Jen mia nova projekto:
Mi deziras priskribi manĝkutimoj en Latvio, sed vi bonvolu en komentoj rakontu pri manĝado en via lando. Tiamaniere ni konatiĝos kun kutimoj de aliaj nacioj.
Mi ne priskribas nacian kuiradon, sed kutiman nuntempan ĉiutagajn kutimojn. Por tiu mi prenis mian sperton (en nia familio mi preparas manĝaĵojn), uzis miajn observadon en aliaj familioj, pridemandis en laborejo, kaj al mia filino (por kutimoj de junaj familioj).
Mi speciale penas por tio, ke unufoje dum tago ĉiuj kolektiĝu ĉe tablo kaj manĝu normalan varman manĝazxon. Miaj familianoj loĝantaj kune estas - mi, mia edzino kaj du filoj (19 kaj 22 jaraj). Filino kun sia edzo kaj mia nepino loĝas aparte. Ankaŭ filojn ni instruas por ili scipovu kuiri.
Bildojn mi prenis el Interreto kaj tial maĝaĵoj estas tro dekoritaj, kiel kutime.
Tago komenciĝas per matenmanĝo. Ĝi okazas je la 7-9 horo antaŭ laboro, lernejo ktp. 95% latvoj matene trinkas kafon. Ili manĝas buterpanoj kun kolbaso kaj fromaĝo.
|
| Untitled 8 |
Parto de familioj preparas kaĉon: poriĝon, aŭ semolinan. Kaĉo estas preparita sur lakta bazo. Aldonas buteron aŭ konfitaĵon.
|
| putra2 1 |
Multaj homoj bakas ovojn. Al ili povas aldoni ŝinkon aŭ terpomojn. Iam ili bolkuiras kolbasetojn. Populara ankaŭ estas kazeo, sed infanoj kaj junaj homoj manĝas flokojn ("corn flakes" - angle) kun lakto. Tamen kelkaj (ankaŭ mi) ne manĝas matenmanĝon en hejmo, mia organismo matene dormas.
En mezo de labortago je la 12-14 horo okazas tagmanĝo. Parto de latvanoj (plejparte viroj) iras mangi al restoracio aŭ kafejo, sed publika manĝado estas sufiĉe multekosta, tial la plej granda parto de latvanoj prenas kun si buterpanojn kaj manĝas surloke en laborejo.
La plej grava estas vespermanĝo, kiam tuta familio kolektiĝas ĉe tablo. Tio okazas je la 18-20 horo. Preskaŭ por ĉiuj familioj tiu estas baza manĝado.
Tiu baza manĝado povas konsisti el tri manĝmetojn. Supon nomigas la unua manĝmeto, la dua manĝmeto estas io el viando, kiun mi priskribos poste, sed la tri - dolĉa manĝaĵo. Ĉiuj tri manĝmetojn estas preparataj nur dum libertagoj, set tiam tiu mangado okzas tage je la 14-18 horo. Dum labortagaj vesperoj estas preparita nur supo aŭ viando/fiŝo.
En latva kuirado uzo de viando estas preskaŭ nepra, Eble nur 5% estas vegeteranoj. Loĝantoj de sudo memoru, ke ni loĝas en nordo. Somere kutima temperaturo estas 20-25 Celsiaj gradoj tage kaj 15 nokte, Vintre -10 ĝis 0 tage. Do ni bezonas manĝi pli multe kaj pli efektive por varmigi sian korpon. Somere ni mangas ne tiom multe viandajn manĝojn, sed pli multe fruktoj kaj logomojn.
Latvoj ofte manĝas diafanan supon preparitan el viando kaj ostoj. En ĝi oni aldonas terpomojn, karotojn eblas ankaŭ aldoni brasikon, fungojn.
|
| p 20265l |
Pli malofte latvanoj manĝas fiŝan supon aŭ viandan kun saŭrkraŭto aŭ kun rumekso. Ne tre multaj manĝas diversajn specojn de lakta supo.
|
| p 20294l |
Inter junaj familioj dum lastaj 5 jaroj populara iĝas ankaŭ densa supo.
Somere ni manĝas ankaŭ malvarman supon, kiun preparas el kefiro (jogurttipa acida lakta trinkaĵo) kaj marinitaj betoj. Aldonas bolitan ovon, aneton kaj aliaj verdaĵoj.
|
| 20080710111227-zupa |
Do nun pri la dua mangmeto. Tiu estas bakita viando - karbonado aŭ kotletoj aŭ saŭco de muelita viando kaj aliaj similaj manĝaĵoj. Ofte ni preparas kokinon.
|
| 9696357b6f142d |
|
| c49170460abe9638b375b6dfa88d31… |
Malofte estas preparitaj fiŝoj. Al viando kutime aldonas terpomojn kaj diversajn salatojn. La plej popularaj salatoj somere estas kukumoj kaj tomatoj kun acidkremo. Lasttempe pli popularaj iĝas salatoj kun oleo.
En urbo ofte aldonas ankaŭ makaronojn, rizon, fagopiron. Terpomoj povas esti boligitaj, bakitaj kaj kaĉigitaj.
Ni preparas ankaŭ malpli popularajn manĝajojn por diversigi manĝadon:
makaronoj kun muelita viando ("makaroni po flotski" ruslingve)
|
| 1788 |
kotleto foldita en brasiko ("golubci" ruslingve) el rusa kuirtradicio.
|
| 4078cdca9a46 |
Muelitan viandon aŭ kazeo folditan en patkuko.
|
| 333 big |
Mi mem preparas plovon (mezazia manĝazo- rizo kun pecetoj de viando kaj karotoj).
|
| 1 |
Nur unu pure nacia manĝaĵo estas uzata ĝis nun. Boligitaj grizaj pizoj (speciala speco) kun bakitaj pecoj de lardo kaj cepoj. Estas populara ne nur en latvaj familioj, sed ankaŭ inter aliaj popoloj en Latvio.
|
| zirni4 |
La trian - dolĉan mangmeton ni faras malofte. Tio povas esti frukta amelaĵo (ie nomita kiselo - boligas fruktojn aldonas terpoman amelon) kun lakto aŭ kun kirlita kremo.
|
| 44034975 21192350 Molochnuye r… |
semilina kaĉo kun fruktoj - kirlita kaj aldonas lakton.
|
| 39ccb0e4912f |
Mi filo kelkfoje dum jaro preparas ĉokoladan kremon.
|
| 00035297 |
Do ŝajnas ĉio. Pardonu miajn erarojn. Mi ne ofte parolas pri tiu temo. Mi devis uzi vortarojn en interreto kaj kontroli vortojn en PIV.
Komentu bonvolu kiaj estas viaj kutimoj de manĝado.
Send a message
Search for members















Onklo says:
Joaquim Mariano says:
Krom influo de eksterlandaj gentoj alia faktoro estas la facila kulturado de kelkaj nutraĵoj dank al la fruktodona grundo.
Ent tuta Brazilo oni manĝas precipe rizo kunekun fazeolo. Oni diras ke brazilanoj estas gajaj ĉar ili manĝas multon da fazeolo!
Krome la tradicia rizo kun fazeolo, en la suda regiono la ĉefa manĝaĵo estas la bova viando je formo de ĉurasko.
En la sudoriento superregas fazeolaĵon kiun konsista en miksaĵo de porka viando, kolbaso kaj aliaj nutraĵoj. Ankaŭ tie oni manĝas italajn picojn aŭ marfiŝojn.
En la centra regiona oni manĝas precipe kokinaĵon, ovojn, bifatekojn, riverfiŝojn.
En la nordorienta regiono elstaras kapraĵon, sekigitan bovan viandon, faruno el manioko kaj “marajn fruktojn”.
Do, oni rimarkas ke viando ĉeestas tiujn regionojn sed aliaj nutranĵoj estas manĝataj de brazilanoj tiel kiel legumoj, verdaĵoj ktp
Gilda Muñoz says:
Dankon kaj gratulon pro tiu ĉi projekto!
Gilda Muñoz edited this comment 5 months ago.
Francisko-Brazilo says:
sed...
VIaj latvaj nutrajxoj aspektas bongustemajn pladojn... hummmm!!!
Roland says:
Alberto Kalnins replies:
Zefirina says:
Alberto Kalnins says: