About this blog

  • 5 posts
  • 1 240 visits
July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

July 11, 2009

Maĝado en Latvio.

Jen mia nova projekto:

Mi deziras priskribi manĝkutimoj en Latvio, sed vi bonvolu en komentoj rakontu pri manĝado en via lando. Tiamaniere ni konatiĝos kun kutimoj de aliaj nacioj.

Mi ne priskribas nacian kuiradon, sed kutiman nuntempan ĉiutagajn kutimojn. Por tiu mi prenis mian sperton (en nia familio mi preparas manĝaĵojn), uzis miajn observadon en aliaj familioj, pridemandis en laborejo, kaj al mia filino (por kutimoj de junaj familioj).

Mi speciale penas por tio, ke unufoje dum tago ĉiuj kolektiĝu ĉe tablo kaj manĝu normalan varman manĝazxon. Miaj familianoj loĝantaj kune estas - mi, mia edzino kaj du filoj (19 kaj 22 jaraj). Filino kun sia edzo kaj mia nepino loĝas aparte. Ankaŭ filojn ni instruas por ili scipovu kuiri.

Bildojn mi prenis el Interreto kaj tial maĝaĵoj estas tro dekoritaj, kiel kutime.

Tago komenciĝas per matenmanĝo. Ĝi okazas je la 7-9 horo antaŭ laboro, lernejo ktp. 95% latvoj matene trinkas kafon. Ili manĝas buterpanoj kun kolbaso kaj fromaĝo.

Untitled 8
Untitled 8

Parto de familioj preparas kaĉon: poriĝon, aŭ semolinan. Kaĉo estas preparita sur lakta bazo. Aldonas buteron aŭ konfitaĵon.

putra2 1
putra2 1

Multaj homoj bakas ovojn. Al ili povas aldoni ŝinkon aŭ terpomojn. Iam ili bolkuiras kolbasetojn. Populara ankaŭ estas kazeo, sed infanoj kaj junaj homoj manĝas flokojn ("corn flakes" - angle) kun lakto. Tamen kelkaj (ankaŭ mi) ne manĝas matenmanĝon en hejmo, mia organismo matene dormas.

En mezo de labortago je la 12-14 horo okazas tagmanĝo. Parto de latvanoj (plejparte viroj) iras mangi al restoracio aŭ kafejo, sed publika manĝado estas sufiĉe multekosta, tial la plej granda parto de latvanoj prenas kun si buterpanojn kaj manĝas surloke en laborejo.

La plej grava estas vespermanĝo, kiam tuta familio kolektiĝas ĉe tablo. Tio okazas je la 18-20 horo. Preskaŭ por ĉiuj familioj tiu estas baza manĝado.

Tiu baza manĝado povas konsisti el tri manĝmetojn. Supon nomigas la unua manĝmeto, la dua manĝmeto estas io el viando, kiun mi priskribos poste, sed la tri - dolĉa manĝaĵo. Ĉiuj tri manĝmetojn estas preparataj nur dum libertagoj, set tiam tiu mangado okzas tage je la 14-18 horo. Dum labortagaj vesperoj estas preparita nur supo aŭ viando/fiŝo.

En latva kuirado uzo de viando estas preskaŭ nepra, Eble nur 5% estas vegeteranoj. Loĝantoj de sudo memoru, ke ni loĝas en nordo. Somere kutima temperaturo estas 20-25 Celsiaj gradoj tage kaj 15 nokte, Vintre -10 ĝis 0 tage. Do ni bezonas manĝi pli multe kaj pli efektive por varmigi sian korpon. Somere ni mangas ne tiom multe viandajn manĝojn, sed pli multe fruktoj kaj logomojn.

Latvoj ofte manĝas diafanan supon preparitan el viando kaj ostoj. En ĝi oni aldonas terpomojn, karotojn eblas ankaŭ aldoni brasikon, fungojn.

p 20265l
p 20265l

Pli malofte latvanoj manĝas fiŝan supon aŭ viandan kun saŭrkraŭto aŭ kun rumekso. Ne tre multaj manĝas diversajn specojn de lakta supo.

p 20294l
p 20294l

Inter junaj familioj dum lastaj 5 jaroj populara iĝas ankaŭ densa supo.

Somere ni manĝas ankaŭ malvarman supon, kiun preparas el kefiro (jogurttipa acida lakta trinkaĵo) kaj marinitaj betoj. Aldonas bolitan ovon, aneton kaj aliaj verdaĵoj.

20080710111227-zupa
20080710111227-zupa

Do nun pri la dua mangmeto. Tiu estas bakita viando - karbonado aŭ kotletoj aŭ saŭco de muelita viando kaj aliaj similaj manĝaĵoj. Ofte ni preparas kokinon.

9696357b6f142d
9696357b6f142d
c49170460abe9638b375b6dfa88d313f
c49170460abe9638b375b6dfa88d31…

Malofte estas preparitaj fiŝoj. Al viando kutime aldonas terpomojn kaj diversajn salatojn. La plej popularaj salatoj somere estas kukumoj kaj tomatoj kun acidkremo. Lasttempe pli popularaj iĝas salatoj kun oleo.

En urbo ofte aldonas ankaŭ makaronojn, rizon, fagopiron. Terpomoj povas esti boligitaj, bakitaj kaj kaĉigitaj.

Ni preparas ankaŭ malpli popularajn manĝajojn por diversigi manĝadon:

makaronoj kun muelita viando ("makaroni po flotski" ruslingve)

1788
1788

kotleto foldita en brasiko ("golubci" ruslingve) el rusa kuirtradicio.

4078cdca9a46
4078cdca9a46

Muelitan viandon aŭ kazeo folditan en patkuko.

333 big
333 big

Mi mem preparas plovon (mezazia manĝazo- rizo kun pecetoj de viando kaj karotoj).

1
1

Nur unu pure nacia manĝaĵo estas uzata ĝis nun. Boligitaj grizaj pizoj (speciala speco) kun bakitaj pecoj de lardo kaj cepoj. Estas populara ne nur en latvaj familioj, sed ankaŭ inter aliaj popoloj en Latvio.

zirni4
zirni4

La trian - dolĉan mangmeton ni faras malofte. Tio povas esti frukta amelaĵo (ie nomita kiselo - boligas fruktojn aldonas terpoman amelon) kun lakto aŭ kun kirlita kremo.

44034975 21192350 Molochnuye rekikiselnuye berega1
44034975 21192350 Molochnuye r…

semilina kaĉo kun fruktoj - kirlita kaj aldonas lakton.

39ccb0e4912f
39ccb0e4912f

Mi filo kelkfoje dum jaro preparas ĉokoladan kremon.

00035297
00035297

Do ŝajnas ĉio. Pardonu miajn erarojn. Mi ne ofte parolas pri tiu temo. Mi devis uzi vortarojn en interreto kaj kontroli vortojn en PIV.

Komentu bonvolu kiaj estas viaj kutimoj de manĝado.





Published at 08:01 ( 8 comments / 265 visits )
This post is public

June 23, 2009

Johanfesto en Latvio.

Johanfesto estas antikva pagana festo de la somera solstico, kiam la nokto estas la plej mallonga kaj la tago estas la plej longa. Ĝi estis festita tutmonde, sed en multaj eŭropaj landoj malaperis. Iomete ĝin ankaŭ festas en kelkaj landoj:

Norvegio - Jonsok (sankthans, jonsvaka, jonsmesse)
Litovio - Rasos ('Rasa, Rasos šventė, Kupolės, Saulės, Krešės)
Svedio - Midsommar
Rusio - ночь Ивана Купалы (Иван Купала)

Tamen la plej multaj kaj antikvaj tradicioj konserviĝis en Latvio. Ĝi ankaŭ estas oficiala ŝtata festo kaj ĉiuj havas 2 liberaj tagoj - 23 kaj 24 de junio. ~90% urbanoj veturas al kamparo, por festi Johanfesto. Ĝi komenciĝas 23 junio vespere. Nepra estas lignofajro. Ĉirkaŭ ĝi kolektiĝas homoj. Tradicia manĝaĵo estas kampara flava kazea fromaĝo. Flava koloro kaj ronda formo simbolas sunon. Ankaŭ festantoj manĝas pasteĉojn (pirogoj) kun viando, kaj dum lastaj 50 jaroj populara estas ŝaŝliko.

31259509
31259509

Kutima drinkaĵo estas biero, ofte memfarita. Nun uzas ankaŭ fortan alkoholon. Kelkaj homoj drinkas tro multe.

Ligo
Ligo

Multaj homoj vestas la popolan vestaĵon. Tradiciaj ankaŭ estas florkronoj por ĉiuj virinoj. Kronon el kverkaj folioj donacas al viroj, kies nomo estas Johano (Jānis - la plej populara vira nomo en Latvio) kaj li ĝin portas surkape tutan nokton. Estas kantataj specialaj popolaj kantoj (ekzistas kelkmil kantoj speciale por Johanfestoj) kun refreno "Ligo, ligo". De tio vespero 23 de junio estas nomata ligo-vespero.

ligo5
ligo5

Plejparte homoj kolektiĝas kun familio, parencoj, amikoj, sed kelkloke kolektiĝas loĝantoj de vilaĝoj aŭ urbetoj. Ankaŭ estas organizitaj koncertoj por kelkmil aŭskultantoj. Sed ankaŭ tie nepre estas lignofajro, povas aĉeti bieron kaj kantataj ligo-kantoj.

ugunskurs1
ugunskurs1

Laŭ tradicio festo finiĝas la 24 de junio matene kun unuaj radioj de leviĝanto suno. Ĝis tiu tempo ankaŭ devas bruli lignofajro. Tamen ne ĉiuj eltenas ĝis mateno...

Published at 08:41 ( 9 comments / 232 visits )
This post is public

June 15, 2009

Piedmarŝo dediĉita al mia 50-jariĝo

Mi fariĝis 50 jara jam en 10 de marto 2009. Antaŭ tio mi festis dum 2 jaroj ses foje 50-jariĝojn de amikoj kaj parencoj, tiel mi diris "Al mi tedis ĉiuj kafejoj kaj saunoj (en Latvio ofte festado okazas en domoj-banejoj (sauna) kie estas halo por festado, post tio homoj iras al banejo kaj kune banas sin)." mi daŭrigis: "nun estas vintro, sed kiam venos somero, vi estos invitotaj al piedmarŝo."

Kaj en 14 de junio okazis

Piedmarŝo dediĉita al 50-jariĝo de Granda Marto

loĝantoj de ekssocialismaj landoj memoras festadojn dediĉitajn al 50-jariĝo de Granda Oktobro (de Revolucio) - do la nomo de mia aranĝo estas humura.

Ni 28 homoj - la plej proksimaj amikoj kaj parencoj kolektiĝis en Ligatne - pitoreska loko 50 km de Riga.

DSCF0839
DSCF0839
jen mia pli juna filo kaj kelkaj parencoj

Tiam ni

DSCF0842
DSCF0842



DSC07060
DSC07060
kaj ankaŭ mi

iris al rokoj "Gudu" ĉe rivero Gauja.

DSCF0845
DSCF0845

Poste ni daŭrigis nian marŝon.

DSCF0850
DSCF0850
rigardis laŭvoje diversajn bestojn.

DSCF0861
DSCF0861

DSC07118
DSC07118
mi kun miaj iloj: fotilo, GPS-ilo, mapoj orintiĝis en arbaro kaj finfine atingis la celon; rokoj "Titmanu" en la arbaro

DSCF0867
DSCF0867

en tiuj rokoj ni trovis negrandan kaveron "Titmanu"

DSCF0887
DSCF0887

kaj grimpis en ĝi

DSCF0891
DSCF0891
jen mia amiko Ilgonis en la kaverno.

Tiam ni revenis

DSCF0902
DSCF0902
jen mia pli granda filo Karlis.

Ni atingis lokon por lignofajro. Bruligis la lignofajron kaj bakis kolbasetojn.

DSCF0913
DSCF0913

DSCF0945
DSCF0945

DSCF0952
DSCF0952
jen mia filino Ilze kaj mia nepino Sabine.

DSCF0922
DSCF0922

Post manĝado okazis solena malfermo de piedmarŝo.





Published at 10:22 ( 5 comments / 232 visits )
This post is public

June 5, 2009

Boatado 2009

Ne tre mi ŝatas esperantaj konferencoj, kongresoj ktp., sed esperantaj turismaj marŝoj estas varmigiloj de mia koro. Mi nur tiam mi sentas min vivan kiam ĉirkaŭ estas naturo kaj mi marŝas.Se ankaŭ apude estas bona kompanio mi sentas sin feliĉan.

Veturi per boatoj, dormi en tendo, vesperumi ĉe lignofajro - kio povas esti pli bona.

Alberto
Alberto
Jen mi, preskaŭ en centro.

Boatado en Litovio Ignalina distrikto okazis ĉiu jare jam 43 fojoj. Komenciĝis en 1966 jaro. Mi partoprenis en jaroj: 1975, 1976, 1977, 1978, 1979, 1980, 1981 poste faris paŭzon pro familiaj kondiĉoj. Pasintjare mi revenis al boatado kaj ricevis grandegan plezuron. Mi renkontiĝis kun du samideanoj kiuj memoras min de 70-80 jaroj: Kazys Svidenis (li jam nememoras kiom da fojoj partoprenis Boatadon) kaj Kazys Tamošėtis (partoprenis 28 Boatadoj).


Ĉi jare Boatado okazis de 28 ĝis 31 de Majo. Ĝin partoprenis 24 esperantistoj: 13 el Litovio, 3 el Latvio, 8 el Pollado.

6 samideanoj el Vilniusa Esperanto-klubo "Juneco" venis ĵxaude je la 15.00. Ili faris ekskurson en pitoreskaj ĉirkaŭaĵoj de vilaĝo Paluŝe.

CIMG1305
CIMG1305

Ni latvanoj venis je la 19.30. Ni estis triope: Mi (Alberto), Marite kaj Andreo. Grandan dankon al Andreo, ĉar li zorge gvidis la aŭton 3 horoj por ni atingu la tendarejon. Sekvis varma renkontiĝo kun amikoj "malnovaj": Kazeo, Alekso, Olga, Jolanta, konatiĝo kun amikinoj novaj: Vita kaj Jurga. Ni starigis niajn "dometojn" kaj organizis lignofajron. Post kolbasetoj, kundrinkado, parolado kaj kantado la unua tago finiĝis.

Vendrede matene alvenis aliaj amikoj. El Pollando alveturiĝis 8 homoj sub gvido de tre "malnova" amiko Irek. Unu el ili Emilo jam partoprenis pasintjare, sed aliaj partoprenis la unuan fojon.

El Vilnius venis miaj amikoj Marius, Jurate, Ramune kaj Jolita.

El Ŝauliai venis Aurelijus kun du junaj, gajaj, amikemaj kaj talentaj esperantistinoj: Simona kaj Donata el Mazeikiai. Ili tuj reekamikiĝis kun nia Marite ĉar estis jam konataj de pasintjara BET.

DSCF0611
DSCF0611

Okazis registrado kaj krom partoprenkotizo ĉiuj partoprenantoj pagis kaŭcion - 25 lidoj, kiuj ili ricevos reen se ne krokodilos dum Boatado. Tion kontrolos la sekreta verda policisto.

Nun ni jam kolektiĝis ĉiuj kaj sekvis solena malfermo je la 12 horo kaj ĵuro:

"Al la lagoj kaj arbaro..." ni ĵuris paroli nur Esperante dum tuta vojaĝo.

DSCF0529
DSCF0529

Ni luis 6 boatoj kaj prepariĝis por vojo. Ĉiuj prepariĝis por pluvo. Pasintjare dum tiu la dua tago pluvis kaj estis malvarme. Sen ĉi jare pluvo ne venis, nur pluvetis iom.

CIMG1320
CIMG1320

Post kelkaj horoj ni atingis rivereton. Ĉi jare printempe mankis pluvo kaj riveretoj estis maprofundaj kaj ni bezonis eliri kaj puŝi boatojn.

DSCF0536
DSCF0536

Post nelonga puŝado alvenis tempo por tagmanĝo. Ĝi okazis sur la bordo de la rivereto.

DSCF0544
DSCF0544

Ni daŭris nian vojon kaj atingis "faman" lagon Dringis. Ĝi estis fama pro tio, ke ĉiu jare en tiu lago blovas vento kaj faras grandajn ondojn kaj ni ĉiam devas veturi kontraŭ tiu vento kaj ondoj, longeco de la lago estas 4 km.

boatado2
boatado2

Finfine ni atingis bordon kaj starigis tendaron. Tiu tage ni traveturis 9 km.

DSCF0605
DSCF0605

Kiel ĉiu jare okazis fama pilkludo 'kvadratoj", kiu el Latvio estas nomata "popola pilko".

Estis organizitaj du teamoj la unuan gvidis Aurelijus, la alian Alekso.

DSCF0631
DSCF0631

DSCF0622
DSCF0622

Gajnis teamo de Alekso. Tiutempe jam estis preta supo, kuirita sur lignofajro. Ni havis vespermanĝon. Mallumiĝis kaj okazis kantado ĉe lignofajro, kiun gvidis Andreo ludante la gitaron. Li kantis la kantojn, kiuj varmigis ĉis koron.

DSCF0641
DSCF0641

Tiu nokto daŭris longe...

Matene Vita vekigis dormulojn kaj ni preparis boatojn por veturigi ilin al alia lago.

boatado3
boatado3

En lago Baluosas estas unika natura fenomeno. En la lago estas insulo en kiu estas lageto. Boatado havas tradicion - en tiu lageto ni festas naskiĝfeston. Ni gratulas homojn, kiuj naskiĝis dum Majo. Boatojn starigas ronde kaj naskiĝintoj iras tra tiu rondo de unu boato al alia. Tie ilin gratulas amikoj kaj donacas donacetoj.

DSCF0669
DSCF0669

Ankaŭ malgranda drinkado ofte okazadas. Se ne havas pokalon do...

DSCF0572
DSCF0572

Ni trafluis lagon Baluosas, lagon Baluoŝykŝtis, kaj lagon Sravinaitis

DSCF0565
DSCF0565

Daŭre veturi al ni malhelpis muelejo de Ginuĉiai.

IMG 2352
IMG 2352

Ni eliris boatojn kaj portis ilin trans digo

DSCF0692
DSCF0692

kaj denove komeciĝis malprofundaj riveretoj.

DSCF0540
DSCF0540

Ni puŝis kaj tenis niajn boatojn tra tiuj riveretoj ĝis atingis lagon Linkmenas. Sur ĝia bordo troviĝas tendarejo. Ĉi tage ni faris ~ 10 km.

Vespere okazis ankaŭ tradicia aranĝo: baptado de tiuj boatadonoj, kiuj partoprenas Boatadon la unuan fojon. Ĉi jare ili estis 8. Post nelonga desegnado (portetoj de boatadanoj) ilin divigis en du grupoj, kiuj havis diversajn taskoj: La unua grupo devis purigi "sanktan" turisman kaldronon.

DSCF0742
DSCF0742

La dua grupo devis montri sen vortoj krokodilon por ĉiuj komprenu. Sed komisio estis tute "nekomprenema" (por ke ne diru st...). Ili motris tiel kaj aliel proksimume horon, sed komisio tute nekomprenis. "Ĉevalo", "porko", "azeno" eĉ "lesbanina amo" ili provis diveni.

DSCF0745
DSCF0745

Nur kiam la unua grupo finis purigi kaldrono, komisio divenis: "krokodilo".

Sekvis nova tasko veturi per boatoj al mezo de la lago plenigi la kaldronon kaj reveni sen remiloj. Teamoj ankaŭ sukcesis en ĉi tasko, des pli , ke kaĉo jam estis preta kaj odore vokis. Post tiuj testoj komencantoj estis baptitaj: Ili devis stare sur genuoj kisi kaldronon, kaj Olga verŝante akvon sur ilia kapo "baptis" ilin. Kaj ili fariĝis samrajtaj kun aliaj boatanoj kaj plu ne estis komencantoj.

DSCF0750
DSCF0750

Tiam ĉiuj partoprenis vespermanĝon kaj kantadon. Malfrue nokte kelkaj tendaranoj partoprenis ankaŭ tradician noktan marŝon al monteto Ladakalnis kaj revenis, kiam jam mateniĝis. Tial vekiĝi matene estis malfacile.

Matene ni ĉiuj veturis al Ladakalnis kaj grimpis ĝin.

DSCF0773
DSCF0773

Tie ni fotiĝis

DSCF0786
DSCF0786

kaj ludis kelkajn ludojn.

DSCF0796
DSCF0796

Post nelonga veturado ni havis tagmanĝon - la lastan kumunan manĝadon en Boatado.

DSCF0809
DSCF0809

DSCF0816
DSCF0816

kaj denove al remiloj. Jen jam videblas Paluŝe - la komenco kaj la fino de nia vojaĝo,

DSCF0821
DSCF0821

Vespere ni atingis la bordon. La marŝruto de la lasta tago ankaŭ estis proks 9 km. Amika rondo

DSCF0828
DSCF0828

kaj komuna fotado

boatado5
boatado5

kaj Boatado estis finita. Verda policisto malsekretiĝis kaj legis liston pri la krokodilado. 2/3 tute ne krokodilis dum Boatado kaj ricevis plenan kaŭcion aliaj ricevis nur parton. Ĉi jare lingvnivelo estis tre alta kaj pli alta ol pasintjare.

Pasis 4 tagoj kiel en fabelo kun bonaj amikoj, remado, kantoj, lignfajro kaj esperanto etoso.

Boatanoj!!! Samideanoj!!! Ĝis renkontiĝo en post la jaro.

Dankon al klubo "Juneco" por organizo de tiu kunveno.

Alberto

PS. Pardonu miajn erarojn mi tute ne kutimas skribi nek en Esperanto, nek en aliaj lingvoj.


jen ĉiuj miaj fotoj
picasaweb.google.lv/AlbertsKalnins/Boatado_2009#


















43

Published at 08:10 ( 5 comments / 226 visits )
This post is public

June 4, 2009

Al memoro de mia amiko

Pasis jam du monatoj post forpaso de mia amiko Aristo. Doloras, sed ne tiom akre.

aristo
aristo

Aristo - Aristīds Mediņš (Aristids Medins) naskiĝis 31.08.1944, mortis 2.04.2009.

Lia patrino - filino de fama latva komponisto Jekabs Medins laboris kiel instruistino de muziko en muzikmezlernejo. Familio estis malriĉa, ĉar ŝi prizorgis la filon sola. En 60-jaroj Aristo ekinteresiĝis pri esperanto kaj lernis ĝin en kursoj.

Li ankaŭ interesiĝis pri turismo kaj sukcesis kunligi ambaŭ interesojn. Ĉe Riga Radiouzino estis organizita Esperanto klubo "Radieto". Antaŭ famaj kunvenoj SEJT (Soveta Esperanto Junulara Tendaro) Aristo organizis turismajn marŝojn. Ili okazis en Uralo, en Altajo kaj en Kola duoninsulo antaŭ SEJT-18 en 1976. La lastan marŝon partoprenis ankaŭ mi. Ĝi estis la unua piedmarŝo en mia vivo kaj estis tiel impresa, ke mi de tiu tempo "malsaniĝis" per turismo. Li ankaŭ organizis marŝojn (per piede kaj per skioj) kelkfoje dum jaro en Latvio por esperantistoj kaj aliaj - "Sarma", "Saule", "Salna", "Sniga sniegi". Ankaŭ ĉiu printempe li organizis esperanto kunvenon "Neĝfloketo", kiun partoprenis multaj esperantistoj el Latvio, Litovio, Estonio, Ukrainio, Rusio kaj aliaj landoj.

Ni kutime havas diversajn amikojn - kelkaj estas la plej intimaj, aliaj la plej malnovaj. Aristo por mi estas la plej grava amiko. Amikeco kun li tute ŝangis mian vivon kaj mi ekhavis novajn interesojn por la tuta vivo: turismo kaj esperanto.

Aristo estis la plej konata esperantisto el Latvio. Multaj esperantistoj tra tuta mondo nomas lin - bona amiko.

Dum lasta somero Aristo multe faris por organizi BET (Baltiaj Esperanto Tagoj) en Ventspils. Ni memoros lin de tiu renkontiĝo - gaja, amikema, aktiva. Jam nelonge post BET venis malsano kaj post 7 monatoj li forpasis.

Li forpasis tro frue, povis multe fari por Esperanto en Latvio kaj Mondo. Aristo restos por ĉiuj amikoj en la koroj.



Published at 11:04 ( 4 comments / 159 visits )
This post is public


( 5 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Alberto Kalnins

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...