Alejandro Pareja Published on July 11, 08
by Alejandro Parejapro

Alejandro Pareja's blog

Browse posts
Mia familia nomo estas maldeca laŭ Facebook
Posted on September 20, 08
10 comments (latest 12 days ago)
10000 vizitoj
Posted on September 6, 08
2 comments (latest 4 weeks ago)
La reĝo kaj la viro kiu diris ke li scipovas fari oron per alĥemio
1 comment (latest 12 days ago)
Kio okazis en la du lastaj monatoj (10a de junio-10a de julio 2008)
Posted on July 10, 08
intervjuo (en la hispana)
Posted on February 6, 08
1 comment (latest 7 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 130 visits

La reĝo kaj la viro kiu diris ke li scipovas fari oron per alĥemio

Friday July 11, 2008 at 05:45AM

El la rakontaro "La grafo Lukanoro", skribita hispane de Don Juan Manuel, nevo de la reĝo Alfonso la 10a, en la 14a jarcento. Mia traduko.

 


Un día fablava el conde Lucanor con Patronio, su consejero, en esta manera:

-Patronio, un omne vino a mí et dixo que me faría cobrar muy grand pro et grand onra, et para esto que avía mester que catasse alguna cosa de lo mío con que se començasse aquel fecho; ca desque fuesse acabado, por un dinero avría diez. Et por el buen entendimiento que Dios en vos puso, ruégovos que me digades lo que vierdes que me cumple de fazer en ello.

-Señor conde, para que fagades en esto lo que fuete más vuestra pro, plazerme ía que sopiéssedes lo que contesçió a un rey con un omne quel’ dizía que sabía fazer alquimia.

El conde le preguntó cómo fuera aquello.

Iun tagon grafo Lukanoro, parolanta kun sia konsilanto Patronio, diris al li:

"Patronio, iu homo venis al mi kaj diris, ke li faros ke mi gajnu multe da mono kaj honoro, kaj ke por tio estas necese ke mi donu al li iom el mia havaĵo, por ke li komencu la entreprenon, kaj ke poste mi gajnos la dekoblon de tiom kiom mi investos. Kaj ĉar Dio donis al vi  bonan inteligenton, mi petas de vi ke vi diru al mi kion vi opinias ke mi devas fari pri tiu afero."

"Grafa moŝto, por ke vi faru pri tio tion kio plej konvenos al vi, mi ŝatus ke vi sciu tion, kio okazis al iu reĝo kun viro kiu diris ke li scipovas fari oron per alĥemio."

La grafo demandis al Patronio kio estas tio.

El Conde Lucanor

"Sinjoro grafo Lukanor, diris Petronio, iu viro estis granda fripono kaj li multe deziris riĉiĝi kaj lasi tiun mizeran vivon kiun li vivis. Kaj tiu viro eksciis ke iu ne tre prudenta reĝo klopodadis fari oron per alĥemio. 

Kaj la fripono prenis cent uncojn da oro kaj li disfajlis ilin kaj li miksis la orajn fajlaĵojn kun aliaj substancoj kaj li faris cent bulojn kiuj enhavis po unu unco da oro, krom la aliaj substancoj kiujn li miksis kun la fajlaĵoj. Kaj li, bone vestita, iris en la urbon kie estis la reĝo, kaj li portis la bulojn en vendejon de spicisto por vendi ilin. Kaj la spicisto demandis al li por kio tauĝas tiaj buloj, kaj la fripono diris ke ili taŭgas por multaj aferoj kaj, ĉefe, ke ĝi estas ingredienco nepre bezonata por fari oron per alĥemio. Kaj li vendis al la spicisto ĉiujn cent bulojn kontraŭ du tri uncoj da oro. Kaj la spicisto demandis al li kiel nomiĝas tiaj buloj, kaj la fripono diris ke ili nomiĝas tabardio. 

Kaj la fripono loĝis iom da tempo en tiu urbo vivante kiel tre eleganta homo, kal li diris sekrete al kelkaj personoj ke li scipovas fari oron. Kaj la novaĵo trafis la orelojn de la reĝo, kiu sendis venigi lin kaj demandis al li ĉu li scipovas fari oron. Kaj la fripono, kvankam li unue ŝajnigis kvazaŭ li volus kaŝi la sekreton asertante ke li nenion scias, finfine li konfesis ke li ja scipovas fari oron; sed li konsilis al la reĝo ke neniu ajn persono en la mondo sciu pri tiu sekreto, kaj ke la reĝo ne risku grandan parton de sia mono. Sed li ankaŭ diris ke, se la reĝo dezirus, li provos fari iom da oro, kaj ke li instruos al la reĝo ĉion kion li sciis. La reĝo multe dankis lin, opiniante, laŭ tiaj vortoj, ke en tio ne povias esti ia ajn trompo. La fripono donis al la reĝo liston de ingrediencoj. Ĉiuj estis facile troveblaj substancoj, kaj inter li estis bulo da tabardio. Kaj la reĝo mendis ĉiujn ingrediencojn, kiuj kostis entute nur du tri ŝilingojn. Kiam la ingrediencoj estis pretaj, oni miksis kaj kunfandis ilin antaŭ la reĝo, kaj en la fundo de la krisolo aperis unco da fajna oro. Kaj la reĝo, vidante ke per ingrediencoj kiuj kostis du tri ŝilingojn oni faris unu uncon da oro, multe ekĝojis kaj konsideris sin la plej bonsorta homo en la mondo, kaj li petis de la fripono (kiun la la reĝo taksis kiel tre honestan homon) ke li faru pli da oro. 

Kaj la fripono respondis, kvazaŭ li ne pli scias pri tio: 

'Reĝa moŝto, mi jam instruis al vi ĉion kion mi scias, kaj de nun vi scipovas fari ĉi tion tiel bone kiel mi. Sed sciu bone ke se mankus iu ajn el ĉi tiu ingrediencoj, oni ne povus fari oron.' 

Kaj, post ol diri tion, li petis permeson foriri kaj reiris al sia hejmo. 

La reĝo provis fari oron sen majstro, kaj li duobligis la kvantojn de la recepto, kaj li faris du uncojn da oro. Li denove duobligis la kvantojn kaj li faris kvar uncojn; kaj ju pli da kvanto li uzis, des pli da oraj uncoj li faris. Kredante ke li povos fari tiom da oro kiom li volos, li mendis kvanton da ingrediencoj kiu sufiĉus por fari mil uncojn. Kaj oni trovis ĉiujn ingrediencojn krom tabardio. Kiam la reĝo eksciis ke li ne povas fari oron pro la manko de tabardio, li sendis venigi la viron kiu estis donanta la recepton al li, kaj diris al li ke li ne povas fari oron kiel antaŭe. Kaj la viro demandis al la reĝo ĉu li havas ĉiujn ingrediencojn de la recepto kiun li estis skribinta. Kaj la reĝo diris, ke li ja havas ĉion, krom tabardion. 

Tiam la fripono diris, ke oni ne povas fari oron se mankas iu ajn el la ingrediencoj, tiel kiel li avertis al la reĝo la unuan tagon. Kaj la reĝo demandis al li ĉu li scias kie oni povus trovi tian tabardion, kaj la fripono jesis. 

Kaj la reĝo ordonis al li, ke se li scias kie oni povus trovi tian substancon, li iru serĉi ĝin kaj alporti kvanton kiu sufiĉos por fari tiom da oro kiom li volos. 

La fripono diris, ke kvankam iu ajn servisto de la reĝo povus plenumi tian komision tiel bone kiel li, eĉ pli bone, li mem iros por fari plezuron al lia reĝa mosto, kaj ke ekzistas multe da tabardio en lia naskiĝlando. Poste, la reĝo demandis kiom kostos la aĉeto de la tabardio kaj la vojaĝo, kaj la kalkulo leviĝis al granda sumo da mono. 

Kaj post ol la fripono ricevis la monon, li forvojaĝis kaj la reĝo neniam revidis lin. Kaj tiel estis trompita la reĝo pro sia malprudento. Kaj vidante ke tiu homo ne revenas, la reĝo sendis siajn servistojn al lia domo por ke ili serĉu ian informon pri li. Kaj ili ne trovis en la domo ion ajn, krom fermitan kofron; kaj, post ol malfermi ĝin, ili ene trovis paperon kun jena mesaĝo: 

«Bone sciu ke ne ekzistas tabardio en la mondo; mi certigas al vi ke mi trompis ĝin, kaj kiam mi diris al vi ke mi riĉigos vin, vi devis diri al mi ke mi antaŭ riĉiĝu min mem, por ke vi min kredu.» 

Kelkajn tagojn poste, iuj homoj kiuj amuzadis sin serĉante kaj ridante, skribis listojn de ĉiuj homoj konataj de ili, laŭ iliaj karakteroj, dirante: «La ruzaj homoj estas Iu Ajn kaj Iu Ajn; kaj la riĉaj — Iu Ajn kaj Iu Ajn; kaj la saĝaj — Iu Ajn kaj Iu Ajn». Kaj tiel ili skribis listojn laŭ ĉiuj bonaj aŭ malbonaj karakteroj. Kaj kiam ili faris la liston de malprudentaj homoj, ili skribis la nomon de la reĝo. Kaj la reĝo aŭdis pri tio kaj li sendis venigi ilin, promesante ke li ne punos ilin. Kaj li demandis al ili kial ili skribis lian nomon en la liston de malprudentaj homoj. Kaj ili diris ke pro tio, ke li donis tiom da mono al nekonata homo, pri kiu li nenion sciis. 

Kaj la reĝo diris ke ili eraras, ĉar se tiu viro kiu elportis la monon revenus, oni pruvos ke la reĝo ne estas malprudenta homo. Kaj ili diris al li ke la listo ne mallongiĝos, ĉar se la viro revenus, ili forstrekos la nomon de la reĝo en la listo kaj skribos tien la nomon de la viro. 

Kaj vi, sinjoro grafo Lukanoro, se vi volas ke oni opiniu vin prudenta homo, ne risku ĉe dubinda entrepreno tiom da via havaĵo, ke vi devos penti se vi ĝin perdus pro la avido de granda sed necerta profito." 

La grafo ŝatis ĉi tiun konsilon kaj li sekvis ĝin, kaj ĝi estis utila por li. 

Kaj vidante Don Johano, ke la rakonto estas bona, li ordonis ke ĝi estu skribata en ĉi tiun libron, kaj li verkis ĉi tiujn versojn por akompani ĝin: 

Se senhavul’ promesas ke li riĉigos vin

Diru al li ke li mem antaŭ riĉigu sin.

 

1 Comment / add your comment?

Fernando Maia Jr. says:
Bonege, Alejandro!!

Verŝajne Alfonso la 10-a estis tre klera homo, kaj iel ankaŭ lia posteularo. Belega dokumento! Dankon!

(Kaj ja estas trafaj la lastaj versoj en la rakonto!)
Posted 12 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.