Mia traduko de "Lazarillo de Tormes", hispana romano de la 16a jarcento. 1a parto de la 2a ĉapitro.
|
Tratado segundo |
Dua ĉapitro |
|
Cómo Lázaro se asentó con un clérigo, y de las cosas que con él pasó |
Kiel Lazaro estis dungita de pastro, kaj kio al li okazis kun li |
|
Otro día, no pareciéndome estar allí seguro, fuime a un lugar que llaman Maqueda, adonde me toparon mis pecados con un clérigo, que, llegando a pedir limosna, me preguntó si sabía ayudar a misa. Yo dije que sí, como era verdad; que, aunque maltratado, mil cosas buenas me mostró el pecador del ciego, y una de ellas fue ésta. Finalmente, el clérigo me recibió por suyo. |
La sekvantan tagon ŝajnis al mi ke mi ne estas tre sekura tie kaj mi iris en vilaĝon nomata Makeda, kie, kiel puno pro miaj pekoj, mi trovis iun pastron kiu, kiam mi almozpetis de li, demandis al mi ĉu mi scipovas esti mesoservanto. Mi jesis, dirante la veron. Ĉar, kvankam la fia blindulo mistraktadis min, li instruis al mi multajn bonajn aferojn, ĉi tiun inter ili. Fine, la pastro dungis min kiel serviston. |
|
Escapé del trueno y di en el relámpago, porque era el ciego para con éste un Alejandro Magno, con ser la misma avaricia, como he contado. No digo más, sino que toda la lacería del mundo estaba encerrada en éste: no sé si de su cosecha era o lo había anejado con el hábito de clerecía. |
Mi eltiris min el flamo kaj eniris en fajron. Ĉar kompare kun ĉi tiu, la blindulo estis tiel oferema kiel Aleksandro la Granda (kvankam li estis la personigo de avareco, kiel mi rakontis). Mi diros nur ke li entenis la tutan mizeron de la mondo. Mi ne scias ĉu tio estis denaska ĉe li aŭ li akiris ĝin kun la pastra froko. |
|
Él tenía un arcaz viejo y cerrado con su llave, la cual traía atada con un agujeta del paletoque. Y en viniendo el bodigo de la iglesia, por su mano era luego allí lanzado y tornada a cerrar el arca. Y en toda la casa no había ninguna cosa de comer, como suele estar en otras algún tocino colgado al humero, algún queso puesto en alguna tabla o en el armario, algún canastillo con algunos pedazos de pan que de la mesa sobran; que me parece a mí que, aunque de ello no me aprovechara, con la vista de ello me consolara. |
Li havis malnovan kofron, ŝlosita per ŝlosilo kiun li portis pendanta el la palto per ŝnureto. Kaj kiam iu panbulo alvenis el la preĝejo, li tuj ĵetis ĝin tien kaj refermis la kofron. Kaj en la tuta domo ne estis iu ajn manĝaĵo kiel kutime troviĝas ĉe la aliaj: iu lardpeco pendanta antaŭ la kameno por ke ĝi fumaĵiĝu; iu fromaĝo sur breto aŭ en la ŝranko; iu korbeto kun kelkaj pecoj da pano kiuj restis el la tablo. Mi do kredas ke, kvankam tio ne profitus min, almenaŭ mi konsoliĝus vidante ĝin. |
|
Solamente había una horca de cebollas, y tras la llave, en una cámara en lo alto de la casa. De éstas tenía yo de ración una para cada cuatro días, y, cuando le pedía la llave para ir por ella, si alguno estaba presente, echaba mano al falsopeto y con gran continencia la desataba y me la daba diciendo: |
Estis nur unu cepoŝnuro en ŝlosfermita subtegmenta ĉambro en la supra parto de la domo. Mia porcio estis po unu cepo ĉiu kvar tagoj kaj, kiam mi petis de li la ŝlosilon por iri preni ĝin, se iu ajn ĉeestis, li serĉis per sia mano en la brustopoŝo kaj tre solene malligis la ŝlosilon kaj donis ĝin al mi, dirante: |
|
-Toma y vuélvela luego, y no hagáis sino golosinar. |
«Jen, kaj tuj redonu ĝin, kaj ne frandadu tie.» |
|
Como si debajo de ella estuvieran todas las conservas de Valencia, con no haber en la dicha cámara, como dije, maldita la otra cosa que las cebollas colgadas de un clavo. Las cuales él tenía tan bien por cuenta, que, si por malos de mis pecados me desmandara a más de mi tasa, me costara caro. Finalmente, yo me finaba de hambre. |
Kvazaŭ la ŝlosilo enfermus ĉiuj fruktajn konservaĵoj de Valencio; kvankam en la antaŭdirita subtegmenta ĉambro estis nenio ajn krom la cepoj, pendantaj el najlo. Kaj li ilin tiel bone kalkuladis, ke se per miaj pekoj mi translimiĝus mian porcion, mi kare pagus. Resume, mi estis duonmortiĝanta de malsato. |
|
Pues ya que conmigo tenía poca caridad, consigo usaba más. Cinco blancas de carne era su ordinario para comer y cenar. Verdad es que partía conmigo del caldo, que de la carne ¡tan blanco el ojo!, sino un poco de pan, y ¡pluguiera a Dios que me demediara! |
Sed kvankam li estis ne tre karitata al mi, iom pli donema li estis al si mem. Lia ĉiutaga elspezo por tagmanĝo kaj vespermanĝo estis kvin blankaoj da viando. Verdire li donadis al mi parton de la buljono. Sed tute nenion da viando; nur iomete da pano, kaj se almenaŭ Dio volintus ke li donu al mi la duonon da tiom kiom mi bezonis! |
|
Los sábados cómense en esta tierra cabezas de carnero, y enviábame por una, que costaba tres maravedís. Aquélla le cocía, y comía los ojos y la lengua y el cogote y sesos y la carne que en las quijadas tenía, y dábame todos los huesos roídos, y dábamelos en el plato, diciendo: |
La sabatojn oni manĝas en tiu regiono kapojn de virŝafoj, kaj li sendadis min aĉeti unu, kiu kostis tri maravedojn. Li kuiris ĝin kaj manĝis la langon kaj la nukon kaj la cerbon kaj la viandon el la makzeloj, kaj li donis al mi la ostojn, tute ronĝitaj. Kaj kiam li donis la teleron al mi, li diris: |
|
-Toma, come, triunfa, que para ti es el mundo. Mejor vida tienes que el Papa. |
«Jen, manĝu, festenu; ĝuu la vivon. Vi vivas pli lukse ol la papo.» |
|
«¡Tal te la dé Dios!» -decía yo paso entre mí. |
«Dio sendu al vi vivon kiel mia», mi diris en mi, mallaŭtvoĉe. |
|
A cabo de tres semanas que estuve con él vine a tanta flaqueza, que no me podía tener en las piernas de pura hambre. Vime claramente ir a la sepultura, si Dios y mi saber no me remediaran. Para usar de mis mañas no tenía aparejo, por no tener en qué dalle salto. Y, aunque algo hubiera, no podía cegalle, como hacía al que Dios perdone (si de aquella calabazada feneció), que todavía, aunque astuto, con faltalle aquel preciado sentido, no me sentía; mas estotro, ninguno hay que tan aguda vista tuviese como él tenía. |
Post ol esti tri semajnojn ĉe li mi febliĝis ĝis tia grado, ke la kruroj ne eltenadis min de malsato. Mi klare vidis ke mi estas entombiĝonta se ne Dio kaj mia scio helpos min. Mi ne havis okazon uzi miajn ruzojn, pro tio, ke li havis neniun prirabeblan predon. Kaj eĉ se iu estis, mi ne povis profiti lian blindecon, tiel kiel mi faradis kun iu kiun Dio pardonu, se li forpasis kaŭze de la kapbato. Ĉar kvankam li estis ruza, li ne sensis min pro tio, ke tiu valora senso mankis al li; sed ĉi lasta mastro havis pli akran vidadon ol iu ajn en la mondo. |
|
Cuando al ofertorio estábamos, ninguna blanca en la concha caía, que no era de él registrada: el un ojo tenía en la gente y el otro en mis manos. Bailábanle los ojos en el casco como si fueran de azogue. Cuantas blancas ofrecían tenía por cuenta, y, acabado el ofrecer, luego me quitaba la concha y la ponía sobre el altar. |
Dum la ofertorio, eĉ ne unu blankao falis en la almozkeston ne registrita de li. Li atentis la ĉeestantojn per unu okulo kaj miajn manojn per la alia. Liaj okuloj dancadis en lia vizaĵo kvazaŭ ili estas hidrargaj. Li bone kalkuladis kiom da blankaoj estis donataj. Kaj kiam la kvesto finiĝis, li tuj forprenis la almozkeston el mi kaj metis ĝin sur la altaron. |
|
No era yo señor de asirle una blanca todo el tiempo que con él viví, o, por mejor decir, morí. De la taberna nunca le traje una blanca de vino; mas aquel poco que de la ofrenda había metido en su arcaz compasaba de tal forma que le duraba toda la semana |
Mi ne estis kapabla kapti unu blankaon el li dum la tuta tempo kiam mi vivis ĉe li, aŭ, se bone dirite, kiam mi mortis ĉe li. Mi neniam iris al la trinkejo aĉeti eĉ unu blankaon da vino por li. Li tiel streĉadis tiun malgrandan kvanton kiu restis post la oferdono, ke ĝi daŭris al li dum la tuta semajno. |
|
Y por ocultar su gran mezquindad, decíame: |
Kaj por kaŝi sian grandan troŝparemon, li diris al mi: |
|
-Mira, mozo, los sacerdotes han de ser muy templados en su comer y beber, y por esto yo no me desmando como otros. |
«Sciu, knabo, ke pastroj devas manĝi kaj trinki tre sobre, kaj tial mi ne glutemas kiel aliaj faras.» |
|
Mas el lacerado mentía falsamente, porque en cofradías y mortuorios que rezamos, a costa ajena comía como lobo y bebía más que un saludador. |
Sed la aĉulo fie mensogis, ĉar kiam ni preĝis en kunvenoj de kunfrataroj aŭ en funebraj diservoj, je alies kosto li manĝadis pli ol lupo kaj li trinkadis pli ol ĉarlatano. |
|
Y porque dije de mortuorios, Dios me perdone, que jamás fui enemigo de la naturaleza humana sino entonces. Y esto era porque comíamos bien y me hartaban. Deseaba y aun rogaba a Dios que cada día matase el suyo. Y cuando dábamos sacramento a los enfermos, especialmente la extremaunción, como manda el clérigo rezar a los que están allí, yo cierto no era el postrero de la oración, y con todo mi corazón y buena voluntad rogaba al Señor, no que le echase a la parte que más servido fuese, como se suele decir, mas que le llevase de aqueste mundo. |
Kaj ĉar mi ĵus menciis funebrajn diservojn... Dio pardonu min! Mi neniam estis malamiko de la homaro krom en tiu tempo. Kaj tio ŝuldis al tio, ke ni tiam manĝis bone, kaj oni satigis min. Kaj kiam ni donis la sakramentojn al la mansanuloj, ĉefe la sanktoleadon, kiam la pastro ordonas al la ĉeestantoj ke ili preĝu, mi certe ne estis la lasta kiu ekpreĝis, kaj per mia tuta koro kaj bonvolo mi petis al Dio, ne ke li faru el la mansanulo tion kion pli konvenas por la servo de Dio, kiel oni kutime diras, sed ke li elportu lin el la mondo. |
|
Y cuando alguno de éstos escapaba, ¡Dios me lo perdone!, que mil veces le daba al diablo; y el que se moría, otras tantas bendiciones llevaba de mí dichas. Porque en todo el tiempo que allí estuve, que serían casi seis meses, solas veinte personas fallecieron, y éstas bien creo que las maté yo, o, por mejor decir, murieron a mi recuesta; porque, viendo el Señor mi rabiosa y continua muerte, pienso que holgaba de matarlos por darme a mí vida. Mas de lo que al presente padecía, remedio no hallaba; que, si el día que enterrábamos yo vivía, los días que no había muerto, por quedar bien vezado de la hartura, tornando a mi cotidiana hambre, más lo sentía. De manera que en nada hallaba descanso, salvo en la muerte, que yo también para mí, como para los otros deseaba algunas veces; mas no la veía, aunque estaba siempre en mí. |
Kaj kiam unu el ili eskapis... Dio pardonu min! ĉar mi sendadis lin al la diablo milfoje. Kaj tiuj kiuj mortis ricevis milon da benoj el mi. Ĉar en la tuta tempo kiam mi estis tie, ĉirkaŭ ses monatojn, nur dudek homoj forpasis, kaj mi vere kredas ke mi mortigis ilin aŭ, se pli bone dirite, ili mortis laŭ mia peto. Ĉar mi kredas ke la Sinjoro, vidante mian konstantan kaj furiozan morton, havis plezuron mortigi ilin por doni al mi la vivon. Sed mi ne trovis iun ajn rimedon por miaj tiamaj suferoj. Ĉar, kvankam la tagon kiam ni entombigis iun, mi viviĝas, mi tiam alkutimiĝis al la sateco kaj tial, mi pli sentis mian ĉiutagan malsaton la tagon kiam estas neniu mortinto. Tiel do, mi trovis neniun konsolon krom la morto, kiun mi iafoje deziris ne nur por la aliaj sed ankaŭ por mi; sed mi ne trovadis ĝin, kvankam ĝi ĉiam estis ene de mi. |
|
Pensé muchas veces irme de aquel mezquino amo; mas por dos cosas lo dejaba: la primera, por no me atrever a mis piernas, por temer de la flaqueza que de pura hambre me venía; y la otra, consideraba y decía: «Yo he tenido dos amos: el primero traíame muerto de hambre y, dejándole, topé con este otro, que me tiene ya con ella en la sepultura; pues si de éste desisto y doy en otro más bajo, ¿qué será, sino fenecer?». Con esto no me osaba menear, porque tenía por fe que todos los grados había de hallar más ruines. Y a abajar otro punto, no sonara Lázaro ni se oyera en el mundo. |
Mi tre ofte projektis forlasi tiun avaran mastron, sed mi rezignis la planon pro du kaŭzoj: unue ĉar mi ne fidis miajn krurojn, de timo al la febleco kiun la malsato kaŭzis al mi. Kaj la dua estis ke mi tiele rezonadis: «Mi havis du mastrojn; la unua duonmortigadis min de malsato kaj mi, lasinte lin, trovis ĉi tiun, kiu jam irigis min ĝis la tombo. Se mi lasus ĉi tiun kaj mi trovos iun eĉ pli basa, kio restos al mi se ne forpasi?» Tial mi ne kuraĝis foriri, ĉar mi plenfide kredis ke mi estis destinata trovi laŭgrade pli malbonajn mastrojn. Kaj se mi descendus unu ŝtupon pli, la nomo de Lazaro ne plu sonos aŭ aŭdiĝos en la mondo. |
|
Pues estando en tal aflicción, cual plega al Señor librar de ella a todo fiel cristiano, y sin saber darme consejo, viéndome ir de mal en peor, un día que el cuitado, ruin y lacerado de mi amo había ido fuera del lugar, llegóse acaso a mi puerta un calderero, el cual yo creo que fue ángel enviado a mí por la mano de Dios en aquel hábito. Preguntóme si tenía algo que adobar. |
Kiam mi estis, do, en tia aflikta stato, el kiu Diu liberigu ĉiun fidelan kristanon, kaj ne sciante kiel trovi rimedon, vidinte ke mi faladis laŭgrade en pli malbonan staton, iun tagon kiam mia fia, aĉa kaj mizera mastro forestis el la vilaĝo, alvenis hazarde al la pordo iu kaldronriparisto kiu, laŭ mi kredas, estis anĝelo sendita en tiu kostumo de la mano de Dio. Li demandis ĉu mi havas ion riparendan. |
|
«En mí teníades bien que hacer, y no haríades poco, si me remediásedes» -dije paso, que no me oyó. |
«Vi sufiĉe okupos vin kaj vi faros ne malgrandan laboron se vi riparos min», mi diris mallaŭte, ne aŭdata de li. |
|
Mas, como no era tiempo de gastarlo en decir gracias, alumbrado por el Espíritu Santo, le dije: |
Sed pro tio, ke mi ne povis perdi tian okazon dirante ŝercojn, mi diris al li, lumigita de la Sankta Spirito: |
|
-Tío, una llave de este arcaz he perdido, y temo mi señor me azote. Por vuestra vida, veáis si en ésas que traéis hay alguna que le haga, que yo os lo pagaré. |
«Onĉjo, mi perdis ŝlosilon de ĉi tiu kofro kaj mi timas ke mia mastro punbatu min. Je via vivo, vidu ĉu iu el tiuj kiujn vi portas taŭgas por ĝi, kaj mi pagos ĝin al vi.» |
|
Comenzó a probar el angélico calderero una y otra de un gran sartal que de ellas traía, y yo ayudalle con mis flacas oraciones. Cuando no me cato, veo en figura de panes, como dicen, la cara de Dios dentro del arcaz, y, abierto, díjele: |
La anĝela kaldronriparisto komencis provi iun kaj alian ŝlosilon el granda grapolo da ili kiun li portis; kaj mi dume helpadis lin per miaj feblaj preĝoj. Tute neatendite mi vidis, kiel oni diras, la vizaĝon de Dio farita el pano, ene de la kofro. Kaj kiam ĝi estis malfermita, mi diris al li: |
|
-Yo no tengo dineros que daros por la llave; mas tomad de ahí el pago. |
«Mi ne havas monon por pagi al vi la ŝlosilon; sed prenu vian pagon el tie.» |
|
Él tomó un bodigo de aquéllos, el que mejor le pareció, y, dándome mi llave, se fue muy contento, dejándome más a mí. |
Li prenis unu el la oferpanoj, tiun kiu ŝajnis al li la plej bona, kaj post ol doni al mi mian ŝlosilon, li foriris tre kontenta, lasante min eĉ pli kontenta. |
|
Mas no toqué en nada por el presente, porque no fuese la falta sentida, y, aun porque me vi de tanto bien señor, parecióme que la hambre no se me osaba allegar. Vino el mísero de mi amo, y quiso Dios no miró en la oblada que el ángel había llevado. |
Sed mi nenion tuŝis tiumomente, por ke la manko ne rimarkiĝu kaj ankaŭ pro tio, ke mi konsiderante min mem kiel posedanto de tiom da havo, ŝajnis al mi ke malsato ne aŭdacas ataki min. Mia mizera mastro alvenis hejmen kaj, dank’al Dio, li ne percevis la mankon de la oferpano kiun la anĝelo elportis. |
|
Y otro día, en saliendo de casa, abro mi paraíso panal y tomo entre las manos y dientes un bodigo y en dos credos le hice invisible, no olvidándoseme el arca abierta. Y comienzo a barrer la casa con mucha alegría, pareciéndome con aquel remedio remediar dende en adelante la triste vida. Y así estuve con ello aquel día y otro gozoso; mas no estaba en mi dicha que me durase mucho aquel descanso, porque luego, al tercero día, me vino la terciana derecha. Y fue que veo a deshora al que me mataba de hambre sobre nuestro arcaz, volviendo y revolviendo, contando y tornando a contar los panes. Yo disimulaba, y en mi secreta oración y devociones y plegarias decía: «¡San Juan y ciégale!» |
Kaj la sekvantan tagon, post ol li eliris el la domo, mi malfermis mian panan paradizon kaj mi prenis per la manoj kaj dentoj unu oferpanon, kaj mi malaperigis ĝin en la daŭro de du kredopreĝoj, ne forgesante fermi poste la kofron. Kaj mi ekbalais la domon, tre gaja, esperante ke per tiu rimedo mi rimedos ekde tiam mian malgajan vivon. Kaj tiel mi ĝojis tiun tagon kaj la sekvantan. Sed mia sorto ne volis ke tiu korfaciligo multe daŭriĝu ĉar baldaŭ, la trian tagon, okazis la krizo, kiel ĉe terciana febro. Ĉar okazis ke mi neatendite vidis tiun kiu mortigadis min de malsato, antaŭ nia kofro, kie li kalkuladis kaj rekalkuladis la panbulojn. Mi ŝajnigis ke mi nenion scias kaj pie kaj kaŝe pregante, mi diris: «Sankta Johano, blindigu lin!» |
|
Después que estuvo un gran rato echando la cuenta, por días y dedos contando, dijo: |
Post ol pasi longan tempon kalkulante tagojn kaj panbulojn per la fingroj, li diris: |
|
-Si no tuviera a tan buen recaudo esta arca, yo dijera que me habían tomado de ella panes; pero de hoy más, sólo por cerrar la puerta a la sospecha, quiero tener buena cuenta con ellos: nueve quedan y un pedazo. |
«Se mi ne tiel zorge gardus ĉi tiun kofron, mi dirus ke oni forprenis panbulojn el ĝi. Sed de hodiaŭ, nur por fermi la pordon al suspekto, mi volas bone kalkuli ilin. Restas naŭ kaj peco.» |
|
«¡Nuevas malas te dé Dios!» -dije yo entre mí. |
«Naŭ-zajn misfortunojn sendu Dio al vi!», mi diris en mi. |
|
Parecióme con lo que dijo pasarme el corazón con saeta de montero y comenzóme el estómago a escarbar de hambre, viéndose puesto en la dieta pasada. Fue fuera de casa. Yo, por consolarme, abro el arca y, como vi el pan, comencélo de adorar, no osando recebillo. Contélos, si a dicha el lacerado se errara, y hallé su cuenta más verdadera que yo quisiera. Lo más que yo pude hacer fue dar en ellos mil besos, y, lo más delicado que yo pude, del partido partí un poco al pelo que él estaba, y con aquél pasé aquel día, no tan alegre como el pasado. |
Ŝajnis al mi kvazaŭ liaj vortoj trapikas mian koron kiel arbalesta sago de ĉasisto, kaj mia stomako komencis grati de malsato, vidante ke ĝi revenos al la antaŭa dieto. La pastro foriris el la domo. Mi, por konsoligi min, malfermis la kofron kaj, vidante la panon, komencis adori ĝin, ne kuraĝante ricevi ĝin*. Mi kalkulis la panbulojn, esperante ke li bonŝance eraras, sed mi konstatis ke lia kalkulo estis pli akurata ol mi deziris. Mi nur povis kisi ilin milfoje kaj, kiel eble plej subtile, mi derompis el la panpeco iom da pano laŭ la tranĉo, kaj per tio mi pasis la tagon, ne tiel gaje kiel la antaŭa. |
|
Mas, como la hambre creciese, mayormente que tenía el estómago hecho a más pan aquellos dos o tres días ya dichos, moría mala muerte; tanto, que otra cosa no hacía, en viéndome solo, sino abrir y cerrar el arca y contemplar en aquella cara de Dios, que así dicen los niños. Mas el mismo Dios, que socorre a los afligidos, viéndome en tal estrecho, trajo a mi memoria un pequeño remedio, que, considerando entre mí, dije: «Este arquetón es viejo y grande y roto por algunas partes, aunque pequeños agujeros. Puédese pensar que ratones, entrando en él, hacen daño a este pan. Sacarlo entero no es cosa conveniente, porque verá la falta el que en tanta me hace vivir. Esto bien se sufre». |
Sed, kial la malsato kreskis, ĉefe pro tio, ke mia stomako alkutimiĝis al pli da pano dum la du tri tagoj pri kiujn mi estas rakontinta, mi estis fie mortanta, tiele ke mi konstante malfermadis kaj fermadis la kofron por kontempli tiun vizaĝon de Dio, kiel la infanoj diras. Sed tiu sama Dio kiu helpas al la suferantaj, vidinte min en tia embaraso, inspiris etan rimedon en mian menson. Ĉar konsiderante la aferon mi diris en mi: «Tiu kofraĉo estas malnova kaj granda kaj havas kelkajn fendetojn, kvankam la truoj estas malgrandaj. Oni povus pensi ke musoj eniris en ĝin kaj damaĝis ĉi tiun panon. Ne konvenas eltiri tutan panbulon, ĉar li, kiu deviĝas min vivi kun tiom da mankoj, sentos la mankon. Tio estas vere kredeble.» |
|
Y comienzo a desmigajar el pan sobre unos no muy costosos manteles que allí estaban, y tomo uno y dejo otro, de manera que, en cada cual, de tres o cuatro desmigajé su poco. Después, como quien toma gragea, lo comí y algo me consolé. Mas él, como viniese a comer y abriese el arca, vio el mal pesar y sin duda creyó ser ratones los que el daño habían hecho, porque estaba muy al propio contrahecho de como ellos lo suelen hacer. Miró todo el arcaz de un cabo a otro y viole ciertos agujeros por do sospechaba habían entrado. Llamóme, diciendo: |
Kaj mi ekdispecetigis la panon sur ne tre multekostajn tablotukojn kiuj estis tie, kaj unu post la alia, mi dispecetigis iom el tri kvar panbuloj. Mi poste manĝis ĝin, kvazaŭ manĝante draĝeojn, kaj mi iom konsoliĝis per tio. Sed kiam li venis manĝi kaj malfermis la kofron, li vidis la difektojn kaj li sendube kredis ke la damaĝo estis farita de musoj. Ĉar mi tre realisme imitis la damaĝon kiun la musoj ofte faras. Li priserĉis la tutan kofron kaj li trovis kelkajn truojn tra kiuj li suspektis ke ili povis eniri. Li vokis min, dirante: |
|
-¡Lázaro, mira, mira, qué persecución ha venido aquesta noche por nuestro pan! |
«Lazaro! Rigardu, rigardu kian persekuton suferis nia pano hieraŭ nokte!» |
|
Yo híceme muy maravillado, preguntándole qué sería. |
Mi ŝajnigis ke mi surprizigas kaj demandis al li kio estas tio. |
|
-¿Qué ha de ser? -dijo él-. Ratones, que no dejan cosa a vida. |
«Kio do?» li diris. «Musoj; ili respektas nenion.» |
|
Pusímonos a comer, y quiso Dios que aun en esto me fue bien: que me cupo más pan que la lacería que me solía dar, porque rayó con un cuchillo todo lo que pensó ser ratonado, diciendo: |
Ni ekmanĝis, kaj Dio volis ke eĉ tio pliboniĝu. Mi ricevis pli da pano ol la mizeraĵon kiun li kutime donadis al mi. Ĉar li skrapis per tranĉilo ĉion, kion li kredis ronĝata de musoj, kaj li diris al mi: |
|
-Cómete eso, que el ratón cosa limpia es. |
«Jen, manĝu tion; musoj estas puraj bestoj.» |
|
Y así, aquel día, añadiendo la ración del trabajo de mis manos, o de mis uñas por mejor decir, acabamos de comer, aunque yo nunca empezaba. |
Kaj tiel, tiun tagon, adiciante la rezulton de la laboro de miaj manoj aŭ, se bone dirite, de miaj ungoj, ni finis manĝi, kvankam mi neniam ekmanĝis. |
|
Y luego me vino otro sobresalto, que fue verle andar solícito quitando clavos de las paredes y buscando tablillas, con las cuales clavó y cerró todos los agujeros de la vieja arca. |
Kaj mi baldaŭ poste eksaltis de timo denove ĉar mi vidis, ke li diligente eltiradis najlojn el la muroj kaj serĉis tabuletojn, per kiuj li najlis kaj ŝtopis ĉiujn truojn de la malnova kofro. |
|
«¡Oh Señor mío -dije yo entonces-, a cuánta miseria y fortuna y desastres estamos puestos los nacidos, y cuán poco duran los placeres de esta nuestra trabajosa vida! Heme aquí, que pensaba con este pobre y triste remedio remediar y pasar mi lacería, y estaba ya cuanto que alegre y de buena ventura. Mas no quiso mi desdicha, despertando a este lacerado de mi amo y poniéndole más diligencia de la que él de suyo se tenía (pues los míseros por la mayor parte nunca de aquélla carecen), agora, cerrando los agujeros del arca, cerrase la puerta a mi consuelo y la abriese a mis trabajos». |
«Ho ve, mia Sinjoro», mi tiam diris, «al kiom da mizero kaj soboj kaj katastrofoj estas elmetataj ĉiuj naskiĝintaj homoj, kaj kiel malmulte daŭras la plezuroj en ĉi tiu nia peniga vivo! Jen mi, kiu kredis ke per tiu povra kaj humila rimedo mi povos rimedi kaj elporti mian mizeron, kaj mi estis iomete gaja kaj feliĉa. Sed mia malbonŝanco, ne volante tion, vekis mian mizeran mastron kaj inspiris en lin pli da diligenton ol li jam nature havis (ĉar ĝi normale neniam mankas ĉe la avaruloj) por ke li nun, ŝtopante la truojn de la kofro, fermu la pordon al mia konsolo kaj malfermu ĝin al miaj suferoj.» |
|
Así lamentaba yo, en tanto que mi solícito carpintero, con muchos clavos y tablillas, dio fin a sus obras, diciendo: |
Tiel mi plendis dum mia diligenta lignaĵisto finadis sian laboron uzante multajn najlojn kaj tabuletojn, kaj dirante: |
|
-Agora, donos traidores ratones, conviéneos mudar propósito, que en esta casa mala medra tenéis. |
«Nun do, perfidaj musaj moŝtoj, estos pli bone por vi ŝanĝi viajn planojn, ĉar vi ne prosperos ĉe ĉi tiu domo.» |
|
De que salió de su casa, voy a ver la obra, y hallé que no dejó en la triste y vieja arca agujero ni aun por donde le pudiese entrar un mosquito. Abro con mi desaprovechada llave, sin esperanza de sacar provecho, y vi los dos o tres panes comenzados, los que mi amo creyó ser ratonados, y de ellos todavía saqué alguna lacería, tocándolos muy ligeramente, a uso de esgrimidor diestro. Como la necesidad sea tan gran maestra, viéndome con tanta siempre, noche y día estaba pensando la manera que tendría en sustentar el vivir. Y pienso, para hallar estos negros remedios, que me era luz la hambre, pues dicen que el ingenio con ella se avisa, y al contrario con la hartura, y así era por cierto en mí. |
Post ol li foriris el la domo, mi iris vidi la laboraĵon kaj konstatis, ke li ne lasis en la malnova kofraĉo eĉ unu truon tra kiu kulo povus eniri. Mi malfermis ĝin per mia senutila ŝlosilo, neesperante ian profiton, kaj mi vidis la du tri ronĝitajn panbulojn, tiujn kiujn mia mastro kredis ronĝitaj de la musoj, kaj mi, malgraŭ ĉio, prenis el ili iujn mizerajn pecojn, rompante ilin tre subtile, kiel sperta skermisto. Pro tio ke la neceso estas bonega majstro, kaj mi konstante suferadis ĝin, mi pensadis dum la tuta tago kaj nokto la manieron vivteni min. Kaj mi opinias ke malsato lumigis min por trovi tiajn fiajn rimedojn, ĉar oni diras ke malsato donas spriton kaj satiĝo forigas ĝin, kaj certe tiel okazis ĉe mi. |
Send a message
Search for members