Alejandro Cossavella Published on October 12, 2009
by Alejandro Cossavella

Alejandro Cossavella's blog

Browse posts
La revolucio en pajleraro
Posted on November 22, 2009
3 comments (latest 2 weeks ago)
Esperanta komunumo
13 comments (latest 3 weeks ago)
Prilabori la ripozon
Posted on October 7, 2009
Kanzonaro
Posted on July 7, 2009
5 comments (latest 7 weeks ago)
Amo virtuala
Posted on July 3rd, 2009
2 comments (latest 12 months ago)
Esperbusoj
Posted on January 23, 2009
10 comments (latest 8 months ago)
Pri "Atlantika marbordo"
Posted on January 12, 2009
7 comments (latest 10 months ago)
Video
Posted on December 24, 2008
43 comments (latest 4 months ago)
Tempo katas sed vivo TGV-as
Posted on December 19, 2008
4 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 287 times

Esperanta komunumo

Monday October 12, 2009 at 08:00AM

Ĉu vi ŝatus loĝi en esperanta komunumo? Ĉu vi kredas ke eblas? Kio bezonatus por tion fari? Kion mi proponas al tiuj kiuj interesiĝas pri la ideo estas krei demandaron kiu helpos nin pli bone kompreni kiamaniere ĝin konstrui. Ekzemple:



Kie?
Kiuj?
Kion devus alporti la partoprenantoj? Ĉu difinitajn profesiojn, laborkapablojn, monon?
Ĉu estos memstara ekonomike aŭ enmerkatigos produktojn kaj/aŭ servojn produktitajn ene?
Ĉu funkcios en ĝi lernejoj? Kiajn?
Kiom da homoj partoprenus? Ĉu soluloj, paroj, familioj, ĉiuj?
Ĉu bezonatos reprezentantoj, estraranoj?


Nu, kion mi proponas estas ke ni kunkreu funkciantan realan komunumon. Ni havas la teknologion kaj supozeble la sciojn. Temas pri homoj el ĉiuj partoj de la mondo parolantaj minimume du lingvojn: tio estas trezoro! Ĉu vi ne sentas ke ni povus kunigi kapablojn kaj krei ĝin en la sama maniero en kiu Zamenhof kreis la lingvon?


Ni povus krei komunan paĝon ĉe Ipernity por diskuti la aferon. Ne eternan diskutadon pri la uzo de ita aŭ ata sed pri la konkretaj agoj kiujn ni devus efektivigi por ke ĝi ekzistu sane kaj ĝoje.


Mi atendas viajn reagojn.
Brakumon el la sudo de la mondo,
Ale.


PS: mi sugestas ke ni pensu unue pri la demandoj. Ili estas kvazaŭ patrinoj de la plej kontentigaj respondoj.

13 Comments / add your comment?

valer says:
Saluton Ale,

Mi sekvas vin ! Do :

Ĉu mi ŝatus loĝi en esperanta komunumo ?
Jes

Ĉu eblas ?
Mi pensas ke jes. Almenaŭ dum iom da tempo. Kiom da tempo ? Tiu demando ne estas utila.

Kion bezonatus ?
Mi pensas ke partoprenantoj estas la unua necesaĵo ^^ Tamen, unu homo kun projekto jam definita povus kununiĝi aliulojn.

Kie ?
Multloke. Ne metu ĉiujn ovojn en la sama ujo.

Ĉu lernejo ? Ĉu memstara kapablo ? Ĉu familioj aŭ soluloj ? Ĉu reprezentantoj ?
Ĉi-tiuj demandoj kunuiĝas por mi en nur unu : kiel ?
Plej diverse. Tiel oni povus interŝanĝi spertojn, provi malsamajn solvojn, malsamajn organizojn, ktp... Kaj se (kiam) unu projekto fiaskos, tio ne estus katastrofo sed nepra sperto por la aliaj projektoj. Fakte laŭ tiu filozofio, esperantaj familioj estas unu formo de esperanta komunumo jam ekzistanta.
Alia formo estas "komuna loĝejo" ("habitat groupé") : kelkaj familioj kuniĝis ĉirkaŭ unu projekto. La plej bona ekzemplo, en Belgujo, estas la farmobieno de Vevy Wéron. http://www.vevyweron.be (fr)

Jen traduko de la prezentado (mallongigita) :

La farmobieno de Vevy Weron, proksime de Namur, bonvenigas vin en bonetosa kaj afabla loko. Ekde 25 jaroj kreskas bela sperto de komuna loĝejo en kvadrata farmobieno ĉirkaŭita de kampo, fruktoĝardeno, lagoj, kaj herbejoj. Nuntempe 40 homoj kaj infanoj ĉi-tie vivas.
Ĉiu partoprenanto laŭ sia maniero, kun aŭ sen infanoj, kun sia persona ĝardeno, sia kabano, sia ruldomo kore volas vivigi kaj agrabligi la lokon. [...]
Kelkaj loĝantoj kreis specialan aktivadon : unu gastejo kun restoracio, unu farmo de "bio"-legumoj (kultivitaj sen kimiaĵoj), unu ĉiovendejo, unu revend-librejo, unu panejo. [...]

Bondeziron el la norda parto de la mondo,
valer
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Alejandro Cossavella says:
Nu, la ideo estis havi pli da demandoj sed viaj respondoj estas ege bonvenaj!!

Mi serĉas legaĵojn pri la temo ĉu nacilingvaj ĉu en esperanto.

Jen ludo, kvazaŭ Dua Vivo... konstrui idealan komunumon kaj poste alporti korpojn al la idealo. Materialigi la projekton.

Mi estas konvinkita ke nia komunumo havas trezoron. Ĉi eta ludo povus helpi nin ĝin kompreni kaj eventuale ekĝui.

brakumon el la sudo kaj dankon pro la lingvaj kaj amikaj respondoj
Ale
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Alejandro Cossavella says:
Mi ĵus eniris la paĝon kiun vi rekomendis. Mi devos ekzerci mian francan sed mi tion faros volonte ĉar ŝajnas ke tiu estas la direkto kaj ke la sento estas simila.
Estas bona plano por homa vivo konstrui lokon kie la "interna ideo" de esperanto povu vivi. ekologio, frateco, sennacieco...
kial ne?
dankon denove
Ale
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
valer says:
ho ! Mi tro rapide lernis kaj saltis la duan frazon. Mi vidis demandojn do respondis...
En tiu kazo, mi pensas ke unu ĉefa manko estas la manko de antaŭa kulturo. Oni ne konas homojn kiuj vivas tiel. La plej utila aĵo estus rakontoj pri aliaj viv-manieroj. Do mi tradukos kelkajn baldaŭ. Ankoraŭ mi povas serĉi en la franca reto kaj krei ligilaron.
amike
valer
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Alejandro Cossavella says:
Kara Valer,
dankon denove!
mi trovis informojn interesajn por hispanlingvanojn: http://www.ecoaldea.com/ecoaldea.htm

Pace, verde kaj ĝoje,
Ale.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
valer says:
ideo : jam ekzistas bienoj en esperantujo ke oni povus pli uzi.
Yacugatake en Japanujo
Grezijono en Francujo
...
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Alejandro Cossavella says:
Parolante pri japanio... mi rekomendas la legadon de la verko de Masanobu Fukuoka, mi imagas ke ĝi nomiĝas "La revolucio en pajlero".

Mi jam trovis multajn tekstojn pri ekologivilaĝoj. Nacilingvaj bonvenas kaj se ekzistas tradukoj esperantaj des pli bone.

Hodiaŭ matene mi imagis ke ĝi povus esti (se la homoj deziras ne vivi tiom trankvile) turisma allogaĵo: ĉiuj kulturoj kune, loĝante -espereble- harmonie. La konstruo de la domoj povus esti tipa de la diversaj regionoj de la mondo.

Nu, mi iros al la reto por scii pli pri tiuj bienoj jam ekzistantaj.
Al la du antaŭaj aldoniĝas Bona Espero, en Brazilo!

pace
Ale
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Alejandro Cossavella edited this comment 7 weeks ago.
Masakato says:
Kara Ale,
Se temas pri la japano Fukuoka Masanobu, bedaŭrinde li mortis en 2008.
Jen en esperanta vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Fukuoka_Masanobu
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Romina Gayo Streinzer says:
Ale,
Mi tre sxatus logxi en esperanta komunumo! Kaj mi kredas ke eblas.
La antauxa jaro mi parolis kun iu, kiu logxas en la Ecovilla Gaia (http://www.gaia.org.ar). Kaj dum tiu monato iu rakontis min pri San Marcos Sierra (komunumo en la provinco Cordoba). Estas tre interesa maniero per vivi; mi jam pensadis ke mi volus logxi cxe komunumo. Kaj la ideo de esperanta komunumo tre placxas al mi!
Mi kredas ke antaux pripensi “Kie?” oni devus demandi “Kiuj?”. Kaj tiuj, kiuj volus komenci la esperanta komunumo, decidos kie.
Tie la vivo devus ekti amike kun la naturo. Kaj mi imagas ke tie funkcios multajn artajn aktivecojn.
Mi sercxos kaj legos pli informojn!
Amike
Romy
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Mi aldonu al la idealismaj konsideroj problemon de vizoj kaj laborpermesiloj :)
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Alejandro Cossavella says:
Kara Masakato,
jes, temas pri li... eble li iel forpasis, sed liaj energio kaj instruo vivas. Belega homo!
Kara Romy,
nu, ni estas survoje..! mi legis pri Gaia. mi studadas la permakulturon ĉar mi kredas ke ajna komunumo, eĉ se urba, devus produkti nutraĵojn kiel eble plej nature. NI restas enkontakte, virtuale kaj anime.
Kara Vjaĉeslav,
Vi pravas, mi pensis tiom sennaciece ke eĉ ne kalkulis je tiuj problemoj! Pluraj kapoj povas kutime pensi pli trafe ol unu... Dankon! Eble estos en ajna avangarda lando kiu akceptos nian komunumon, eĉ se por profiti propagandcele per sia toleremo al idealistoj transnaciaj... ni vidos... aŭ ne... sed ĉiam kun la koroj kiel flago.


Permakulture via,
Ale.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Alejandro Cossavella edited this comment 7 weeks ago.
Karulo (Karles) * says:
Kara Alejandro, mi gratulas vin pro via ideo kaj planoj. Estus interese, por vi kaj por aliaj homoj, diskonigi tiun ĉi debaton aŭ vian mesaĝon ene de nia grupo Ekovilaĝo:
http://www.ipernity.com/group/66986
Mi provus trovi tempon por plivigligi la etoson tie...
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Alejandro Cossavella says:
Kara Karulo,
kiam mi skribis pri esperanta komunumo mi pensis pri vi, ĉar iam ni priparolis ĉi aferon. Nu, mi ĵus aliĝis al la grupo. Kiel eble plej baldaŭ mi legos la tieajn artikolojn. Dume mi klopodas informiĝi pri terkultivado kaj aliaj aspektoj de permakulturo. Tutcerte estos ege interesa kompili informojn en esperanto pri la temo.
Bonŝance nun mi loĝas en arbara regiono kie la grundo estas fruktodona kaj la klimato milda.

Ni restas enkontakte.
ĉion bonan,
Ale
Posted 3 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...