltas devigita
Am D inv / Dm inv / X8
C / D / X4
La Pordo
Ege grandas distanco inter dirko kaj ŝlosil´
Sed proksimas ja la pordo senserura de la anim´
Se iu malsatas, kiel povas manĝi mi?
Ĉu ni estas gefratoj aŭ estas nura fantazi´?
Sur tiu ĉi vojo malmultaj promenas
Ankaŭ mi ne kuraĝas kaj subite svenas
Kia son nin liberigos?
Kia lum´ vidivigos nin?
Kies kor´ ne malfermiĝos
kiam am´ kreskos en ĝi?
Ĉu ni estas gefratoj aŭ estas nura fantazi´?
Estas eta distanco inter sonĝo kaj vekiĝ´...
G D / Em / C F / G /
G D / Em / C F / Em / D /
X2
C / D / X4
Am9 / Bm11 / X3
Am9 / D9 /
G D / Em / C F / Em / D /
G D / Em / C F / G /
La sistemo
La sistemo plej aĉe perversas
Kaj lukti kontraŭ ĝi nepras, karaj amikoj
Sed ĉar plej bona sterko ĝi estos por nia ĝarden´
Ni kreskigos tie florojn
Ĉar malamo ne povas sin nutri per la am´
Ĝi fariĝas veneno mortiga en ĝia sang´
Finfine la paco regos tutcerte sur la Ter´
Tio estas neevitebla
Sed ni devas kuraĝe batali, ĉiutage, kara amik´
Kun espero kaj kun ĝojo
Por ke ĝi okazu plej baldaŭ
Por ke ni ne devi atendi plu
Por ke la ridetoj de l´infanoj
Lumigu tuj la tagojn sub la sun´
Em / D / C / B / X2
C / B / X4
Em / D / C / B / X2
C / B / X4
Ponto: Am7 / D9 / X4 C / B / X4
La Druido
Druido, herbo-rikoltanto
Druido, natura-kuracanto
La Druido venis de l´ malproksim´
Por helpi nin
Kantas nia kor´: ni ne bezonas plori kaj atendi plu
Ho! Kia, kia ĝojo!
Ĉar la Druido...
Ĉu esti aŭ ne esti? Tiel staras nun la demando...
F#m...
F#m / C#m / D / C#m / X2 ... D E /
A E / Bm / E / X2
Via vio
Via revo, via ver´
Via vio, via
Via ĝojo, via ĝu´
Via vio, via
Ho! Ne forgesu vin
Nur vi povas fari tiun miraklon
Via larmo, via rid´
Via vio, via
Via animo, mia am´
Via vio, via
Am9 Bbmaj7 / X8
Fmaj7 / Dm7 / X4
E / F / X2
ĵoker´
Stinkas ĉi pingven´
Nube ĵetas sin
Pro instinkta em´
Abismen
Kia damna best´
Similas ĝi al mi
Eterna dromedar´
Perdita
Sin´, zon´
Tintas glasoj
Zip´, ŝos´, ĵoker´
Omen´
Palas ja la silk´
Odoras je incens´
Brosas vi la harojn
De l´ ĉeval´
ŝaume kuŝas ker´
Pikas ĉe la tref´
Trempas en ĉampano
Karoo
Malfide (Pappo)
Sen ajna kial, imagis mi
Ke pace ni kunas, kia bela sent´
Sed jenas mi nun, tiel sola en la vivo
Ke plej taŭgas forir´
Malnova blus´, sopir´ kaj memor´
De momentoj pasintaj, ĝuoj de l´amor´
Sed jenas mi nun, tiel sola en la vivo
Ke plej bonus mi for
Homo de l´ suburbo (Pappo)
Alvenis ja la tempo en ke la homaro
Vivas sen ajna cel´
Per malmulto da vortoj, problemojn povus solvi tuj
Sed homo frapas pugne kaj detruas ĉion
Li kredas sin genia pro sia personec´
Homo sen paseo, sen tempo kaj memoro
Agi tiel povas nur
Sed li ne finkomprenas ke lian memon vendas ja
Kaj l´homo del suburbo sekvas la rutinon
Tute ne konscia pri l´fino de sia viv´
Ĉe Montpellier
Somero tra la lando de la vitoj
La luno tra la ĉielo de la homoj
La homoj tra la lando de la steloj,
Ĉe la bela Montpellier
La vinon la virinoj verŝas milde
Ridetoj ĉe l´frataro ekaperas
Vortoj el kompreno flugas ĉie
Ĉe la bela Montpellier
Frateco batas en la kor´
Vortoj en la vento
Civilizacio
En tiu ĉi sovaĝa laberinto
Oni povas sin facile orienti
Civilizacio kaj aliaj mensogoj
Eble vi jam spertis tion
La etaj formikoj laboradas
En lanta vic´ konstanta vic´ konstanta
Dum vi dormas trankvile
En mola lit´ kuŝanta
Eble vi jam spertis tion
La fajron vi povus ekbruligi
Kaj demeti elegante la vestaĵojn
Plenigi la glasojn per suko de l´ vinbero
Kaj festi ĝis la mateno
Dm C / Dm / Bb F / A7 /
Bb F / A7 Dm / Bb C / Dm / Bb C / Dm /
Send a message
Search for members
Frank Merla says:
Alejandro Cossavella says:
brakumon,
Ale.
Oded Gilad says:
Eder Benedetti says:
Saluton kara Alejandro!
Mi ne havas adekvatajn vortojn por danki vin ... Danki vin pro la mirindemaj verkaĵoj kaj via afablaĵo por enmeti ĝin ĉi tie por nia plezuro kaj ĝuo!
Dio benu vin kara!
Fartu tre bone!
amike kaj ĝuite
Eder Benedetti
Alejandro Cossavella says:
Saluton kara!
Nu, mi faras kion mi povas...
Momente mi revas ne nur pri nova disko sed ankaŭ pri ekologia vilaĝo esperanta...
Eble ni iam renkontiĝos, kantos, desegnos kaj kultivos la grundon en paca etoso internacia.
ĉion bonan el la sudo,
Ale.